Kanteto de vagabondo
X
Indekso : Kanteto de vagabondo de X |
Kanteto de vagabondo
X
Vidu la notojn, malsupre
Se vin renkontas la gajeco,
akceptu ĝin kun danka sent'.
Demandu ne pri ĝia speco;
maltaŭgas tiam la prudent'
al gajaj vagantoj tra la mondo.
Ni la plezuron ne rifuzu
se ĝin prezentas la okaz'.
Amuzon senhezite uzu;
ĝi estas en dezert' oaz'
por gajaj vagantoj tra la mondo.
Ni ne atentu la riproĉojn,
ke ne konvenas nia voj'.
Obeu ni la bonajn voĉojn
vokantajnnin al serc' kaj ĝoj' -
malriĉajn vagantojn tra la mondo.
Ne plendu pro ĉesanta ĝojo
sed ĝin restigu en la kor'.
Ĝi povos por alia fojo
esti konsolo en dolor'
al gaja vaganto tra la mondo.
Apud la landa vojo estas malgranda altaĵo kun ŝtonoj kaj juniperoj. Sunvarman tagmezon ripozis tie du viroj en malbonaj, polvkovritaj vestoj. Unu el ili estis ankoraŭ juna; lia nerazita barbo ŝajnis kiel mola lanugo sur lia bruniginta vizaĝo. Kuŝante en la mallonga seka herbo li kantis laŭ melodio, kiun li mem faris: (vidu supre!)