Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. V-VII)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ANTAŬPAROLO.


La intereso por Esperanto en komercaj rondoj kreskaj pli kaj pli. Tion pruvas unuflanke ĝia pligrandiĝanta uzo mem, aliflanke ankaŭ la diversaj komercaj verkoj esperantaj, aperintaj dum la lasta tempo. Tiuj verkoj laŭ nacieco de l’ aŭtoro malsamas rilate al enhavo, stilo kaj vortaro. Stilo ne povas kaj ne devas esti unuformigata, ĉar en la varieco ja kuŝas la riĉeco de lingva esprimado. Sed tre grava por la evoluo de Esperanto estas la uzita vortmaterialo. Multaj komercaj vortoj de nia lingvo estas uzataj de post 25 jaroj. La Esperantista Akademio ankoraŭ ne oficialigis ilin, sed iom post iom ili eniris definitive en la grandajn vortarojn. Ne ĉiuj nacioj povas profiti el tio. Krom tio pri vico da vortoj ekzistas dubo, prefero aŭ neŝato. Kelkafoje uzantoj ankaŭ surpaŝis vojon, kiu nepre kondukos al komplikigo de nia lingvo. Ĝia alta kvalito ja ĝuste konsistas en la mirinda simpleco.

De post pluraj jaroj oni jam montris la necesecon de Komerca Vortaro en Esperanto, tamen nenia tia vortaro aperis.

Tiu ĉi libro celas plenumi la rolon de tia verko. Ĝi estas la rezultato de longjara praktiko kaj de plurjara esplorado kaj ekzamenado.

Ĝi ne pretendas esti kompleta , kontraŭe enhavas, kiel baza verko por eldono pli granda, nur la plimulton de la bezonataj fakterminoj kaj la komercan interpreton de l’ vortoj, samtempe apartenantaj al la komuna lingvo. Por praktika utiligo tabeloj de l’ monsistemo de ĉefaj landoj, de mezuroj kaj pezo kaj de specifa pezo de materioj estas aldonitaj ; plue listo de l’ signaro por telegramoj kaj internacia hotela telegram-kodo.

La libro reprezentas kolektivan laboron.

Koregan dankon mi devas esprimi tie ĉi al la kunaŭtoro, mia amiko kaj samideano, s-ro Prof. A. Mazzolini. Malgraŭ sia granda aĝo li modele kunlaboris en tiu ĉi modesta verkaĵo. Lian laboremon mi admiras. Li okupis sin ĉefe pri la kompilado de l’ manuskripto.

Mia tasko estis la faka kompletigado, revizio de l’enhavo kaj la teknika aranĝo.

Kiel antaŭvideble en kolektiva laboro, la opinioj de l’aŭtoroj - praktikisto kaj teoriulo - ofte ne akordiĝis. Tiam la voĉo de l’ praktikisto decidis, ĉar la verko ja celas respeguli la praktikon mem. Tiel la vortaro enhavas nombron da esprimoj, pri kiuj, post serioza ekzameno pri la jama uzo aŭ la signifo, mi sola estas respondeca.

El la rimarkoj, rekomendoj kaj konsiloj de s-ro Prof. Cart, Prezidanto de la Lingvo Komitato kaj de ĝia Akademio, kaj de s-ro Prof. Grosjean-Maupin, Direktoro de la Sekcio « Komuna Vortaro », kiuj ambaŭ private trarigardis la vortaron, ni multe profitis. Same el la notoj de s-roj La Colla, L. K. (Palermo), Arabeno kaj Schmuckher (Genova), kiuj bonvolis kritiki la manuskripton. Ankaŭ miaj amikoj s-roj Max Butin, L. K. (Godesberg), Rud. Hromada, L. K. (Praha) kaj Frans Schoofs (Antwerpen), Georges Delanoue (Paris) kiel fakuloj, faris kelkajn utilajn sugestojn kaj rimarkojn pri la enhavo de l’ vortaro. Al ĉiuj mi kore dankas pro ilia helpemo.

La vortaro kaŭzis multan, ne tuj konstateblan detal-laboron. La tasko ne estis facila. La verko certe ne estos perfekta, kvankam ni faris nian tutan eblon pri tio. Volonte kaj kun antaŭdanko ni do akceptos seriozan kritikon kaj proponojn por plibonigo de eventuala dua eldono aŭ por verko pli detala.

Ke la verko faru bonan servon al nia lingvo kaj aparte al tiuj, kiuj uzas ĝin kiel informilon, tio estas la sincera deziro de ambaŭ aŭtoroj kaj de l’ eldonisto.

En la naskiĝurbo de l’ Majstro

Białystok (Polujo), en aŭgusto 1927.

Robert Kreuz