Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Naŭa

El Vikifontaro
Hachette & CieParis (p. 231-261)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Ofte kontaktiĝas en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkontiĝis en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, ĉiuj rimedoj al li ŝajnis taŭgaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li ĉerpis la preskaŭ tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la riproĉoj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne eĉ suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, antaŭeniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj “honoro” kaj “patrujo”, li ne povis ilin aŭdi kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne malŝatis la uzon de tiuj esprimoj; kontraŭe ĉiam li ilin havis en la buŝo, ĉar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj taŭgaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfaraĵojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon.

Estis same pri lia kuraĝo. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis antaŭen, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kuraĝa ne ŝanceliĝis kaj mortis por la honoro de la standardo, la kapitano Linŝardo pli ŝatis la uzon de la ruzo, kaj rekondukis al la tendaro la korpuson de li ĉefitan, ne suferinte gravajn difektojn. El la bataleto, en kiu Frederiko sendube estis mortigita, kredeble Viktoro estus elirinta sana kaj savita. Ĉar li tre ŝatis sian haŭton, kaj li ĝin riskis nur kiam la premio egalvaloris la laboron. Sed tiam li rapidis kun kapo antaŭa, kaj frapis la malamikon per maltimaj batadoj tiel nekredindaj, ke ilin admiris ne nur liaj superuloj, sed ankaŭ liaj konkurantoj.

Penante sin glorigi sur la Alĝeriaj batalkampoj, Viktoro celis unu nur celon: mirigi la markizon de Prelongo. Sed la kapitano estis persistema. Ĉar li ne sukcesis per la honorantaj rimedoj, necese estis ke li rekomencu per aliaj procedoj.

La reveno en Afrikon povis nun neniel lin utili: eĉ tre malutilus lin la malproksimeco for de lia agokampo: pro tio pli taŭgis la restado en Francujo kaj precipe en Parizo. Lia nomo fariĝis sufiĉe fama, por ke li, dank’ al ĝi, estu akirinta gravajn protektantojn: li komprenis ke lia plialtgradigo pli rapidos, se li montriĝas konstante antaŭ la okuloj de la regaj potenculoj, ol se li riskas sian vivon en ia antaŭpostena batalo, funde de l’ dezerto.

Viktoro decidis, ke li uzos la kelkajn tagojn de libertempo al li ankoraŭ restantajn, por peti aŭdiencon de la ministro, kaj provi sian interŝanĝon kun kolego, pretekstante sian malbonan farton. Liaj cikatroj estis utiligotaj de li: ĉar ili ŝajnigis erarige la alirajn kaj elirajn truojn faritajn de kuglo, kiu estus trairinta la gorĝon, ne vundinte ian gravan organon.

Sed antaŭ sia eliro, Viktoro volis klarigi detalon, de li suspektitan, sed pri kiu li ne estis sufiĉe certa.

Kompreneble Karadelo al li rakontis kiamaniere fraŭlino de Savinako svenis, eksciante la kredindan morton de sinjoro de Ruvezo. Tiu rakonto ŝanĝis en certecon la dubojn jam aperintajn en la cerbon de la filo Linŝardo.

— Valentino, li pensis, estas elirinta pro la entombigo de sia onklino; tre bone. Sed ŝi ne revenis; kial? Oni diras ke ŝi volas fariĝi monaĥino: tion mi tre malfacile kredas. Ĵus de ŝia eliro la bela Matildo ĉiudutage faras rajde longan promenadon kaj revenas nur nokte. Kien ŝi iras? Mi tion volas scii; mi tion scios.

Por sekvi la junulinon interspace, Viktoro penis aliformigi en rajdaton unu el plugĉevaloj de la farmodomo. Sed la fortika besto ne povis kontraŭbatali rapidece kontraŭ la vivega ĉevalo de fraŭlino de Prelongo; la junulo estis devigata forlasi tiun projekton. Tamen tiu unua provo ne estis senfrukta, ĉar ĝi ebligis, ke li rekonu la direkton sekvitan de Matildo.

Kiam li haltigis en Blazurbo sian rajditon sufokiĝantan, por ke ĝi ripozu manĝante avenaĵon, li estis tre mirigita sin trovante antaŭ Josefo, kiu trinketis glaseton da brando. La kapitano rapide turnis sian dorson, por ke la lakeo ne lin rekonu. Sed tiu sensignifa fakto certigis liajn suspektojn per nova pruvo. Fraŭlino de Prelongo iris en lokon, kiun ŝi ne volis ke ŝia lakeo konu. Tiam, serĉinte dum longa tempo en sia cerbo ĉiujn lokojn kuŝantajn en la ĉirkaŭaĵoj, la filo Linŝardo memoris ke, post tri kilometroj de Blazurbo, troviĝas la dometo loĝata de Kamuŝo. Nur en tiun lokon povis iri la junulino.

La morgaŭan matenon, dum la matenruĝo, Viktoro ree eliris kaj sin direktis senŝancele al la domo de l’ eksgardisto. Alveninte antaŭ kvincent metroj, li sin kaŝis kun sia ĉevalo en arbetaĵon, kaj okulcelante la enirejan pordon, li atendis.

La domo ŝajnis ne loĝata. La tago pasis. Ĉar la kapitano estis ne manĝinta de la mateno, li sentis ke lia stomako energie postulas nutraĵon. Tamen li obstine restis senmova sub la akra venteto, kiu tranĉetis lian vizaĝon kaj lin frostigis ĝis ostoj. Li kredis sin en militago, observante la malamikon: kaj reale tio estis alispeca malamiko, kiun senripoze li persekutis.

Fine dum la vespero la pordo malfermiĝis. Tri homoj, du virinoj kaj unu viro eliris el la domo. Viktoro vidis ilin malsuprenirantajn al la marbordo per la dekliva vojeto. Tuj, alliginte sian ĉevalon al arbeto, la kapitano siavice sin ŝovis al la marŝtonetaro per alia vojo. Ĉar la tri gepromenantoj sin direktis al li, la junulo sin kaŝis malantaŭ ŝtonego. La luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj. Li unue rekonis Kamuŝon kaj lian edzinon: pri ilia kunulino, la filo Linŝardo unue dubis, ĉar Valentino estis tiel ŝanĝita, ke li malfacile ŝin rekonis: sed tiu ŝanceliĝo ne daŭris longatempe. Tute rajtigitaj troviĝis liaj suspektoj. Fraŭlino de Savinako estis graveda: ĉar la malapero de sinjoro de Ruvezo malebligis, ke ŝi riparu sian kulpon, ŝi venis ĉe Kamuŝon por ĉi tie naski sekrete; kaj fraŭlino de Prelongo, konante la veron, fariĝis la kunkulpantino de sia amikino.

La kapitano ĝoje frotis siajn manojn, ĉar demona ideo trairis lian spiriton. Nun li estas certa, ke li efektivigos sian venĝon, kaj realigos sian revon pri Matildo. La amo al Josefino, kiu momente lin kvietigis, lin trompinte, fariĝis ŝarĝo hodiaŭ, kaj pli fortigis liajn amsentojn al la juna kastelmastrino.

La morgaŭan tagon, Viktoro estis elironta el Prelongo. Heleno zorge rekomendis al Josefino, ke ŝi estu preta tre frue por ŝin helpi en la lastaj preparadoj, necesigitaj de l’ eliro de la kapitano. Ŝi mem, ellitiĝinte antaŭ la sunapero, direktis al objektoj apartenantaj al sia filo lastan rigardon, senpacienca ĉar la junulino ne sin montras.

— Kion ŝi povas fabriki en sia ĉambro? ŝi pensis: tamen mi al ŝi diris, ke senprokraste ŝi malsupreniru tre frumatene: kaj ŝi promesis, ke ŝi tion faros.

Heleno atendis ankoraŭ dum dek minutoj; sed Josefino ne montriĝis.

Fine sinjorino Linŝardo kolere supreniris. Dum ŝi frapis sur la pordon, ŝi kriis tra la truo de la seruro:

— Rapidu do, mallaborema knabino: vi tamen scias, ke mi bezonas vin malsupre.

Neniu respondis. Heleno sentis tremeton trakurantan tra sia dorso. Viktoro eliris. Ĉu la malfeliĉa infanino rekomencis memmortigan pruvon, similan al la alia? La farmomastrino, kiun teruris tia ideo, turnis la butonon, kaj perforte puŝis la pordon.

La ĉambro estis malplena kaj la litaĵo ne malordigita. Sed kun mirego la patrino de Viktoro rimarkis, ke la pordo iam kondamnita estas larĝe malfermata. Sinjorino Linŝardo transiris la sojlon kaj eniris en la ĉambron de sia filo. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta sub ŝiaj okuloj, ŝi restis kun brakoj ĉielen levitaj, kun buŝo vaste malfermata pro miro.

La antaŭtagon, Josefino reigis la komunikaĵon inter la du ĉambroj, kiel ŝi kutimis fari ĉiuvespere, kiam ĉiuj dormas en la domo. Ŝia amanto ŝin akceptis brakomalferme. Ĉar tiu nokto estis la lasta, kiun ambaŭ gejunuloj estis vivontaj kune, iliaj kisadoj fariĝis tiel oftaj, ke unu kaj la alia estis okupitaj de dormo nur dum la mateno.

La suno brilis jam de longa tempo; kaj, male de sia kutimo, la junulino estis ankoraŭ apud Viktoro, kaj dormis senmova, ĉirkaŭante per brakoj la kolon de la junulo. La malpeza bloveto, eliranta el ŝiaj amemaj lipoj, tuŝetis la vangon de la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo. Ili estis senpere vekitaj de la voĉo kolera de Heleno, kiu fine retrovinte la parolon, kriegis en la orelojn de la junulino:

— Mizerulino! sentaŭgulino! malpurulino! ĉu vi ne hontas tian konduton? Mi ĉiam suspektis, ke tio finos tiamaniere: jen estas kial mi ne volis lasi vin sola kun li. Estas indigne tiel perfidi la bonaĵojn al vi faritajn. Por min rekompensi, vi faras malkonvenaĵojn en mia domo, kun la filo de via bonfaranto. Sed estas finite nun. La lastan panpeceton de Linŝardoj vi manĝis hieraŭ. Nu, leviĝu, ellitiĝu, eliru pli rapide, liberigu min el via ĉeesto, iru krevi kien vi volos.

Parolante, Heleno altiris al si Josefinon, kiu baraktis inter ŝiaj brakoj, kaj ekkriis plorante:

— Lasu min, lasu min: vi min doloras. Ĝis nun la kapitano ne haltigis sian patrinon eksplodigantan ŝian koleron, kaj ne penis ŝin interrompi. Sed kiam li vidis, ke ŝi levas la brakon por survangi la junulinon, li stariĝis, ekkaptis la manon pasantan, kaj maldelikate premante ŝian manradikon per siaj fortikaj fingroj:

— Lasu ŝin, li diris simple.

— Nu, kriegis la farmomastrino, vi defendas tiun friponinon, tiun ...

— Lasu ŝin, ripetis la kapitano.

Dum Josefino hontema, sin kaŝis sub kovrilon, la junulo daŭrigis:

— Vi volas, ke ŝi eliru; ŝi eliros. Mi ne povas ordoni, ĉar mi ne estas mastro ĉi tie. Sed atendante mi malpermesas, ke vi ŝin frapu; aŭdu min, patrino, mi tion malpermesas. Nun eliru: mi volas paroli kun ŝi.

— Ha! je Dio! ĉu vi kredas, ke mi lasos vin ambaŭ ...

— Ĉu nun tio estas grava? Ĉu vi povas malefektivigi tion, kio efektiviĝis? Ne. Post unu horo ŝi estos lasinta tiun domon; mi mem forveturos per la unua vagonaro. Lasu nin, mi ripetas. Cetere estas malfrue; kaj mi bezonas vesti min.

Venkite de la tono ordonanta de l’ kapitano, sinjorino Linŝardo eliris, maĉadante:

— Nu, ili aranĝu tion inter si. En sia kolero, Heleno havis neniun riproĉan vorton al sia filo. Li, je Dio! faris sian metion de junulo. Li trovis sub sia mano belan knabinon, kiu petis senhonte, ke oni ŝin prenu; kaj li ŝin prenis. Nenio pli natura. Sur la solan Josefinon ŝi faligis la tutan pezon de ŝia malamikeco, kaj ŝi agis des pli kolereme, ke ŝi satis maljunan malamon amasigitan de longa tempo, malamon kiun la konduto de la junulino bedaŭrinde tro rajtigis.

Funde de sia koro, la patrino de Viktoro sentis strangan kontenton, en kiu miksiĝis la malhumileco kaj la venĝo fine satita. Ŝi memoris, kiel malfacile ŝi iam repuŝis la atakojn de Andreo. Tio kuŝis en la sango de Linŝardoj: la filo valoris la patron. Sed ŝi ne cedis: pro tio, dank’ al ŝia obstineco, ŝi fariĝis sinjorino Linŝardo. Feliĉe la malriĉa kuzino ne havis ŝian energion: sen tio ŝia filo, blindigite de la pasio, eble estus edziĝinta kun ŝi.

— Nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas. Nun, ĉar ŝi donis al li ĉion, li ne bezonos edziĝi kun ŝi por havi la restaĵon. Mi almenaŭ trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; ĉar mi ĉiam timis, ke mi estos devigata nomi ŝin iam: mia filino.

Ne sen motivo la kapitano ne provis ian klopodon al sia patrino, por ke ŝi bonvolu konservi Josefinon. La malpermeso de la junulino estis elemento de la projekto elpensita de li, kiam li revenis el Blazurbo. Ĉar li intencis fari al sia amantino proponon tiel malfacile akcepteblan, ke li antaŭvidis tujan rifuzon, necese estis ke ŝi estu devigata ĝin konsenti, kaj, pro tio, ke lia patrino kolerega, nekonscie instigita de li, ŝin ĵetu sur la pavimon; tiamaniere, li tenis ŝin tutan en lia povo.

Do, kvankam li nun sentis al ŝi amon nur moderan, li opiniis, ke la sola rimedo ebla estas ebriigi ŝin per amo. Armita de volado malmulte komuna, li trovis en si sufiĉe da forto por renovigi unu el dekdu Herkulaj laboroj: kaj la malfeliĉa knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto, kaj estis vekita nur de koleregaj kriadoj puŝitaj de Heleno.

— Kion vi faros nun? diris Viktoro, kiam ili troviĝis solaj.

— Ĉu mi scias? ŝi respondis ploregante.

— Vi havas neniun monon: vi estos devigata servi ĉe iu.

— Estos necesege.

— Aŭskultu; mi faros al vi proponon.

— Kiun?

— Vi memoras ke, post kiam vi estis provinta vian memmortigon, la morgaŭan tagon mi petis de vi, ke vi min helpu; kaj eĉ mi aldonis, ke eble vi mem fariĝos kastelmastrino de Prelongo.

— Jes, mi memoras. Pri tio mi ne kredis eĉ unu vorton; sed la afero ne estas grava. Daŭrigu.

— Mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio, kio okazas en la kastelo.

— Nu, spioninon.

— Josefino, ne diru do malbelajn vortojn. Nu, jen estas la afero al kiu mi pensis. Kial vi ne fariĝus la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo?

— Mi! eniri en la kastelon kiel servistino ...

— Tiu metio ne estas pli malsupera al tiu de farmodoma knabino, respondis malafable la kapitano.

La malfeliĉa infanino denove ekploris.

— Aŭskultu, Jonjo, diris Viktoro per tono iom pli ĝentila. Se mi restus ĉi tie, vi ne bezonus laboradi; nenio mankus al vi. Sed mi foriras hodiaŭ, eble por longa tempo; mi ne estos apud vi por vin protekti. Vi do devas zorgi pri via estonteco. La malmulta mono, kiun mi lasos al vi, ne longatempe daŭros; kaj vi ne povas vivi sen nutraĵo, tio estas sen mono. Nu, estu prudenta: rigardu la realecon per okulo maltima. Se vi bone plenumos miajn ordonojn, vi povas esti certa ke, ĉu de proksime ĉu de malproksime, mi vin subtenos. Ian tagon, vi ĉefos estrine en tiu domo, en kiun vi estos enirinta servistine. Ĉu tia revo ne estas bela? Nu, vi tre facile povos ĝin realigi.

— Sed pro tio necese estas, ke la ofico estu ne okupata.

— Klemenco estas edziniĝonta kun Johano. Iru al ŝi kaj petu, ke ŝi bonvolu vin prezenti kiel sian anstataŭantinon. Lerte agante, vi sukcesos sen malfacileco.

— Poste kion mi faros?

— Vi skribos al mi ĉiusemajne longan leteron, en kiu vi rakontos ĉion, kion vi estos vidinta, aŭdinta kaj eĉ suspektinta. Vi zorge kaptados la konfidon de fraŭlino de Prelongo.

— Farante kion?

— Dirante pri mi tiom da malafablaĵoj kiom vi povos. La junulino miregita malfermis grandajn okulojn.

— Jes, la afero estas tia, certigis Viktoro. La bela Matildo sentas al mi sovaĝan malamon, kiun mi tutkore redonas al ŝi.

— Ĉu tio estus vera? ekkriis la ĵaluzema Josefino; ĉu vi ĵuras, ke vi ne amas ŝin?

— Infanino, murmuris la junulo kun nedifinebla rideto: iam mi persekutis la sukceson; hodiaŭ, la venĝon.

— La venĝon! Estas neeble.

— Jes. Ekzistas inter ni malnova konto reguligota pli poste, daŭrigis malvarme la kapitano. Faru akurate tion, kion mi al vi konsilas; kaj vi ne pentos pri tio.

Poste, kisinte ameme sian amantinon, kaj farinte siajn adiaŭojn al sia familio, Viktoro envagoniĝis kaj aliris al Parizo.

Por eviti ĉiun skandalon, Heleno parolis nek al Andreo, nek al sia unuanaskito pri la matena aventuro. Estis Josefino mem, kiu ŝajne foriris propramove. En la domo ĉiuj, krom sinjorino Linŝardo, penis ŝin kontraŭbatali; sed ŝi ne cedis. Dum la vespero mem, ŝi kuŝis en la kastelo; kaj, dum la morgaŭa mateno, ŝi komencis sian servon apud fraŭlino de Prelongo.

— Fine, kial do vi forlasis la farmodomon? senĉese demandis la juna kastelmastrino al sia nova ĉambristino.

— Tion mi jam diris al via Moŝto: oni faris al mi vivon tro malagrablan.

— Sed ĉu sinjoro Viktoro ne vin defendis?

— Li! Li prefere estus instiginta la aliulojn, por ke ili min ĉagrenu.

— Tamen oni certigis al mi, ke li multe amas vin.

— Kiam mi estis riĉa, eble; sed tuj kiam mi estis ruinigita, liaj sentoj ŝanĝiĝis. Feliĉe li foriris.

— Nu, ĉu la kapitano ne troviĝas plu en Prelongo?

— Nun, via Moŝto, li kredeble loĝas en Parizo.

— Ha! bone, bonege! ekkriis la junulino per tono tiel elkoriĝinta, ke Josefino pensis:

— Viktoro ne mensogis. Ŝi ne povas lin toleri. Ja, la eliro de la filo Linŝardo eligis el Matildo grandan pezon. Malgraŭ sia kuraĝo kaj sia fido al la rapideco de sia ĉevalo, ŝi ne ĉiam estis tute sentima, kiam ŝi rajdis sola sur la vojo el Blazurbo al la Kamuŝa domo. Ofte ŝi timis, ke la kapitano subite montriĝos sur ia angulo de la vojo, sin ĵetos al la kapo de ŝia rajdito kaj renovigos sian antaŭan abomenan provon. Momente ŝi pensis sin akompanigi de Ŝafo; kun tia kunulo, ŝi estus sentinta sin tute senriska. Sed la markizino sendiskuteble malpermesis, ke la Novterhundo eliru el sia dometo: por tion plenumi, la junulino estus devigita liveri ĉiuspecajn klarigojn. La foriro de la kapitano ĉion aranĝis.

Jam de multaj semajnoj Viktoro troviĝis en Parizo, pasigante sian tempon ĉu en vizitoj ĉe la generaloj, ĉu en atendadoj ĉe la ministraj antaŭĉambroj, kiam unu tagon, sur angulo de strato, li estis nevole frapita de viro, vestita de ĉifonaĵoj, de senkalkanaj ŝuoj kaj de grasplena ĉapeto.

— Malspritulo! vi do ne povas atenti, murmuris la junulo kolera.

— Nu! Kio okazas? Ĉu la strato ne apartenas al ĉiu, nun? Eksciu, malgrandulo mia, ke vane vi portas tubĉapelon kaj ĵakon; ne estas ci kiu timigos min! Ha! ne, ne. Kaj la vagisto, fermante la pugnojn kaj ne elirante, ĉiam okupis la larĝecon de la trotuaro.

— Ĉu vi min lasos pasi, fine? Nu, lokon. Mi ne havas tempon.

La ĉifonaĵulo sin preparis al la vortbatalo, kaj jam ekvomis kelkajn malĝentilegaĵojn, kiam lia vizaĝo subite afabliĝis. Prezentante la manon al la kapitano, li ekkriis ĝoje.

— Nu, estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! Kiel ci fartas, maljunulo mia.

Viktoro eksaltegis malantaŭen. Tiu viro lin konu, la afero ne estis stranga, sed tiu sentaŭgulo kuraĝu cidiri al li, lin vokinte per lia nomo, tiam la afero preteriris ĉiujn limojn. Pro tio, per tono de kolero malfacile malakcelita, li diris:

— Mi tre dezirus scii en kio vi ĉerpas la motivojn de tia senĝeneco. Preteriru; mi ne vin konas.

— Ci ne estas afabla, Viktoro, respondis la senŝuulo, per voĉo malrapida de posturbulo, vere ci ne estas afabla. La altrangaĵoj cin difektis, ci rifuzas rekoni ciajn amikojn, kiam ilin premas la malfeliĉo.

— Fine, kiu vi estas? petis la filo Linŝardo, memorante sed malprecize, ke li iam vidis tiun vizaĝon, kaj aŭdis tiun voĉon.

— Kiu mi estas? Sed Duponto, cia maljuna licea kunulo.

— Duponto! ekkriis la junulo; tre bone, mi memoras. Sed ĉu estis eble vin rekoni sub tiel malpura kaj ŝirita vestaro?

— Kion ci volas, respondis Duponto, ĵetante malgajan rigardon al la ĉifonaĵoj lin kovrantaj; ĉiuj ne ŝance sukcesis kiel ci.

Komence, kelkaj scivoluloj, altiritaj de la kriadoj de ambaŭ interparolantoj, jam ekhaltis post kelkaj paŝoj, esperante batalon. Tedite, ĉar oni lin ekvidis kun tia kunulo, Viktoro eltiris el sia paperujo bileton da cent frankoj kaj vizitkarton; poste, doninte al Duponto la du objektojn, li blovis en lian orelon:

— Mi volus diri al vi ion. Jen estas mia adreso. Venu al mi tiuvespere, je la kvina. Tiu mono al vi pagos vestaron pli konvenan.

— Komprenite, bonhomo mia. Oni ne volas ruĝiĝi pri antikva kolego.

Li ankoraŭ parolis; sed la kapitano jam forkuris malproksimen.

La unua zorgo de l’ amiko Duponto estis obei la ordonojn de sia malnova kunulo. Sed antaŭ kiam li eniros en ŝtofmagazenon por aliformigi en novajn vestojn siajn malpuregajn almozulajn ĉifonaĵojn:

— Minuton! li diris, frapante sian kapon. Unue mi devos aliformigi en monerojn mian bankan bileton. La oficistoj mirus, vidante min tiel riĉan. Ili estus kapablaj venigi la policistojn. Strange! tamen. Jen estas bileto kiu al mi rajte apartenas; mi ne ĝin ŝtelis, ĉi tiun; ĉar estas Linŝardo mem kiu propramove ĝin al mi donis: nu! ĵus pro tio mi estus arestita. Ha! estu do honesta viro.

Duponto sin direktis al malluksa trinkejo, kiun li ofte vizitadis. La kasistino, dika virino, donis al li monerojn. anstataŭ lia bileto, kun okulklino kiu ŝajnis diri:

— Ian ŝtelon sukcesitan, nu?

— Ne, ne, patrino Rodiero, vi eraras. Estas amiko, kiu antaŭnelonge ĝin al mi donis.

— Iom malgraŭvole, kredeble, respondis la trinkejestrino.

Kiam Duponto estis sur la strato, li maĉadis inter siaj dentoj:

— Strangege! Nur kiam oni diras la veron, nur tiam oni ne estas kredita.

Tamen li opiniis, ke ne estus prudente eniri en unu el tiuj potencaj firmoj, kiuj provizas ne nur Parizon sed ankaŭ la tutan mondon. Pro tio, li sin direktis al Temple3. Tie li elektis plenan vestaron grizan preskaŭ novan, ĉapelon, ŝuojn, tolaĵojn. Vestinte siajn novajn aĉetaĵojn, li estis tiel aliformigita, ke li ne rekonis sin mem.

— Nu, li diris, Viktoro estos kontenta: mi lin honoros. Sed kial do li montris tian malavarecon? Kion do li estas dironta al mi? Kredeble ne nur por al mi plezurigi li elspezis bankan bileton. Li bezonas min, evidente; kaj ne malpli evidente, la servo, kiun li petos de mi, ne estas ago rekompensinda de la Monthyon’a premio4. Nu, Duponto, amiko mia, malfermu la okulon, kaj la bonan; kaj precipe zorgu, ke oni ne vin trompu kiel naivegulon. Kredeble tie kuŝas profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta.

Estis nur la tria de la tagmezo. Duponto elspezis nur parton de la mono donita de Viktoro. Ĉar la malnova kunulo de la kapitano sentis en sia poŝo kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis.

— Atendante la horon, li pensis, mi enmetus volonte en mian stomakon pecon da ia manĝaĵo kaj vinbotelon vaksoŝtopitan. Tio pasigos al mi la tempon.

Malriĉa manĝejo troviĝis antaŭ li: li en ĝin eniris.

Dum tiu tempo, Linŝardo, enfermata en sia skriboĉambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis. Li bezonis viron fidindan kaj samtempe senkonsciencan. Ĉu Duponto estas la viro taŭga? Li komprenis, ke li devos ludi lertege, kaj ne sin perfidi per konfesoj tro antaŭtempaj, antaŭ kiam li estos certa, ke li povas fidi al tiu nova kunkulpanto.

Je la kvina akurate, la sonorilo aŭdiĝis. La servsoldato frapis sur la pordon de sia superulo.

— Kapitano, estas civilulo, kiu volus paroli kun vi.

— Ĉu li diris sian nomon?

— Sinjoro Duponto.

— Tre bone; enirigu. Se iu venas, antaŭ kiam tiu sinjoro estos elirinta, vi diros al ĉiu ajn, vi bone min aŭdas, Belardo, al ĉiu ajn, ke mi ne troviĝas hejme.

— Jes, kapitano. Duponto, belega en siaj novaj vestoj, eniris en la fumejon, en kiun Viktoro lin atendis.

— Vi estas akurata, li diris; tre bone. Mi ŝatas la akuratecon. Sidiĝu, kaj ni interparolu. Kion vi faris, de la liceo?

— Nu, kaj vi?

— Mi? Ĉiu konas miajn agadojn: mi ne ilin kaŝas. Sed mi estas certa, ke vi ne povus same paroli.

Duponto sin sentis iom timigita de la komanda tono de l’ kapitano. Tamen li ne malkuraĝiĝis facile.

— Tion kion mi faris, li respondis; aferojn ne tre bonajn. Mi provis min riĉigi; sed mi sukcesis nur min malriĉigi.

— Ŝajnas, ke mi vin vidis en Cayenne (Kajen). Pro tiuj vortoj, Duponto ruĝiĝis, paliĝis, kaj fine balbutis:

— Vi do marveturis Cayenne’on?

— Sendube, ĉar mi vin vidis tie.

La kapitano mensogis: li vojaĝis nur en Alĝerio. Hazarde certigante la malveron por koni la veron, li ĵetis tiun frazon kiel diplomataĵon. Li povis ĝoji; ĉar lia eksperimento plene sukcesis.

Post momento, li daŭrigis:

— Kial oni vin sendis tien?

— Mi estas la suferinto de juĝista eraro, respondis Duponto fanfarontone.

Tiam la malnova kondamnito rakontis historion tiel malsimplan, ke la filo Linŝardo komprenis nur unu aferon: por kaŝi estintaĵojn malmulte honorindajn, lia interparolanto elpensis altfantazian fabelon. Li estis konscienco vendebla, sekve aĉetebla; kaj tiu aĉeto dependus nur de la prezo konsentita.

Duponto estis la filo de honorindaj komercistoj, kiuj rapide riĉiĝis en la komercado de sapoj. Orfa tro frue, li heredis, en sia plenaĝo, preskaŭ unu milionon. Dezirante ĝuegi la vivon, havante apud si neniun kiu lin direktas, tre rapide li malŝparis tiun gravan kapitalon en ĉiuspecaj malsaĝaĵoj, kaj en malnoblaj ĝuadoj. Fine, ruiniĝinte, sed volante spite de sia ruino daŭrigi vivmanieron, kiu fariĝis neebla pro manko de mono, li faris falsajn subskribaĵojn. La juĝistaro lin kondamnis al kvin jaroj da publiklaboroj. De ses monatoj, li estis fininta sian punon, kiam Viktoro lin renkontis. De sia reveno en Francujon, li vivis nur de hazardaĵoj, farante ĉiujn metiojn, bonajn aŭ malbonajn, sed pli ofte la duajn ol la unuajn. Tamen la fundo de lia natureco ne estis tute malvirta. En la liceo, li estis amita de siaj kolegoj. Kvankam lernanto ne rimarkinda, tamen li ne estis lokita inter la mallaboreguloj. Sed la fundamenta difekto de lia karaktero estis la inercia forteco. Bone direktita, li estus fariĝinta bonegulo. Simila al bulo metita sur la randon de tegmento, li bezonis nur tre malfortan ekpuŝon por ruliĝi ĉu dekstren ĉu maldekstren. Bedaŭrinde li falis maldekstren. Unue malrapida, la kurado pli kaj pli akceliĝis; kaj poste li ruliĝis sur la deklivo de la malvirto laŭ rapideco tiel terura ke fine li falis en la porkriman juĝistaron, kaj de tie saltegis ĝis la publiklaborejo.

— Nu, mia malnova kunulo, ekkriis la kapitano, kion vi dirus, se mi proponus al vi gajnon da mil frankoj? Viktoro kredis, ke li akceptos la proponon entuziasme; sed la malnova kunulo restis senmova.

— Ĉu vi ne aŭdis?

— Jes, jes, tre bone.

— Tiam, kial vi ne respondas?

— Ĉar mi supozas, ke vi ne proponis al mi tian monsumon nur por ĵeti leteron en la poŝtskatolon, antaŭ kiam mi respondos, mi volas scii tion, kion vi petas de mi.

Viktoro ŝajnis ĉagrena: ĉar li estus dezirinta, ke Duponto konsentu, antaŭ kiam li konfidos al li siajn sekretojn.

Sed la ruza fripono atente observis sian kunparolanton. La kapitano komprenis ke, se li volas sukcesi, li unue devas sciigi sian kunkulpanton pri la afero. Li certiĝis, ĉu neniu povas ilin aŭskulti. Dum duono da horo, li parolis mallaŭte.

Kiam li estis fininta:

— Tio estas tre bone, respondis Duponto: sed tio, kion vi petas valoras tridek mil frankojn, sen rabato. Mi riskas revenon al la fremdaj landoj. Nu, la koloniojn mi sufiĉe vidis. Mi amas mian patrujon, kaj mi ne ŝatas la vojaĝojn, eĉ pagitajn de la Regno.

— Neeble, mia kara amiko, respondis la filo Linŝardo. Vi devos ĉu preni, ĉu lasi: elektu. Sed mi ne povas doni tion, kion vi petas; mi ne havas ĝin.

Fine post multaj diskutadoj, la prezo estis fiksita por dudek mil frankoj: dek mil tuj pagitaj, dek mil post la afero finita. Plie la kapitano pagis per sia mono la tramarveturon de Duponto ĝis Aŭstralio. Ĉar malgraŭ sia amo al la patrujo, la fripono pli amis, post la sukceso de l’ entrepreno, ne resti en Francujo pli longatempe.

— En kiu epoko la afero okazos?

— Proksimume en la junia monato; sed mi ne scias ankoraŭ la ĝustan daton. Kiam mi estos pleniginta miajn sciigojn, mi vin avertos. En kiu loko vi loĝas?

— Ha! jen estas. En la komenco, mi transportis miajn penatojn sub la unuan arkaĵon de la Pont-Royal (Ponto-Reĝa), sur maldekstra riverbordo. Sed mi diris al mi ke, ĉar la riĉuloj kaj la bonsocietuloj loĝas sur la bordo dekstra, mi ne komprenis kial mi ne farus la samon. Pro tio, mi transiris la akvon. Mi kuŝas nun piede de Tuileries5 sub Ponto-Reĝa, aŭ ponto de la Karuselo aŭ ponto de l’ Artoj. Mi diversigas miajn loĝejojn.

— Tamen mi ne povas sendi leteron al tia adreso. Vi devus esti pli serioza, Duponto; se ne, mi vin forlasos kaj komisios alian.

— Nu, Viktoro, malgrandulo mia, kial do vi diras sensencaĵojn? Ĉu oni forlasas viron al kiu oni konfesis historiojn similajn al tiuj, kiujn vi rakontis?

— Nu, sopiris la kapitano, prezentante al li duan bileton, serĉu kaj trovu ian meblitan ĉambron. Tuj kiam vi loĝos en konvena apartamento, tion al mi sciigu.

— Je Dio, maljunulo mia, necese estas, ke mi diru mian opinion pri vi. Ĉar vi akceptas filozofe tion, kion vi ne povas malhelpi, tio pruvas ke vi estas diable forta.

La indaj amikoj disiĝis.

Josefino plenumis la promeson faritan al Viktoro. Ĉiusemajne ŝi skribis al sia amanto leteron longe detalitan. La kapitano konis ĉion, kio okazis en la kastelo pli bone ol se li ĉeestus en Prelongo.

Li sciis ke sinjorino de Blasano estis tute resanigita. Ŝi nun paŝis sen lambastonoj, kvankam ŝi iom lametis. Sed la maljuna sinjorino estis ankoraŭ koketa. Kiam ŝi troviĝis antaŭ homoj, ŝi sin rigidigis sufiĉe por ke ŝia kripleco ne estu tro rimarkita. Nenio nun kontraŭstaris la geedziĝon de ŝia filo kun Matildo. Ĉi tiu demandite fiksis mem la daton al la trideka de Junio.

Antaŭe fraŭlino de Prelongo estis faronta en monaĥinejo tiun naŭtagan enfermiĝon, kiu estis, ŝi diris, la plenumo de promeso farita al Dio. Ŝi petis de sia patrino la permeson veturi Parizon kun Josefino por sin informi al la Superulino de Ursulinoj pri la monaĥinejo en kiu Valentino faras sian novicecon. Tiu peto estis tre bonvole konsentita de la markizino. Pri Gastono, li ĝoje eksciis, ke lia provtempo de amindumanto estos baldaŭ finita, ĉar tiu enfermiĝo de lia fianĉino estos la ago, kiu entombigos ŝian ekzistadon de fraŭlino.

Kun la printempo revenis la longedaŭraj tagoj. Matildo ilin profitis por resti kun sia amikino kiel eble plej longatempe. Viktoro sciis, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam malfruiĝis por la vespermanĝo.

— Tamen, certigis la ĉevalzorgisto al la servistaro, ne estas kulpigota ŝia ĉevalo. Kiam ĝi revenas, mi estas devigata ĝin viŝegi, tiel forte ĝi ŝvitas. Se ŝia fraŭlina Moŝto daŭrigas tiajn kuradojn dum kelka tempo ankoraŭ, la malfeliĉa besto rapide malsaniĝos pro lacegeco.

— Kien do ŝi povas iri ĉiudutage? diris la servistaro. Josefo demandite povis nenion respondi, ĉar li sciis nenion. Nevolante konfesi, ke fraŭlino de Prelongo lin lasas en Blazurbo kaj pagas larĝe la trinkaĵon, kiun li malrapide englutetas, la lakeo ridetis parolante, misteriĝis, kaj supozigis, ke li estas posedanto de grava sekreto, kies lia konscienco malhelpas diskonigon. Tio ŝajnis tiel stranga, ke Laŭrento, la ĉambristo de la duko de Blasano, opiniante, ke la devo al li ordonas la rakonton de tiuj kuiroficejaj maldiskretaĵoj, ilin konigis al sia mastro, ian vesperon, kiam li helpis lin por lin senvestigi.

La morgaŭan tagon, kiam fraŭlino de Prelongo sidiĝis sur sian selon, Gastono, kiu prezentis siajn manojn plektitajn por faciligi al ŝi la supreniron, diris, kiam ŝi estis surseliĝanta.

— Vere, Matildo, konfesu, ke se mi estus ĵaluzema, mi havus belan okazon por ekzerci tiun malbelan malkvaliton.

— Vi estas prava ne havante tian malvirton. Ĉar neniam mi konsentus edziniĝi kun viro, kiu ne tute fidus al mi, kiaj ajn estu la ŝajnoj.

Kaj la junulino rapide ekgalopis, lasante sinjoron de Blasano tute konfuzan.

Josefino, kiu troviĝis sur la ŝtupoj de la perono, ne perdis unu vorton de tiu dialogo. Kompreneble post du tagoj, la kapitano ĝin konis.

— Nu, li diris, ĉio marŝas tre bone. Se ĉi tiun fojon mi ne sukcesas, ĝi estos ĉar la diablo kontraŭstaros kontraŭ mi.

Post kelkaj tagoj, en momento kiam fraŭlino de Prelongo ekforlasis Valentinon, la patrino Kamuŝo frapis diskrete sur la pordon.

Ŝi enirinte diris al la junulinoj:

— La momento de la liberigo alproksimiĝas: post kelkaj tagoj ĉio estos finita. Se vi volas ĉeesti ĉi tie por kuraĝigi vian amikinon, ŝi diris sin turnante al Matildo, vi havas nur la tempon necesan por vin prepari.

— Ho! karulino mia, mi ne volas, ekkriis fraŭlino de Savinako. Ĉu vi ne faris por mi pli ol la plej sindonema amikeco povas liveri. Vi ne devas riski vian famon. Plie via ĉeesto estas neniel necesega, ĉar sinjorino Kamuŝo tie troviĝas. Ŝia sindonemo ne estas diskutebla.

— Valentino, respondis gravtone fraŭlino de Prelongo, mi iros ĝis la fino. Mia konscienco neniel min riproĉas; ĉar mi sentas, ke mi faras bonan agon. Oni diras, ke vi suferos terurajn dolorojn. Nu, mi ne volas, ke vi sentu vin sola, forlasita, kiam vi devos ilin toleri. Ĉar vi havas neniun familion, ĉar la cirkonstancoj devigas, ke ni agu en la plej granda mistero, almenaŭ mi volas, ke via plej bona, mi diros eĉ via sola amikino troviĝu apud vi, por inspiri al vi kuraĝon kaj por vin konsoli.

Aŭdinte tiujn amplenajn parolojn, fraŭlino de Savinako sentis ke fluo de larmoj ŝin sufokas. Senforta por pli longe insisti, ŝi ĵetis sin en la brakojn de Matildo, murmurante tiun simplan vorton:

— Danke.

Reveninte hejmen, fraŭlino de Prelongo venigis sian ĉambristinon.

— Josefino, ŝi diris, kvankam vi min servas nur de mallonga tempo, mi kredas, ke vi estas sindonema al mi.

— Via Moŝto estas prava: ŝi povas fidi al mi.

— Se mi konfidus al vi sekreton, ĉu vi estus kapabla ĝin konservi?

— Ho! via Moŝto! ekkriis Josefino per tono indignanta tre bone ludita.

— Ĉu sinjoro Viktoro estas ĉiam en Parizo?

— Jes, via Moŝto.

— Kiamaniere vi scias tion?

Josefino restis iom konfuzita. Ŝi komprenis ke, respondinte tro rapide, ŝi diris malspritaĵon. Tamen ŝi rekuraĝiĝis kaj daŭrigis:

— Hieraŭ mi renkontis Ludovikon, kiu diris ke lia frato ne ankoraŭ sukcesis kaj daŭrigas siajn klopodojn al la ministro.

— Ha! tre bone. Ĉu vi timus, restante sola dum naŭ tagoj en urbo malproksima de Prelongo?

— Mi? via Moŝto; tute ne.

— Nu, jen estas la afero. Vi scias, ke mi veturos Parizon por fari en tiu urbo religian enfermiĝon en monaĥinejo; kaj vi devas min akompani ĉi tien. Sed mi intencas halti en Blazurbo: vi daŭrigos sola vian vojaĝon. Iru kien vi volos; tio min indiferentigas: sed iru malproksimen de Prelongo, por ke dum tiuj naŭ tagoj vi ne estu rekonebla de iu ajn. Kiam tiu intertempo estos fluinta, ni nin retrovos en la stacidomo de Blazurbo, kaj ni revenos kune en la kastelon, kvazaŭ vi ne estus min forlasinta. Sed vi neniam klopodos por scii en kiun lokon mi iris, kaj tion, kion mi en ĝi faris: ĉar tie kuŝas terura sekreto, kiu ne estas la mia. Nur unu aferon mi povas al vi certigi, kaj mi volas ke vi estu konvinkita pri la vereco de miaj paroloj: mi faras nenion kulpigindan. Se mi min kaŝas, ne estas por malbona ago. Jen estas mono, ŝi aldonis, metante en la manojn de Josefino paperujeton plenan da bankbiletoj. Mi kredas, ke tiu monsumo sufiĉos por pagi ĉiujn viajn bezonaĵojn dum via vojaĝo. Mi eĉ estas certa, ŝi daŭrigis ridetante, ke vi konservos tre gravan restaĵon. Ĝi fariĝos malgranda doto, kiun vi plezure retrovos, kiam vi edziniĝos.

Tion dirinte, fraŭlino de Prelongo foririgis sian ĉambristinon tute mirigitan.

Reveninte en sian ĉambron, Josefino rapide malfermis la paperujeton. Ĝi enhavis biletojn nur milfrankajn. La junulino kalkulis: ili estis dek.

— Dek mil frankoj! ŝi ekkriis. Ja, necese estas ke ŝia sekreto estu tre grava, por ke ŝi konsentu ĝin pagi per tia prezo. Nu, mi vidas ke la konsilo de Viktoro estis tre ŝatinda. La ofico estas bonega.

Por aĉeti la silenton de sia servistino kaj utili sian amikinon, Matildo senŝancele forlasis siajn tutajn ŝparaĵojn de fraŭlino. De la monata budĝeto, kiun la markizo donacis al sia filino por pagi la malgrandajn aĉetaĵojn, kiuj koncernis nur ŝin mem, ŝi ne elspezis la tutecon. La restaĵo, amasiĝinte de multaj jaroj, faris tiun malgravan kapitalon, kiu estis ŝia nedisputebla propraĵo, kaj kies neniu suspektis ekziston.

Josefino rapide sciigis la kapitanon pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino: sed ŝi opiniis, ke neutile estas paroli pri la dek mil frankoj. Al ŝi sola Matildo faris tiun mirindan donacon: Viktoro ne bezonis tion scii.

Tuj kiam li ricevis la leteron de sia amikino, la filo Linŝardo skribis sur vizitkarto tiujn du vortojn: “Venu tuj”, ĝin metis en koverton kun tiu surskribo: “Sinjoro Duponto, strato Sinjoro-la-Princo (Monsieur-le-Prince)”, kaj alvokis sian servsoldaton:

— Belardo, li diris, vi uzos kaleŝon, portos tiun leteron al ĝia adreso, ĝin remetos en la proprajn manojn de l’ adresato, kaj lin rekondukos al mi kun vi. Se li ne estas hejme, kaj se la pordistino sciigas vin kien li iris, vi portos tiun leteron en la lokon en kiu li troviĝas. Se vi ne povas ricevi iun sciigon, vi lin atendos kaj revenos nur kun li. Ĉu vi komprenis?

— Jes, bonege, kapitano.

— Nu, iru.

— Tuj, kapitano.

— Nu, murmuris la junulo, alproksimiĝas la momento en kiu la bela Matildo scios kiel multe kostas la mokegoj al Linŝardo.

Kiam la veturilo uzita de Belardo alvenis al la adreso montrita, ĵus Duponto eliris el sia domo.

— Sinjoro Duponto, petis la servosoldato al la pordistino.

— Li tuj eliras.

— Mi devas doni al li leteron urĝan.

— Vidu do. Kredeble li ne estas ankoraŭ tre malproksime.

Elirinte el sia kajuto, la pordistino alvenis sur la trotuaron ĵus en la momento kiam ŝia loĝanto sin turnis al la angulo de la strato.

— Jen estas li, ŝi diris al Belardo. Kuru; vi lin realiros. Kurante gimnastikopaŝe, la servsoldato rapidis malantaŭ la promenanto, kriante:

— Sinjoro Duponto! Sinjoro Duponto!

— Nu, kion? respondis la malnova kondamnito, kiu, kiel ĉiuj homoj, kies konscienco ne estas trankvila, ĉiam estis vigla.

— Leteron de mia kapitano.

— Ha! estas vi, Belardo; tre bone, respondis Duponto tute rekuraĝigita. Donu tuj. Kio okazas?

— Mi nescias, sinjoro.

— Estas prave. Traleginte la vorton rapide skribitan de Viktoro: — Ĉu vi havas kaleŝon? li petis de la servsoldato.

— Ĝi haltis post du paŝoj.

— Rapide ni eliru.

Kiam li estis alveninta ĉe la filon Linŝardon, ĉi tiu lin enirigis en sian fumejon, fermis la pordon, kaj eltiris el tirkesto de sia skribotablo fotografaĵon de Josefino, kiun li montris al li.

— Vi vidas tiun portreton, Duponto: rigardu ĝin tre atente kaj konservu, por ke vi povu rekoni la originalon. Ĝi estas junulino nomita Josefino Brantino. Vi tuj veturos al Blazurbo per la unua vagonaro. Tien alveninte, vi ne eliros el la stacidomo. Ĉar en ĝi ne troviĝas manĝejo, vi zorgos kunpreni nutraĵon; ĉar oni ne devas vin vidi en la lando. En ĉiu vagonaro alveninta el Prelongo vi tre atente ekzamenos ĉiujn unuaklasajn vojaĝantinojn: ili estos malmultaj. Rekoninte la junulinon de la portreto, vi rimarkos, ke ŝi ne estas sola. Kredeble la vojaĝantinoj malsupreniros ambaŭ; sed certe la kunulino de Josefino forlasos sian vagonon. Vi donos tiun leteron al fraŭlino Brantino, ne dirante unu vorton, kaj vidite de neniu. Poste vi ne atentos plu ĉi tiun, sed vi sekvos la alian en kiun ajn lokon, kien ŝi iros. Mi ĝin konjektas; sed mi volas esti certa. Kiam vi estos tute certiĝinta pri tiu punkto, vi revenos Parizon. Nu, rapidu. Jen mono.

Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj.

Dresite de la komanda tono de l’ kapitano, Duponto sin klinis nenion respondinte, saltis en la kaleŝon kiu lin alkondukis, kaj aliris al la stacidomo.

Dum tiu tempo. Matildo tuje decidis, ke ŝi plenumos sian religian promeson: kaj la markizino, kvankam mirigita pri tiu rapida determino, al ŝi donis la permeson. La morgaŭan matenon, fraŭlino de Prelongo veturis al Parizo, akompanata de Josefino. La markizo mem kuniris kun sia filino al la stacidomo, kaj prenigis la du biletojn per sia ĉambristo.

— Precipe, li diris al Matildo, ŝin ameme kisinte, tuj kiam vi estos alveninta, ne forgesu skribi al ni.

La junulino ruĝiĝis, ĉar ŝi ne pripensis tiun detalon tamen tre antaŭvideblan. Sed ŝi respondis maltime:

— Ho! patro mia, vi povos fidi al mi.

La vagonaro ekruliĝis.

En la Blazurba stacidomo, la du vojaĝantinoj ne rimarkis viron, vestitan de jako el griza drapo, kiu scivole ekzamenis la internon de ĉiuj unuaklasaj fakegoj. Alveninte al tiu en kiu troviĝis la junulinoj, li puŝis unu Ha! de kontento; kaj lia vizaĝo eklumiĝis. Ekzameninte tre atentege fraŭlinon de Prelongo, kiu malsupreniris sur la fervojan trotuaron, tiu individuo rigardis rapide ĉirkaŭ si. Vidinte ke neniu lin rimarkas:

— Fraŭlino Brantino, li petis mallaŭte.

— Estas mi, respondis la vojaĝantino mirigita, ĉar al ŝi parolis tiu viro tute nekonita de ŝi.

— Leteron por vi, li diris, ĵetante la koverton al li komisiitan de Viktoro.

Kaj li malaperis mezen de la vojaĝantaro. Josefino pli kaj pli miregigita sin mallevis por kolekti la leteron, kaj serĉis okule la senditon. Sed Duponto, jam plenuminte la unuan parton de sia tasko, zorgis pri la efektivigo de la dua.

— Letero de Viktoro, murmuris la junulino. Kion li povas diri al mi? Ni vidu.

Ŝi legis:

Mia kara Josefino,
Ne forlasu vian vagonon. Ĉar via bileto taŭgas por Parizo, daŭrigu vian vojaĝon. Venu al mi, ĉe la strato de l’ Universitato, kie mi loĝas. Mi volas paroli kun vi. Mi vin kisas.
VIKTORO LINŜARDO.

— Per kiu rimedo li sciis, ke mi troviĝos en tiu vagonaro kaj ne en alia, murmuris mallaŭte Josefino. Ho! ŝi ekkriis entuziasmege, kia supera inteligenteco! Ĉu estas ebla ia kontraŭbatalo kontraŭ li?

— La vojaĝantoj al Parizo, en vagonon, kriis la oficistoj.

— Sed, sinjorino, diris la kontrolisto al Matildo, rapidu: la vagonaro ekeliras.

— Mi forgesis ion, ŝi respondis trankvile. Mi revenas por ĝin preni.

— Sed via bileto ne taŭgos plu.

— Tio min indiferentigas.

— Kaj min same, respondis la oficisto. Dum la vagonaro ekruliĝis forportante Josefinon al Parizo, la kontrolisto fine permesis, ke fraŭlino de Prelongo eliru el la stacidomo.

Duponto alpaŝis senpere malantaŭ ŝi. La junulino uzis omnibuson, kiu rilatigas ĉiujn vilaĝojn sidantajn sur la bordo de l’ maro. La ekskondamnito ŝin imitis. Alveninte antaŭ kvincent metroj de la Kamuŝa domo, ŝi haltigis kaj malsupreniris. Duponto restis ankoraŭ dum kelka tempo sur la peza veturilo, sed ne perdis okule la profilon de Matildo, kiu pli kaj pli fariĝis mikroskopa, dank’ al la malproksimeco. Post kurbiĝo de la vojo, la kunkulpanto de Viktoro siavice malsupreniris. Li returnen iris, sin zorge kaŝante malantaŭ ĉiu arbo, ĉiu arbetaĵo; kaj li vidis la junulinon enirantan en la domon. Li restis observante dum du horoj almenaŭ.

Ĉar fraŭlino de Prelongo ne reaperis, li opiniis ke lia tasko estas plenumita, kaj ke li nun devas reveni al Blazurbo. Alveninte al la stacidomo, li prenis bileton al Parizo, kaj, dum la vespero mem, li sonorigis ĉe la pordo de Viktoro, al kiu li rakontis sian vojaĝon.

— Vi bone plenumis vian komision, diris la kapitano. Duponto, mi estas kontenta de vi. Nun mi vin rekonigos kun persono, kiun vi jam vidis.

Malferminte la pordon de sia dormoĉambro, li lin kondukis antaŭ Josefinon.

— Fraŭlino Brantino, ekkriis Duponto miranta.

— Estas tiu sinjoro, kiu donis al mi vian leteron, diris siavice la amantino de l’ kapitano.

— Vi estas tute pravaj ambaŭ. Ĉar, en la estonteco, vi agos kune kaj koncerte, pro tio mi vin prezentas reciproke unu al la alia. Poste vi havos sufiĉe da tempo por pli intime interrilatigi inter vi. Vi ekeliros kun mia amiko Duponto, daŭrigis Viktoro, sin turnante al la junulino; kaj vi obeos al li, sammaniere kiel vi farus al mi mem.

— Kia do estos mia tasko? petis Josefino.

— Li tion diros al vi. Li ricevis ĉiujn miajn ordonojn, kiujn cetere mi ekplenigos.

Poste, sin turnante al sia kunulo:

— Vi veturos al Belurbo. Tiu urbeto estas fiŝkaptista haveno, en kiu vi aĉetos barkon: poste vi marveturos sur tiu barko ĝis la Kamuŝa domo. Mi tiel agas por ke, en la lando, neniu vidu vin kun Josefino. Prefere vi vojaĝos nokte. Tien alveninte, vi tre singarde direktos vian boaton, ĉar la fluo estas terura en tiu loko. Maldekstre troviĝas rodeto, ne videbla de la domo; ĉar ĝin kaŝas ŝtonega amaso devenanta de elfalego de la krutaĵo. Tie vi haltigos vian ŝipeton, kaj ĝin tre fortike alligos. Poste, tute kaŝate de la rifoj, ambaŭ vi atendos la fariĝojn. Ne estas risko ke oni vin vidu; ĉar neniu pasas en tiu loko. Pri la restaĵo, mi jam al vi montris tion, kion vi devos fari: nenio estas ŝanĝita.

— Sed tiu restaĵo, kia ĝi estas, murmuris la junulino senpacienca.

— Nu, pacon! ekkriis la kapitano. Mia amiko ĝin al vi konigos, kiam estos alveninta la momento. Ia peceto da tempo ne estas perdota. Eliru tuj.

Poste, doninte al sia kunkulpanto la monsumon necesan al la sukceso de l’entrepreno, plie de dek mil frankoj jam pagitaj de li, Viktoro rekomendis, ke li neniel dekliniĝu el la kondutlinio jam montrita. Sed antaŭ kiam li elirigos Duponton kaj Josefinon, li altiris la junulinon aparten, kaj al ŝi diris mallaŭte:

— Kredeble vi komprenos nenion al tio, kio okazos; sed fidu min. En tiu momento mi provas decidigan batalon. Se mi venkos, mi ĵuras, ke mi faros vin kastelmastrino de Prelongo.

Kaj freneziginte sian amantinon de ebriigaj kisadoj por eligi el ŝi tutan eblecon de pripensado, Viktoro mem kondukis al la stacidomo ŝin kaj ŝian kunvojaĝanton, kaj al ili ambaŭ li deziris bonan ŝancon.

Tuj kiam li estis alveninta Belurbon, Duponto aĉetis fiŝkaptistan barkon, armitan de masto kaj de triangula velo. Samtempe li sin provizis de kvanto da manĝaĵoj sufiĉa por liveri al ambaŭ nutradon dum oko da tagoj. Plie li aĉetis matracon.

Ĉar Josefino miranta petis de li klarigojn pri tiuj strangaj preparadoj.

— Ni vivos kiel sovaĝuloj, li diris, ne komunikante kun la restaĵo de la mondo. Do ni bezonos sufiĉe da nutraĵoj por vivi dum tiu tempo. Pri la matraco, mi ĝin aĉetis por vi; ĉar vi estas tro delikata por kuŝi funde de la barko aŭ sur la sablo. Post dudek-kvar horoj, vi estus malsana pro lacegeco.

Tiujn preparadojn fininte, Duponto kaj Josefino enbarkiĝis. La ekskondamnito, estinte iam unu el fervoraj Buĝivalaj[1] boatistoj sciis manovri ŝipeton. Li orientigis sian velon; kaj la barko, puŝita de l’ vento, rapide direktiĝis al la Kamuŝa domo.

Multaj fiŝkaptistaj velŝipetoj sulkadis la maron: dank’ al tio, ili transiris ne rimarkite. Plie Duponto estis zorge skrapinta la nomon de la barko kaj de ĝia kutima haveno, por malfaciligi la informiĝojn, se pli posttempe ili estus surprizitaj.

Alveninte al unu kilometro de la promontoro sur kiu estis konstruita la domo de l’ eksgardisto, Duponto alproksimiĝis al la marbordo, alligis sian barkon kaj atendis la nokton. Kiam la suno estis subirinta, li mallevis la velon kaj prenis la remilojn. Naĝante tre singardeme, li sin direktis inter la ŝtonegoj dissemitaj en la maro, kaj trafis sen okazintaĵoj la rodeton montritan de Viktoro. Tien alveninte, li estis treege mirigita, trovante antaŭ si pordegon larĝe malfermatan, kiu ebligis la aliron en kavernon, kies kapitano kredeble ne konis ekziston, ĉar li ne parolis pri ĝi.

Ĉar la maro estis alta, la barko facile penetris en ĝin. Sentante ke li estas ŝirmita for de ĉiuj maldiskretaj rigardoj, Duponto ekbruligis lanternon, kaj ne povis kaŝi sian ĝojon, vidante la eltrovon de li faritan.

— Ni estos en vera palaco, li diris al sia kunulino. Ni povos atendi tute senriske, ke la fariĝo estu plenumita. Almenaŭ ni estas certaj, ke ni ne dormos sub la ĉielaj steloj: tio ne estas malŝatinda.

La maro rapide malaltiĝis. Post duono da horo, la boato pli kaj pli kliniĝis, kaj fine flanken kuŝiĝis sur kuŝujon el maldika sablo. Duponto ĝin fortike alligis al unu el kolonoj kiuj subportis la arkaĵon. Poste eltirinte el sako la nutraĵojn difinitajn al la vespermanĝo, li etendis sur lokon sekan la matracon de Josefino, deziris al la junulino bonan nokton, kaj eliris el la groto.

Supren rampinte ĝis la supro de la krutaĵo, li vagis ĉirkaŭ la domo.

Ĉio silentis. Pordo kaj fenestroj estis fermataj: neniu lumo filtris tra la fendoj.

— Bone, li diris; mi povas dormi trankvile. La afero ne okazos dum tiu nokto.

Reenirinte en la kavernon, li kuŝiĝis senpere sur la sablon, envolviĝis en mantelo kaj rapide ekdormis.

Kiam mateniĝis, li estis vekita de mallaŭta ronkado, dum impreso de malseka varmo lin frostigis ĝis ostoj. Estis la maralfluo, kiu denove penetris en la groton. Li rapide vekis Josefinon, kiu nenion sentis, ĉar ŝia matraco, kuŝanta sur loko pli alta, ne estis ankoraŭ atingita de la ondo. Senprokraste ili trafis la boaton. Post duono da horo, la barko sublevita de l’ akvo, kies nivelo plialtiĝis, denove flosiĝis inter la kvar centraj kolonoj, inter kiuj ĝi ŝajnis enniĉita.

La tago pasis, kaj la nokto revenis sen okazintaĵo. Singarde Duponto konsilis al la junulino, ke ŝi loku sian matracon funde de la barko kaj sur ĝin kuŝiĝu. Cetere li same dormis en la boato. Nun, la maralfluo alvenu, ili ne timis ian danĝeron.

La morgaŭan vesperon, Duponto vagis ĉirkaŭ la domo, kiam li aŭdis kortuŝantajn kriadojn, kiuj eliris el unuaetaĝa ĉambro. Male de la hieraŭaj kaj antaŭhieraŭaj kutimoj, la domo estis ĉie lumigata. La plendoj ĉesis momente, kaj rekomencis pli akraj, pli koleraj ol antaŭe. Tra la kurtenoj de la fenestroj, kies ne estis fermitaj kovriloj, lumoj pasis rapidaj kaj kvazaŭ frenezaj.

Instruite de Duponto pri la rolo ludota de ŝi, Josefino estis preta. De tempo al tempo ŝia kunulo maĉadis inter siaj dentoj:

— Bone, bonege. Nia juna sinjorino krias kaj kriadas. Nun la afero ne malfruiĝos.

Subite kriego longa, ŝiranta, terura, enhavanta la tutan sumon da doloroj, kiujn homa estaĵo povas suferi sen morto, interrompis la ekskondamniton. Poste ĉio silentis: kaj alia krio malforta sed samtempe akrega, tute malsimilanta la unuan, anoncis al la ĉeestantoj, ke nova homo komencis sian vivadon.

Jam de du horoj, la vetero, kiu ĝis nun estis belega, subite kaj minace ŝanĝiĝis, kiel tio ofte okazas dum la solsticaj epokoj. La vento blovis perforte, alportante de la fundo de l’ horizonto ĉifonaĵojn de nuboj, kiuj rapide forkuris, puŝitaj de la ventego. La maro estis agitata de maltrankviliga movado.

— Kia malbonega vetero, murmuris Duponto. Se tio daŭrigas, neniam, post la plenumo de l’ afero, ni povos eliri per la boato.

Li atendis ankoraŭ dum duono da horo. Sed anstataŭ kvietiĝi, la agitado de ondoj aliformiĝis en veran renversegon.

— Aŭskultu, li diris al Josefino; la maro estas tro kolerega. Vi kurados senhalte ĝis la Blazurba stacidomo. Vi revenos Parizon, zorge kaŝante vian pakaĵon kaj vualante vian vizaĝon, kvankam nokte neniu kredeble vin rekonos. La momento alvenis. Atentu.

Senŝancele Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron. Li el ĝi eliris trempita ĝis la haŭto, alkondukis al sia vizaĝo siajn harojn malsekajn, por ke ili fariĝu masko, kaj akompanata de Josefino, rapide suprenrampis, la deklivon de la krutaĵo. La junulino sin kaŝis en ombro de la domo, apud fenestro, dum ŝia kunkulpanto frapis maldelikate sur la pordon.

— Kiu estas tie? demandis la voĉo de Kamuŝo.

— Ŝippereulo kiu petas rifuĝejon. Malfermu; mi estas mortonta.

Ŝippereulo! Ĉu ekzistas en la tuta mondo malhumana homo, kiu respondus:

— Pasu sur la vojo; mi ne vin konas.

Do la eksgardisto ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon. Li larĝe malfermis la pordon. Vidante tiun viron, kies vestoj disfluantaj certigis malmensogecon, li diris tiun simplan vorton:

— Eniru, mia malfeliĉa amiko. En la superaj ĉambroj, ĉiuj ripozis. Valentino, senmovigite de lacegeco ĝuadis, kiel neesprimeblan feliĉon, la ĉeson de siaj doloroj. Matildo reenirinte en sian ĉambron dormis pugnoferme. Pri la akuŝistino, ĵetinte al la patrino kaj al la infano rapidan rigardon, kaj kontenta pri tiu ekzameno, ŝi malsupreniris, alvokita de sia edzo kiu kriadis:

— Virginio, jen estas ŝippereulo. Donu al li tason da varmigita vino kaj vestojn sekajn. Dum tiu tempo, mi iros en la lignejon, kaj realportos branĉaron.

La patrino Kamuŝo aliris al la kuirejo, dum la eksgardisto malfermis la pordon kondukantan al la ĝardeno. Senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino kaj formetis el ĝia lulilo la dormantan infanon. Poste li malsupreniris al la manĝoĉambro, malfermis la fenestron, enŝovigis sian ŝarĝon en la brakojn de Josefino kaj saltis mem sur la teron. La junulino kaptis la novnaskiton, kiu daŭrigis sian dormadon. Ĝin portante delikate por ke ĝi ne vekiĝu, ŝi rapidis al Blazurbo kaj baldaŭ malaperis en la noktaĵon.

  1. Bougival (elparolu Buĵival) estas urbeto apud Parizo, ĉe la bordo de la rivero Seine, en kiu kunvenas boatemuloj.