Kie mi vidas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Dove io vedo
de Andrea Zanzotto
Tradukita de Carlo Minnaja
El "Enlumas min senlimo", Kooperativo de Literatura Foiro, 1990.


KIE MI VIDAS

Favoro, aromo apenaŭ
elspira, somero elskuanta
el sino aperta de septembro
spikojn kaj herbojn sur la tutan teron
kaj ekscitanta nematuran sunon
kaj la ŝviton bonvolan
kaj la pigran verdigadon
de vinberoj inter terbul’ kaj nuboj,
kurta fervoro en kiu mi rekonas
min reviva, ĉie kaj ĉie l’ okulon
mian lepran ĉu vi lumigas?
Ne sur la tuta tero,
ne ĉiuloke sed nur
kie mi hodiaŭ min retrovis
kie mia kor’ elektis.
Tenerega valo,
kiun freŝofaden’ apertas por ricevi
fragojn kaj guterojn,
lum’ aludita de mateno,
vi animita Soligo
povraj speguloj, povraj duonombroj:
kie vi estas, ke antaŭ vi, en via
fajna sindifino mi ‘stas por ĉiam kaj vane
kaj vane al mi parolas, mia nutro nura?
Sed hodiaŭ dalioj kaj kloŝfloroj
kaj poploj kaj astroj dispapilias
super malriĉaj pejzaĝoj,
hodiaŭ mi kortreme
gvatas la valon
kiun mi ĉiam amos. Brula kaj febla
septembro sin longigas en la nordon
inter pomoj bluaj, ĝis la pomoj bluaj.
Superriĉas dekIivoj.