Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2020

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2020
Aŭtoro: UEA - Universala Esperanto-Asocio
Permesilo: CC BY 4.0


UEA petas vian helpon:

Helpu nin kolekti 3 000 € por realigi Esperantan agadon fine de julio, komence de aŭgusto 2020, dum la junulara festivalo Polandrock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon.

Al ĉiuj 2 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke la organizantoj ricevos entute la sumon de € 3000, almenaŭ.

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Polandrock" https://uea.org/alighoj/donacoj

Polandrock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenis 700 000 junuloj en 2019.

Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.gazetaro.org/polandrock/

Vidu ankaŭ:

Festivalo kun transkulturaj interŝanĝoj