Kanto de l' Sklavo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Barkarolo Indekso : Kanto de l' Sklavo
de Stanislav Schulhof
Oskaro Spengler — La Subiro de l' Okcidento
El Literatura Mondo Numero 2.

Nun mi klare vidas, ke jam sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!

Multefoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,
en la kor' la fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,
kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.

Al vi apartenas do nun vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro
vin mi sekvas nune, kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo,
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.

Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavo
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron:
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.