Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/libro
Aspekto
Esperanto-Eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento, Italio (p. 44)
728 libro, multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuto. En komerco uzata por enskribo, registrado, ktp.
- a) ĉeflibro, libro, en kiu oni enregistras ĉion, rilatantan al la komercado kun sia klientaro laŭ kontoj. En la « simpla » librotenado ofte ĉiu kliento havas apartan konton. En la « duobla sistemo » ĝi ampleksas la kontojn pri aktivo kaj pasivo kaj pri kapital-posedo.
- b) jarlibro, libro, broŝuro, resume prezentanta la okazintaĵojn, la faktojn de unu jaro, ofte kun almanaka parto, kun statistikoj kaj aliaj diversspecaj utilaĵoj.
- c) kaslibro, libro, en kiu oni enregistras ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
- ĉ) magazenlibro, libro, en kiu estas registrataj la movoj (alveno kaj foriro) de ĉiuspecaj varoj.
- d) memorlibreto, v. notlibro.
- e) notlibro, libreto, kajero, en kiun oni resume skribas faritajn aŭ farotajn aferojn, por ne forgesi ilin (K. agendo).
- f) ŝparlibro, libro, en kiu estas enskribataj la sumoj, ŝparitaj kaj enpagitaj ĉe ŝparkaso.
- g) taglibro, v. memorialo.