Japanaj Rakontoj
Ĉif Toŝio, Sh. Minakami, Tokuchi Kodo, J. Kimra, E. Asada, K. Kajiwara
1910
Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga | Indekso : Japanaj Rakontoj (1910) Tradukita de Ĉif Toŝio, Sh. Minakami, Tokuchi Kodo, J. Kimra, E. Asada, K. Kajiwara Uraŝima |
Japanaj Rakontoj
Ĉif Toŝio, Sh. Minakami, Tokuchi Kodo, J. Kimra, E. Asada, K. Kajiwara
1910
Uraŝima[1]
Juna fiŝkaptisto, kiu vizitas la Palacon de l’ Maro.
I.
Antaŭ multaj, multaj jaroj, en la provinco Tango, sur la bordo de Japana Maro, en malgranda fiŝkaptista vilaĝo Mizunoe vivis juna fiŝkaptisto nomita Uraŝima Taro[2]. Uraŝima estis la plej lerta fiŝkaptisto en la tuta regiono ĉirkaŭ la vilaĝo, kaj li povis kapti pli multe da fiŝoj en tago, ol lia kamarado povis en semajno. Sed en la vilaĝeto pli multe konata li estis pro sia boneco, ol pro sia lerteco en fiŝkaptarto. En la tuta vivo neniam li difektis estaĵon ĉu grandan ĉu malgrandan. Kiam li estis infano, liaj kunuloj ĉiam mokis lin pro tio, ke li neniam kuniĝis kun ili por turmenti bestojn, sed ĉiam penis deteni ilin de tiu kruela ludo.
En la krepusko de kvieta somera vespero li estis revenanta domen de sia taga fiŝkaptado, kiam li renkontis en la vojo grupon da infanoj. Ĉiuj infanoj estis laŭte kriantaj kaj ŝajnis esti en granda ekscito pri io. Uraŝima iris al la infanoj por vidi, kio okazas, kaj li vidis, ke ili turmentas malgrandan testudon. Unu knabo ĝin tiris tien ĉi, kaj la alia ĝin puŝis tien, dum la tria infano ĝin batis per bastono, kaj la kvara ĵetis ŝtonon sur ĝin.
Uraŝima sentis sin tre malĝoja pro la malfeliĉa testudo, kaj decidis, ĝin liberigi. Li diris al la infanoj:
„He, infanoj, vi agas kontraŭ tiu testudo tiel malbone, ke ĝi tuj mortos. Ĉesu, infanoj, ne turmentu plu la besteton!“
La infanoj, kiuj estis pli-malpli egale en la aĝo, en kiu infanoj ĝenerale ŝatas turmenti bestojn, ne atentis la ĝentilan admonon de Uraŝima, sed daŭrigis sian kruelaĵon kiel antaŭe. Unu el la pli maljunaj knaboj respondis:
„Kiun koncernas, ĉu ĝi vivos aŭ mortos? Ne malhelpu al ni, sinjoro! Nu, kunuloj, daŭrigu, daŭrigu!“
Kaj ili komencis agi kontraŭ la malfeliĉa testudo pli kaj pli kruele. Uraŝima pripensis momente, kia estos la plej bona rimedo por konvinki ilin. Li ekpensis, ke li aĉetu la testudon de la infanoj. Tiel, ridetante ameme, li diris:
„Certe, karaj infanoj, vi ĉiuj estas bonaj! Nu, ĉu vi ne volas doni al mi la testudon? Mi tre deziras havi ĝin!“
„Ne, mi ne ĝin donos,“ diris unu el la knaboj. „Kial ni ja devas? Ni mem kaptis ĝin, kaj ĝi apartenas al ni.“
„Vi estas prava,“ diris Uraŝima, „sed mi ne diras, ke vi donu ĝin kontraŭ nenio. Mi donos al vi monon — t.e. la onklo[3] aĉetos la testudon. Ĉu vi ne volas, infanoj?“
Li elprenis kelke da moneroj el sia monujo, kunmetis ilin sur ŝnureto per la centra truo[4] de ĉiu monero kaj montris ilin al la infanoj. „Jen, infanoj, vi povas aĉeti ion, kion vi volas, per tiu ĉi mono. Vi povas fari pli multe per mono ol vi povus per tiu malfeliĉa testudo. Kiaj bonaj infanoj vi estos aŭskultante min!“
Dume la infanoj estis allogitaj de lia amema rideto kaj de la svingataj moneroj. Iom post iom ili venis al li kaj metis antaŭ lin la testudon.
„Tre bone, onklo, ni donos al vi nian kaptitaĵon, se vi donos al ni la monon.“ Uraŝima ricevis la testudon kaj disdonis ia monerojn al la infanoj, kiuj vokante unu la alian tuj forkuris malproksimen.
Uraŝima karesadis la dorson de la testudo kaj diris:
„Ho, vi malfeliĉa testudo! kompatinda testudo! Jen, jen, vi estas savita! Oni diras, ke la gruo vivas jarmilojn, sed la testudo dek jarmilojn[5]. Vi do havas la plej longan vivon el ĉiuj kreitaĵoj de la mondo, tamen vi estis en granda danĝero — tiuj kruelaj infanoj volis forrabi de vi tian noblan vivon. Feliĉe mi preterpasis kaj vin savis, kaj tiel la vivo restas ankoraŭ al vi. Nun mi iras remeti vin en vian hejmon, la maron. Ne lasu vin ree kapti, ĉar tiun fojon neniu venus por vin savi!“
Dum li parolis, ja tutan tempon li rapide iradis al la marbordo. Tie en la akvon li metis la testudon, kaj, vidinte ĝin malaperi, li turniĝis hejmen, ĉar li estis laca kaj la nokto jam malluma.
La sekvantan matenon kiel kutime Uraŝima iris al la maro en sia boato. La vetero estis bela, kaj la maro kaj ĉielo same estis bluaj kaj trankvilaj en malforta venteto de somera frumateno. Li sidis en la boato kaj senpense remadis sur la maro, de tempo al tempo ĵetante sian fiŝhokon. Li tuj pasis preter aliaj fiŝkaptaj boatoj kaj lasis ilin malantaŭe, ĝis ili perdiĝis el la vido, kaj lia boato sola iris malproksimen kaj malproksimen sur la bluega akvo. Tiun matenon, kvankam li ne sciis kial, li sentis sin neordinare feliĉa. Tiam li pensis pri la testudo, kiun li savis hieraŭ, kaj deziris, ke li mem havu milojn da jaroj por vivi kaj ne nur mallongan homan vivon.
Subite li vekiĝis de la revado, ĉar li aŭdis sian nomon vokatan: — „Uraŝima San[6], Uraŝima San!“
Klare kiel sonorado kaj dolĉe kiel somera venteto la voko sonis super la maro.
Li ekstaris kaj rigardis; li kredis, ke unu el la aliaj boatoj lin atingis, sed en la vasta etendo, kiom li povis vidi, proksime aŭ malproksime, sin ne trovis eĉ postsigno de boato, — eble la voĉo ne venis de homo!
Mirante, kiu kaj kio ĝi estas, li rigardis ĉiuflanken kaj fine trovis apud la boato malgrandan testudon alvenintan tute nerimarkite. Kun miro li vidis, ke ĝi estas ja tiu testudo, kiun li liberigis hieraŭ vespere.
„Ho, Testudo!“ diris Uraŝima, „ĉu estas vi, kiu ĵus vokis min?“
La testudo multfoje faris kapsignojn kaj diris:
„Jes, sinjoro! Hieraŭ per via granda favoro mi estis savata, kaj nun mi venis por esprimi mian tutkoran dankon al vi.“
„Vi estas tre ĝentila! Venu tien ĉi en la boaton! Mi donos al vi pipon da fumo, sed — ha-ha, ĉar vi estas testudo, sendube vi ne fumas!“ kaj la fiŝkaptisto ridis pro sia ŝercaĵo.
„Ha-ha-ha-ha!“ ridegis la testudo, „Sake estas mia amata refreŝigaĵo, sed mi ne ŝatas tabakon."
„Vere,“ diris Uraŝima, „mi tre bedaŭras, neniom da Sake mi havas en la boato. Sed venu tien ĉi kaj sekigu vian kirason en la sunbrilo — testudoj ĉiam ŝatas tiel fari, ĉu ne?“
Fine la testudo suprenrampis en la boaton helpita de la fiŝkaptisto, kaj post interŝanĝo de kelkaj komplimentaj paroloj ĝi diris:
„Sinjoro Uraŝima, ĉu vi jam vidis Riugu-n[7], la Palacon de l’ Drakreĝo de Maro?“
Uraŝima balancis la kapon kaj respondis:
„Ne; jaron post jaro la maro estis mia hejmo, sed, kvankam mi aŭdis tre ofte pri la Drakreĝa regno submara, mi neniam ekvidis tiun miregindan lokon. Kredeble, ĝi estas treege malproksima, se tamen ĝi ekzistas efektive.“
„Ĉu estas vere? Ĉu vi neniam vidis la Palacon de l' Drakreĝo? Tiel mankas al vi la kono pri unu el la plej miregindaj belaĵoj de la mondo! Ĝi estas tre malproksima malsupre en la maro, sed se mi kondukos vin, post ne longa tempo mi tien alvenos. Se vi volas viziti la Drakreĝan regnon, mi plezure estos via gvidanto.“
„Mi tre dezirus iri, kaj mi dankas vin pro via propono min konduki, sed vi devas memori, ke mi estas nur senpotenca mortemulo kaj ne havas la kapablon naĝadi kiel markreitaĵo, kiel vi..."
Sed antaŭ ol Uraŝima finis sian parolon, la testudo lin haltigis kaj diris:
„Kion? Vi ne bezonas mem naĝi. Se vi nur rajdos sur mia dorso, mi kondukos vin sen ia malfacilo viaparte.“
„Sed,“ diris Uraŝima, „kiel estas eble por mi rajdi sur via malgranda dorso?“
„Tio ŝajnas al vi absurda, sed mi certigas vin, ke vi povas. Penu tuj! Nur venu kaj sidiĝu sur mia dorso, kaj vidu ĉu estas neeble, kiel vi pensas.“
Tiam Uraŝima rigardis la kirason de la testudo, kaj tre strange, li vidis ke tiu besteto Jam subite fariĝis tiel granda, ke homo povis facile sidi sur ĝi.
„Tio ĉi ja estas stranga!“ diris Uraŝima; „nu, Testudo, laŭ via afabla permeso mi rajdos sur vi,“ kaj samtempe li saltis sur ĝin.
La testudo, kun trankvila vizaĝo, kvazaŭ tia stranga afero ŝajnus al ĝi tute ordinara, diris al Uraŝima:
„Nun ni ekiru!“ kaj ĝi ensaltis en la maron kun Uraŝima sur sia dorso. Malsupren sub la akvo ĝi fornaĝis. Sufiĉe longan tempon tiuj du strangaj kunvojaĝantoj vojaĝadis tra la maro. Uraŝima neniam laciĝis, nek liaj vestoj estis malsekigitaj de akvo. Tiam tre malproksime sur la horizonto antaŭ ili aperis, kiel miraklo, belega pordego, kaj trans la pordego larĝaj, deklivaj tegmentoj de palaco.
„Ho!“ ekkriis Uraŝima, „ŝajnas al mi, ke ĝi estas pordego de granda palaco. Testudo, ĉu vi povas diri, kio estas la palaco, kiun mi vidas?“
„Ĝi estas la granda pordego de Riugu. La larĝaj tegmentoj, kiujn vi vidas trans la pordego, estas la Palaco de l’ Drakreĝo.“
„Tiel ni jam venis al la regno de l’ Drakreĝo kaj al lia palaco!“ diris Uraŝima.
„Jes ja,“ respondis la testudo, „kaj ĉu vi ne pensas, ke ni venis tre frue?“ Kaj dum la testudo parolis ili alvenis al la pordego. „Jen ni estas, sinjoro, kaj de tie ĉi vi devas piediri.“
La testudo iris sola al la pordego kaj diris al la gardantoj:
„Tiu estas sinjoro Uraŝima, kiu venis el la lando Japanujo. Mi havas la honoron konduki lin kiel gaston al tiu ĉi reĝolando. Bonvolu montri al li la vojon.“
La gardantoj tuj kondukis ilin tra la pordego. Kelke da vasaloj de la Drakreĝo elvenis kun ĝentilaj salutoj por akcepti la fremdan gaston.
„Uraŝima Sama, Uraŝima Sama! bonvenon en la Marpalaco, la hejmo de la Drakreĝo de Maro! Tiom pli nin plezurigas via vizito, ke vi venis de tiom malproksima lando. Kaj vi, Testudo, ni estas tre dankaj al vi pro ĉiuj viaj klopodoj por konduki tiun sinjoron.“
Tiam returnante sin al Uraŝima, ili diris, „bonvolu nin sekvi sur tiu ĉi vojo“, kaj nun la tuta aro lin gvidis.
Uraŝima, ĉar li estis nur malriĉa fiŝkaptisto, ne sciis kiel konduti en palaco; sed strange: li ne sentis sin honta nek embarasita, kaj sekvis sian gvidantaron trankvile ĝis la loko, kien ĝi kondukis lin en la interno de la palaco. Kiam ili venis en grandan akceptejon, tie lin atendis belega princino kun sia sekvantinaro. Ŝi estis pli bela ol ia ajn belulino, kiun li iam vidis. Ŝi estis vestita per trenantaj vestoj el koloroj ruĝa kaj verdeta, tra kies faldaĵoj briletis oraj fadenoj, kaj estis kronita per ora kroneto de drako. Ŝiaj nigraj haroj surfluis sur la ŝultrojn, kaj kiam ŝi ekparolis, ŝia voĉo sonis kiel muziko. Tiu ĉi ja estis Princino Otohime, la amata filino de la Drakreĝo de Maro. Kiam Uraŝima ekvidis la Princinon, li estis tute ravita, kaj ne povis paroli unu vorteton. Tamen li rememoris, ke li devas saluti, sed antaŭ ol li povis fari riverencon, la Princino lin prenis per sia propra mano kaj kondukis en sian belan ĉambron kaj al la seĝo de honoro, kaj petis lin sidiĝi.
II.
Nun Uraŝima estas en la Palaco de l’ Drakreĝo de Maro kaj sidas kun Princino Otohime, la amata filino de la Drakreĝo.
„Sinjoro Uraŝima,“ diris la Princino, „via vizito faras al mi grandan plezuron. Mi ofte aŭdis, ke en la oriento ekzistas Japanujo, la lando, de kie leviĝas la suno[8], kaj ke en tiu lando loĝas kleraj sinjoroj. Sed ĝis nun neniu el via lando venis tien ĉi. Vi ja estas la unua, kaj eble la lasta sinjoro, kiu bonvolis viziti la regnon de mia patro. Tiom pli ŝatata vi estas! Mi scias, kia bona aj nobla sinjoro vi estas, ĉar tion diris la testudo, kiun vi savis hieraŭ.“
Kiam Uraŝima aŭskultis al ŝiaj dolĉaj paroloj kaj rigardis ŝian ĉarman mienon, lia koro batis de ĝojo kaj mirego. Dubante tamen, ĉu tio ne estus sonĝo, li respondis:
„Mil fojojn mi dankas, Princino, pro via gastama akcepto kaj tiel afablaj paroloj. Mi te ne esperis de vi tian bonakcepton, ĉar mi estas tie ĉi nur nekonata, hazarde alveninta fremdulo. Antaŭ ĉio mi estas treege feliĉa, esti en tiu ĉi belega palaco, pri kiu ofte mi aŭdis, sed kiun neniam mi povis vidi. Certe, ĝi estas la plej bela kaj mirinda el ĉio, kion mi vidis.“
Princino Otohime tuj enamiĝis al Uraŝima, kaj diris:
„Nu, kara sinjoro, ĉu vi ne volas resti tie ĉi en la lando de ĉiama juneco, kie neniam pereas printempo kaj kien neniam venas malĝojo, kaj, se nur vi volus, mi estos via edzino, kaj ni kune vivos feliĉan senfinan vivon ĝis la eterna estonteco!“
„Nenion mi dezirus pli forte, kaj nenio estus pli feliĉiga por mi, ol havi permeson preni vian manon!“ diris Uraŝima ekstreme ravita.
En granda halo brile, lukse ornamita sidis Uraŝima kaj lia fianĉino. Sekvantinoj, ĉiuj vestitaj per ceremoniaj trenantaj vestaĵoj, unu post la alia, silente kaj per graciaj paŝetoj eniris en la halon, portante sur koralaj pletoj regalaĵojn el fiŝo kaj markreskaĵo, kiajn neniu povus imagi, kaj ilin metis antaŭ la gefianĉojn. La edziĝo estis solene festata en mirinda pompo kaj en la tuta regno de l’ Drakreĝo estis granda feliĉo. Kiam la gefianĉoj faris al si reciproke solenan promeson per edziĝaj tasoj[9] da Sake, muziko estis ludata, kantaĵoj estis kantataj, kaj dancistinoj en arĝenta robo kaj ora kroneto kune dancadis. Uraŝima ĝuis per sia tuta koro. Neniam en sia vivo li sidis ĉe tia admirinda festeno.
Kiam la festeno finiĝis, Otohime demandis al sia nova edzo, ĉu li volas promeni tra la Palaco kaj vidi ĉion, kio tie estas. La feliĉa fiŝkaptisto, akompanata de sia edzino, la filino de l’ Drakreĝo, rigardis ĉiujn mirindaĵojn de tiu rava lando, kie juneco kaj ĝojo kuniras mano en mano kaj nek tempo nek aĝo povas tuŝi ilin. La palaco estis konstruita el koraloj ruĝa, blanka kaj rozkolora kaj ornamita per brilantaj perlegoj; ĉiaj beleco kaj mirindeco estis tiaj, ke vortoj ne povas ilin priskribi.
Sed al Uraŝima pli mireginda ol la palaco estis la ĝardeno, kiu ĝin ĉirkaŭas. Tie estis vidataj samtempe ĉiuj diversaj vidaĵoj de l’ kvar sezonoj, de somero kaj vintro, printempo kaj aŭtuno.
Unue, li rigardis al la oriento; tie staris prunarboj kaj ĉerizarboj plene florantaj, najtingaloj kantadis sur la branĉoj kaj papilioj flirtadis de floro al floro.
En la sudo ĉiuj arboj estis verdaj en la pleneco de somero, kaj tagaj cikadoj kaj noktaj griloj laŭte pepadis.
En la okcidento, tie aŭtunaj folioj estis brule ruĝegaj kiel skarlataj orŝtofoj, kaj tie ĉi krisantemoj ornamis la ĝardenon.
En la nordo la ŝanĝo ekmirigis Uraŝima-n, ĉar la tero tute estis blanka de neĝo, arboj kaj bambuoj ankaŭ estis neĝkovritaj, kaj sur la lageto estis dika glacio.
Ĉiutage estis novaj ĝojoj kaj novaj miroj por Uraŝima, kaj tiel granda estis lia feliĉo, ke li forgesis ĉion, sian hejmon, siajn gepatrojn kaj sian propran landon, kaj tri tagoj pasis jam, dum kiuj li eĉ ne pensis pri ĉio, kion li lasis hejme. Lia spirito tamen revenis al li; li rememoris, kiu li estas, kaj ke li ne apartenas al tiu ĉi mireginda lando nek al la palaco de l’ Drakreĝo, kaj li diris al si:
„Ho ve! Mi devas ne resti tie ĉi, ĉar mi havas hejme maljunajn gepatrojn. Kio okazis al ili dum tiu ĉi tuta tempo? Kiel maltrankvilaj ili estis tiujn ĉi tagojn, kiam mi ne revenis al ili kiel kutime? Certe, mi devas tuj reiri ne pasigante plu unu tagon.“ Kaj li komencis prepari sin por la vojaĝo en granda rapideco.
Li iris al sia bela edzino, la Princino Otohime, kaj salutis ŝin ĝentile kaj diris:
„Mi estas tiel feliĉa tie ĉi, ke mi preskaŭ ĉion forgesis, kaj vi estas tiel bona kaj kompleza al mi, ke nenia vorto povas esprimi mian dankecon. Sed nun, Otohime Sama, mi devas diri adiaŭ! Mi devas reiri al miaj maljunaj gepatroj.“
Otohime ekploretis, kaj diris afable sed malĝoje:
„Ĉu tie ĉi estas tiel neagrable al vi, ke vi jam nun volas forlasi min? Kial vi rapidas? Restu kun mi, karuleto, ankoraŭ nur unu tagon!“
Sed Uraŝima rememoris siajn maljunajn gepatrojn, kaj en Japanujo la devo al gepatroj estas pli grava ol io alia, pli grava ol plezuro aŭ amo, kaj tial lia decideco estis firma; li respondis:
„Ĉiukaze mi devas iri. Ne pensu, ke mi volas forlasi vin. Certe ne! Mi nur devas iri kaj reviziti miajn maljunajn gepatrojn. Lasu min reiri por unu aŭ du tagoj kaj mi revenos tuj al vi.“
„Nun,“ diris la Princino malĝoje, „mi tion ne povas malhelpi! Mi resendos vin hodiaŭ al viaj patro kaj patrino, kaj anstataŭ ol peni prokrasti vian foriron mi donacos al vi tion ĉi, kiel signon de nia amo, — bonvolu ĝin kunporti;“ kaj ŝi alportis al li belan lakitan skatoleton, ĉirkaŭligitan per ruĝa silka plektaĵo kun kvastoj.
Uraŝima kun multaj dankoj ricevis ĝin kaj demandis al ŝi:
„Diru, mi petas, kio estas tiu ĉi skatoleto.“
„Ĝi estas Tama-Tebako (manoskatoleto de juvelo),“ respondis Otohime, „kaj ĝi enhavas ion bonegan. Sed tiun ĉi skatoleton vi devas neniam malfermi! Se vi malfermus ĝin, okazus al vi terurega afero! Nun, ĵuru al mi, ke en nenia okazo vi malfermos la skatoleton.“ Kaj Uraŝima ĵuris, ke li neniam, neniam ĝin malfermos.
Dirinte adiaŭ al Otohime, li rapidis al la marbordo, ŝi kaj ŝiaj servistinoj lin sekvis, kaj tie li trovis la grandan testudon, kiu lin atendis preta por lin forkonduki.
Li sidiĝis sur la dorso de la testudo kaj tuj estis forportata sur la vastan maron al la oriento. Li multfoje rigardis malantaŭen por svingeti la manon al Otohime, ĝis fine li ne povis plu ŝin vidi. Baldaŭ la tegmentoj de la mireginda palaco kaj la lando de l’ Drakreĝo malaperis en malproksima marnebulo. La testudo senĉese naĝadis antaŭen kaj antaŭen. Venis Japanujo en la vidkampon de Uraŝima; kun la vizaĝo avide turnita al sia patruja lando, li rigardas la bluajn montetojn leviĝantajn sur la horizonto antaŭ li.
Fine la testudo lin kondukis en la golfeton, kiun li tre bone konis, kaj al la marbordo, de kie li ja estis foririnta. Li plezure ekpaŝis sur la marbordon kaj rigardis ĉirkaŭen, dum la testudo reiris al la regno de l’ Drakreĝo.
Sed, kia estas la stranga timo, kiu ekkaptis Uraŝima-n, kiam li staris kaj rigardis? Kial li rigardegas per fiksaj okuloj la homojn, kiuj preterpaŝas, kaj kial ili vice staras kaj ankaŭ rigardegas lin? La marbordo estas la sama kaj la montetoj estas la samaj, sed la homoj, kiujn li vidas, havas vizaĝojn tre malsamajn al tiuj, kiujn li antaŭe konis tiel bone.
Mirante kion tio signifas, li iras rapide al sia malnova domo. Eĉ ĝi estas malsama, tamen staras domo sur la loko, kaj li ekvokas:
„Patro, mi ĵus revenis!“ kaj li estis enironta, kiam li renkontis nekonatulon ĉe l’ pordo.
„Eble, la gepatroj transloĝiĝis dum mia forestado kaj iris ien aliloken,“ pensis Uraŝima. Li tamen eksentis sin strange maltrankvila, sed ne sciis kial.
„Pardonu, sinjoro!“ diris Uraŝima al la viro, kiu rigardegis lin starante ĉe l’ pordo, „sed antaŭ kelkaj tagoj mi loĝis tie ĉi kun miaj gepatroj. Mia nomo estas Uraŝima Taro. Kredeble vi scias, kien iris miaj gepatroj, kiujn mi lasis tie ĉi.“
Tre embarasita ŝajno venis sur la vizaĝon de la viro, kaj, ĉiam persiste rigardegante Uraŝima-n, li diris:
„Kion vi diras! Vi estas Uraŝima Taro!?“
„Jes, ja! mi estas Uraŝima!“
„Ha, ha!“ ridis la viro, „ne ŝercu, sinjoro! Estas vere, ke iam vivis homo nomita Uraŝima Taro en tiu ĉi vilaĝo Mizunoe, sed tio estas rakonto malnova je tricent jaroj. Certe li ne povas vivi nuntempe!“
Kiam Uraŝima aŭdis tiujn strangajn parolojn, li estis emociita, kaj diris:
„Mi petas, sinjoro, vi ne diru ŝercaĵon, ĉar mi estas tre ĉagrenita. Mi vere estas Uraŝima Taro, kaj mi certe ne vivis tricent jarojn. Antaŭ kvar tagoj mi mem loĝis en tiu ĉi loko. Diru al mi sen plua ŝerco, mi petas, kion mi bezonas scii!“
Sed la vizaĝo de la viro fariĝis pli kaj pli serioza, kaj li respondis:
„Ĉu vi estas Uraŝima aŭ ne, mi ne scias. Sed la Uraŝima Taro, pri kiu mi aŭdis, estas homo, kiu vivis antaŭ tricent jaroj. Eble vi estas lia fantomo veninta por reviziti la malnovan hejmon.“
„Vi mokas min!“ diris Uraŝima ekscitite. „Mi ne estas fantomo! Mi estas vivanta homo, kiu...“
„Sed Uraŝima Taro vivis antaŭ tricent jaroj, — tio estas la tuto, kion mi scias; tio estas enskribita en la vilaĝa kroniko,“ insistis la viro per kolera voĉo kaj foriris.
Uraŝima estis konfuzita kaj ĉagrenita. Li staris timigita, rigardante ĉion ĉirkaŭ si, — vere, ĉion li trovas tiel malsama al tio, kion li memoras. Ekregas lin terura sento; li sentas sin enmiksita en stranga sonĝo, — almenaŭ, tio, kion la viro diris, ŝajnas al li vera! Efektive, la malmultaj tagoj, kiujn li pasigis en la Drakreĝa Palaco, ja ne estis tagoj; ili estis centoj da jaroj, kaj en tiu longa tempo mortis liaj gepatroj, la homoj kiujn li konis, iliaj idoj kiujn li neniam konis, kaj la vilaĝo jam skribis ilian historion. Estis senutile por li plue resti en tiu ĉi loko. Li devis tuj reiri al sia belega edzino trans la maro.
Uraŝima revenis sur la marbordon, portante en la mano la skatoleton, kiun Otohime donis al li. Sed kie estis la vojo? Li sola ĝin ne povis trovi. Subite li rememoris la skatoleton.
„Otohime diris al mi, kiam ŝi donis tiun ĉi skatoleton, ke mi neniam malfermu ŝin, — ke ĝi enhavas ion bonegan. Sed nun mi estas senhejma, nun mi perdis ĉion, kio estis kara al mi en la patrujo, kaj mia koro premiĝas pro malĝojo: en tiu ĉi kazo, se mi malfermos tiun ĉi skatoleton. certe mi trovos ion, kio min helpos, ion kio montros al mi la vojon al mia Otohime. Jes, jes, mi ĝin malfermu kaj vidu, kion ĝi enhavas!“
Malrapide, tre malrapide li malligis la silkan plektaĵon; malrapide kaj zorge li levis la kovrilon de la skatoleto. Kaj kion li vidis? Ho, strange, eliris el la skatoleto nur bela purpura nubeto! Momenton ĝi flirtadis ĉirkaŭ Uraŝima, kvazaŭ ĝi ne volus foriri, kaj fine ĝi forflugis, kiel vaporo, sur la maron.
Uraŝima, kiu ĝis tiu momento estis forta kaj gaja junulo de dudek-kvar jaroj, subite fariĝis treege maljuna. Lia vizaĝo sulkiĝis, liaj haroj fariĝis tute blankaj kaj lia korpo fleksiĝis de aĝo, kaj li falis senviva sur la marbordon.
Esperantigis Ĉif Toŝio
Laŭ Japana tradicio, metante antaŭ la okulojn la verkon de Sazanami-Sanĵin kaj la anglan tradukon de Sinjorino Ozaki.