Katen' kaj venen'

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Katen' kaj venen'
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: Katen' kaj venen' de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto Katen' kaj venen'.

Katen'
Ferefika ten'
De mi mem devena

Katen'
Amo iĝas pen'
Pro vi kaj dolor' enrena

Katen'
Kiel vivi sen
Fantomo de mi ĝena

Katen'
Amu vin mi, jen
Nure jen ligo senĉena

Venen'
Bela alven' en
Miajn vejnojn sangodrena

Venen'
Al vi glora pren'
Al mi vivo mankoplena

Venen'
Gusto de omen'
Mi estas malserena

Venen'
Regas la ĉagren'
Ĉu mi estas (x2)
De mi suverena?

Ĉu mi estas suverena? (x2)