Kanto (La Laboro, Aprilo 1921)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kanto
Tradukita de P-g
El numero de La Laboro, membrogazeto de Odense Esperanto-Forening - Unueco: Aprilo 1921.

Pli bela ŝajnas al mi la amo via
ol la silenta beleco de somera nokto,
se sonĝas lando kaj la nesaltanta maro
dum senbilda sonĝo sub la limradioj helaj.
Pli ĝoja vi estas, Alma mia, ol tago somera,
ĉiam majesta grandioza, varma,
- se ankaŭ muziko estas inter montetoj aŭdata-
eĉ se feinoj en krepusko dancas en la valoj.

Via rideto gaje petola, sur via buŝo mola kanteton pri amo,
kaj viaj okuloj bluaj, ĉu estos posedaĵo mia?
Alma, se vi jesos, mi ne dezirus ŝonĝi
eĉ kun Dio en ĉielo mia sorto.