Kanto de la hundoj - Kanto de la lupoj

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La bosketon birdo ravas Indekso : Kanto de la hundoj - Kanto de la lupoj
de Aleksandro Petőfi
Tradukita de Kalman Kalocsay
Kristnaska donaco
Literatura Mondo Decembro 1922 — Unua jaro — Numero 3
Kanto de la hundoj

Fajfegas la ventego
Sub peza, nigra nub'
De l' vintro du ĝemeloj:
Frapadas neĝ' kaj pluv'.

Sed kiom nin koncernas!
La bona grand-sinjor'
En kuirej-angulo
Nin lasas kun favor'.

Pri manĝo ni ne zorgas;
Post lia satmanĝad'
La niaj estas ĉiuj
Restaĵoj sur la plad'.

Ja vere, ke kelkfoje
Eksonas vipa plaŭd',
Doloras plaŭdo, sed ja
Saniĝas hunda haŭt'.

Kaj se kolero pasis,
Nin vokas la Sinjor',
Piedojn liajn lekas
Ni kun feliĉa kor'.

Kanto de la lupoj

Fajfegas la ventego
Sub peza, nigra nub'
De l' vintro du ĝemeloj:
Frapadas neĝ' kaj pluv'.

Ni loĝas en la nuda
Dezerto sen defend',
Ne ŝirmas tie nin eĉ
Arbeta branĉotend'.

Ekstere la malvarmo,
Interne la malsat':
Du niaj turmentantoj
Nin pelas sen kompat'.

Kaj tie, jen la tria:
Pafil' kun kugloŝut'.
Ruĝiĝas blanka neĝo
Per nia sangogut'.

Ni frostas kaj malsatas,
Hurlante pro l' mizer',
Kun kuglo en la flank'... sed
Ni vivas en liber'!