Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/bileto
Aspekto
Esperanto-Eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento, Italio (p. 9)
147 bileto, 1. papera, kartona folieto kun surskribo rajtiganta eniri ie, partopreni en io, vojaĝi, ktp. — Trama, fervoja bileto;
- a) monbileto, papermono, eldonita de l’ ŝtato aŭ de leĝe privilegiita financ-instituto, rajtiganta la posedanton, sen legitimacio, ŝanĝi ĝin je alia mono aŭ uzi ĝin por pago. (K bankbileto, banknoto).
- b) ir-revena bileto, karteto donanta rajton fari vojaĝon de iro al unu loko kaj de reveno de ĝi al la loko de foriro.
- c) ordonbileto, skribaĵo, per kiu oni devigas sin, pagi sumon, ĉu al persono nomita en ĝi, ĉu pro ĝia ordono al iu ajn persono, rajte ĝin posedanta.