Kelkaj "Poemoj en Prozo"/Almozulo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interparolado Indekso : Kelkaj "Poemoj en Prozo"
de Ivan Turgenev
Tradukita de Andreo Fiŝer-Tiflis
Almozulo
Orienta legendo


Mi laŭiris straton... almozulo, kaduka maljunulo min haltigis.

Brulumitaj, plorumaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, mizeraj ĉifonaĵoj, malpuraj ulceroj... Ho, kiom malbele la malriĉeco estis ĉirkaŭmordetintŭ tiun kompatindan estaĵon!

Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelintan, malpuran manon... Li ĝemis, li blekis pri helpo.

Mi ekis palpi en ĉiujn miajn poŝojn... Nek monujon, nek horloĝon, nek eĉ poŝtukon... mi nenion estis preninta kun mi.

Tamen la almozulo adis atendi... lia etendita mano malforte ŝanceliĝis kaj tremetis.

Perdiĝinta, konfuzigita, mi forte ekpremis tiun malpuran, tremantan manon... "Ne mallaŭdu min, frato; mi havas nenion, frato."

La almozulo regardis min per siaj brulumitaj okuloj; liaj bluaj lipoj ekridetis, — kaj li siavice ekpremis miajn malvarmiĝintajn fingrojn.

"Kion do fari, frato?" li elparolis sendente: "eĉ pro tio — dankon. Ĝi ankaŭ estas almozo, frato."

Mi komprenis, ke mi ankaŭ estas ricevinta almozon de mia frato.