Katulo 3

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katulo 2b Indekso : Katulo 3
de Katulo
Tradukita de Vikifontaro
Katulo 4


3

Lamentu, ho Veneroj kaj Amoroj,
kaj kiom ekzistas da spritaj homoj:
pasero de mia virino mortas,
pasero, kara al mia virino;
ŝi pli amis lin ol propraj okuloj.
Ĉar li estis mieldulca kaj konis
ŝin pli ol knabino konas patrinon,
nek li iam movis el ŝia sino,
sed ĉirkaŭhopanta tie kaj tie
li sole pepis al lia majstrino,
kiu nun vojaĝas la ombran vojon
kaj oni negas, ke povas reiri.
Sed estu malbone por malbonombroj
damnaj, kiuj ĉiojn belajn detruas.
Vi elprenis tiel bela pasero.
Ho malbonago! Ho trista pasero!
Nun per viaj agoj la okuloj de
mia virino estas pufaj, ruĝaj.