Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/marko

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 48)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  marki

790 marko, 1. monero de Estonio, Finlando, Germanujo (v. tabelon) ;

2. signo montranta devenon, kvaliton, ktp. de varo.
a) fabrikmarko, signo de fabriko por distingi ĝiajn produktojn de aliaj.
b) fiska marko, kartpeceto, similanta al poŝtmarko, gluebla sur fakturojn, ricevatestojn, kambiojn, varojn, atestanta la faritan pagon de ŝtata, provinca, komunuma ktp. imposto.
c) poŝtmarko, papera peceto kun presitaĵo, montranta ĝian koston, kiun oni gluas sur leterojn, paketojn, k. c. por ilin afranki, nome, por pagi la poŝtajn elspezojn.
ĉ) punmarko, speco de poŝtmarko por kvitanci la alpagon por neafrankita aŭ ne sufiĉe afrankita sendaĵo.
d) stampomarko, ia oficiala marko kun imposta aŭ depaga valoro por glui sur stampotan dokumenton, afiŝon ktp. konforme al la leĝoj.
e) surtaksmarko, v. punmarko.