Jeppe sur la Monto/Kvina Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kvara Akto Indekso : Jeppe sur la Monto
de Ludvig Holberg
Tradukita de Odd Tangerud
Kvina Akto


Kvina Akto

Unua sceno[redakti]


(Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Juĝisto kaj sekvantaro.)

NILLE

(ŝiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Aĥ, aĥ! ĉu eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo! Aĥ, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontraŭis al vi. Aĥ, aĥ! Mia konscienco vekiĝas; tro malfrue mi nun pentas mian akran konduton; nur nun mi bedaŭras vian foreston; nun mi rekonas kian mildan edzon mi perdis. Aĥ, ke mi povus savi vin de la morto per mia propra vivo kaj mia sango!

(Ŝi viŝas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la dormigilo ĉesis efiki. Jeppe revekiĝas kaj vidas sin pendanta en pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li aŭdas sian edzinon plendi, kaj parolas al ŝi.)

JEPPE

Estu kontenta, mia kara edzino, ni ĉiuj iros tiun vojon. Iru hejmen kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian ruĝan jakon vi rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por ĉapelo. Antaŭ ĉio zorgu pri mia plurkolora ĉevalo, ke ĝi estu bone flegata; ĉar mi amis tiun beston, kvazaŭ ĝi estus mia samsanga frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus.

NILLE

A... a... a...! Kio estas? Kion mi aŭdas? Ĉu mortinto povas paroli?

JEPPE

Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon.

NILLE

Aĥ mia karega edzo! Kiel vi povas paroli, kiam vi estas morta?

JEPPE

Mi mem ne scias kial. Sed aŭdu, mia kara edzino! Kuru kiel fajro, kaj serĉu por mi por ok ŝilingoj da brando; ĉar mi soifas pli nun, ol kiam mi estis vivanta.

NILLE

Fi, vi bruto! Vi kotulo! Vi venena drinkulo! Ĉu vi ne drinkis sufiĉe dum via vivanta vivo? Ĉu vi besthundo ankoraŭ soifas, nun kiam vi estas morta? Jen kion mi nomas kompleta fiporko.

JEPPE

Tenu la buŝaĉon, vi kotino! kaj kuru tuj serĉi brandon. Se vi ne faros, Diablo splitu min, ĉu mi ne fantome vizitu vin ĉiun nokton en la domo. Sciu ke mi ne plu timas “Majstron Erik”; ĉar nun mi ne sentas batojn.

(Nille kuras por serĉi “Majstron Erik”, revenas kaj batas lin pendantan de la pendigilo.)

JEPPE

Aj, aj, aj! ĉesu Nille! ĉesu! vi mortbatas min denove, aj, aj, aj!

JUĜISTO

Aŭdu, virino! ne batu lin plu. Estu kontenta; pro vi ni pardonos vian edzon pro lia delikto, kaj ree verdiktos lin al la vivo.

NILLE

Aĥ ne, bona Sinjoro! Lasu lin nur pendi! ĉar li ne meritas vivi.

JUĜISTO

Fi! vi estas malbona virino; foriru aŭ ni pendigos vin flanke de li.

(Nille forkuras.)

Dua sceno[redakti]


(Jeppe kaj la tribunalo. Jeppe estas prenata de la pendigilo.)

JEPPE

Aĥ, bona sinjoro Juĝisto! Ĉu estas certe, ke mi denove estas tute vivanta, aŭ ĉu mi fantomas?

JUĜISTO

Vi estas tute vivanta; ĉar tiu tribunalo, kiu povas kondamni vin el la vivo, povas ankaŭ reverdikti vin en la vivon. Ĉu vi ne komprenas tion?

JEPPE

Ne, je Diablo tion mi ne komprenas; sed mi kredas, ke mi estas reaperanto, kiu fantomas.

JUĜISTO

Ej, vi stultulo! Tio estas ja facile komprenebla. Tiu, kiu prenas aĵon de vi, povas ja ĝin al vi redoni.

JEPPE

Permesu do al mi pendigi la Juĝiston nur pro ŝerco, kaj vidi ĉu mi poste povos reverdikti lin al la vivo?

JUĜISTO

Ne, tio ne estas farebla; ĉar vi ne estas juĝisto.

JEPPE

Sed ĉu mi do denove estas vivanta?

JUĜISTO

Jes, vi estas.

JEPPE

Kaj tial mi ne fantomas.

JUĜISTO

Certe ne.

JEPPE

Kaj ne estas reaperanto?

JUĜISTO

Ne.

JEPPE

Ke mi estas la sama Jeppe sur la Monto kiel antaŭe?

JUĜISTO

Jes.

JEPPE

Ke mi ne estas fantomo?

JUĜISTO

Ne, certe ne.

JEPPE

Bonvolu ĵuru por mi, ke tio estas vero.

JUĜISTO

Jes, mi ĵuras al vi, ke vi estas vivanta.

JEPPE

Petu, ke la Diablo splitu vin, se ne estas vero.

JUĜISTO

Ej! kredu niajn vortojn, kaj danku nin, ke ni estis tiom indulgaj rejuĝi al vi la vivon.

JEPPE

Mi dankus vin pro tio, ke vi ree malligis min, se vi mem ne pendigis min.

JUĜISTO

Estu kontenta, Jeppe, kaj raportu kiam via edzino denove batos vin, kaj ni certe trovos rimedon. Jen, kvar taleroj, por kiuj vi dum kelka tempo povas gajigi vin, kaj ne forgesu trinki je nia sano.

(Jeppe mankisas kaj dankas. La tribunalo foriras.)

Tria sceno[redakti]


JEPPE

(sola) Mi nun travivis duonan jarcenton, sed en tiu longa tempo ne okazis al mi tiom, kiom dum la lastaj du tagoj. Estas diablaj historioj, kiam mi vere pripensas: Unu horon ebria farmisto, sekvan horon Barono, poste denove farmisto, jen morta, jen viviĝinta pendante de pendigilo, kio estas la plej stranga. Eble estas tiel, ke kiam oni pendigas vivantajn homojn, ili mortas, kaj kiam oni pendigas mortintojn, ili reviviĝas. Mi imagas al mi, ke glaso da brando gustos delikate post tiaj travivaĵoj.—Hej, Jakob ŝuisto, elvenu!

Kvara sceno[redakti]


JAKOB

Bonvenon reen de la urbo! Ĉu vi ricevis la sapon por via edzino?

JEPPE

Aj, vi fripono; sciu al kiu homo vi parolas. Ĉapon sub la brakon! Ĉar vi estas nur kanajlo kompare kun tia ulo kiel mi.

JAKOB

Tiajn vortojn mi ne tolerus de iu alia, Jeppe. Sed vi al mia domo ne avaras ĉiutagan ŝilingon; tial mi ne konsideras tro pedante.

JEPPE

Ĉapon sub brakon, mi diras, vi skuster!

JAKOB

Kio okazis al vi survoje, ke vi fariĝis tiel hispaneca?

JEPPE

Sciu, ke mi pendiĝis, post kiam mi parolis kun vi.

JAKOB

Tio ja ne estas tiel dignoplena. Tiun feliĉon mi ne envias al vi. Sed aŭskultu, Jeppe! kie vi trinkis vian bieron, tie vi vomu vian feĉon. Vi drinkas vin ebria aliloke, sed venas al mia domo nur por fari kvereladon.

JEPPE

Rapide ĉapon sub brakon, fripono! Ĉu vi ne aŭdas kiel sonoras en mia poŝo?

JAKOB

(kun la ĉapo sub la brako) Diable! de kie vi ricevis monon?

JEPPE

El mia Baronejo, Jakob. Mi rakontos al vi, kio okazis al mi; sed unue verŝu glason da medo; ĉar mi estas tro fiera por trinki danan brandon.

JAKOB

Je via sano, Jeppe!

JEPPE

Nun mi rakontos al vi, kio okazis al mi. Kiam mi forlasis vin, mi endormiĝis; kiam mi vekiĝis, mi estis Barono kaj trinkis min ebria denove per kanajlo-sek; kiam mi fariĝis ebria de kanajlo-sek, mi revekiĝis sur sterkejo; kiam mi vekiĝis sur la sterkejo, mi denove kuŝigis min por dormi, kun espero ke mi denove dormigu al mi la baronejon; sed mi spertis, ke ne ĉiam tiel eblas; ĉar mia edzino vekis min pere de “Majstro Erik” kaj tiris min en la domon per la haroj sen iel ajn respekti tian homon, kia mi estis. Ĵus en la domo, mi estis puŝata eksteren, kapon antaŭen, kaj vidis min inter aro da gripomenusoj, kiuj kondamnis min el la vivo kaj mortigis min per veneno; kiam mi estis morta, ili pendigis min, kaj kiam mi estis pendigita, mi ree fariĝis vivanta, kaj kiam mi denove estis vivanta, mi ricevis kvar talerojn. Tia estas la historio; sed kiel tiaj aferoj povas okazi, mi lasas al vi pripensi.

JAKOB

Ha, ha, ha! Estas sonĝo, Jeppe.

JEPPE

Se mi ne havus jenajn kvar talerojn, ankaŭ mi kredus, ke estas sonĝo. Ankoraŭ unu, Jakob; mi ne volas plu pensi pri tiu frenezaĵo, sed trinki por mi ĝis honesta ebrio.

JAKOB

Je via sano, sinjoro Barono! Ha, ha, ha!

JEPPE

Vi eble ne povas kompreni, Jakob?

JAKOB

Ne, eĉ ne se mi starus sur mia kapo.

JEPPE

Sed tamen povas esti vero, Jakob; ĉar vi estas malsaĝulo kaj eĉ ne komprenas pli simplajn aferojn.

Kvina sceno[redakti]


(Magnus, Jeppe, Jakob.)

MAGNUS

Ha, ha, ha! Nun mi rakontu al vi diable amuzan historion, kiu okazis al viro, kiu nomiĝas Jeppe sur la Monto, kiun oni trovis ebria, dormanta sur la tero, kiun oni vestis per aliaj vestaĵoj, metis en la plej bonan liton de la sinjora biendomo, kaj kredigis al li, ke li estas la Sinjoro, kiam li vekiĝis; denove ebriigis lin, kaj remetis lin en liaj malnovaj, malpuraj vestaĵoj sur sterkejon, kaj jen li vekiĝis kaj imagis, ke li vizitis Paradizon. Mi preskaŭ ridis min morta, kiam mi aŭdis tiun historion de la asistantoj de la intendanto. Je Diablo, mi donus taleron por vidi tiun stultulon, ha, ha, ha!

JEPPE

Kiom pagi, Jakob?

JAKOB

Dek du ŝilingojn.

(Jeppe viŝas sian buŝon kaj foriras tre hontema.)

MAGNUS

Kial tiu ulo tiom rapide foriris?

JAKOB

Estas ĝuste la sama viro, kun kiu oni ludis la ŝercon.

MAGNUS

Ĉu eblas? Mi devas postkuri.—Aŭdu, Jeppe! unu vorton. Kiel statas en la alia mondo?

JEPPE

Lasu min iri en paco.

MAGNUS

Kial vi ne tie pli longe restis?

JEPPE

Kiel tio vin koncernas?

MAGNUS

Ej, rakontu ion pri tiu vojaĝo.

JEPPE

Lasu min trankvila, mi diras; aŭ vi spertos akcidenton.

MAGNUS

Ej, Jeppe! mi multe ŝatus scii ion pri tio.

JEPPE

Jakob ŝuisto! Helpu! ĉu vi toleras, ke oni perfortas min en via domo?

MAGNUS

Mi vin ja ne perfortas, Jeppe; mi nur demandas, kion vi vidis en la alia mondo?

JEPPE

Huj! Helpu! Helpu!

MAGNUS

Ĉu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie?

JEPPE

Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi kaj aliaj kanajloj venos post la morto.

(Liberigas sin kaj forkuras.)

Sesa sceno[redakti]


(Barono. Lia sekretario. Ĉambristo. Du lakeoj.)

BARONO

Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke ĝi havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik, vi havos ĉe mi altan meriton.

ERIK

Ne, Sinjora Moŝto! mi ne kuraĝas pli ofte ludi tian komedion; ĉar se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus aĉan tragedion.

BARONO

Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom ŝatis la historion, ke mi preferus lasi min bati, jes eĉ lasi vin pendigi de li, Erik, anstataŭ malkaŝi ĝin. Vi eble intencis same.

ERIK

Ne, Via Moŝto! estus iom strange lasi sin pendigi pro ŝerco; ĉar tia ŝerco kostus tro multe.

BARONO

Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas ĉiun tagon. Se ne ĝuste sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro diboĉo. Kiel ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antaŭvidas, ke li perdos vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera ĝuado. Kaj jen alia ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj aŭ sufokataj per ŝnuro ĝismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili fariĝis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen ĉiuj al tio vetkuras sole kvazaŭ por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo kaj animo por nomiĝi kuraĝuloj, kaj duelas pro neniaĵo eĉ kontraŭ siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaŭ opinias, ke troviĝas centoj da enamiĝintaj homoj, kiuj post plezuro de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum sieĝoj, ke aroj da soldatoj forkuras al sieĝataj urboj, pri kiuj ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn ĵeti sin mem en akcidenton, sole por esti laŭdataj post sia morto.—Tial mi certe kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataŭ fuŝi tiun delikatan historion.

(Al la spektantoj:)

  El tiu aventuro nun ni lerni devu,
  ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu.
    Pli riske tio estas, ol teni en subprem’
    Tiun, kiu grandas pro virto de si mem.

  Do se farmist’ tro tuje al regad’ atingos,
  anstataŭ sceptron skurĝon li baldaŭ sur nin svingos.
    Kaj por aŭtoritato tiranon ni ekhavos.
    Vilaĝa Nero do ĉe la stirilo staros.

  Ĉu Kajus aŭ Falaris.[1]


Notoj[redakti]

  1. Caius Caligula (romia imperiestro) kaj Phalaris
    (tirano en Agrigento). Ambaŭ estis kruelaj regantoj.