Japanaj Rakontoj/Spegulo de Matsujama

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Edziniĝo de Ratino Indekso : Japanaj Rakontoj (1910)
Tradukita de Ĉif Toŝio, Sh. Minakami, Tokuchi Kodo, J. Kimra, E. Asada, K. Kajiwara
Spegulo de Matsujama
Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga

Spegulo de Matsujama
La Famila Rakonto de Mezepoka Japanujo

Antaŭ tre longe en malnova Japanujo vivis en vilaĝo Matsujama de Echigo, tre malproksima provinco, geedzoj, kiuj jam de kelkaj jaroj kunvivadis kaj estis benitaj per beleta filineto. Tiu ĉi estis la ĝojo kaj fiero de iliaj vivoj, kaj en ŝi ili trovis senfinan fonton de feliĉo por sia maljuna aĝo.

Plej feliĉaj tagoj en ilia memoro estis tiuj, kiuj signis ŝian kreskadon de infaneco; la vizito al la templo[1] post cent tagoj de ŝia naskiĝo, kiam la fieranta patrino kunportis ŝin, vestitan per ceremonia kimono, por esti metata sub la patronecon de la familia dio; jen ŝia unua pupofesteno[2], kiam la gepatroj donis al ŝi aron da belaj pupoj kaj iliajn malgrandajn apartenaĵojn; kaj la plej memorinda okazo el ĉiuj, en ŝia kvina naskotago, kiam ŝia unua obi (larĝa zonrubando) el skarlata orŝtofo estis ligata ĉirkaŭ ŝia talieto, kio signifas ke ŝi transpasis la eniran sojlon de knabineco. Nun ŝi estas sepjara kaj parolas kaj servas al la gepatroj en ĉiuj tiuj beletaj manieroj, tiel karaj al amantaj gepatroj; al ilia feliĉeco ja nenio mankas, ĝi estas kiel aŭtuna plenluno.

Unu tagon ekscitaĵo okazis en la familio pro tio, ke la patro estis subite alvokita al la ĉefurbo pro siaj aferoj. En nunaj tagoj de fervojoj kaj vaporŝipoj oni nur malfacile imagas, kion signifis tiam vojaĝo de Matsujama al Kioto. La vojoj estis malbonaj, kaj ordinara popolo devis vojiri per siaj propraj piedoj, ĉu cent mejlojn, ĉu mil mejlojn. Ja en tiuj tagoj iri al la ĉefurbo estis tiel granda entrepreno kiel nun vojaĝi al Eŭropo de Japanujo.

La edzino estis tre maltrankvila, dum ŝi helpis la edzon en preparado por la longa vojaĝo, pensante kian malfacilan taskon li havas. Vane ŝi deziris, ke ŝi povu akompani lin, sed la malproksimeco estis tro granda por la patrino kaj la filino, kaj krom tio estis la devo de edzino, zorgi pri la hejmo.

Ĉio estis preta fine, kaj la edzo staris ĉe la vestiblo kun sia malgranda familio.

„Estu trankvila, baldaŭ mi revenos,“ li diris. „Dum mi forestos, zorgu pri ĉio, speciale pri nia infaneto.“

„Jes, ĉe ni ĉio estos bona — sed vi — vi devas zorgi pri vi mem kaj ne malfrui unu tagon en reveno,“ diris la edzino kun larmoj falantaj.

La filineto sole estis ridetanta, ĉar ŝi ne konis la malĝojon de disiĝo, kaj ankaŭ ne sciis, ke vojaĝo al la ĉefurbo estas tute malsama al vizito en la vilaĝo proksima, kiun la patro tre ofte faras. Ŝi kuretis al li kaj prenis lian manikon por reteni lin momenton.

„Paĉjo, mi estos tre ĝentila, dum mi atendos vin revenantan; mi do petas, alportu al mi donacon.“

Kiam la patro turniĝis, por havi la lastan rigardon al la ploranta edzino kaj al la ridetanta, havema filineto, li sentis kvazaŭ iu lin retiras per la haroj, kaj tial estis malfacile por li forlasi ilin, ĉar ili neniam disiĝis unu de la alia. Sed li sciis, ke li devas iri, ĉar la alvoko estis ordona. Per granda peno li ĉesis pensi, kaj decide turniĝante li rapidis tra la malgranda ĝardeno kaj eksteren de la pordego. La edzino, portante la filineton en siaj brakoj, kuris al la pordego kaj rigardadis lin, kiam li iris sur la vojo inter la pinarboj, ĝis kiam li tute malaperis en la nebuleto malproksima.

„Nun paĉjo estas foririnta, ni ambaŭ devas esti zorgemaj pri ĉio ĝis paĉjo revenos,“ diris la patrino, kiam ŝi eniris en la domon.

„Jes, mi estos tre ĝentila.“ diris la knabino, farante kapsignojn, „kaj kiam paĉjo revenos, diru al li, ke mi estis tre ĝentila, kaj tiam eble li faros al mi donacon.“

„Paĉjo certe alportos al vi ion, kion vi tre deziras havi. Mi estas certa, ĉar mi petis lin ke li havigu al vi pupon. Vi devas pensi pri paĉjo ĉiutage, kaj preĝi pro lia bona vojaĝado.“

„Ho, jes, kiam paĉjo estos reveninta hejmen, kiel feliĉa mi estos,“ diris la knabino, interfrapante la manojn, kaj ŝia vizaĝo heliĝis kun ĝoja penso. Ŝajnis al la patrino, kiam ŝi rigardis la vizaĝon de la filineto, ke ŝia amo al ŝi fariĝas pli kaj pli profunda.

Tiam ŝi komencis laboradon por prepari la vintrajn vestaĵojn de la familio. Ŝi ŝpinadis fadenon per radŝpinilo, antaŭ ol ŝi teksadis la ŝtofojn. Dum sia laborado ŝi gvidis la ludadojn de sia filineto kaj instruis ŝin legi malnovajn rakontojn de sia provinco. Tiamaniere la edzino trovis konsolon dum la solecaj tagoj de la forestado de sia edzo. Dum la tempo tiel pasis rapide en la kvieta hejmo, la edzo finis siajn aferojn kaj revenis.

Ne estus rekoninta lin iu, kiu antaŭe ne konis lin tre bone. Li vojiradis tagon post tago, elmetadis sin al ĉiuj veteroj dum tuta monato, kaj estis brunigita bronzkolore, sed liaj amataj edzino kaj filineto lin konis tuj ekrigardante; ili alkuris renkonti lin de ambaŭ flankoj, kaj ĉiu prenis unu el liaj manikoj dum ilia varma salutado. Ambaŭ la edzo kaj edzino ĝojegis revidi unu la alian bonstatan. Ŝajnis tre longa tempo al ili ĉiuj, ĝis liaj pajlosandaloj estis malligitaj; lia larĝa ombrel-ĉapelo estis forigita per helpo de la edzino kaj filineto, kaj li sidiĝis ree inter la familio en sia malnova ĉambro, de kiu li forestis tiel longe.

Tuj kiam ili sidiĝis, la patro malfermis bambuan korbon, kiun li alportis kun si, kaj elprenis belan pupon kaj lakitan skatoleton plenan de kukoj, kaj diris al la filineto:

„Jen, donaco por vi! Ĝi estas rekompenco pro via bona zorgado pri panjo kaj pri la hejmo dum mia forestado.“

„Dankon, paĉjo!“ diris la knabino, farante riverencon, kaj elmetis siajn manojn kun streĉitaj fingretoj por ricevi la pupon kaj la skatoleton, kiuj ambaŭ, venintaj el la ĉefurbo, estis pli belaj ol ĉio, kion ŝi vidis antaŭe. Neniaj vortoj povas esprimi, kiel ĝojis la knabineto — ŝia vizaĝo ŝajnis kvazaŭ fandiĝi pro ĝojo, kaj ŝi ne havis okulojn nek penson pri io alia.

Ree la edzo serĉis en la korbo, kaj elprenis tiun ĉi fojon kvadratan skatoleton el ligno, zorge ligitan per ruĝa kaj blanka fadeno, kaj metante ĝin en la manon de la edzino, li diris:

„Jen, tio ĉi estas por vi!“

La edzino zorge malfermis la kesteton, kiun ŝia edzo donacis al ŝi, kaj elprenis el ĝi rondan metalplaton kun tenilo alligita. Unu flanko de la plato estis tiel glata kaj brila kiel kristalo, kaj la alia flanko surhavis reliefajn figurojn de pinarboj kaj gruoj. Neniam ŝi vidis tian objekton, ĉar ŝi estis naskita kaj edukita nur en tiu malproksima provinco de Echigo. Kiam ŝi ekrigardis al ĝia hela supraĵo, ŝi diris kun mirego:

„Ho, strange! Iu sinjorino min rigardas el tiu ĉi ronda objekto! Kio do estas ŝi?“

Ridante la edzo diris:

„Tio, kion vi vidas, estas via propra vizaĝo. Ĝi estas nomata spegulo, kaj rigardante ĝian supraĵon, oni vidas sian vizaĝon tie rebrilantan. Kvankam en tiu ĉi vilaĝo oni ankoraŭ ne konas la spegulojn, ili estas uzataj en la ĉefurbo jam de la plej antikva tempo. La spegulo estas konsiderata kiel grava necesaĵo por virino. Tiel proverbo diras, „la glavo por la samurai (kavaliro) kaj la spegulo por la virino“, kaj laŭ la popola tradicio, la spegulo de virino estas la montrilo de ŝia koro — se ŝi tenas ĝin ĉiam klara, tiam ŝia koro estas pura kaj bona. Ĝi estas ankaŭ unu el la tri sanktaj trezoroj de la Mikada familio. Vi do devas ĝin konservi tre atente, kaj uzi kun granda zorgo.“

La edzino aŭdis lian tutan rakonton kaj estis tre feliĉa lerni tiel multon, kio estis nova al ŝi. Ŝi estis ankaŭ tre danka pro tiu altvalora donaco de sia edzo.

„Se la spegulo reprenzentas mian koron, mi certe ĝin estimos kiel altvaloran posedaĵon, kaj neniam uzos ĝin malzorgeme.“ Kaj ŝi remetis ĝin en la kesteton kaj tenis en sia kofro. La edzino, vidante ke ŝia edzo estas tre laca, iris prepari vespermanĝon, kaj servis al li kun ĉiu komfortigo, kiun ŝi povis prezenti. Ŝajnis al la familieto, kvazaŭ ili ne konis veran feliĉon antaŭe, tiel ĝojaj estis ili, revidante unu la alian en tia bonfarto. Tiun ĉi vesperon la edzo multe parolis pri sia vojaĝo kaj pri ĉio, kion li vidis en la granda ĉefurbo.

Forpasis la tempo ĉe la paca familio, kaj la gepatroj vidis, ke iliaj plej fervoraj esperoj estis realigataj, kiam ilia filineto fariĝis bela knabino deksesjara. Kiel juvelo senkompare karega estas tenata en la mano de sia fieranta posedanto, tiel ili ŝin elnutris kaj edukadis kun senĉesaj amo kaj zorgo; nun iliaj penoj estis pli ol duoble rekompencitaj. Kia helpo ŝi estis al la patrino, kiam ŝi ĉirkaŭiradis en la domo por plenumi sian parton de la mastrumado, kaj kiel kontenta la patro estis, kiam ŝi ĉiutage memorigis al li la patrinon en ŝiaj unuaj edzecaj tagoj.

Sed, ho ve! en tiu ĉi mondo nenio restas senfine bona. Al la luno malhelpas nubo, floroj disfalas pro vento. La feliĉo de tiu ĉi familio fine estis rompita per granda malĝojo. La bona patrino, ĝentila edzino fariĝis malsana.

En la komenco de ŝia malsaneco la patro kaj filino pensis, ke ĝi estas simpla malvarmumo. Sed la tagoj pasis kaj la patrino neniam resaniĝis. La kuracisto estis embarasita kaj spite de ĉio, kion li provis, la malsanulino ĉiutage fariĝis pli kaj pli malforta. La patro kaj filino estis frapataj de timo, kaj tage kun nokte la knabino neniam foriris de apud la patrino. Tamen la vivo de la malsanulino ŝajnis tute senespera.

Unu tagon, kiam la filino sidis apud la patrino kiel kutime, tiu ĉi leviĝetis sur la kuseno, kaj prenante ŝian manon rigardis serioze kaj ame en ŝiajn okulojn. La spirado de la malsanulino estis pena, kaj ŝi parolis kun malfacilo:

„Filineto mia, mi certiĝis, ke jam nenio povas min savi. Kiam mi estos mortinta, estu fidela zorgantino al via kara patro kaj estu ĉiam bona, ĝentila virino!“

„Ho, patrino,“ diris la knabino kun larmoj elfluantaj, „ne parolu tiajn aferojn. Ĉio, kion vi devas pripensi, estas rapida resaniĝo, kiu alportos grandan feliĉon al la patro kaj mi.“

„Jes, mi komprenas. Estas konsolo al mi en miaj finiĝantaj tagoj, ke mi scias, kiel multe vi deziras al mi resaniĝon, sed tio estas neebla. Ne tro malĝoju, ĉar tio estas difinita de l’ sorto, ke mi mortu ĝuste en tiu ĉi tempo; mi tute submetiĝas al la destino. Nun mi havas donacon por vi, per kiu vi rememoros min, kiam mi estos foririnta en la vojaĝon, de kiu oni neniam revenas.“

Elmetante la manon, ŝi prenis de la flanko de sia kuseno lignan kesteton ĉirkaŭligitan per silkaj ŝnuroj. Ŝi malfermis ĝin tre zorge, kaj elprenis el ĝi la spegulon, kiun ŝia edzo donacis al ŝi antaŭ kelkaj jaroj.

„Kiam vi estis ankoraŭ infaneto, via patro vizitis la ĉefurbon kaj alportis hejmen por mi tiun ĉi trezoron; ĝi estas nomita spegulo. Tiun ĉi mi donas al vi antaŭ ol mi mortos. Se poste iam vi sentos vin soleca kaj sopiros pri mi, tiam rigardu tiun ĉi spegulon, kaj sur ĝia hela supraĵo vi ĉiam vidos min, tiel ke vi povos rakonti al mi ĉiujn viajn pensojn. Kvankam tiam mi ne parolos, mi bone komprenos vin kaj estos ĉiam simpatia al vi, kio ajn okazos al vi en estonta tempo.“ Kun tiuj ĉi vortoj la mortanta patrino enmanigis la spegulon al la filino.

La koro de la bona patrino ŝajnis nun trankvila, kaj en tiu tago, sen ia alia vorto, ŝia animo kviete forlasis la korpon.

La senigitaj patro kaj filino estis rompitaj de malĝojo, kaj sin lasis al siaj maldolĉaj ploregoj. Tamen la sekvantan tagon, kiam la furioza eksplodo de malĝojo kvietiĝis kaj la propra spirito revenis al ili, ili faris tre koran servon de funebro kaj plorante sekvis ŝian ĉerkon ĝis la tombejo.

La vivado de tiam ŝajnis dezerta al la filino. Ŝia amo al la mortinta patrino ne malkreskis dum la tempo, kaj tiel viva estis ŝia memoro, ke ĉio en la ĉiutaga vivo, eĉ ekfalo de pluvo aŭ ekblovo de vento, revokis al ŝia koro la morton de la patrino kaj ĉion pri tiuj tagoj, kiujn ili kune travivis.

Unu tagon, kiam la patro forestis kaj la knabino estis sola okupanta sin per mastruma laboro, ŝia soleca sento kaj malĝojo fariĝis por ŝi netolerebla. Ŝi ĵetis sin planken en la ĉambro de sia mortinta patrino kaj ploregis ĝis ŝia koro rompiĝis. Ŝi sopiris je unu videto al la amita vizaĝo, unu sono de la voĉo ŝin vokanta, aŭ momenta forgeso de la doloro en sia koro. Subite ŝi stariĝis. La lastaj vortoj de la patrino eksonis tra ŝia memoro, kiu ĝis nun estis malklarigita de la troa malĝojo.

„Ho! kiam ŝi donis al mi la spegulon, ŝi diris, ke kiam ajn mi rigardos ĝin, mi estos kapabla ŝin vidi. Mi preskaŭ forgesis tion — kiom malsprita mi estis!“

La knabino forviŝis la larmojn de siaj vangoj kaj prenis el la ŝranko la keston, kiu enhavis la spegulon. Ŝia koro batis kun espero, kiam ŝi levis la spegulon kaj rigardis ĝian glatan supraĵon. Jen, la patrino ŝin ne trompis! En tiu ronda metalo antaŭ si la vizaĝon de l’ patrino klare ŝi vidas; sed, ho, ĝoja surprizo! Ĝi ne estis la patrino malgrasa kaj kaduka de malsano, sed juna kaj bela virineto tia, kia ŝi memoras la patrinon el la tagoj, kiam ŝi mem estis eta infano. La vizaĝo en la spegulo ŝajnis kvazaŭ ekparoli, tiel avide ĝiaj okuloj rigardis en la ŝiajn.

„Certe, tio ĉi estas la animo de l’ patrino. Ŝi scias, kiel mizera mi estas sen patrino, kaj tiel venis konsoli min. Kiam ajn mi deziros ŝin vidi, ŝi venos tien ĉi renkonte; ho, kiel danka al ŝi mi devas esti!“

De tiam la premanta malĝojo multe malpeziĝis en ŝia koro. Ĉiun matenon por sin kuraĝigi je siaj tagaj devoj, kaj ĉiun nokton por sin konsoli antaŭ ol ŝi eniris en kuŝejon, la juna knabino elprenis la spegulon kaj multfoje rigardis la vizaĝon, kiun ŝi kredis la animo de l’ patrino. Tagon post tago ŝi alsimiliĝis al la karaktero de la mortinta patrino; tiel ŝi estis ĝentila kaj bona al ĉiuj, kaj servema filino al la patro.

Unu jaro tiel forpasis en funebro ĉe la malgranda familio, kiam la patro, laŭ la konsilo de siaj parencoj, denove edziĝis kun najbara virino, kaj la knabino nun sin trovis sub la influo de duonpatrino. Tio estis por ŝi prova momento; la ĉiama rememoro pri la amita patrino kaj la penado konduti tiel, kiel la patrino estus dezirinta, igis la knabinon pli kaj pli obeema kaj pacienca, kaj ŝi estis en ĉio tre fidela al la nova edzino de sia patro. Ĉio iris bone dum kelkaj tagoj en la novaj cirkonstancoj; estis nenia vento nek ondo de malakordo en la ĉiutaga vivo de la familio, kaj la patro estis kontenta.

Sed estas komuna inklino de la plej multaj virinoj malŝati siajn duonfilojn kaj duonfilinojn, kaj tiu ĉi ankaŭ ne estis escepto. La koro de la duonpatrino ne estis tia, kiaj estis ŝiaj unuaj ridetoj; kiam la tagoj kaj semajnoj fariĝis monatoj, ŝi komencis malami la senpatrinan knabinon kaj peni sin intermeti inter la patro kaj filino.

Ofte ŝi plendis al sia edzo pri la konduto de sia duonfilino, sed la bona edzo pensis, ke tio estas nur bagatelo, kaj ne atentis pri ŝiaj plendmurmuroj. Spite de ŝia deziro la patro fariĝis pli kaj pli zorgema pri sia sola filino. Tio ĉi tute ne plaĉis al la edzino, kaj ŝi fine decidis, ke ŝi per ĉia rimedo forpelos la duonfilinon for de la hejmo.

Ŝi atente observadis la knabinon, kaj unu tagon frumatene, kiam ŝi enrigardis ŝtele en ŝian ĉambron, ŝi ektrovis, laŭ sia konjekto, sufiĉe gravan pekon por denunci ŝin al sia edzo. Ŝi mem ankaŭ estis ektimigita de tio, kion ŝi vidis.

Ŝi tuj iris al la edzo, kaj forviŝinte falsan larmon, ŝi diris per malĝoja voĉo:

„Mi petas, karulo, permesu al mi forlasi vin tuj hodiaŭ.“

La edzo estis tute surprizita de ŝia tiel subita kaj neatendita demando, kaj mire volis scii, kio estas la kaŭzo.

„Ĉu estas tiel malagrable por vi en mia domo, ke vi ne povas plu kunvivi?“

„Ne, ne, nenial pro vi, karulo — eĉ en sonĝo neniam mi deziris, ke mi foriru de via flanko. Sed se mi vivados tie ĉi, mi estos en danĝero de morto, tial mi opinias, ke estas plej bone en ĉiu rilato, ke vi permesu al mi foriri.“

Kaj la edzino denove ekploris. La edzo, embarasita vidi sian edzinon tiel malĝoja, pensante, ke li eble ne aŭdis ĝuste, diris:

„Klarigu al mi, kion tio signifas! Kial via vivo estas en danĝero tie ĉi?“

„Mi rakontos ĉion, ĉar vi demandas. Via filino malŝategas min kiel duonpatrinon. De kelka tempo ŝi tre ofte, matene kaj vespere, enfermas sin sola en sia ĉambro, kaj hodiaŭ, kiam mi enrigardetis trapaŝante, mi vidis, ke ŝi faras mian figuron kaj penas mortigi min per sorĉado, malbenante ĝin ĉiutage. Ĉu ne estas danĝere por mi resti tie ĉi sub tiaj teruraj cirkonstancoj? Certe, mi tuj devas foriri; mi ne povas plu vivi kun ŝi sub la sama tegmento."

La edzo aŭskultis al ŝia terura rakonto, sed li apenaŭ povis kredi, ke lia ĉarma filino estas tiel peka. Li sciis, ke popoloj kredas, ke unu povas mortigi alian per sorĉado, farante figuron de la malamiko kaj malbenante ĝin ĉiutage; sed kiel lia filineto lernis tian aferon? — tute neeble! Tamen li rememoris la informon, ke ŝi tre ofte restas sola en sia ĉambro kaj sin gardas for de iu alia. Metante tiun ĉi fakton kune kun la averto de la edzino, li almenaŭ pensis, ke estas io, kio klarigas tiun strangan rakonton.

Li decidis, tuj iri al sia filino por eltrovi la veron. Konsolante sian edzinon kaj certigante ŝin, ke ŝia timo estas tute senfunda, li ŝteliris mallaŭte al la ĉambro de sia filino.

La knabino de longe vivis tre malfeliĉa. Ŝi penadis per amindaĵoj kaj obeemo montri sian bonvolon kaj moligi la koron de sia nova patrino, kaj disrompi tiun muron de antaŭjuĝoj kaj malkompreniĝoj, kiu ĝenerale staras inter duonpatrinoj kaj iliaj duoninfanoj. Sed ŝi tuj trovis, ke ŝia penado estas vana. La duonpatrino tute ne fidis al ŝi kaj ŝajnis malbone kompreni ĉiun ŝian faron, kaj la kompatinda knabino sciiĝis tre bone, ke la duonpatrino ofte alportas malsimpatiajn kaj malverajn rakontojn pri ŝi al la patro. Ŝi ne povis ne kompari sian nunan staton kun la tagoj, en kiuj ŝia vera patrino estis vivanta, antaŭ nur iom pli ol unu jaro — tiel granda ŝanĝiĝo en tiu ĉi mallonga tempo! Matene kaj vespere ŝi sopiris pro la rememoro. Kiam ajn ŝi povis, ŝi eniris en sian ĉambron, kaj stariginte ŝirmilojn, rigardadis en la spegulo la vizaĝon, laŭ sia kredo, de sia patrino. Tio ja estis la sola konsolo, kiun ŝi havis en tiuj ĉi malĝojaj tagoj.

La patro trovis ŝin en tiu ĉi situacio. Flanken li puŝis la ŝirmilon kaj vidis ŝin kliniĝanta tre avide super ia objekto por vidi, kiu eniras en la ĉambron; la knabino estis surprizata, vidi la patron, ĉar li kutime vokis ŝin, kiam li volis paroli al ŝi. Ŝi ankaŭ estis konfuzata pro tio, ke oni eltrovis ŝin rigardantan la spegulon, ĉar ŝi neniam al iu parolis pri la lasta promeso de la patrino, sed ĝin tenis en sia koro kiel sanktan sekreton. Pro tio, antaŭ kiam ŝi turnis sin al la patro, ŝi glitigis la spegulon en sian longan manikon.

Rimarkinte ŝian suspektan konfuzon, la patro diris en severa maniero:

„Filino, kion vi faras tie ĉi? Kaj kio estas tiu objekto, kiun vi kaŝis en via maniko?“

La knabino estis mirigita pri la severeco de sia patro. Neniam li alparolis ŝin per tia kolera voĉo. Ŝia konfuziĝo fariĝis timo; ŝi ruĝiĝis kaj poste paliĝis. Ŝi sidis muta kaj honta, ne povante respondi.

La stato de aferoj certe estis malfavora al ŝi; la filino ĉiel ŝajnis al li pekoplena. La patro konvinkiĝis, ke lia edzino lin ne trompis, kaj diris riproĉe:

„Jen mi vidas! estas vere, ke vi malbenas ĉiutage vian duonpatrinon. Ĉu vi forgesis mian instruon? Kvankam ŝi estas por vi duonpatrino, vi devas esti obeema kaj fidela al ŝi. Kia malbona spirito regas en via koro! Vi estis antaŭe la bona filineto; nun vi tute aliiĝis! Kio do igis vin tiel malbona kaj malica?“

La okuloj de la patro pleniĝis de larmoj, ĉar li multe bedaŭris kaj malĝojis, ke li devis tiamaniere riproĉi sian solan filinon.

Siaparte la filino ne komprenis, kion tio signifas, ĉar neniam ŝi aŭdis pri tia superstiĉo, ke oni povas mortigi homon per sorĉado. Ŝi tamen ekpensis, ke ŝi devas paroli kaj iel klarigi sian agon. Ŝi tre amis la patron, kaj ne povis toleri la penson pri la kolero. Metante sian manon sur la genuon de la patro, ŝi ekparolis:

„Patro! patro! ne diru al mi tiajn terurajn vortojn! Mi estas ankoraŭ via fidela infano. Certe, mi estas! Kia ajn malsprita mi estas, mi neniel povus malbeni iun, precipe ne mian nunan patrinon. Certe iu vin trompis, vi estas konfuzita, kaj vi mem ne scias, kion vi diras. Miaflanke, nenion mi scias — eĉ ne tiom, kiom rosa guteto —, pri la malbonaĵo, pro kiu vi kulpigas min.“

Sed la patro rememoris, ke ŝi rapide forkaŝis ion, kiam li ekvenis en la ĉambron, kaj eĉ la fervora klarigo ne sufiĉe lin kontentigis. Li volis malkovri ĉion, unufoje por ĉiam.

„Kial do vi restadas sola en via ĉambro? Diru al mi, kion vi kaŝis en via maniko — montru ĝin al mi tuj.“

Tiam la filino pensis, ke ŝi devas malkaŝi ĉion al li por sin pravigi. Ŝi elprenis la spegulon el sia longa maniko kaj ĝin metis antaŭ la patron.

„Ho, kion mi vidas!“ diris li mirigita, „tiu ĉi estas la spegulo, kiun mi alportis kiel donacon al via patrino antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis irinta al la ĉefurbo. Vi do konservis ĝin dum tiuj ĉi jaroj. Nu, kial vi pasigas tiom da tempo antaŭ tiu ĉi spegulo?“

Ŝi rakontis ĉion al li pri la lastaj vortoj de la mortinta patrino kaj pri tio, ke ŝi promesis veni al ŝi renkonte, kiam ajn ŝi rigardos la spegulon. Sed ankoraŭ li ne povis kompreni la naivecon de sia filino, kiu ne scias, ke tio, kion ŝi vidas en la spegulo estas nur ŝia propra vizaĝo.

„Kion vi diras?“ li demandis. „Mi ne komprenas, kiel, rigardante la spegulon, vi povas renkonti la animon de la patrino.“

“Estas vere,“ diris la filino, „kaj se vi ne kredas, jen rigardu mem!“ Ŝi tenis la spegulon antaŭ si kaj atentigis lin serioze pri la rebrilo de ŝia vizaĝo.

Kun ekkrio de subita kompreno la patro kunfrapis la manojn.

„Fine mi komprenas, mi komprenas! Vi ja estas tiel simila al ŝi per vizaĝo, kiel du partoj de duonigita melono, — tiel vi ĉiam vidis la rebrilon de via propra vizaĝo, pensante, ke vi estas vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun la patrino! Vi vere estas fidela infano. Unuavide ŝajnas sensencaĵo tio, kion vi faris, sed efektive tute ne tia estas. La vivado kun ĉiama rememoro pri la bona patrino ja helpis al vi elkreski simila al ŝi laŭ karaktero. Kiel lerte ŝi agis dirante al vi tion! Mi admiras kaj respektas vin, filineto mia, kaj mi bedaŭras, ke eĉ momenton mi kredis la malveran rakonton de via malprava duonpatrino kaj suspektis vin pri malboneco, dum vi estis ĉiam tiel fidela kaj bona. Kara filineto, mi kore petas de vi pardonon!“

La okuloj de la patro estis larmoplenaj. Li pripensis, kiel soleca ŝi sentis sin kaj kiel ŝi suferis pro la subpremado de la duonpatrino. La filino neŝanceleble restis fidela kaj simplanima meze de tiaj malfavoraj cirkonstancoj kaj toleris ĉiujn mizerojn kun tia granda pacienco — kiel krizantemo, kiu portadas belajn florojn malgraŭ severa malvarmo kaj frosto de malfrua aŭtuno, estante la emblemo de koro, kiu restis ĉiam pura kaj sendifekta.

La duonpatrino, maltrankvila kaj scivola la tutan tempon staris ekster la ĉambro. Unue ŝi multe interesiĝis, kaj iom post iom flanken puŝis la ŝirmilon, ĝis ŝi povis vidi ĉion, kio okazas. Sed en tiu ĉi momento subite ŝi eniris en la ĉambron kaj sin ĵetis sur la maton antaŭ sia duonfilino.

„Mi hontas! mi hontas!“ ŝi ekkriis per rompita voĉo. „Mi ne sciis, kia fidela infano vi estas. Nur pro duonpatrina ĵaluzo mi tiel malŝatis kaj malamis vin. Mi pensis, ke nature vi ankaŭ reciproke agas kontraŭ mi, kaj kiam mi trovis vin tiel ofte solan en via ĉambro kaj rigardantan ĉiutage la spegulon, mi konkludis, ke vi eksciis, kiel mi vin malamas, kaj ke vi intencas venĝon, penante min mortigi per la magiarto. „Ne sole mi malbonjuĝis vin, sed mi maltrankviligis vian patron pri lia sola filino. Pendiginda mi estas! mi hontas! mi pentegas! Hodiaŭ mi forĵetas mian ĝisnunan koron kaj anstataŭigas ĝin per pura kaj pentoplena. Mi estos por vi kiel vera patrino. Mi amos vin el mia tuta koro kaj penos kompensi ĉiuj malfeliĉojn, kiujn mi kaŭzis al vi. Havu la bonecon forgesi ĉion, kio okazis en la estinta tempo, kaj donu al mi, mi petas, iom da fidela amo, kian vi sentis ĝis nun por via perdita patrino.“

Tiamaniere la duonpatrino sin humiligis kun profunda pento kaj petis pardonon de la knabino.

Tia estis la boneco de la knabino, ke ŝi volonte pardonis ĉion al sia duonpatrino, kaj neniam portis eĉ momentan kontraŭsenton al ŝi. La patro vidis en la vizaĝo de sia edzino, ke ŝi vere bedaŭras la estintaĵon, kaj li estis trankvila, trovi la teruran malkompreniĝon tute forviŝita de la memoro de ili ambaŭ.

De tiu tempo la tri vivis kune tiel feliĉaj kiel fiŝoj en akvo. Nenia malplezuro iam mallumigis la familion, kaj la juna knabino fine forgesis tiujn jarojn de malfeliĉoj en la varma amo kaj zorgado, kiujn la duonpatrino ne ŝparis al ŝi.

Esperantigis Ĉif Toŝio,
laŭ la verko de Sazanami Sanĵin kaj
ĝia angla traduko de S-ino Ozaki.

(El „Japana Esperantisto“, N-oj 5—8, 1909.)

  1. Ĝuste la centan tagon post la naskiĝo infanoj vizitas la templon de sia familia dio.
  2. Ĉiujara familia festeno por knabinoj je la 3a de Marto.