Kokino kaj inkubatoro
Boris Mirski
Indekso : Kokino kaj inkubatoro de Boris Mirski |
Kokino kaj inkubatoro
Boris Mirski
La ĉarma baptanino
Kokino,
starante ĉe la kovmaŝino,
ekbekis ĝin, ekflaris
kaj kun aplomb' deklaris:
"Ho, Dio: Kia ilo fia:
El naskoaparato tia
aperos ja kokidoj
al ĉies pravaj ridoj!
Kaj kia fi—malkonsekvento
terura
ĝin uzi por produkt' de koka gento
anstataŭ la natura instrumento:"
Sed malgraŭ tiu ĉi rezono
jam post monato
el aparato
aperis idoj — vera krono
de dia fruktodono.
Kaj bravaj idoj de l' maŝin'
dikiĝis kaj prosperis
kaj diris mem, ke la Kokin'
malsaĝe konsideris.
Ho, Esperanto: Mond' koleris,
kiam subite vi aperis.
Sed estis vi de klera kovo
kaj venis vi el vera ovo
de lingvoj de Eŭropo;
Vi ne fiaskis dum la provo,
ĉar naskis vin produktopovo
kaj forto de ciklopo.