Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon,
Aŭrelio suĉonta kaj fikota Furio,
kiuj kredas min, ĉar miaj versetoj
estas moletaj, ne plene virta.
Ĉar decas al la pia poeto ĉasti
mem, sed tio ne nepras pri versetoj,
kiuj fakte havas spriton kaj amindon
se ili estas molaj kaj nevirtaj
kaj povas tikli sub la pantalon'--
mi ne celas ĉe knaboj sed haraj viroj
kiuj ne povas durigi siajn lumbojn.
Vi legis pri miaj "pluraj kisoj,"
kaj pensas, ke mi ne plene estas vira?
Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon.