Kio estas Esperantisto?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kio estas Esperantisto? (1918)
Aŭtoro nekonata. El: "La Laboro" El Junio 1918.

Unue diligente lernanta
Baldaŭ la lingvon scianta
Kaj ĝin nun pliboniganta,
Verdstelojn portanta,
Gazetojn abonanta,
Grupojn fondanta,
La himnon kantanta,
Poŝtkartojn skribanta
kaj markojn kolektanta
Librojn konsumanta,
Ĉiam pli aĉeti devanta,
Multan monon elspeziganta,
Ĉion al Esperanto koncerniganta,
Rigardata freneziĝanta,
La gazetojn turmentanta,
Ĉie propagandanta.
Poeziojn ŝatanta
Liberecon ameganta,
Pri paco parolanta,
La kontraŭon faranta
Gehomo ĉiulanda.