Kio ajn

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Kio ajn
Aŭtoro: Bertilo Wennergren, Martin Wiese
Fonto: [1]
Permesilo: CC BY-SA 3.0

Mesaĝo valida por ĉiuj.
Ankaŭ por tiuj, kiuj ne scipovas fajfi.

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Knabino okulumas kaj invitas vin
Ne kredu, ke signifas, ke vi havos ŝin
Vi posedas ĉion nun, kaj vin mankas nul’
Morgaŭ ĉio estos for pro erarkalkul’.
Gardu vin, amik’

Kio ajn...
Povas okazi - kiam ajn

Tediĝas la knabino, ŝi ne volas plu
Espero vaporiĝis, via eno estas tru’
Sed havas fundon la abismo, ĉesos la koŝmar’
Spitu al la malespero, vi pluiru ĉar
Sciu vi amik’

Kio ajn...
Povas okazi - kiam ajn

Ĉu natura leĝaro, ĉu dio
Tion fajfu vi nur.
Vivo estas hazardo por ni

Kio ajn...
Povas okazi - kiam ajn