Kantareto – ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj/Sub fenestro nia

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antaŭ pin’ la knabin’ Indekso : Kantareto – ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj
Tradukita de Jan Filip, Karel Filip
Sub fenestro nia
En rivero la anseroj

Sub fenestro nia

(Pod našima okny)


\relative bes' {
 \key es \major
 \time 2/4
 \autoBeamOff
 \mark "Malrapide"
 bes8^\p bes a bes c4. bes8 as f bes as g4 r
 bes8^\mf bes a bes d4. c8 bes bes c bes g4 r
 \repeat volta 2 {
  es'^\f bes g8 bes es d c4. d8 f es d c
  bes bes a bes c4. bes8 as f bes as g4 r
  }
 }
\addlyrics {
 Sub fe -- nes -- tro ni -- a turn -- as akv -- o sin,
 ĉe -- val -- et -- on gvid -- u ti -- en, am -- at -- in’.
 Di -- ru ne la pet -- on, tim -- as ĉe -- val -- et -- on,
 tim -- as ĉe -- val -- et -- on mi, nur et -- ul -- in’
 }

2. Ĉevaleto mia estos milda jam,
se vi al ĝi diros nur pri nia am’;
[: ĝi kapklinon faros
kaj senmove staros,
kaj senmove staros
kun de miro flam’. :]

3. Sub fenestro nia kreskas la lili’.
Diru, kiu venas, amatin’, al vi?
[: Ho neniu venas,
ĉiun ja detenas,
ĉiun ja detenas,
malriĉec’ de mi! :]

4. Sub fenestro nia kreskas roza flor’.
Kial vin angoras pro la viv’ dolor’?
[: Viv’ min ne doloras,
sed mi ĉiam ploras,
sed mi ĉiam ploras,
ĉar doloras kor’! :]