Ke malpravas mi

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: Ke malpravas mi
Aŭtoro: Bertilo Wennergren
Fonto: [1]
Permesilo: CC BY-SA 3.0

muziko & teksto: Bertilo

Vivo ĉe la rand’
Vivo ĉe la rando de kompren’
Altekosta brand’
Estis mia savo kaj malben’
Ĉar mi pensis, ke mi amas vin...

Unu sola tuŝ’
Unu sola tuŝo per la man’
Nekredebla fuŝ’
Devus scii mi, ke estas van’
Nu, mi pensis, ke mi amas vin
Sed vi pruvis, ke malpravas mi

Ke malpravas mi
Ke malpravas mi
Ke malpravas mi
Ke malpravas mi

Hasta amindum’
Hasta amindumo sen rezon’
Kaŝe de la fum’
Sub la stranga lumo de neon’
Mi ekpensis, ke mi amas vin
Sed vi pruvis, ke malpravas mi

Ke malpravas mi
Ke malpravas mi
Ke malpravas mi
Ke malpravas mi

La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian
Kie ĉiam pravos ĉiu sento
Sole nur escepte de la mia

Jen la finkalkul’
Jen la finkalkulo de l’ rakont’
Estas mi stultul’
Kiu ne konsciis pri la hont’
Iam diri, ke mi amas vin
Sed vi pruvis, ke malpravas mi

Ke malpravas mi
Ke malpravas mi
Ke malpravas mi
Ke malpravas mi