Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof
Aŭtoro: Grigorij Arosev
Fonto: [1]
Eldonita: je la 15-a de marto 2021
Permesilo: CC BY 4.0

Kvin jarojn post la fino de la dua mondmilito oni jam preskaŭ perdis la esperon retrovi la malaperintajn gefilojn de Ludoviko Zamenhof. Tamen la postmilita kaoso daŭris longe, kaj la komunikoj estis malrapidaj, do restis eta ŝanco. En 1950 la ĵus restarigita UEA tial sin turnis al International Tracing Service por provi ekscii la sorton de la familianoj de Ludoviko.

En la jaro 1943 la internacia sekcio de la Brita Ruĝa Kruco lanĉis registran kaj spuradan servon por malaperintaj homoj. La organizaĵo estis nomita Centra Spurada Buroo (Central Tracing Bureau) februare 1944. Dum la milito disvolviĝis, la Buroo estis translokita de Londono al Versajlo, poste en Frankfurton ĉe Majno kaj fine al Bad Arolsen, kiu estis konsiderita centra loko inter la areoj de la Okupacio kaj havis sendifektan infrastrukturon netuŝitan de la milito.

La 1-an de julio 1947 la Internacia Organizo por Rifuĝintoj transprenis la administradon de la Buroo, kaj la 1-an de januaro 1948 la nomo estis ŝanĝita al International Tracing Service (”Internacia spurada servo”, mallonge ITS). Dokumentoj el la ITS-arkivoj estis malfermitaj al publika aliro novembre 2007. Spuri malaperintojn, eltrovi homsortojn, doni al familianoj informojn, ankaŭ por kompensaj kaj pensiaj aferoj, estis la ĉefaj taskoj de ITS ekde ĝia komenco.

En la jaro 1950 UEA, tiam ankoraŭ kun Centra Oficejo en Anglio, sendis leteron al ITS kun la peto helpi ekscii ion pri la sortoj de la membroj de la familio Zamenhof.

La leteron subskribis, kaj, evidente, esence verkis Cecil Charles Goldsmith, la tiama sekretario (direktoro) de la Centra Oficejo de UEA; oni verŝajne ne eraras supozante ke Goldsmith ankaŭ iniciatis la tutan aferon. La letero estis sendita la 21-an de novembro 1950 kaj post 7 tagoj ricevita de ITS.

Cecil Charles Goldsmith (1889-1972) estis esperantisto ekde 1907. Dum la li militservis kiel brita armea oficiro kaj estis vundita. Aktivis en la Esperanto-movado sur ĉiuj niveloj – de loka ĝis IEL/UEA. Dum la epoko de IEL (1936-1947) li estis la sola direktoro de la Ligo, kaj post la kunfandiĝo kun la malnova UEA Goldsmith estis ties sekretario pliajn 8 jarojn. Goldsmith organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn kaj kongresojn, inkluzive de tri britiaj UK-oj.

La letero de UEA al ITS mencias ĉiujn konatajn faktojn pri la tri gefiloj de Ludoviko Zamenhof kaj pri pliaj familanoj. De post tiam kelkaj cirkonstancoj iĝis pli klaraj, sed kelkaj ne: ekzemple, ĝis nun oni ne havas sendubajn informojn pri la konkretaj mortigdatoj de Lidja kaj Zofia Zamenhof. Ŝajnas ke ekde 1950 la kvanto de la ĝustaj informoj pri la anoj de la familio Zamenhof restis preskaŭ la sama.

La leteron de UEA al ITS mi trovis en unu el la germanaj arkivoj, kiuj liveras dokumentojn de la nazia tempo. La letero ne enhavas ion sensacian, tamen ankoraŭfoje donas eblon imagi, kiom malfacila estis la serĉado/spurado de homoj en la postmilita tempo.

Krome videblas, ke certajn vortojn (nomojn) iu krajone substrekis – plej verŝajne, estis oficistoj de ITS, kiuj kredeble efektive provis ion fari kaj iun trovi.

Dufoje estas skribita germanlingve ”bleibt bestehen” (”restas kiel estis”), sed kion tio signifas, ne klaras: oni povintus pensi, ke temas pri indikoj pri postvivintoj, kiel probable Henri Minc, sed la sama rimarko troviĝas ankaŭ super la nomo de Adam Zamenhof, kiu evidente estis mortigita.

La arkivo enhavas pliajn dokumentojn, precipe franclingvajn, kiuj tamen donas absolute neniun plian informon pri la familianoj. Krome mankas iuj ajn paperoj pri la aliaj personoj menciitaj en la letero.

Laŭ la informoj ricevitaj de kelkaj fakuloj pri la historio de Esperanto-movado, ĉi tiu letero neniam estis publikigita kaj eble eĉ ne estas konata.