Komerca Vortaro en Esperanto/Artikolaro/vagono
Aspekto
Esperanto-Eldonejo A. Paolet, San Vito al Tagliamento, Italio (p. 81)
1358 vagono, surrela fervoja veturila, kovrita aŭ nekovrita. — (K. ĉaro).
- a) cisternvagono, vagono, sur kiu estas muntita barelosimila aŭ cilindroforma rezervujo por transporto de fluidaĵoj, ĉefe eksplodemaj.
- b) pakaĵvagono, speciala vagono de l’ fervojo en kiu oni transportas la pakaĵojn de vojaĝantoj kaj en kiu kutime estas la vagonarestro.
- c) specialvagono, vagono, ĉaro por speciala celo. — Biervagono, glacivagono, karbovagono.
- ĉ) ŝutvagono', vagono aŭ vagoneto, kiu per renverso de la supro ebligas elŝuti la enhavon.
- d) varvagono, vagono ekskluzive uzata por transporto de varoj.