Kalle Kniivilä forsendita el Rusio
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Kalle Kniivilä forsendita el Rusio |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 22-a de decembro 2018 |
Permesilo: | ![]() |
Laŭ pluraj retaj kaj gazetaj informoj, la konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de “Libera Folio”, kiu fine de oktobro ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Rusio. Oficiale la sveda diplomata servo konfirmas nur ke unu sveda diplomato estas forsendita el la moskva ambasado, sed ne konfirmas, pri kiu persono konkrete temas.
El la publikaj fontoj sekvas ke ne temas pri iuj misagoj de Kniivilä mem en sia posteno. La forsendo estas respondo al la decido de Svedio ne doni vizojn al du rusiaj diplomatoj, kiuj laŭ la gazetaro estis suspektitaj pri ligo kun la sekretaj servoj de Rusio. La decido forsendi gazetaran konsiliston povas montri tion ke la persono ne estis kariera diplomato, sed persono aparte dungita por tiu posteno. Kalle Kniivilä antaŭe laboris kiel ĵurnalisto ĉe la sveda taggazeto Sydsvenskan, krome li verkis en la sveda, finna kaj Esperanto kvar librojn pri Rusio kaj rusoj. Li apartenas al la personoj, kiuj plej bone konas Rusion en Svedio.
Pro sia diplomata posteno Kalle Kniivilä devis portempe rezigni pri ĵurnalista laboro, interalie pri la redaktado de Libera Folio. La redakcio de Libera Folio kontaktis Kniivilä-n, sed li povis nek komenti, nek konfirmi nek malkonfirmi la novaĵon.