Kiel akiri bonan stilon?
Kiu el vi, karaj legantoj, ne havas la deziron fariĝi bona Esperanta stilisto? Se estas permesate juĝi laŭ propra sperto, tio estas la vero je vi ĉiuj! Kaj vi estas pravaj. La konscio pri perfekteco naskas nepriskribeblan, internan ĝuon. Sed la perfektaj stilistoj estas ankaŭ la plej bonaj reprezentantoj de Esperanto. Nenio konvinkas pli efike neesperantistojn ol lingva perfekteco, ĉu buŝa, ĉu skriba. La bona stilo pledas por si mem kaj havigas al la posedanto aŭtoritaton neatakeblan. Kontraŭe homo, mallerte uzanta nian belan trezoron, senkreditigas Esperanton. Prave vi demandos: Ĉu la afero estas tiom malfacila? Oni ja diris al ni, ke Esperanto estas tre facile lernebla! — Certe, ĝia gramatiko estas ekstreme simpla kompare al naciaj lingvoj. Sed la gramatiko ne estas ankoraŭ la lingvo! Tamen eĉ la lingvo Esperanto estas facile akirebla — en difinita senco. Se la afero estas nur pri tio, esprimi simplajn, ĉiutagajn frazojn, por sin komprenigi al aliaj esperantistoj, ni ne bezonas longan tempon. Multaj el ni scias, kiel bone ili interparoladis kun alilandanoj okaze de internaciaj kongresoj, kvankam hejme ili ne tro multe ekzercadis nian lingvon. Sed konsideru la diferencon: Skribi aŭ eĉ presigi gravajn verkojn en bona, internacia stilo estas tute alia afero. Kaj tiuj, kies fluajn, liberajn paroladojn ni aŭdis kun admiro dum la samaj kongresoj, certe multe, tre multe penadis, por akiri tiun kapablecon. Aŭ, kiam vi legas bonegan Esperantan artikolon, tradukon aŭ originalaĵon, kies lingvan valoron vi sentas kvazaŭ instinkte: Estu certaj, ke la aŭtoroj bezonis longan tempon kaj studadon, por povi tion efektivigi. Kiel ili atingis sian perfektecon? Jen la demando, kiu nin interesas. Povas ekzisti tre malsamaj metodoj, kiujn mi eble ne konas, por atingi la intencitan celon. Mi do povas malkaŝi nur tion, kion mi persone trovis bona en tiu ĉi rilato. Jen koncize mia programo, kies apartajn punktojn mi poste klarigos iom pli detale: 1) Multa, atenta legado (plej bone voĉe!) de senriproĉa Esperanta teksto; 2) analizado de la legaĵo je demandoj kaj respondoj; 3) analizado gramatika; 4) tradukado kaj retradukado; 5) eltirado de frazoj; 6) libera tradukado Esperanten; 7) liberaj paroladoj kaj originala verkado.
1) Multa legado. Mi diris eksprese: de senriproĉa Esperanta teksto. Prefere oni uzu, kaj precipe en la komenco, la verkojn de Dro Zamenhof, Kabe ktp., ĉar ili estas modelaj en ĉiu rilato. Multa legado ne signifas, ke oni legu multon per unu fojo. Kontraŭe, ĉiufoje ne tro grandan tekston, sed funde, perfekte, konstante daŭrigante. — Estas interese, kion Kabe ie diras pri sia stilo: „Se efektive mi estas ne malbona Esperanta stilisto, mi havas nur unu meriton, ke mi atente legis kaj studis la verkojn de nia majstro, inokulis al mi la mirindan simplecon kaj naturecon de lia stilo kaj penis ĉiam ĝin imiti. Se mi sukcesis, mi atingis la rezultaton nur dank’ al la elekto de bona modelo kaj al fidela imitado.“ La samon mi konsilas al ĉiuj, kiuj intencas fariĝi bonaj stilistoj. Al la vortoj de Kabe oni povas nenion aldoni, eble nur tion, ke li estas tro modesta. Liaj verkoj egalas tiujn de Dro Zamenhof kaj ankaŭ speciale taŭgas por nia celo.
2) Analizado je demandoj kaj respondoj. Tio estas tre grava, ne preterlasota ekzerco. La efektivigo estas simpla kaj iom post iom kondukas al rimarkinda praktiko. En la unua tempo oni elprenu la demandojn kaj respondojn laŭvorte el la teksto, plej bone skribe preparante kaj voĉe ripetante. Mallonga ekzemplo el la supraj vortoj de Kabe. Demando: Kiun meriton havis Kabe koncerne sian stilon? Respondo: Ke li atente legis kaj studis la verkojn de nia majstro. Demando: Ĉu li sukcesis? Respondo: Jes, sed li atingis la rezultaton nur dank’ al la elekto de bona modelo kaj al fidela imitado ktp. — Tiel ekzercante (skribe kaj voĉe) oni konstatos, ke iom post iom la frazoj fiksiĝas en la memoro kaj estas pretaj, kiam oni bezonas ilin.
3) Analizado gramatika. Ĉi tiu ekzerco estu mallonga. Nur en malfacilaj kaj dubaj okazoj oni serĉu en bona sintakso, en „Lingvaj Respondoj“ de Dro Zamenhof, kaj en „Lingvaj demandoj“ aperantaj regule en „Germana Esperantisto“. Cetere praktiko valoras pli multe ol teorio. La simpleco de la gramatiko liberigas nin de tro forta cerbumado, kaj „fendi harojn“ ne estas nia celo.
4) Tradukado kaj retradukado. Ĉi tiu laboro ne povas esti plenumata sufiĉe ekzakte! Unue el la Esperanta teksto nacilingven (celota estas tre pura nacilingva stilo, kiel eble plej laŭvorte), poste el la nacilingva traduko Esperanten kaj komparado kun la originala teksto (ĉiam skribe kaj voĉe!) Tiamaniere oni povas sen peno lerni parkere grandajn partojn el modelaj verkoj. Oni elektu interesajn partojn, por stimuli la spiriton.
5) Eltirado de frazoj. La plej bonajn kaj karakterizajn frazojn oni notu skribe en aparta kajereto (plej bone laŭalfabete, substrekante la sencportan vorton el la nacilingva frazo). Benata estu tiu ĉi laboro! Kiom mi mem lernis per tio! Pri la efektivigo mi bezonas diri nenion. Vi legas, karaj legantoj, jam de longe miajn publikigaĵojn en tiu ĉi gazeto sub la titolo: Rimarkindaj frazoj el „La Faraono“ de Kabe. Ĉu ili plaĉas al vi? Se jes, faru la samon koncerne aliajn librojn, kaj vi konstatos la profiton, kiun donas tia ellaboraĵo.
6) Liberaj tradukoj. Sentante vin sufiĉe fortaj (sed ne pli frue!), vi povas elekti simpatian, nacian tekston, por ĝin traduki Esperanten. Ne traduku ĉion, kion vi hazarde legas. Elektu saĝe kaj bone. Vi sentu ĝojon kaj ĝuon pri via propra laboro, kaj ĝi ĝojigu kaj helpu ankaŭ aliajn (ĉar vi ja havas la ambicion deziri, vidi viajn verkojn presitaj). Zorgu, ke ili estu legindaj. Akceptante miajn konsilojn vi spertos, ke la gazetoj volonte presigos viajn artikolojn. Baldaŭ vi estas atingonta la celon. Jam mankus nur unu ŝtupo, kiun vi devas ankoraŭ suriri:
7) Liberaj paroladoj kaj originala verkado. Ne ĉiu povas tion atingi. Sammezure kiel vi estras vian nacian lingvon, vi ankaŭ estros Esperanton. Ne pensu, ke Esperanto vin faros oratoro, se tiun kapablon vi ne posedas denature. Tamen ne malesperu. Iugrade la rutino anstataŭos la talenton. En la komenco oni lernu parkere la dirotan tekston. Poste oni provu paroli libere laŭ tiel nomata „dispozicio“ (resuma listo de la apartaj punktoj de parolado, ordigita logike). Ju pli oni kuraĝas paroli libere, des pli oni fortiĝas spirite kaj per tio fariĝas pli kapabla, diri efikajn paroladojn. — La samo valoras pri originala verkado. Ĝi estas la krono de nia penado. Se vi plenumos konscience miajn konsilojn, tio ne estos tro malfacila al vi. Komence elektu malgrandan personan travivaĵon, por ĝin esprimi Esperante. Per tio vi lernos pensi en nia lingvo. Tio estas nepra kondiĉo por la sukceso. Post sufiĉa ekzercado provu esperantigi originale ideon, kiu vin okupas speciale: artikolon pri propagando aŭ organizado, novelon aŭ eĉ romanon. Entute oni povas konstati, ke niaj samideanoj tro multe tradukas kaj tro malmulte verkas originale. Sed vivanta lingvo, kia estas Esperanto, nepre bezonas grandan, gravan literaturon originalan. Helpu atingi ĉi tiun celon irante mian vojon! Malrapide, sed zorge kaj singardeme, ni konstruu nian belan templon!