Katulo 1

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Katulo 1
de Katulo
Tradukita de Vikifontaro
Katulo 2a


1

Al kiu mi donas mian novlibron
freŝe poluritan per seka pumiko?
Al vi, Kornelio, ĉar vi kutimis
pensi, ke miaj skribaĵoj esprimis
ion, kiam jam vi sole aŭdacis
la tutajn aĝojn Italiajn donaci
en tri libroj saĝaj, ho Jupitero,
kaj pezaj! Do legante sen kolero,
havu mian libron kaj faru, ke ĝi
daŭras por pli ol unu generaci'!