Saltu al enhavo

Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/skribi

El Vikifontaro
Esperanto-Eldonejo A. PaoletSan Vito al Tagliamento, Italio (p. 70-71)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  skrapgumo
skribo  ►

1168 skribi, esprimi sentojn, pensojn, faktojn, okazantaĵojn, ideojn pere de literoj.

a) maŝinskribi, skribi per maŝino.
b) maŝinskribisto, persono, kies okupado estas skribi per maŝino.
c) transskribi, 1. kopii, reprodukti skribaĵon au presaĵon, en kiu estas en sama sinsekva ordo ĉiuj vortoj de la originalo;
2. skribi sumon de iu konto aŭ libro, al alia konto aŭ libro.
ĉ) traskribi, produkti per speciala kolorpapero samtempe unu aŭ plurajn kopiojn en skribado per mano aŭ maŝino (K. kopii, paŭsi).