Jen kantis belaj knabinoj nun
Teo
Indekso : Jen kantis belaj knabinoj nun Tradukita de Teo |
El La Espero, n-ro 8, sept. 1913. |
Jen kantis belaj knabinoj nun
Teo
Jen kantis belaj knabinoj nun
trans barilo.
Kaj ruze venis amdio mem
tra barilo.
Jen venis ĝi
ĉirkaŭvidante
kaj aŭdis birdojn
en ĉiuj arboj,
aŭdante pepon
en ĉiuj gutoj
dum vesperbrilo
sur foliar'.
Ĝi sagon kaptis
el subflugilo
kaj rondon pafis
en verdarbar'.
Ĉu trafis sag'?
Neniu scias,
neniu scias.
(El la sveda lingvo tradukis Teo)