Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/sekretario
Aspekto
Esperanto-Eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento, Italio (p. 69)
1145 sekretario, oficisto, kies tasko estas skribi leterojn, protokolojn, kaj sin okupi ĝenerale pri skribaferoj de firmo, societo, komunumo, persono, ktp.
- a) ĉefsekretario, unua el la sekretarioj; en la plimulto de landoj la direktanta sekretario de sindikato, asocio, komitato ktp.;
- b) *ĝenerala sekretario, v. ĉefsekretario.