Karlo Borromeo: Paŝtista Letero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la paŝtistaj leteroj de la sankta episkopo Karlo Borromeo

Sezono de advento

Amataj, tiu ĉi tempo estas famekonata kaj glora. La Spirito Sankta mem tiamaniere parolas pri ĝi: La tempo de la graco, la tago de la savo, de la paco kaj de la repaciĝo.[1] Estas do la tempo, kiun la patriarkoj kaj la profetoj per longaj kaj daŭraj preĝoj kaj ĝemadoj sopirplene alvokadis, la tempo, kiun la justa Simeono en granda ĝojo ekvidis, kaj kiun la Eklezio ĝis nun glore solenadas. Pro tio ankaŭ ni devas ĝin kun pia koro travivi, kaj senĉese laŭdi la Eternan Patron kaj danki Lin pro la mizerikordo, kiun Li montris al ni en tiu ĉi mistero. Per la alveno de sia Ununaskito Li pro sia senlima amo al ni pekuloj sendis al ni tiun, kiu liberigos nin de la tirana potenco de demono, venigos nin en la ĉielon, enkondukos nin en la ĉielajn loĝlokojn. Li montros al ni la veron, instruos nin bone morale vivi, enplantos en nin la semojn de virtoj, riĉigos nin per la trezoroj de sia graco kaj, finfine, faros nin siaj infanoj kaj heredantoj de la eterna vivo.

La Eklezio celebradas tiun ĉi misteron ĉiujare, instigante nin per tio, ke ni senĉese rememoru tiun ĉi grandegan esprimon de la Dia amo al ni. Tiel Li sciigas nin, ke la alveno de Kristo estas utila ne nur al tiuj, kiuj tiam en Lia tempo vivis, sed ankaŭ al ni ĉiuj ĝis hodiaŭ. Ni povas partopreni en Lia potenco, se ni - pere de la sankta kredo kaj per la sakramentoj - komplezeme akceptas la gracon, kiun Li por ni akiris, kaj obeeme submetiĝas al ĝia influo per nia sincera morala vivo.

La Eklezio deziras, ke ni komprenu, ke kiel Kristo la unuan fojon venis en la mondon en korpo, tiel Li same estas preta veni en la mondon refoje, ĉiuhore kaj ĉiumomente, kaj vivi per sia spirito en nia animo, en sia gracoplena spirita abundeco, se ni forigos ĉiujn obstaklojn.

Tial la Eklezio, nia pia kaj pri nia savo zorgoplena Patrino, en tiu ĉi sezono inspiras nin per himnoj, kantikoj, ceremonioj kaj aliaj spiritaj iniciatoj, kaj instruas nin, kiel ni ricevu tiujn riĉajn bonfarojn en niajn dankemajn korojn, por ke ili alportu al ni fruktojn. Tiucele nia koro devas fervore prepariĝi al la alveno de Kristo, nia Sinjoro, tiel same, kvazaŭ Li alvenus la unuan fojon en la mondon. La Patroj de la Malnova Testamento instruadis nin tute simile, do ni devas ilin sincere sekvi.

  1. kp. 2 Kor 6,2

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Karlo Borromeo († 1584): Paŝtista Letero
en: Acta Ecclesiæ Mediolanensis, tomus 2, Lugduni, 1683, 916-917
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 8-9

Envicigo[redakti]

  • Advento > 1-a semajno > lundo

Vidu ankaŭ[redakti]

Cirilo el Jerusalemo: Kateĥizo 15 (1-a adventa semajno > dimanĉo)
Gregorio el Nacianco: Prediko 45, ĉap. 9 (1-a adventa semajno > mardo)