Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion
Aŭtoro: Jukka Pietiläinen
Fonto: [1]
Eldonita: je la 27-a de julio 2018
Permesilo: CC BY 4.0

La multjara redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä, pro profesiaj kialoj forlasos sian postenon komence de septembro. Lige kun tio, la teamo de Libera Folio serĉas novajn kunlaborantojn.

La finndevena svedia ĵurnalisto Kalle Kniivilä kune kun István Ertl fondis Liberan Folion en aprilo 2003, kaj de tiam redaktas ĝin. Komence de septembro 2018 li tamen ekhavos novan postenon, kiu ne kombineblas kun aliaj engaĝiĝoj. La respondecon pri Libera Folio transprenos nova teamo, en kiu restas la alia fondinto, István Ertl.

Kiel ĝis nun, István Ertl unuavice zorgos pri la lingva kontrolo kaj serĉado de eventualaj temoj. La ĉefredaktoran respondecon akceptis Jukka Pietiläinen, eksa finna ĵurnalisto kaj esploristo pri ĵurnalistiko, kiu nuntempe gvidas finnlandan pensofabrikon Vasemmistofoorumi ("Maldekstra Forumo"). Krome la renovigitan teamon eniris la Berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev, laboranta ĉe Deutsche Welle kaj gvidanta ruslingvan literaturan magazinon en Germanio.

Jukka Pietiläinen intervjuis sian antaŭulon pri la fono de la nun okazontaj ŝanĝoj en Libera Folio.

Jukka Pietiläinen: Kiu estas via nova posteno, kaj kial ĝi malhelpas al vi plu labori pri Libera Folio?

Kalle Kniivilä: – Temas pri sufiĉe grava ŝtata posteno, kiun mi trovas tre interesa kaj inspira. Ĉar oficiala anonco ankoraŭ ne estas farita, mi bedaŭrinde ankoraŭ ne povas rakonti, pri kiu posteno temas. Sufiĉu diri, ke ĝi rilatas kaj al mia ĵurnalista metio, kaj al miaj scioj pri Rusio. Pro la karaktero de la laboro ne taŭgas, ke mi en mia libera tempo okupiĝu pri privataj ĵurnalismaj projektoj.

Ĉu la posteno estas konstanta kaj vi lasos Liberan Folion por ĉiam?

– La posteno principe estas dujara, kun eblo al longigo kaze de ambaŭflanka deziro. Mia kondiĉo por akcepti la postenon tamen estis, ke mi havu ĝin nur dum unu jaro. La labordonanto konsentis pri tiu kondiĉo, kio laŭ mi montras ke oni efektive trovas min la plej taŭga persono por la posteno. Do, iam fine de septembro 2019 mi teorie denove povus esti disponebla por Libera Folio, se la nova teamo bezonos min.

Kun kiaj sentoj vi nun forlasas Liberan Folion?

– Mi nun kune kun István Ertl okupiĝadas pri Libera Folio de pli ol 15 jaroj. La kontribuo de István estis kaj restas tre grava, ne nur por certigi la fidinde altan lingvan nivelon de la artikoloj, sed ankaŭ en multaj aliaj manieroj. Grava estis ankaŭ la kontribuo de la multjara teknika respondeculo Jan-Ulrich Hasecke, kaj de multaj aliaj regulaj kunlaborantoj. Tamen la ĉefan respondecon pri la enhavo daŭre havis mi, kaj tial Libera Folio impresis kiel unuhoma projekto, kio ne nepre estas ideala. Mi nun forlasas mian postenon kun sento ioma malpeziĝo kaj volonte transdonas la torĉon al novigita teamo, kiu espereble sukcesos vastigi la temaron kaj allogi novajn kunlaborantojn.

Nun estas bona okazaĵo por trarigardi la laboron de Libera Folio. Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj atingoj de Libera Folio?

– Nu, kiel mi ĵus diris, al multaj Libera Folio impresas kiel unuhoma projekto, strikte ligita kun mia persono. Tial ne tro taŭgus, ke ĝuste mi laŭdu ĝiajn atingojn. Tamen mi ja opinias, ke Libera Folio dum la pasintaj 15 jaroj iĝis la plej grava kaj rapida novaĵfonto almenaŭ pri iuj aspektoj de la Esperanto-movado, kaj specife pri la evoluoj en UEA. Tio tamen eble unuavice ŝuldiĝas ne al iel aparte elstara laboro de Libera Folio, sed al tio, ke la revuo de UEA ne plenumas sian taskon kaj konsekvence rifuzas rakonti pri la problemoj en la asocio. Pli nature ja estus, ke la membroj de UEA povu legi en sia propra revuo ekzemple pri la financaj problemoj de la asocio aŭ pri la problemoj en la Centra Oficejo.

Kiel vi vidas la pozicion de Libera Folio inter nuntempaj esperantlingvaj retaj gazetoj?

– Kiam Libera Folio estis fondita en aprilo 2003, ni deklaris kiel nian celon "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado". Ĝuste tiuj du vortoj, "sobre" kaj "kritike", difinas la diferencon inter Libera Folio kaj la plej multaj aliaj ĵurnalismaj projektoj en Esperanto, sendepende de tio, en kiu formo ili aperas. Dum la pasintaj 15 jaroj la evoluo de la reto kompreneble ŝanĝis la pejzaĝon kaj aperis pli da sendependaj voĉoj kun sobra kaj kritika rigardo al diversaj fenomenoj en Esperantujo. Tamen daŭre ŝajnas al mi, ke ĝuste Libera Folio sukcesas logi al si la legantojn, kiuj interesiĝas pri io plia ol la tradiciaj raportoj pri ĉiam novaj sukcesoj de la Movado. Mi tre esperas, ke lige kun la ŝanĝoj nun okazontaj en Libera Folio iuj el tiuj legantoj konsentos iĝi kunlaborantoj, por certigi la pluvivon kaj evoluon de nia bulteno.

La lasta demando: Vi lastatempe produktis ĵurnalisman libron ĉiujare, ĉu via nova posteno portas materialon por eventuala nova libro?

– Dum la venonta jaro mi tutcerte ne havos tempon verki novan libron, sed mi ja certas, ke la nova posteno portos al mi multajn interesajn spertojn kaj sciojn. Tiuj certe poste utilos al mi en plej diversaj manieroj, kiujn mi ankoraŭ ne povas antaŭvidi.