Komerca Vortaro en Esperanto/Enkonduko
La ĉefa tezo, pri kiu fak-vortaristo devas atenti estas:
La faka lingvo ne estas aparta idiomo, sed nur parto de la tuta lingvo, propra al speciala ideosfero.
Sekve de tio la faka lingvo devas konformiĝi al la naturaj principoj de la komuna lingvo, antaŭ ol fakaj konsideroj povas havi iun rilaton al ĝia disvolvigo.
La faklingvisto do ne povas nei la necesecon, konsideri la tri sekvantajn principojn, el kiuj du jam apartenas al la komuna lingvo:
- 1. la principo de sufiĉo
- 2. la principo de neceso
- 3. la principo de oportuneco
La du unuaj jam estas ĝenerale rekonitaj. La tria naskiĝas el la praktiko mem, kiu celas, per minimumo da forto atingi maksimumon da rezulto. Ne nur en la lingvo de l’ komercisto, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj kampoj de l’ faklingvo ĝi povas esti konsiderata kiel ekonomia faktoro. El ĝi rezultas la jenaj konsideroj:
a) Kreo de nova vorto aŭ esprimo estas necesa, se temas fakte pri ideo ne-esprimebla ĝis nun, aŭ kiu per si mem reprezentas apartan konceptaĵon.
b) Se por certa faka konceptaĵo en iu nacia lingvo ekzistas aparta vorto aŭ esprimo, tio ne nepre necesigas la kreon de speciala esperanto-termino.
c) Vortoj kun unusignifa senco en la komuna lingvo ne malebligas sian metaforan uzon en la diversaj kampoj de la faklingvo.
ĉ) La ebleco sin esprimi per naturaj esperanto-formoj ne malhelpas la uzon de vere internaciaj terminoj kaj formoj, ĝenerale uzataj en la praktiko (§ 15), sed ili devas adaptiĝi al la karaktero de Esperanto.
d) Ĝuste la principo de oportuneco postulas eviton de superflua balasto en la faklingvo.