Johano de la Kruco: Ascendo sur la monton Karmel

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el traktato de la sankta sacerdoto Johano de la Kruco pri la ascendo sur la monton Karmel

En Kristo parolis al ni Dio

La ĉefa kialo, pro kiu en la Malnova Testamento estis permesite meti al Dio demandojn, kaj estis necese, ke la profetoj kaj pastroj petu de Dio vidaĵojn kaj revelaciojn, estis tiu, ke tiutempe la kredo ne estis ankoraŭ enhejmiĝinta, nek la leĝo de la evangelio estis fiksita. Do estis necese demandi Dion pri multaj aferoj, kaj Dio respondis, foje per vortoj, ĉifoje per vidaĵoj kaj revelacioj, per metaforoj kaj paraboloj, kaj per multaj aliaj simboloj. Kaj ĉio, kion Li parolis kaj revelaciis, estas misteroj de nia sankta kredo, aŭ almenaŭ io, kio celas la kredon, aŭ gvidas al ĝi.

Sed nun, kiam la kredo je Kristo estas firme enradikiĝinta kaj en stato de la evangelio, oni jam ne bezonas demandi Lin, nek estas kialo, por ke Li parolu kiel tiutempe, kiam Li donis al ni sian Filon, sian unusolan definitivan Vorton. Per ĉi tiu sia unusola Vorto Li diris kaj revelaciis al ni ĉion. Do Li jam havas nenion por diri.

Kaj je tiu ĉi aŭtoritato apogas sin Sankta Paŭlo, kiam li konvinkas la Hebreojn, ke ili forlasu la pasintajn manierojn de la malnova Mosea leĝo rilate al Dio kaj turnu la okulojn sole al Dio. Li diras: «Dio, kiu multfoje kaj multmaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en la Filo.» [1] La Apostolo per tiuj ĉi vortoj instruas nin, ke Dio pere de tiu sia Vorto diris tiom da kaj tiajn aferojn, ke ni ne plu havas kion peti. Kion Li antaŭe diris al la profetoj po partoj, Li al ni diris la tuton en sia Filo, kiam Li al ni donacis Lin tute.

Tial, se nun iu volus demandi Dion pri io aŭ peti de Li iajn vidaĵojn aŭ revelaciojn, mi pensas, ke li ofendus Dion, ke anstataŭ fiksi siajn okulojn je Kristo, li deziras ion aŭ ian novaĵon ekster Kristo.

Dio povus respondi: «Ĉi tiu estas mia Filo, la amata, en kiu mi havas plezuron; aŭskultu Lin.» [2] Mi jam ĉion diris per ĉi tiu mia Vorto. Nur al Li fiksu viajn okulojn, ĉar en Li mi diris kaj revelaciis al vi ĉion, kaj en Li vi trovos multe pli ol vi povas sopiri aŭ peti. Jam sur la monto Tabor mi kun mia Sankta Spirito descendis sur Lin kaj mi diris: «Ĉi tiu estas mia Filo, la amata, en kiu mi havas plezuron.» Vi ne havas kaŭzon peti novajn formojn de instruo kaj de respondoj. Se mi antaŭe parolis, do nur tial, ke mi promesu Kriston. Se antaŭe oni demandis min pri io, ĉiuj ĉi demandoj esprimadis la esperon kaj sopiron je Kristo, en kiu oni trovu la tutan bonon, kiel tion nun proklamas la tuta instruo de la evangeliistoj kaj apostoloj.

  1. Heb 1,1-2
  2. Mat 17,5

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Johano de la Kruco († 1591): Tractatus De ascensu montis Carmeli, lib. 2, cap. 22
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 27-28

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > lundo

Vidu ankaŭ[redakti]

Eŭsebio el Cezarea: Jesaja-Komentario (2-a adventa semajno > dimanĉo)
Dua Vatikana Koncilio: Lumen Gentium 48 (2-a adventa semajno > mardo)