Kiam estis mi junulo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kial en hora soleca Indekso : Kiam estis mi junulo (litova popolkanto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Kiel rompita vente arbeto
Kiam estis mi junulo
ellitovigis Antoni GRABOWSKI

 Kad aŝ buvau jaun's bernelis,
 Kajp jovaras żaliukielis.

Kiam estis mi junulo,
Kiel verda la acero,
Havis mi tri ĉevaletojn,
Bonkurantojn, laŭ prefero.

Unu akcipitre-stria,
Dua, kiel karb' nigrulo,
Kaj la ĉevaleto tria
Estis kiel neĝ', blankulo.

Sur striul' ĝis mondofino,
Sur nigrulo al batalo,
Kaj al mia amatino
Rajdis mi sur blank-ĉevalo.

Mizerul' kun grizaj haroj,
Nun soleca sen ĉevalo,
Ploras mi pri junaj jaroj:
Amo, migro kaj batalo.