Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/letero

Esperanto-Eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento, Italio (p. 43)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  leĝo
leterkesto  ►

722 letero, korespondaĵo skribita sur paperon (K. poŝtkarto, telegramo, bileto).

a) asekurita letero, v. valorletero.
b) ekspresletero, letero, liverata al la adresato pli rapide ol aliaj leteroj.
c) kambio-letero, v. kambio.
ĉ) registrita letero, v. rekomendita letero.
d) rekomendita letero, letero pri kiu la poŝtoficejo liveras al la sendanto ricevateston. En kazo de perdo, la poŝta administracio devas pagi kompenson al la sendinto.
e) valorletero, letero, sur kiun la sendanto skribas la valoron aŭ la enhavatan sumon, kiu estos al li pagota de la poŝta administracio, en kazo de perdo.