Kamelo kaj pulo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jubilea kantato Indekso : Kamelo kaj pulo (portugala fabelo)
Tradukita de Antoni Grabowski
el Parnaso de Popoloj
Kanto pri vento
Kamelo kaj pulo
elportugaligis Antoni GRABOWSKI

 Em uma longa jornada
 Em camelo mui carregado.

Dum tre longa tag' somera
La kamelo, tro ŝarĝite,
Foje vokis, lacigite:
— "Ho, la ŝarĝo malmodera!"

Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,
Kaj respondis fiersente:
— "Trankviliĝu, mi momente
Liberigos vin, karulo,

De l' pezaĵo tro premanta;
Jen mi saltas for el selo!"
Tiam diris la kamelo:
— "Dankon, moŝto elefanta!"