Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/karto
Aspekto
Esperanto-Eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento, Italio (p. 32-33)
551 karto, paperfolio maldika aŭ dika, kun desegnaĵo aŭ ilustraĵo aŭ surskribo uzata por sciigoj.
- a) poŝtkarto, maldika kartonfolio por nelongaj korespondaĵoj, sur kiu estas presita la poŝtmarko aŭ kiu havas lokon por ĝi ; oni sendas ĝin sen koverto.