Kolombio: Lando kiu semas korpojn

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kadre de nacia protestado, la 22-an de decembro 2019 en Medeĝino, Kolombio, vee aperis tiu grupo da gejunuloj, kiuj pendiĝis nude kaj sin farbis sange por terore memorigi pri la kruelaj agoj de la nuntempa registaro.

La kolombia protesto, kiu jam komenciĝis antaŭ unu monato, ne ĉesas kaj ne ripozas, sed male, ĝi kreskas kaj sin esprimas diversmaniere. Ĝi ĉiutage marŝe plenigas la stratojn per flagoj, rezistokantoj kaj afiŝoj, rifuzas kaj malaprobas ŝvite la prezidenton kaj ties decidojn, kiuj inkluzivas malplenumon de la riparo al la nacimilitaj viktimoj, malprotektadon al indiĝenoj kaj eksgerilanoj, redukton de salajroj, mankon de signifa buĝeto por edukado, tributan reformon kaj aliajn.

Dum iu svaga reakcio de la prezidanto, li erare aludis ke oni skribu la vorton Kolombio per majuskla ‘P’, tio provokis rankorajn reagojn de la kolombianoj, kaj kreskon de lia infamio.

Sed eble ĉi tiun specifan proteston detonaciigis la ĵusa malkovro de fosaĵo, kiu enhavas pli ol 50 korpojn, kiuj plejcerte estis murditaj de la armeo kiel fals-pozitivoj (procezo kiu konsistas el mortigado de armeo al civiluloj, por ilin montri trompe kiel militajn mortigojn), tial surflage la protestantoj ŝvebe skribas “Lando kiu semas korpojn” (Un país que siembra cuerpos).

“La armeo mortigas nin, la paramilitistoj mortigas nin, la Esmad [Skadro kontraŭ tumultoj] mortigas nin, la ŝtato mortigas nin. Pro niaj mortintoj …“, skribis iu protestanto en sociaj retoj.

Alia kolombiano faris demandon: “Lando, kiu semas korpojn”, kion ĝi rikoltas? “Lando kiu estas indiferenta antaŭ la semitaj korpoj, antaŭ la sufero de iliaj familioj, la kulpuloj …”, diris alia.

Cquote1.svg Pasen todos los moralistas que se escandalizan con la naturaleza del cuerpo desnudo pero no con los cuerpos violados, torturados, asesinados, masacrados y desaparecidos que arrastra este país a diario. pic.twitter.com/T3Ofsu67iS Cquote2.svg
— Yenifer Yepes (@yeniyepes) 22 de diciembre de 2019
Cquote1.svg Preterpasu ĉiuj moralistoj, kiuj skandaliĝas pro la naturo de la nuda korpo, sed ne pro la korpoj perfortitaj, torturitaj, murditaj, buĉitaj kaj malaperintaj, kiujn ĉi tiu lando trenas ĉiutage. Cquote2.svg
'


Cquote1.svg Seguimos en la calle, construyendo vida digna para tod@s! Gran trabajo de estos artistas. Nos recuerdan la miseria humana de un país que mata sus jóvenes y bombardea sus niños. PAIS QUE SIEMBRA CUERPOS. 😪😡 pic.twitter.com/y4xEv2cqzH Cquote2.svg
— LuzMa Múnera ¡Cacerolazo Somos Todos! (@luzmamunera) 22 de diciembre de 2019
Cquote1.svg Ni daŭre estas sur la stratoj, konstruante dignan vivon por ĉiuj! Estis granda laboro de tiuj artistoj. Ili memorigas nin pri la homa mizero de lando kiu mortigas siajn junulojn kaj bombardas siajn infanojn. LANDO KIU SEMAS KORPOJN Cquote2.svg
'

La manfaritaj afiŝoj iĝis kutima mesaĝejo de la protestantoj.

-Pardonu la ĝenon, ni luktas por nova lando.

-Mi nur petas al Dio, ke mi ne estu indiferenta antaŭ la maljusto


Cquote1.svg “Artistoj kaj publiko unisone alvokas justecon, egalecon, pacon kaj urĝajn solvojn al la problemoj, kiujn alfrontas la lando” Cquote2.svg
'

diris la organizantoj de unu el la protest-koncertoj en deklaro pri la bilanco de la tago, kiu finiĝis sen incidentoj.

Cquote1.svg Como respuesta a la tristeza de un país que siembra cuerpos #MedellinResisteCantando pic.twitter.com/8FSH06GlNP Cquote2.svg
— Suricata 🐝🥑 (@SuriDesparchado) 23 de diciembre de 2019
Cquote1.svg Kiel respondo al la tristeco de lando, kiu semas korpojn. Cquote2.svg
'

Unu el la protestestroj fervore anoncis:

Cquote1.svg Dum la postuloj de la popolo ne estos aŭskultitaj konvene, la muziko, la arto kaj la kulturo daŭre estos niaj rezisto-armiloj. Cquote2.svg
'

Do, dum la nekolombianoj estos festantaj sian ferion, kristnaskon kaj novjaron en familia rondo kaj manĝigaj kunvenoj, la kolombia popolo konsente kaj kontente al sia celo surstrate levos sian voĉon por esti aŭdata de la registaro kaj respektigi siajn rajtojn, nome de la paco, libereco kaj konkordo.