Katulo 6

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Katulo 5 Indekso : Katulo 6
de Katulo
Tradukita de Vikifontaro
Katulo 7


6

Flavio, pri via kara al Katulo,
se ŝi ne estus malŝika kaj malsprita,
parolus vi; vi ne eĉ povus silenti.
Sed fakte vi amas malsanan putinon
kaj al mi vi ne volas tion konfesi.
Sed ne gravas via silento; la lito
vere mem konfesas vi ne sole dormas,
plena je garlandoj, Siriaj perfumoj,
kuseno uzata egale duflanke,
skuanta, grincanta ĝis frua mateno.
Do ne eĉ taŭgas esti silentema tiel.
Kial? Ĉar vi ne aspektus trofikatan
krom se vi ja ian ĝuamon farantas.
Do diru al mi, ĉu malbonan ĉu bonan
kion vi vere faradas kaj mi levos
vin kaj ŝin ĉielen per mia sprita vers’!