Japanaj Rakontoj/Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Spegulo de Matsujama Indekso : Japanaj Rakontoj (1910)
Tradukita de Ĉif Toŝio, Sh. Minakami, Tokuchi Kodo, J. Kimra, E. Asada, K. Kajiwara
Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga
Uraŝima

Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga[1]
Japana mito el „Nikon Ŝoki“[2]

Ninigi no Mikoto, la nepo de Amaterasu Okami, la diino de Suno, malsuprenvenis en la provincon Hiuga[3] laŭ la ordono de l’ ĉiela Dio, por regi la Mezolandon de Ashihara[4]. Li havis du filojn: Honosusori no Mikoto kaj Hohodemi no Mikoto.

Honosusori, la pli aĝa, havis tre gajnigan ĉasilon, dum Hohodemi, la pli juna, estis posedanto de tre bona fiŝkaptilo. Laŭ interkonsento ili interŝanĝis la ilojn. Sed ili ambaŭ nenion povis akiri per la novaj iloj. La pli aĝa bedaŭris, ke ili interŝanĝis la ilojn, kaj redoninte la pafarkon al la frato, postulis de li la hokofadenon. Bedaŭrinde la pli juna jam perdis la hokon ĉe l’ maro kaj neniel povis ĝin retrovi. Farinte novan hokon, li donis ŝin al la frato, sed tiu ĉi malkontentiĝis kaj postulis insiste sian perditan hokon. La pli juna, tre embarasita, reforĝis amason da hokoj el sia kara glavo: sed la pli aĝa kolerante diris:

„Redonu tuj al mi mian propran hokon; aliajn mi ne akceptos, kiom ajn multe da ili vi prezentos.“ Kaj li postulis pli kaj pli urĝe. La kompatinda Hohodemi tre ĉagreniĝis. Li venis al la marbordo, kaj sencele vagadis tien ĉi kaj tien. (Okaze, li renkontis maljunulon nomitan Shihotsutsu, kiu tiam demandis lin, pro kio li tien venis kaj tiel malĝojas. Li rakontis ĉion al la maljunulo. Tiu ĉi diris:

„Plue ne malĝoju: mi bone aranĝos la aferon por vi.“

La maljunulo faris senmaŝan korbon bambuan, sidigis en ĝin Hohodemi-n kaj surmarigis ĝin de la loko. Per neklarigebla maniero, la korbo kun Hohodemi atingis „La Feliĉan Marbordon“, kie li eliĝis el la korbo, kaj iris antaŭen al la interno de la lando.

Baldaŭ li venis al la palaco de Watatsumi no Kami, la dio de l’ maro. La belegaj domegoj estis ĉirkaŭitaj de muroj altaj kaj malaltaj. Antaŭ la pordego troviĝis puto; apud la puto staris laŭrarbo kun densa foliaro. Sub la arbo Hohodemi ripozis kelkan tempon. Tiam la pordego malfermiĝis kviete, kaj bela princino, portanta juvelan sitelon, elvenis por ĉerpi akvon el la puto. Ekvidinte lin, ŝi mire iris al siaj gepatroj, kaj diris:

„Jen, sinjoro nekonata, kredeble nia gasto, estas tie apud la laŭrarbo antaŭ la pordego.“

Oni tuj enkondukis la gaston-ĉielidon en la plej bele ornamitan ĉambron, kaj demandis lin pri la celo de lia vizito. Li responde rakontis la tutan aferon, kaj petis, ke oni redonu la fiŝhokon, kiu estis perdita en la maro, la regno de l’ mardio. La simpatiema mardio kunvokis ĉiujn fiŝojn de sia regno kaj ilin pridemandis, sed ĉiuj nenion sciis; nur la marbramo nomata „Akame“ ne venis pro vundiĝo ĉe la buŝo. Oni alkondukis ĝin tien malgraŭ ela malkonsento, serĉis en la buŝo, kaj tie oni retrovis la perditan hokon.

Sed Hohodemi, jam enamiĝinta al la filino de l’ mardio, princino Toyotama Hime, ne volis tuj reiri hejmen kun la retrovita hoko, kaj baldaŭ li kun ŝi edziĝis. Dum tri jaroj li kunvivis kun ŝi ĉe siaj bogepatroj. La junaj geedzoj ĝuis tre feliĉajn tagojn; tamen pro sopiro je la hejma lando li fariĝis de tempo al tempo tre malgaja kaj malĝoja. Rimarkinte lian ekĝemon, la princino diris al sia patro:

„Nia ĉielido tre ofte malĝojas; eble li sopiras je sia hejma lando.“

Iam en interparolado, Watatsumi no Kami diris al Hohodemi no Mikoto:

„Se vi, ĉielido, vere deziras reiri hejmen, mi tien vin kondukos.”

Li enmanigis la retrovitan hokon al la ĉielido kaj diris:

„Kiam vi redonos tiun ĉi hokon al via frato, tiam ne forgesu diri: estu malbenata la negajniga hoko.“

Poste, li donacis al Hohodemi „la gemojn alfluigan kaj forfluigan“, kaj diris:

„Se vi enĵetos la gemon alfluigan en akvon, tuj ondegoj alfluos surteren, kaj per tio vi povos dronigi vian malbonkoran fraton. Sed, se li pentos pri sia malbona agado kaj petos de vi pardonon, vi enĵetu la gemon forfluigan en la akvon, tiam la akvo forfluos, kaj li estos savita. Estante punita tiamaniere, li sendube submetiĝos al vi.“

Ĉe lia foriro, Princino Toyotama Hime diris al li:

„Mi jam gravediĝis, kaj baldaŭ mi naskos infanon; mi suprenvenos marborden en tago de la plej malkvieta uragano. Bonvolu do konstrui dometon kiel akuŝejon por mi sur la marbordo.“

Hohodemi rajdis sur la plej rapide iranta krokodilo, kaj post unutaga vojaĝo li estis ree en sia palaco. Li redonis la hokon al la frato kaj diris laŭ la instruo de la mardio:

„Esto malbenata la negajniga hoko.“

Tiu ĉi diro kaŭzis koleregon en la koro de Honosusori, kiu sekve malakceptis la redonaĵon. Tiam Hohodemi elprenis la gemon alfluigan el sia poŝo, kaj baldaŭ ondegoj fluis teren de la maro. Honosusori preskaŭ dronis kaj petis pardonon de sia frato, dirante:

„Helpu! helpu! mi estos via fidela servanto.“

Hohodemi elprenis la gemon forfluigan, kaj la akvego tuj forfluis. Sed post nelonge, la frato ĵurrompis kaj diris:

„Ĉu mi ne estas via pli aĝa frato? La pli aĝa ne povas servi al la pli juna.“

Ekvidinte Hohodemi-n denove elprenantan la gemon alfluigan, li rapide suprengrimpis sur la plej altan monton; sed tre baldaŭ la akvego superfluis la monton; li tiam suprenrampis sur la plej altan arbon, kiu staris sur la montsupro, sed la akvego atingis la pinton de la arbo. Fine, ne povante trovi plu rifuĝejon, li tute submetiĝis kaj diris al lia frato:

„Mi ja agadis kontraŭ vi malbone, sed de nun, mi kaj mia tuta idaro vin servos kiel la aktoroj ĉe via kortego, kaj tiamaniere elpagos por miaj pekoj.“

Tiam Hohodemi lin savis denove per la gemo forfluiga; Honosusori ne rompis plu la ĵuron.


* * *


Toyotama Hime laŭ la promeso venis surteren kune kun sia fratino Tamayori Hime, tra la plej terurega uragano. Antaŭ ol eniri en la akuŝejon ŝi petis al sia edzo, ke oni ne rigardu ŝin kiam ŝi estos naskanta infanon. Malgraŭ tio, tentita de scivolemo, li ŝtele rigardetis en la akuŝejon. Jen kia miregindaĵo! ŝi estis aliformiĝinta je drako!

Ŝi sentis sin tre hontigita, kaj diris:

„Se oni ne estus hontiginta min tiamaniere, niaj du regnoj, tera kaj mara, estus libere interkomunikeblaj kiel antaŭe. Sed ho ve! vi jam hontigis min — kiel do mi povas daŭrigi nian interrilaton?“

La nove naskitan infanon ŝi pakis per kanfolioj, forĵetis ĝin marborden, ŝi mem foriris maren kaj „blokadis post si la almaran vojon“. De post tiutempe, mara kreitaĵo ne povas vivi sur tero, kaj tera kreitaĵo ne povas vivi en maro!

Tradukis K. Nohara

(El „Japana Esperantisto", N-o 9, 1909.)

  1. El la golfeto de Toyora (apud Shimonoseki), proksima de la urbeto Chofu, en kiu loĝas la tradukinto mem, staras du belaj insuletoj kovritaj de densaj ĉiam verdaj arbaroj. Ili estas nomitaj „Manĵu“ kaj „Kanĵu“, kio signifas „gemo alfluiga“ kaj „gemo forfluiga“. La deveno de l’ nomoj eble havas ian rilaton al la ĉi-supra legendo; sed pri tio ni Toyoranoj jam forgesis la tradicion. Iuj diras, ke la insuletoj estas aliformitaĵoj de la gemoj, kaj aliaj supozas, ke oni kaŝis ilin tie. Dio nur scias veron!
  2. La grava historia verko aperinta je la fino de VIIa jarcento.
  3. La sudorienta parto de Cukuŝi (nuna Kiuŝiu).
  4. Antikva nomo de Japanujo.