Kie estas amo, tie estas Dio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kie estas amo, tie estas Dio (1885)
de Lev Tolstoj
Tradukita de Nikolaj Kabanov

RAKONTO DE L. TOLSTOJ

Tradukis el rusa lingvo N. Kabanov Eldono No.1037 de la firmo «Posrednik» (Peranto). Moskvo. 1912.

POR KIO ESTAS ELDONATA «TUTMONDA BIBLIOTEKO JE LA MEMORO DE L. TOLSTOJ».

Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj, No.7

«Unu animo en ĉiuj» — vere diras L. Tolstoj. Tial ĉefa tasko de homa vivo estas ĉiam pli granda frata unuiĝo de homoj, de gentoj kaj de popoloj kaj, plue, unuiĝo de ĉio vivanta sur la tero.

Nia eldona firmo «Posrednik» (Peranto), kiu estas fondita de L. Tolstoj en 1885 jaro, kaj kiu nun estas esperantia entrepreno, starigis kiel sian taskon eldonadon de libroj, disvastigantaj ideojn de la frata unuiĝo de homoj kaj de ĉio vivanta en mondo. Pro tio, ke la internacia lingvo Esperanto estas kreita nome por tia celo de la unuiĝo de homoj de ĉiuj gentoj kaj popoloj, nia eldona firmo nun komencas eldonadon de libroj en lingvo Esperanto.

Plej alta, plej ĝojiga unuiĝo de homoj estas unuiĝo en komunaj sentoj de frateco, de amo, de heroa kaj modesta ĉiutaga sindonemo, de kompatemo rilate al ĉiuj vivaj estaĵoj, de frata kunhelpado kaj kunlaborado de homoj por komuna bono. Pro tio libroj de esperanta fako de nia eldona firmo estos celantaj ĉefe disvastigadon de tiuj ĉi sentoj, de tiuj ĉi ideoj.

Serio de niaj esperantaj eldonaĵoj estas nomata «Tutmonda Biblioteko» kaj estas dediĉita al la memoro de nia amiko Lev Nikolaeviĉ Tolstoj, granda predikanto de la unuiĝo de ĉiuj vivoj en mondo.

Komencante tiun ĉi aferon, ni forte esperas subtenadon de ĉiuj, kunsentantaj al la afero. Tiu ĉi subtenado povas esprimiĝi en komunikadoj al ni de verkoj kaj de artikoloj, presitaj en iaj ajn lingvoj kaj plej konformantaj al la fundamentaj ideoj de «Tutmonda Biblioteko», kaj en helpado de kiel eble plej vasta disvastigado de libretoj de «Tutmonda Biblioteko» en ĉiuj landoj, kie estas uzata la lingvo Esperanto.

Amikoj en ĉiuj landoj! akceptu saluton do nia frata amo. Ni laboru amike kune por komuna sankta al ni celo.

Ĉefa redaktoro-eldonanto de firmo «Posrcdnik» I. Gorbunov-Posadov. Moskvo, Arbat, 36.

Teksto[redakti]

L. Tolstoj

Tradukis el rusa lingvo N. Kabanov. Tiu ĉi esperanta serio estas redaktata de d-ro N. Kabanov.

En unu urbo loĝis botisto Martino Avdeiĉ. Li loĝis en subtera etaĝo, en ĉambreto kun sola fenestro. La fenestro estis en strata muro. Tra la fenestro estis vidate, kiel pasis homoj. Kvankam nur piedoj estis vidataj, sed Martino Avdeiĉ ekkonadis homojn laŭ botoj. Martino Avdeiĉ loĝis delonge sur unu loko kaj havis grandan konatularon. Malofta paro da botoj en ĉirkaŭaĵo ne estis en liaj manoj unu aŭ du fojojn. Al iaj botoj li faris alplandojn, al iaj — flikojn, ian fojon li eĉ renovigis antaŭan parton de botoj. Kaj ofte li vidis tra fenestro sian laboron. Avdeiĉ havis multon da laboro, ĉar li laboradis solide, uzadis bonan materialon, prenadis nekaran prezon por laboro kaj plenumadis vorton. Se li povas fari ĝis difinita limtempo, li prenas laboron, se ne, li ne provas trompi, sciigas antaŭe. Kaj ĉiuj konis Avdeiĉ'on, kaj laboro ne ĉesadis ĉe li. Avdeiĉ ĉiam estis bona homo, sed maljuniĝinte li komencis pli mediti pri sia animo, pli proksimiĝi al Dio. Antaŭe, kiam Martino vivis ĉe majstro, lia edzino mortis. Kaj post la edzino restis sola knabo, trijara. Infanoj ne vivis ĉe ili. Pliaĝaj ĉiuj mortis antaŭe. Komence Martino volis fordoni filĉjon al sia fratino vilaĝon, sed poste li ekkompatis lin, pensis: «Malfacile estos al mia Kapitoĉjo kreski en fremda familio, restigu mi lin ĉe mi». Kaj Avdeiĉ forlasis la majstron kaj ekloĝis kun la filĉjo en aparta loĝejo. Sed Dio ne donis al Avdeiĉ feliĉon rilate al infanoj. Apenaŭ la knabo elkreskis, komencis helpi al la patro, — malsano atakis Kapitoĉjon, la knabo malsaniĝis, febris unu semajnon kaj mortis. Martino enterigis la filon kaj ekmalĝojis. Tiel li ekmalĝojis, ke li komencis plendi kontraŭ Dio. Tiel Martino ekenuis, ke ne unu fojon li petis de Dio morton kaj riproĉis Dion pri tio, ke li igis morti ne lin, maljunulon, sed la amatan solan filon. Avdeiĉ eĉ ĉesis viziti preĝejon. Kaj jen unu fojon maljunulo samvilaĝano preterpasante venis al Avdeiĉ, — li pilgrimis jam okan jaron. Avdeiĉ interparolis kun li kaj komencis plendi al li pri sia malfeliĉo.

— Kaj nenia deziro estas, — li diras, — plu vivi, Dia homo! Se mi mortus! Nur pri tio mi petas Dion. Mi estas nun senespera homo.

Kaj diris al li la maljunulo:

— Ne bone vi parolas, Martino, ni ne devas juĝi pri diaj aferoj. Ne per nia saĝo, sed per dia juĝo. Dio aljuĝis al via filo morti kaj al vi — vivi. Sekve, tiel estas pli bone. Kaj se vi malesperas, ĝi estas pro tio, ke vi deziras vivi por via ĝojo. — Sed por ĉio necesas vivi? demandis Martino. Kaj la maljunulo diris:

— Por Dio, Martino, necesas vivi. Li donas vivon al vi, sekve por li vi devas vivi. Kiam vi komencos vivi por li, tiam vi malĝojos pri nenio, kaj ĉio montriĝos al vi facila. Martino iom silentis kaj diras: — Sed kiel necesas vivi por Dio? Kaj diris la maljunulo:

— Kiel vivi por Dio, tion Kristo montris al ni. Ĉu vi scias legi? aĉetu Evangelion kaj legu: tie vi ekscios, kiel necesas vivi por Dio. Tie ĉio estas montrita.

Kaj falis ĉi tiuj vortoj en la koron de Avdeiĉ. Kaj li ekiris la saman tagon, aĉetis al si Evangelion kaj komencis legi.

Avdeiĉ intencis legi nur dum festoj, sed kiam li komencis legi, tiel bone fariĝis al li en la animo, ke li komencis legi ĉiutage. Ian fojon li legas tiel longe, ke eĉ tuta petrolo elbrulas en lampo, kaj li ĉiam ne povas sin deturni de la libro. Kaj Avdeiĉ komencis tiel legi ĉiun vesperon. Kaj ju pli li legis, des pli klare li komprenis, kion Dio volas de li kaj kiel necesas vivi por Dio; kaj fariĝis al li ĉiam pli facile en la koro. Antaŭe okazadis, li kuŝiĝas dormi, ĝemetas kaj ĉiam rememoras Kapitoĉjon, sed nun li nur paroladas: «Gloro al vi, gloro al vi, Sinjoro! Via volo». Kaj de tia tempo tuta vivo de Avdeiĉ ŝanĝiĝis. Okazadis antaŭe, festan tagon li vizitis restoracion por trinki teon kaj iafoje li ne rifuzis trinki brandon. Okazadis, li trinkas kun konatulo, kaj kvankam li ne estas malsobra, sed tamen li eliras el la restoracio malsobreto gaja kaj parolas malseriozaĵon: jen li maldelikate ekkrias al iu, jen li ĉikanas pri iu. Nun ĉio tio ĉi foriĝis mem de li. La vivo fariĝis kvieta kaj ĝoja. Matene li sidiĝas por labori, laboras ian tempon, poste li demetas de hoketo lampon, metas sur la tablon, prenas de breto la libron kaj sidiĝas por legi. Kaj ju pli li legas, des pli li komprenas, kaj ĉiam pli serene kaj pli gaje fariĝas al li en la koro.

Okazis unu fojon, Martino legis tre malfrue vespere. Li legis Evangelion de Luko. Li legis sesan ĉapitron, legis jenon: «Se iu frapis vin je unu vango, proponu alian; se iu forprenas de vi supran vestaĵon, ne malhelpu forpreni ankaŭ ĉemizon. Donu al ĉiu petanta de vi, ne postulu reen de ĉiu preninta ĉe vi. Kaj kiel vi deziras, ke homoj agu rilate al vi, tiel ankaŭ vi agu rilate al ili». Li legis pluen, kie Sinjoro diras:

«Pro kio vi vokas min: Sinjoro! Sinjoro! kaj ne faras tion, kion mi diras? Kaj mi diros al vi, al kiu simila estas ĉiu venanta al mi, aŭskultanta miajn vortojn kaj plenumanta ilin: li estas simila al homo, kiu konstruas domon, kiu profunde fosis kaj starigis fundamenton sur ŝtona grundo; pro tio kiam okazis superakvego, kaj akvo surpremis ĉi-tiun domon, ĝi ne povis ŝanceli domon, ĉar ĝi estis konstruita sur ŝtona grundo. Sed aŭskultanta kaj ne plenumanta estas simila al homo, kiu konstruis domon sur tero sen fundamento, kaj la domo, kiam akvo surpremis ĝin, tuj ruiniĝis; kaj la ruiniĝo de tiu ĉi domo estis granda».

Avdeiĉ legis ĉi tiujn vortojn, kaj ĝoje fariĝis al li en la animo. Li demetis okulvitrojn, lasis la libron, sin apogis per kubutoj sur la tablon kaj enpensiĝis. Kaj li komencis apliki sian vivon al tiuj ĉi vortoj. Kaj li pensas:

«Nu kiel estas mia domo, ĉu ĝi estas sur ŝtono aŭ sur sablo? Bone estas, se ĝi estas sur ŝtono. Kaj tiel facile mi sidas sola: ŝajnas, ĉion mi faris, kiel Dio ordonas; sed se mi distriĝas — mi denove pekas. Tamen mi penos. Ja estas tiel bone! Dio, helpu min!»

Li meditis tiel, volis kuŝiĝi, sed estis domaĝe sin deturni de la libro. Kaj li komencis legi sepan ĉapitron.

Li legis pri centestro, legis pri la filo de la vidvino, legis pri la respondo al disĉiploj de Johano kaj ĝislegis ĝis tiu loko, kie la riĉa fariseo invitis Sinjoron al si, kaj li legis pri tio, kiel la virino-pekulino ŝmiris per oleo liajn piedojn, lavis ilin per larmoj kaj kiel li pravigis ŝin. Kaj li daŭrigis legi:

«Kaj, sin turninte al la virino, li diris al Simono: ĉu vi vidas tiun ĉi virinon. Mi venis vian domon, kaj vi ne donis akvon al mi por piedoj; sed ŝi surverŝis per larmoj miajn piedojn kaj viŝis ilin per haroj de sia kapo. Vi ne donis al mi kisadon, sed ŝi, de tiu tempo, kiam mi venis, ne ĉesas kisi miajn piedojn. Vi ne ŝmiris per oleo mian kapon, ŝi ŝmiris miajn piedojn». Li legis tion ĉi kaj meditas:

— «Ne donis akvon por la piedoj, ne donis kisadon, ne ŝmiris la kapon per oleo»…

Kaj Avdeiĉ denove demetis la okulvitrojn, lasis la libron kaj denove enpensiĝis.

— Fariseo, videble, estis tia sama, kiel mi. Ŝajnas, li memoris nur pri si mem. Li zorgis nur pri tio, ke li trinku teon, ke li estu en varmo, en bonstato, sed li ne pensis pri la gasto. Li memoris pri si mem, sed tute ne zorgis pri la gasto. Kaj kiu estis la gasto? Sinjoro mem. Ha, se li venus al mi, mi, certe, ne farus tiel.

Kaj Avdeiĉ sin apogis sur ambaŭ kubutoj kaj ne rimarkis, kiel li dormetiĝis. — Martino! subite io ekspiris super lia orelo. Martino ekmaldormiĝis. — Kiu estas tie?

Li sin turnis, ekrigardis la pordon, — neniu estas. Li denove dormetiĝis. Jen subite li klare aŭdas:

— Martino, he, Martino! rigardu morgaŭ sur la straton, mi venos.

Martino rekonsciiĝis, sin levis de seĝo, komencis froti la okulojn. Kaj li mem ne scias, ĉu li aŭdis tiujn ĉi vortojn en sonĝo aŭ maldorme. Li estingis la lampon kaj kuŝiĝis dormi.

Matene, ankoraŭ antaŭ tagiĝo Avdeiĉ sin levis, preĝis al Dio, hejtis fornon, metis en fornon brasikan supon, kaĉon, preparis samovaron, surmetis antaŭtukon, sidiĝis apud la fenestro por labori. Avdeiĉ sidas, laboras kaj mem ĉiam pensas pri hieraŭa. Kaj li pensas dumaniere: jen li opinias, ke ĝi ŝajnis; jen li opinias, ke li vere aŭdis voĉon. Nu, li pensas, ja ĝi okazadis.

Martino sidas apud la fenestro kaj ne tiom laboras, kiom rigardas tra la fenestro; kaj kiam iu pasas en nekonataj botoj, li kliniĝas, enrigardas tra la fenestro por ekvidi ne nur piedojn, sed ankaŭ vizaĝon. Kortisto pasis en novoj feltŝuoj, akvoportisto pasis, poste — maljuna soldato en malnovaj feltŝuoj, kun ŝovelilo en manoj. Avdeiĉ ekkonis lin laŭ feltŝuoj. Lia nomo estis Stepanoviĉ, kaj li loĝis ĉe najbara komercisto pro favoro. Li helpadis kortiston. Stepanoviĉ komencis deŝoveli neĝon kontraŭ la fenestro. Avdeiĉ ekrigardis lin denove, komencis labori.

— Videble, mi fariĝis tute malsaĝa pro maljuneco,— ekmokis Avdeiĉ sin mem. — Stepanoviĉ deŝovelas neĝon, kaj mi opinias — Kristo iras al mi. Mi tute malsaĝiĝis, maljunulaĉo.

Tamen Avdeiĉ baldaŭ denove komencis rigardadi tra la fenestro. Kaj jen li vidas: Stepanoviĉ apogis la ŝovelilon al muro kaj mem ĉu li varmiĝas, ĉu li ripozas.

«Li estas homo maljuna, malsanema; videble, li eĉ ne havas fortojn por ŝoveli neĝon, — pensis Avdeiĉ. — Trinkigu mi lin per teo, ja ankaŭ la samovaro ekboliĝis».

Avdeiĉ sin levis, metis la samovaron sur la tablon, ekinfuzis teon kaj frapis per fingro je vitro. Stepanoviĉ sin turnis kaj aliris al la fenestro. Avdeiĉ logis lin kaj ekiris malfermi la pordon. — Eniru, varmiĝu, — li diris. Ja vi malvarmiĝis?

— Kristo savu vin; vere ostoj doloras, — diris Stepanoviĉ.

Stepanoviĉ eniris, forskuis de si neĝon, komencis viŝi piedojn, por ke ne restigi malpurajn postsignojn sur planko, kaj mem li ŝancliĝas.

— Ne penu viŝi. Mi viŝos plankon; iru, sidiĝu, — diris Avdeiĉ. Jen, trinku teon.

Kaj Avdeiĉ verŝis teon en du glasojn, alŝovis unu glason al la gasto kaj mem elverŝis teon el sia glaso en subtason kaj komencis blovi.

Stepanoviĉ eltrinkis sian glason, renversis ĝin, metis sur ĝin restaĵon de sukero1 kaj komencis danki. Kaj videble, ke li deziras ankoraŭ.

— Trinku ankoraŭ, — diris Avdeiĉ kaj verŝis ankoraŭ po unu glaso al si kaj al la gasto.

Avdeiĉ trinkas sian teon kaj mem de tempo al tempo rigardas straton.

— Ĉu vi atendas iun? demandis la gasto.

— Ĉu mi atendas? eĉ mi hontas diri, kiun mi atendas. Ĉu mi atendas, ĉu ne, sed unu vorto falis al mi en la koron. Ĉu ĝi estis fantomo, ĉu tiel, mi mem ne scias. Jen kio, mia fratulo; mi legis hieraŭ Evangelion pri Kristo, kiel li suferis, kiel li iradis sur tero. Ĉu vi aŭdis pri tio?

— Jes, mi aŭdis, — respondis Stepanoviĉ, — sed mi estas homo malklera, ne scias legi.

— Nu jen, mi legis pri tio sama, kiel li iradis sur tero; jen mi legas, kiel li venis al la fariseo, sed tiu ne faris al li renkonton. Nu jen, mi legis, fratulo, pri tio sama, kaj pensis: kiel mi akceptus Kriston kun honoro. Se okazus, ekzemple, al mi, — mi pensas, — mi akceptus lin tiel bonege. Kaj li eĉ ne faris akcepton. Jen mi pensis tiel kaj ekdormetiĝis. Nu, mi ekdormetiĝis, mia fratulo, kaj aŭdas — iu vokas min laŭnomo; mi min levis: voĉo, kvazaŭ iu murmuretas: atendu, — li diras: — mi venos morgaŭ! Jes, dufoje! Nu jen, ĉu vi kredas, ĝi falis en kapon, — mi insulas min mem, tamen mi atendas lin, Kriston.

Stepanoviĉ balancis kapon kaj diris nenion; li eltrinkis teon, metis glason per flanko, sed Avdeiĉ denove starigis glason kaj verŝis ankoraŭ.

— Trinku por sano. Ja mi ankaŭ pensas, — kiam li iradis sur tero, li malŝatis neniun, amikis pleje kun simpla popolo. Li vizitis ĉiam simplajn homojn kaj elektis disĉiplojn pleje el tiaj samaj, kiel ni, pekuloj, el laboristoj: kiu altigas sin, li diras, tiu estos malaltigita, sed kiu malaltigas sin, tiu estos altigita. Vi nomas min, li diras, Sinjoro, kaj mi lavos viajn piedojn. Kiu volas, li diras, esti unua, estu servanto por ĉiuj. Ĉar, li diras, feliĉegaj estas mizeruloj, humiluloj, kvietuloj, kompatemuloj.

Stepanoviĉ forgesis sian teon; li estis homo maljuna, larmema. Li sidas, aŭskultas kaj larmoj fluas sur la vizaĝo. — Nu, trinku ankoraŭ, — diris Avdeiĉ.

Sed Stepanoviĉ faris krucan signon, dankis, deŝovis la glason kaj sin levis.

— Mi dankas vin, — li diras, — Martino Avdeiĉ, vi gastigis min, vi satigis animon kaj korpon.

— Mi petas, vizitu alian fojon, mi ĝojos je gasto, — diris Avdeiĉ. Stepanoviĉ foriris, kaj Martino elverŝis restintan teon, eltrinkis, ordigis tablon kaj denove sidiĝis apud la fenestro por labori. Li laboras kaj mem ĉiam rigardadas tra la fenestro — atendas Kriston kaj ĉiam pensas pri li kaj pri liaj aferoj. Kaj en lia kapo ĉiam estas diversaj Kristaj parolaĵoj.

Du soldatoj preterpasis, unu en regnaj botoj, alia en siaj; poste pasis mastro de najbara domo, en purigitaj galoŝoj; poste — panisto kun korbo. Ĉiuj pasis pretere; kaj jen iras apud la fenestro virino en lanaj ŝtrumpoj kaj en vilaĝaj ŝuoj. Ŝi pasis preter la fenestro kaj haltis apud interfenestraĵo. Avdeiĉ kliniĝis, ekrigardis ŝin, vidas — fremda virino, malbone vestita kaj kun infano, stariĝis apud muro dorse al vento kaj envolvas infanon; sed estas nenio, en kio envolvi. Vestaĵo de la virino estas somera kaj malbona. Kaj Avdeiĉ aŭdas: la infano krias, kaj ŝi admonas ĝin kaj neniel povas trankviligi. Avdeiĉ sin levis, eliris tra pordo ŝtuparon kaj vokis:

— Saĝulino! he, saĝulino! La virino aŭdis kaj sin turnis.

— Por kio vi staras tie kun infaneto, en malvarmo? Eniru ĉambron, en varmo vi ordigos ĝin plibone. Jen ĉi tien.

La virino miris. Ŝi vidas, maljuna maljunulo, kun antaŭtuko, kun okulvitroj sur la nazo, vokas ŝin al si. Ŝi ekiris post li.

Ŝi malsupreniĝis laŭ ŝtuparo; ili eniris ĉambron; la maljunulo alkondukis la virinon al lito.

— Tien ĉi, — li diras, — sidiĝu, saĝulino, pli proksime al la forno, — vi varmiĝos kaj mamnutros infanon.

— Lakto malestas en la mamoj, mi mem ne manĝis de la mateno, — diris la virino, tamen ŝi almetis infanon al la mamo.

Avdeiĉ balancis kapon, ekiris al la tablo, elmetis panon, supujon, formetis fornan ŝirmilon, verŝis en supujon brasikan supon, elmetis poton kun kaĉo, sed ĝi ne estis ankoraŭ preta; li verŝis sole supon kaj metis sur la tablon. Li elmetis panon, viŝtukon kaj metis ankaŭ sur la tablon.

— Sidiĝu, — li diras, — manĝu, saĝulino, kaj mi mem zorgos pri la infano; ja mi havis mem infanojn, mi scias varti ilin.

La virino faris krucan signon, sidiĝis apud la tablo kaj komencis manĝi, kaj Avdeiĉ alsidiĝis al la infano sur la liton. Avdeiĉ ŝmacis, ŝmacis al ĝi per la lipoj, sed malbone ŝmaciĝas, dentoj malestas. La infaneto ĉiam krias. Kaj elpensis Avdeiĉ timigi lin per fingro: li eksvingas, eksvingas fingron rekte al ĝia buŝo kaj poste forigas fingron. Li ne donas ĝin en buŝon, ĉar la fingro estas nigra, malpurigita en peĉo. La infaneto komencis rigardi la fingron, trankviliĝis kaj poste eĉ komencis ridi. Avdeiĉ ankaŭ ĝojiĝis. Kaj la virino manĝas kaj mem rakontas, kiu ŝi estas kaj kien ŝi iris.

— Mi estas, — ŝi diras, — soldatedzino; antaŭ ok monatoj oni forsendis edzon malproksimen, kaj neniaj sciigoj estas pri li. Mi servis kuiristino, naskis. Oni forpelis min pro la infano. Kaj jen trian monaton mi estas sen laboro. Mi ĉion elspezis. Mi volis servi nutristino, oni ne prenas: mi estas malgrasa, oni diras. Jen mi vizitis komercistedzinon, tie nia samvilaĝanino vivas; la komercistedzino promesis preni min. Mi opiniis, ke ŝi tuj prenos min. Sed ŝi ordonis veni estontan semajnon, tamen ŝi loĝas malproksime. Mi tute lacegiĝis kaj lacigis ĝin, karulon. Bone estas, ke loĝeja mastrino kompatas nin, permesas loĝi pro Kristo. Alie mi ne scius, kiel vivi. Avdeiĉ ekspiris kaj diras: — Ĉu vi havas varman vestaĵon aŭ ne?

— Nu, kia varma vestaĵo, karulo! Hieraŭ mi pruntedonis lastan tukon por dudek kopekoj.

La virino aliris al la lito kaj prenis la infanon, kaj Avdeiĉ sin levis, ekiris al muro, serĉis kaj alportis malnovan supran veston.

— Jen, — li diras, — kvankam ĝi estas malbona aĵo, tamen ĝi taŭgos por envolvi infanon.

La virino rigardis la veston, rigardis la maljunulon, prenis la veston kaj ekploris. Avdeiĉ sin deturnis, subiĝis sub la liton, elmetis kesteton, serĉis en ĝi kaj denove sidiĝis kontraŭ la virino. Kaj diris la virino:

— Kristo savu vin, aveto; videble, li sendis min apud vian fenestron. Mi frostigus infaneton. Mi eliris, estis varme, sed nur jen kiel fariĝis malvarme. Ja Li igis vin rigardi tra la fenestro kaj kompati min, malfeliĉan. Avdeiĉ ekridetis kaj diras.

— Vere Li igis. Tra la fenestro mi rigardas, saĝulino, ne vane.

Kaj Martino rakontis ankaŭ al la soldatedzino sian sonĝon kaj kiel li aŭdis voĉon, ke Sinjoro promesis hodiaŭan tagon veni al li.

— Ĉio povas esti, — diris la virino, sin levis, surĵetis sur la ŝultrojn la malnovan superveston, envolvis en ĝin la infanon kaj komencis adiaŭi, komencis denove danki Avdeiĉ'on.

— Prenu pro Kristo, — diris Avdeiĉ kaj donis al ŝi dudek kopekojn, — por elaĉĉeti la tukon.

La virino faris krucan signon, Avdeiĉ ankaŭ faris krucan signon kaj akompanis la virinon.

La virino foriris; Avdeiĉ manĝis supon, ordigis la tablon kaj denove sidiĝis por labori. Li mem laboras kaj ankaŭ memoras pri la fenestro: se mallumiĝas en la fenestro, li tuj ekrigardas, kiu pasis. Pasis konatuloj, pasis fremduloj, sed neniu estis atentiga.

Kaj jen Avdeiĉ vidas: kontraŭ la fenestro mem haltis maljunulino, komercistino. Ŝi portas korbon kun pomoj. Malmulto da pomoj jam restis: videble, ŝi vendis ĉiujn; kaj trans ŝultro ŝi tenas sakon kun lignaj splitoj. Ŝi kolektis, verŝajne, ie sur konstruejo, iras hejmen. Kaj videble, la sako lacigis ŝian ŝultron, ŝi ekvolis transmeti ĝin sur alian ŝultron; ŝi malsuprenigis la sakon, metis la korbon kun pomoj sur stratan koloneton kaj komencis enskui splitojn en sako. Kaj dum ŝi enskuis sakon, de ie aperis knabo, elkaptis pomon el korbo kaj volis forkuri, sed la maljunulino rimarkis, sin returnis kaj ekkaptis la bubon je maniko. La bubo ekbatiĝis, volis forŝiriĝi, sed la maljunulino ekkaptis lin per ambaŭ manoj, forbatis de li ĉapon kaj ekkaptis je haroj. La bubo krias, la maljunulino insultas. Avdeiĉ ĵetis sian laboron planken, elkuris tra la pordo, eĉ faletis sur la ŝtuparo kaj faligis la okulvitrojn. Avdeiĉ elkuris sur la straton; la maljunulino skuas la bubon je haroj kaj insultas, volas konduki lin al policano; la bubo penas liberiĝi kaj sin pravigas. — Mi, — li diras, — ne prenis; pro kio vi batas; forlasu. Avdeiĉ komencis disigi ilin, prenis la bubon je mano kaj diras: — Forlasu lin, avineto, pardonu lin pro Kristo.

— Mi tiel pardonos lin, ke li memoros tutan jaron. Mi forkondukos lin, sentaŭgulon, policejon. Avdeiĉ komencis admoni la maljunulinon:

— Forlasu, — li diras, — avineto; li ne faros ĝin plu. Forlasu pro Kristo.

La maljunulino forlasis lin; la knabo volis kuri, sed Avdeiĉ ektenis lin.

— Petu, — li diras, — pardonon ĉe la avineto. Kaj plu ne faru; mi vidis, kiel vi prenis. La knabo ekploris, komencis peti pardonon. — Nu jen tiel! Kaj nun prenu pomon, jen.

Kaj Avdeiĉ prenis el la korbo pomon kaj donis al la knabo. — Mi pagos, avineto, — li diris al la maljunulino.

— Vi trodorlotos tiamaniere ilin, malnoblulojn, — diris la maljunulino. — Necesus tiel lin rekompenci, ke li ne povu tutan semajnon sidiĝi sur sian postaĵon.

— He, avineto, avineto — diris Avdeiĉ. — Laŭ ni estas tiel, sed laŭ Dio estas ne tiel. Se necesas vergi lin pro pomo, kion necesas fari al ni pro niaj pekoj? La maljunulino eksilentis.

Kaj Avdeiĉ rakontis al la maljunulino parabolon pri tio, kiel mastro pardonis al farmulo tutan lian grandan ŝuldon, kaj la farmulo ekiris kaj komencis premegi sian ŝuldanton. La maljunulino aŭskultis, la knabo ankaŭ aŭskultis.

— Dio ordonis pardoni, — diris Avdeiĉ, — alie al ni ankaŭ ne pardoniĝos. Ĉiujn pardoni, kaj nekomprenantan — despli. La maljunulino balancis kapon kaj ekspiris.

— Nu, certe, tiel, — diris la maljunulino, — sed ili ja trodorlotiĝis.

— Tiele, ni, maljunuloj, devas instrui ilin, diris Avdeic.

— Tion mi ankaŭ parolas, — diris la maljunulino. — Mi mem havis sep infanojn, — sola filino restis.

Kaj la maljunulino komencis rakonti, kie kaj kiel ŝi vivas ĉe la filino kaj kiom da nepoj ŝi havas.

— Jen, — ŝi diras, — kia jam estas mia forto, kaj mi laboras. Mi kompatas infanojn nepojn; kaj bonaj estas la genepoj: neniu renkontas min, kiel ili. Ksenjo deiras de mi al neniu. «Avineto, kara avineto, karulino»… — Kaj la maljunulino tute malseveriĝis. — Cetere, infana agado. Dio kun li!.. diris la maljunulino rilate al la knabo.

Apenaŭ la maljunulino volis levi la sakon sur la ŝultrojn, alsaltis la knabo kaj diras:

— Permesu, mi portos, avineto, mia vojo estas la sama.

La maljunulino balancis la kapon kaj surmetis la sakon sur la knabon.

Kaj ili ekiris kune laŭ la strato. Kaj la maljunulino forgesis demandi ĉe Avdeiĉ monon por pomo. Avdeiĉ staris kaj ĉiam rigardis ilin kaj aŭskultis, kiel ili iris kaj ĉiam interparolis pri io.

Avdeiĉ revenis hejmen, trovis la okulvitrojn sur la ŝtuparo, — ili ne rompiĝis; — li prenis sian laboron kaj sidiĝis denove. Li laboris iom kaj vidas — lanternisto venis lumigi lanternojn. «Videble, necesas lumigi lampon», li pensis, lumigis la lampon kaj denove komencis laboron. Li tute finis unu boton, rigardis: bone. Li kaŝis ilaron, prenis la lampon, starigis ĝin sur la tablon kaj elmetis de breto Evangelion. Li volis malfermi la libron sur tiu sama loko, kie li notis hieraŭ per detranĉaĵo de marokeno, sed ĝi malfermiĝis sur alia loko. Kaj kiam Avdeiĉ malfermis Evangelion, li rememoris sian hieraŭan sonĝon. Kaj ĵus kiam li rememoris, subite aŭdiĝis al li, kvazaŭ iu movetas, paŝetas per piedoj post li. Avdeiĉ ekrigardis reen kaj vidas: staras kvazaŭ homoj, en malluma angulo, — staras homoj, sed li ne povas kompreni, kiuj ili estas. Kaj voĉo murmuretas al li en orelon: — Martino! he, Martino! ĉu vi ne ekkonis Min? — Kiun? — elparolis Avdeiĉ. — Min, — diris la voĉo. — Ja ĝi estas Mi.

Kaj elpaŝis el la malluma angulo Stepanoviĉ, ekridetis kaj kiel nubeto disiĝis, malaperis… — Kaj ĝi estas Mi, — diris la voĉo.

Kaj elpaŝis el la malluma angulo la virino kun la infaneto, kaj la virino ekridetis, la infaneto ekridis, kaj ili ankaŭ malaperis.

— Kaj ĝi estas Mi, — diris la voĉo.

Elpaŝis la maljunulino kaj la knabo kun pomo, kaj ambaŭ ili ekridetis kaj ankaŭ malaperis.

Kaj ĝoje fariĝis en la animo de Avdeiĉ; li faris krucan signon, surmetis la okulvitrojn kaj komencis legi Evangelion — tie, kie ĝi malfermiĝis. Kaj supre de la paĝo li legis:

«Mi ekmalsatis, vi donis al Mi manĝi, Mi eksoifis, kaj vi trinkigis Min; Mi estis vojiranto, kaj vi akceptis Min»… Kaj malsupre de la paĝo li legis ankoraŭ:

«Ĉar vi faris tion por unu el Miaj malpliaĝaj fratoj, vi faris por Mi» (Evang. de Mateo, ĉap. 25).

Kaj Avdeiĉ komprenis, ke la sonĝo ne trompis lin, ke vere tiun ĉi tagon lia Savinto venis al li kaj vere li akceptis lin.

1  Rusa kutimo por montri, ke oni plu ne deziras trinki. N. K.