Komerca Vortaro en Esperanto/Vortaro
1 aboni, certigi al si kontraŭ pago, por definita tempo, ĵurnalon, gazeton, kurzaron de la borso; rajtigi sin regule veturi pri fervojo, tramo ktp.
2 abunda, grande havanta, ekzistanta en granda kvanto, sufiĉega.
- a) malabunda, manka, en malgranda kvanto.
3 aĉeti, akiri ion pagante.
- a) elaĉeti, akiri difinitan tuton.
- b) reaĉeti, kiel posedinto, reakiri ion per pago.
4 administri, zorgi pri publikaj aŭ privataj aferoj (K. direkti).
5 *administracio, 1. sistemo, metodo de administrado;
- 2. aro da personoj, okupantaj sin pri administrado.
6 administrejo, loko, kie oni administras.
7 admoni, instigi iun plenumi pagon, kontrakton, liveron (K. averti, konsili, riproĉi).
8 adreso, preciza difino de loĝloko, de loko, kien la poŝto devas liveri leteron, transdoni paketon ktp. (K. loĝejo).
9 adresanto, tiu, kiu sendas ion al iu.
10 adresato, tiu, al kiu oni sendas ion, al kiu io estas venigata.
11 advokato, jura reprezentanto kaj defendanto de siaj klientoj ĉe juĝdiskutoj.
12 *aeroplano, flugmaŝino, moderna transportilo por personoj, ekspres-poŝtaĵoj, paketoj ktp.
13 aerŝipo, v. ŝipo.
14 afero, ĝeneralsignifa vorto, per kiu oni montras plej diversajn realaĵojn kaj abstraktaĵojn, agojn, entreprenojn ktp.
15 afiŝi, fiksi sur muron, aŭ aliloken, afiŝon, por ke la publiko povu ĝin legi.
16 afiŝo, presita aŭ iel multobligita sciigo por la publiko (K. anonco, avizo, reklamo, sciigo).
17 afranki, glui sur leteron, presaĵon k. c. la necesajn poŝtmarkojn por pagi la poŝtajn elspezojn por la sendo.
18 afrankite, libera de transporta kosto.
19 ago, uzo de siaj fortoj, ĉu fizikaj, ĉu spiritaj (K. faro, laboro).
20 agemo, inklino, kutimo, amo al agado.
21 agendo, kajero, libro, en kiu oni notas, tagon post tago sur datumita paĝo, aferojn faritajn aŭ farotajn.
22 agento, peranto por plenumi mendojn, komisiojn en komerco.
23 *agrikulturo, terkulturado, plenumo de la laboroj farantaj la teron fruktodona.
24 *agronomio, scienco pri la kulturado de la tero.
25 aĝio, diferenco inter la nominala valoro kaj la kurzo de l’ mono.
26 aĝioti, spekul(aci)i en la borso pri valorpaperoj (K. spekulacii).
27 aĝioto, ago de aĝiotanto.
28 akapari, aĉeti kiel eble plej multajn varojn, kaj poste, per reteno, ilin maloftigi sur la merkato, por ilin vendi pli kare (K. elaĉeti).
29 akcepti, konsenti preni ion donatan, donacatan, proponatan, vendatan; malo de rifuzi (K. allasi, aprobi).
30 akcepto, 1. ago de akceptanto;
- 2. konsenta subskribo sur kambio, trato.
- a) blankakcepto, 1. akcepta subskribo sur kambio permesanta disponi pri difinita sumo da mono de l’ subskribinto kaj indikota sur la formulo;
- 2. la koncerna papero mem de la posedanto.
31 akcio, dokumento pri financa partopreno en industria, komerca, financa kompanio, societo.
32 akciulo, akcihavanto, persono posedanta akcion, akciojn.
33 akcia societo, societo starigita per akcioj.
34 akiri, fariĝi posedanto de io (K. aĉeti, akapari).
35 akomodi, konformigi, adaptigi ion al io (K. rebonigi).
36 akordo, reciproka konformeco, harmonio (K. interkonsento, konkordato).
37 akordlaboro, laboro pagata laŭkvante kaj pri kies popeca aŭ kvanta prezo oni akordiĝas antaŭe (K. tarifo).
38 akro, iama termezuro: kiom da tero oni povas plugi en unu tago per paro da bovoj: nune angla termezuro = 4540 anglaj jardoj.
39 *akredititivo, v. kreditletero.
40 aktiva, 1. agrema, laborema;
- 2. malo de pasiva, koncernanta aktivon.
41 aktivo, pozitiva parto de propraĵo, sumo de valoraĵoj kaj kreditoj posedataj, malo de pasivo.
42 akto, 1. oficiala dokumento atestanta ion;
- 2. komerca dokumento pri okazintaĵo, interkonsento, ktp.
43 aktuaro, aŭtoritata oficisto sin okupanta pri aktoj, ĉefe ĉe la tribunalo. En iuj diversaj landoj specialisto pri financ- aŭ asekurkalkuloj.
44 akuzo, ago kulpigi iun antaŭ la juĝisto.
45 albordiĝi, v. bordo.
46 alidestini, v. destini.
47 aljuĝi, v. juĝo.
48 alkoholo, esenca parto de brando, vino, likvoro, ricevata per distilado: kemie etila alkoholo.
49 allasi, v. lasi.
50 allimi, v. limo.
51 alineo, linio, kies unua vorto forŝoviĝas de l’ marĝeno de manuskripto, skribaĵo, presaĵo.
52 alojo, miksaĵo de metaloj kunfanditaj.
53 alpako, 1. sudamerika lanbesto, speco de lamao;
54 alta, vertikala aŭ preskaŭ vertikala dimensio. (K. diko, larĝo. longo, profundo).
- a) plialtigo, pligrandigi la altecon, parolante pri prezoj.
- b) malplialtigo, malpligrandigi la altecon, parolante pri prezoj.
55 alternativo, stato de iu decidonta inter du eblecoj.
56 alterni, sinsekvi aŭ sekvi reciproke.
57 aluminio, blanka, tre malpeza metalo, tre uzata ekzemple por fari kuirejajn ilojn (kem. simbol. Al.).
58 aluno, blanka, adstringa salo, konsistanta el sulfato de aluminio, sulfato de potaso kaj akvo.
59 amasigi, kolekti ion, kunigante ĝin en granda kvanto aŭ nombro.
60 amaso, granda kolekto, kvanto, nombro da kunigitaj aĵoj.
61 amasartiklo, komercaĵo amase fabrikita por ebligi kiom eble plej malaltan koston. (K. varaĉo, fuŝvaro).
62 ambaŭpartia, v. partio.
63 amelo, blanka substanco eltirita de greno, terpomoj, uzata por rigidigi la tolaĵojn, por fari gluon, ktp.
64 amortizi, malaltigi ŝuldon pagante iom post iom, kune kun la rentumo, parton de la kapitalo.
65 anilino, olea substanco produktata el indigo, uzata por farboj.
66 anizo, umbelifera vegetaĵo, kies grajnojn oni uzas kiel spicaĵon kaj por fari likvorojn.
67 anonci, 1. sciigi pri io;
- 2. publike sciigi per gazeto.
68 anoncado, publika sciigado (K. reklamo).
69 antaŭdoni, v. anticipi.
70 antaŭkazo, okazaĵo, ago, decido, juĝo antaŭirinta, kiu servas, aŭ povas servi, kiel normo aŭ apogo por sama kazo (K. normkazo).
71 antaŭmendanto, v. mendi.
72 antaŭpago, v. pago.
73 anticipi, doni monon antaŭ ol la aĉetaĵo estas liverita, aŭ plene liverita, aŭ antaŭ ol oni uzis luitan aĵon aŭ antaŭ ol laboro estas farita.
74 antikva, pratempe farita, uzita, ekzistinta: malo de moderna.
75 antikvaĵo, objekto pratempe aŭ en tre malproksima tempo farita, aŭ objekto uzita.
76 antikvaĵisto, komercisto pri antikvaĵoj.
77 apelacii, sin turni por alia juĝo al supera juĝistaro.
78 apelacia kortumo, supera juĝejo por apelaciaj procesoj.
79 apelacio, ago de apelacianto.
80 apoteko, laborejo kaj butiko, kie oni preparas kaj vendas kuracilojn, medikamentojn (K. farmacio).
81 apreturi, prepari teksaĵon, ĝin banante en glua fluidaĵo por doni al ĝi specialan aspekton aŭ rigidecon.
82 aperturgluo, gluo uzata por apreturi (K. katizilo).
83 aro, mezur-unuo = 100 kvadratmetroj.
84 aromo, bonodoro de vegetaĵoj. — Aromo de kafo.
85 *arbitracio, juĝado de persono aŭ personoj elektitaj de iuj malkonsentantoj por decidi pri ilia disputo.
86 arbitracianto, juĝanto elektita por arbitracio.
87 arbitraĝo, kalkulo por trovi la plej profitodonan manieron por aĉeti aŭ vendi varojn, valutojn, bilojn, financpaperojn, enkasigi kreditojn aŭ pagi ŝuldojn.
88 argentano, metalo arĝentosimila uzata anstataŭ arĝento por luksobjektoj, manĝilaroj, ktp. — Alojo: 50-60 %, kupro 13-18,5 %, nikelo 19-31 %, stano aŭ zinko, kelkfoje iom da mangano (K. pakfongo, novarĝento).
89 argilo, grasa, facilmodlebla tero, el kiu oni faras tegolojn, vazojn, potojn, brikojn, k. c.
90 argilaĵo, objekto el argilo malmoligita, kaj poste bakita en fornegoj por diversaj celoj.
91 arĝento, blanka, sonora, nerustiĝanta metalo, tre uzata precipe por fari monerojn. (Kem. simbol. Ag.).
92 arĝentaĵo, objekto el arĝento.
93 arĝentumi, plenkovri ion per alteniĝa arĝenta tavolo tre maldika.
arĥivo, v. arkivo.
94 arkivo, 1. kolekto de malnovaj aktoj, dokumentoj.
- 2. loko, kie ili estas konservataj.
95 arkivisto, persono, oficisto, kies tasko estas aranĝi, gardi arkivojn.
96 arŝino, turka, serba kaj rusa mezuroj de longo = 0,71 m.
97 artefarita, nenatura, produktata de arta laboro (K. artifika, falsa).
98 artifiki, ruze trompi, celante malbonaĵon kontraŭ iu.
99 artifikisto, persono, kiu laboras artifike.
100 artiklo, speco de varo.
101 artikolo, raporto, publikigaĵo en gazeto, propaganda artikolo, ktp.
102 asekuri, per kontrakto certigi al si kompenson en kazo de perdo pro brulado, ŝippereo, hajlado, akcidento, ktp.
103 asekuranto, persono asekuranta iun.
104 asekurato, persono, kiu estas asekurata.
105 asekuristo, persono, kiu profesie asekuras aliajn.
106 asekurita letero, v. letero.
107 asigni, destini sumon por speciala celo.
108 asignanto, persono, kiu subskribas, kiu donas asignon.
109 asignato, 1. persono, al kiu estas destinata asigno ;
- 2. monbileto el la inflaciaj periodoj, kiu anstataŭas realan monon (hist.).
110 asocio, societo de multaj personoj, kunigitaj por sama celo morala, ne financa (K. societo, kompanio).
111 asorti, bone elekti kaj kunmeti komercaĵojn diferencajn inter si, sed ĉiuj de sama speco (K. sortimento).
112 atenti turni al io sian aŭdan, vidan senton, sian spiriton.
113 atesti, 1. pruvi, montri;
- 2. fari deklaron en juĝejo pri afero koncernanta akuziton aŭ disputantojn.
114 atesto, 1. pruvo, montro, dokumento, objekto atestanta fakton;
- 2. vortoj de atestanto,
- a) ricevatesto, atesto, konigo, sciigo pri ricevo (K. kvitanco).
115 atestanto, persono, kiu atestas.
116 aŭkcio, publika vendo, ĉe kiu oni liveras la varojn al tiu, kiu plej alte ilin pagas (K. lotaĵo).
117 aŭtentika, evidenta, vera, nefalsita, malo de apokrifa.
118 aŭtomobilo, movigata veturilo per motoro.
119 averio, difekto kaŭzita al ŝipo aŭ al ĝia ŝarĝo (K. difekto).
120 averti, kondiĉe, minace atentigi pri io. — Averti pri nelivero, se la ŝuldanto ne pagas malnovan ŝuldon.
121 avizi, antaŭsciigi pri io (K. averti).
122 avizo, 1. ago antaŭsciigi pri io;
- 2. dokumento, korespondaĵo antaŭsciiganta ion (K. cirkulero).
123 banderolo, papera bendo, anstataŭanta la koverton de sendaĵoj kaj uzata por sendado de ĵurnaloj, gazetoj ktp.
124 banko, 1. firmo, institucio privata aŭ ŝtata por financa procedo;
- 2. la ejo de tiu institucio.
- a) diskontbanko privata aŭ ŝtata institucio por aĉeto kaj vendo de valorpaperoj antaŭ la pagtempo.
125 bankiero, posedanto de banko.
126 bankisto, persono, kiu okupas sin pri bankaferoj.
127 bankbileto, monbileto, eldonita de banko, leĝe rajtigita pri tio (K. banknoto, monbileto).
128 banknoto, v. bankbileto.
129 bankroti, ĉesi la pagadon de siaj komercaj ŝuldoj, lasante tion oficiale deklari.
130 bankroto, ĉesigo de entrepreno pro pagonekapablo, leĝe punata, se trompa (K. pagĉeso).
131 barelo, dufunda ujo el daŭboj firmigita per fortikaj ferringoj ; ĝi estas transportebla sur veturilo, sur dorso de azenoj, ktp.
132 barko, nekovrita ŝipeto.
133 bar-komercaĵoj, v. komercaĵoj.
134 bar-varoj, v. komercaĵoj.
135 baseno, 1. havena parto, kie la ŝipoj povas restadi ŝirmitaj kontraŭ ventegoj ;
- 2. landparto larĝa, profunda, kavforma, kun speciala karaktero. — Karba baseno.
136 bazaro, 1. placo, vasta loko, en Oriento, kie oni vendas varojn ;
137 benzino, senkolora, brulema fluidaĵo, eltirata el kruda petrolo, kaj uzata por aŭtomobiloj, fornetoj, por malaperigi makulojn, por desinfekti vundojn, ktp. (Kem. simbol. C6 H6).
138 bezoni, ne havi ion necesan, esti en la stato, ne kiu io estas necesa.
139 bezono, 1. manko de io necesa ;
- 2. stato de tiu, kiu bezonas ion ;
- 3. tio, kion oni bezonas.
140 bezonaĵo, io, kion oni bezonas (K. bezono).
141 bicikledo, durada velocipedo kun egale grandaj radoj.
142 biciklisto, persono uzanta bicikledon.
143 bieno, kampara posedaĵo.
144 biero, fermentita trinkaĵo, tirita precipe el malto aŭ tritiko kaj lupolo.
145 bilo, negocebla komerca valorpapero.
146 bilanco, listo de ŝuldo kaj bonhavo.
- a) starigi bilancon, fari, aranĝi bilancon.
147 bileto, 1. papera, kartona folieto kun surskribo rajtiganta eniri ie, partopreni en io, vojaĝi, ktp. — Trama, fervoja bileto;
- a) monbileto, papermono, eldonita de l’ ŝtato aŭ de leĝe privilegiita financ-instituto, rajtiganta la posedanton, sen legitimacio, ŝanĝi ĝin je alia mono aŭ uzi ĝin por pago. (K bankbileto, banknoto).
- b) ir-revena bileto, karteto donanta rajton fari vojaĝon de iro al unu loko kaj de reveno de ĝi al la loko de foriro.
- c) ordonbileto, skribaĵo, per kiu oni devigas sin, pagi sumon, ĉu al persono nomita en ĝi, ĉu pro ĝia ordono al iu ajn persono, rajte ĝin posedanta.
148 biliono, 1. unu miliono da milionoj (= 1.000.000.000.000) laŭ la angla-germana sistemo;
- 2. mil milionoj (= 1.000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo (K. triliono).
149 bindi, kunkudri foliojn de libro kaj surmeti tolan aŭ ledan dorson kaj kartonan kovrilon.
150 bindaĵo, kovrilo de libro kune kun la tola aŭ leda dorso.
151 bindisto, metiisto, kies okupado estas bindi librojn.
152 binditaĵo, bindita libro.
153 bitumo, flamema terpeĉo.
154 blankakcepto, v. akcepto.
155 blanketo, paperfolieto subskribita de iu, donata al alia persono, kiu rajtas plenigi ĝin laŭ sia bontrovo.
156 blankmetalo, v. pakfongo.
157 blankoprokuro, 1. subskribo donanta senkondiĉan plenpovon agi en io ;
- 2. la koncerna papero mem.
158 blokado, malebligo de eksporto aŭ importo de aŭ al iu lando (K. bojkoti).
159 boato, nekovrita ŝipeto kun remiloj.
160 bobeno, laŭakse truita cilindro, ĉirkaŭ kiu oni volvas fadenon, ŝnuron, ŝnureton, rubandon, k. c.
161 bojkoti, 1. are eviti rilatojn, precipe komercajn, kun iu, kun la celo malutili al li ;
- 2. rifuzi dungi iun, okupi iun, aŭ akcepti proponon de dungo, de okupo de iu.
162 bonhavo, v. hav(aĵ)o.
163 bonhavanto, v. hav(aĵ)o.
164 bordo, rando, ekstremo, limo de supraĵo.
- a) albordiĝi, atingi bordon en boato, ŝipo.
- b) albordiĝejo, loko, kie la ŝipoj ordinare albordiĝas.
165 borso, 1. institucio, en kiu oni komercas pri akcioj, obligacioj, kie estas notata ilia kurza kaj estas farataj financaj negocoj ;
- 2. la personoj formantaj tiun institucion.
166 botelo, ujo ordinare vitra, longa, kun ŝtopebla truo, por fluidaĵoj ktp.
167 branĉo, unu el la fakoj de l’ tuta komerco. — Maŝinbranĉo, cigarbranĉo.
168 branĉoficejo, v. filio.
169 brando, alkohola trinkaĵo distilita el vino, greno, terpomoj, ktp.
170 briko, bakita peco de argilo, plejofte ortangula.
171 brila, polurita, hele lumanta. Brila kristalo, ŝtofo, meblo, metalo (K. glata).
172 brokanti, aĉetadi, vendadi uzitajn, antikvajn objektojn.
173 bronzo, kunfandaĵo de kupro, stano kaj zinko, el kiu oni faras medalojn, statuojn, sonorilojn, kanonojn, ktp.
174 broŝuri, kunkudri foliojn de broŝuro.
175 broŝuro, maldika libro aŭ foliaro ne bindita, sed nur konsistanta el kunkudritaj folioj.
176 budĝeto, antaŭkalkulo de elspezoj (K. etato).
177 bulteno, faka aŭ raport-gazeto. — Borsa, komerca, semajna, monata bulteno.
178 buŝelo, angla mezuro por sekaj grajnoj, semoj, pulvoro ktp. = 36,5 litroj.
179 butero, grasa substanco eltirita el lakto.
180 butiko, vendejo, ordinare en teretaĝo (K. magazeno).
181 cedi, lasi libervole aŭ laŭ interkonsentita kondiĉo, iun posedaĵon al alia persono.
182 cendo, malgranda monero, centono de usona dolaro, centono de nederlanda guldeno (v. tabelon).
183 *centi... prefikso de decimala metra sistemo, signifanta centonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’vorto. — Centiaro, centigramo, centimetro kaj centilitro estas centono de aro, gramo, metro, litro — (K. mili..., deci..., hekto..., kilo..., miri(a)...).
184 centimo, centono de franko, de liro.
185 *centralizi, v. centrigi.
186 centrigi, kunigi al sama punkto, loko.
187 centro, 1. meza punkto, loko;
- 2. ĉefoficejo de institucio.
188 cerealoj, graminacoj, kies grajnoj estas manĝeblaj.
189 cinamo, sekigita ŝelo de tropikazia arbo, uzata kiel spicaĵo.
190 cirkulero, letero, anonco multnombre reproduktita por dissendo (K. avizo).
191 cirkuli senhalte moviĝi, rondiradi. — Mono cirkulas.
192 cirkulado, la rondirado de io.
193 cisterno, ujo konstruita sur aŭ sub la tero por konservi fluidaĵojn ĉefe eksplodemajn (K. rezervujo).
194 cisternvagono, v. vagono.
195 colo, malgranda mezuro de longeco: germana colo = 0,027, angla rusa kaj itala = 0,025 m. (K. ulno).
196 ĉambro de komerco, v. komerca ĉambro.
197 ĉampano, luksa ŝaŭmanta vino el franca provinco Champagne.
198 ĉaro, 1. fortika veturilo uzata precipe por transporti varojn;
- 2. movebla parto de skribmaŝino, portanta la rulcilindron.
199 ĉarti, lupreni ŝipon (K. freti).
200 ĉarto, kontrakto inter luanto kaj luiganto de ŝipo.
201 ĉefo, persono, kiu direktas, administras, ofte la posedanto de la entrepreno (K. estro).
202 ĉeflibro, v. libro.
203 ĉefsekretario, v. sekretario.
204 ĉeko, pagpapero pagebla ĉe vido de banko, poŝtkonto aŭ kaso el la konto de l’asignanto aŭ ĝirinto.
- a) poŝtĉeko, egalas al bankĉeko kaj necesigas por monigi bonhavon ĉe la poŝto. Oni ne povas ĝin ĝiri.
205 ĉerpi, preni el abundo, kvanto.
- a) elĉerpi, malplenigi per ĉerpado; (fig.) elvendi.
206 ĉe vido (pri paga dokumento): kiu devas esti tuj pagata al tiu, kiu ĝin prezentos.
207 dato, preciza tempo, jaro, monato de okazintaĵo, ago, fakto, fenomeno.
208 datumi, skribi daton.
- a) pagdato, dato de pago.
209 debeti, enskribi en la ŝuldkonton de iu (K. ŝuldi).
210 *debeto, maldekstra flanko de kontlibro, sur kiu estas indikataj la ŝuldoj de entrepreno, kliento, k. c.
211 debito, facila vendado de varo pogrande aŭ podetale.
212 *debitoro, v. ŝuldanto.
213 *deci..., prefikso de metra decimala sistemo signifanta dekonon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Decigramo, decilitro, decimetro estas dekono de gramo, litro, metro. (K. mili..., centi..., deka..., hekto..., kilo..., miria...).
214 deficito, sumo mankanta por ke la enspezata mono egalu la elspezatan.
215 deflacio, malpligrandiĝo de l’ kvanto de papermono en cirkulado.
216 defraŭdo, trompo pri impostoj, depagoj pagataj, foruzo de konfidita mono ktp.
217 *deka..., prefikso de metra decimala sistemo, signifanta dekoblon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Dekagramo, dekalitro, dekametro estas dekoblo de gramo, litro, metro — (K. mili..., centi..., deci..., hekto..., kilo..., miria...).
218 dekalkuli, v. kalkuli.
219 dekatizi, v. katizilo.
220 dekduo (da), tutaĵo konsistanta el dekdu aĵoj, plejofte el sama speco aŭ ankaŭ egalaj.
- a) granddekduo, 12 dekduoj = 144 pecoj.
221 deklari, sciigi, montri, firme aserti.
222 deklaro, 1. ago deklari ion ;
- 2. dokumento pri tiu ago.
223 *deklaracio, v. deklaro.
224 delegi, doni al iu taskon de reprezentanto, de anstataŭanto.
225 delegacio, v. delegitaro.
226 delegito, persono, al kiu oni donis taskon de anstataŭanto.
227 delegitaro, pluraj delegitoj.
228 delikata, 1. ne fortika, facile malboniĝebla aŭ rompebla;
- 2. de supera, rafinita kvalito.
229 delkredero, 1. garantio pri solventeco, pri pagokapableco de iu.
- 2. premio al peranto de tiu garantio.
230 demando pri varoj, interesiĝo pri varoj bezonataj (K. oferto kaj demando).
231 depago, deviga paro de la civitanoj, krom la impostoj, por la bezonoj de la regno, provinco, komunumo (K. imposto).
- a) limdepagejo, v. dogano.
232 depeŝo, korespondaĵo sendata per tre rapida rimedo. — Telegrafa, telefona, kabla depeŝo — (K. ekspresletero, kablogramo, telegramo).
233 deponi, 1. lasi ion multvaloran ĉe banko, kaso, ktp., por ke ĝi estu gardata;
- 2. lasi garantiaĵon por io prunteprenita, nepagita ktp.
234 destini, antaŭfiksi la uzon, la celon, la oficon, la agadon de io aŭ iu,
- a) alidestini, destini ion por alia celo ol tiu, por kiu ĝi estis destinata.
235 detalo, malgranda parto de tuto.
236 detalkomerco, aĉetado kaj vendado laŭ malgrandaj kvantoj.
237 detalprezo, monsumo postulata por vendo de varo en malgranda kvanto.
- a) podetale, (pri aĉeto, vendo) en negranda kvanto.
238 devi, esti necesa pro leĝoj, pro moralo, pro konveno, pro okazantaĵoj.
239 deviga, postulata de la leĝoj, de la moralo, de la konveneco ktp.
- a) sindevigo, akto, per kiu oni prenas sur sin la plenumon de io.
240 deviso, kambio aŭ ĉeko en fremda valuto pagebla je loko en eksterlando kaj negocata en la borso.
241 devizo, frazo de insigno, moto de firmo, de gildo, de korporacio.
242 difekti, malbonigi, neuzebligi, netaŭgigi pro difekto.
243 difekto, malbonaĵo en io, kiel rompo, fendo, kontuzo, manko de precizeco, de regula funkciado, ktp. (K. averio).
244 diferenco, malsameco inter du aŭ pliaj objektoj, aĵoj, ktp. pro eco, kvalito, prezo.
245 dikeco, etendo en direkto perpendikla al tiu de la longeco kaj de la larĝeco (K. dimensio, profundeco).
246 dimensio, amplekso, grandeco, ĉiu el la tri korpaj mezuroj: alteco, larĝeco kaj longeco.
247 diplomo, oficiala dokumento atestanta titolon, rangon, privilegion, oficon, ktp. (K. patento).
248 *direkcio, estraro, gvidantaro de entrepreno;
- 2. la ejo, kie ĝi sidas.
249 direkti, gvidi, estri, administri. — Direkti entreprenon bankon, sindikaton, societon, truston.
250 direktanto, persono, kiu gvidas ion.
251 direktivo, informo kiel gvidi aŭ pritrakti ion (K. instrukcio, normo, regulo).
252 *direktorio, estraro, direktantaro.
253 direktoro, plej supera persono de entrepreno, fabriko, ktp. kies tasko estas estri, gvidi, direkti.
254 diskonti, pagi per bilo antaŭ la templimo, deprenante procentaĵon por la antaŭtempa pago.
255 diskonta banko, v banko.
256 diskonto, 1. ago diskonti;
- 2. procentaĵo pagata por tiu ago.
257 diskuti, priparoli ion (K. disputi, trakti).
258 disputi, vigle diskuti.
259 disrompi, v. rompi.
260 distili, apartigi per varmo la vaporiĝemajn partojn de fluidaĵo kaj poste per malvarmo rekunigi ilin purigitaj en fluida stato.
261 diversaj, kelkaj el pluraj ne egalaj aĵoj, uloj, eroj. (Vorto ĝenerale uzata en plurnombro). — Diversaj libroj, prezoj, personoj, kvalitoj.
262 dividendo, 1. profita parto, proporcia al la sumo de akcio aŭ de akcioj ;
- 2. proporcia parto pagata al la kreditoroj en ordigo de bankroto (K. tantiemo).
263 dogano, 1. depago por la varoj venantaj de aŭ irantaj al alia lando ;
- 2. la institucio, ĉe kiu oni pagas la lim-imposton (K. doganejo, dogantakso).
264 doganejo, loko, kie la limdepago devas esti pagata.
265 dogandeva (pri komercaĵo), por kiu oni devas pagi dogantakson.
266 doganlibera (pri komercaĵo), por kiu oni ne devas pagi dogantakson.
267 dogantakso, fiksita limdepago por vara kategorio.
268 doko, 1. havena magazeno, kien oni metas la komercaĵojn elŝipigitajn ;
- 2. baseno, parto de haveno, ĉirkaŭata de kajoj por deŝarĝo ;
- 3. akva aŭ seka baseno, en kiu oni riparas ŝipojn.
269 dokumenti, liveri dokumentojn, pruvi per dokumentoj.
270 dokumento, skribaĵo, objekto, pruvanta ion.
271 dolaro, usona arĝenta monero, valoranta 5 sv. frk. (v. tabelon).
272 domaĝo, malbonigo, malboniĝo, malutilo, malprofito.
273 donaci, doni senpage ion kiel propraĵon al alia persono.
274 donaco, ago donaci.
275 donacaĵo, aĵo donacata.
276 doso, ujo cilindroforma, pli-malpli granda, por gardi konservojn, grasaĵojn, ktp.
277 dozo, kvanto da kemiaĵo aŭ drogo, kiun oni prenas aŭ metas en miksaĵon por unu fojo.
278 draĥmo, 1. greka arĝenta monero (v. tabelon) ;
- 2. greka pezilo valoranta 1/8 da unco, 3,24 g.
279 drapo, lana teksaĵo por vestoj.
280 drato, metalfadeno por mekanikaj celoj.
281 drogo, aroma substanco uzata de farmaciistoj en medikamentoj (K. parfumo, spico).
282 dungi, interkonsenti kun iu por havi lian servadon por difinita pago (K. rekruti, varbi).
283 duonfabrikaĵo, v. fabriko.
284 *duplikato, kopio de akto, de dokumento identa al originalo.
285 duro, hispana arĝenta monero, valoranta 5 pesetojn.
286 eburo, osto de elefanta dento.
287 efektiva, vera estanta, ne ŝajna.
288 efektivigi, estigi.
289 egala, 1. same granda, samspeca, ne diferenca ;
- 2. kies partoj ne diferencas unuj de la aliaj.
290 egalvaloro, havanta saman valoran (K. ekvivalento).
291 egalpartia, v. partio.
292 ekipi, provizi, precipe armeon, ŝipon, ekspedicion, je ĉiu necesa (K. provizi).
293 ekonomio, orda, sistema kaj saĝa regado en administrado. — Politika, socia, agrikultura, hejma, monda ekonomio.
294 ekskluzive, esceptante, nekalkulante, forigante ĉion aŭ ĉiun alian.
295 ekspansio, okupo de pligranda spaco, disvastiĝo. — Kolonia ekspansio de ŝtato.
296 ekspedi, forsendi, irigi al difinita adreso.
297 ekspedo, forsendo, ago de ekspedanto.
298 ekspedisto, persono, kies ofico estas akcepti taskojn kiel peranto por sendo de varoj kaj ĉiuspecaj aĵoj.
299 ekspertizi, esplori kiel fakulo.
300 ekspertizisto, 1. persono tre sperta en io ;
- 2. specialisto elektita por esplori aŭ taksi ion.
301 *eksperto, v. ekspertizisto.
302 ekspluati, 1. uzadi ion por sia profito, utilo, bono ;
- 2. trouzi, troprofiti la fruktojn de la laboro de alia, ne donante justan kompenson.
303 *eksporti, vendi, forsendi eksterlanden la produktaĵojn de la lando, en kiu oni estas (K. importi).
304 ekspoz(ici)i, elmontri publike, prezenti, vidigi en elmontro.
305 ekspozicio, publika elmontro de produktaĵoj de unu aŭ pluraj fakoj.
306 ekspresa, 1. speciala, por aparta uzo, celo, ne komuna ;
- 2. tre rapida. — Ekspresa kuriero, letero, telegramo, vagonaro.
307 ekspreso, v. vagonaro.
308 ekspresfreto, v. freto.
309 ekspresletero, v. letero.
310 ekspresvagonaro, v. vagonaro.
311 ekstra, ekster la komuna ordo, ekster la ĝenerala kutimo, eksterordinara, plua.
312 *ekvivalento, v. egalvaloro.
313 ekzemplero, 1. objekto farita laŭ ĝenerala tipo ;
- 2. objekto prenita el aro de aliaj samspecaj (K. specimeno).
314 elaĉeti, v. aĉeti.
315 elĉerpi, v. ĉerpi.
316 eldoni, 1. publikigi (prepari kaj presi) libron ;
- 2. aperigi paper aŭ metalmonon, akciojn, kuponojn ktp.
317 eleganta, bela, gracia, plaĉa, gustoplena, moda.
318 elektro, forto aganta en korpoj per frotado, varmigo kaj kemiaj agoj.
319 ellabori, v. laboro.
320 ellasi, v. lasi.
321 elmeti, v. meti.
322 elpaki, v. pako.
323 elspezi, v. spezo.
324 elspezo, v. spezo.
325 eluzi, v. uzi.
326 enhav(aĵ)o, v. hav(aĵ)o.
327 enpaki, v. pako.
328 enregistri, v. registro.
329 enspezi, v. spezo.
330 enspezo, v. spezo.
331 entrepreno, 1. tasko, plenumo de afero ;
- 2. domo, firmo, kiu plenumas komercajn aŭ praktikajn taskojn.
332 establi, ekstarigi, krei, fondi (parolante pri firmo, fabriko, societo, ktp.)
333 establo, 1. io fondita, starigita ;
- 2. kreita komerca institucio.
334 estro, ĉefo, superulo, direktanto (K. ĉefo).
335 etato, 1. tabelo de antaŭvidataj oficistoj kaj de iliaj salajroj, konfirmita de la estraro ;
- 2. salajro de konstanta oficisto (K. budĝeto).
336 etikedo, karteto fiksita sur botelo, kesto, skatolo, varo, ktp. por montri la enhavaĵon.
337 *eventuala, ebla, dependanta de necerta okazo.
338 fabriki, produkti grandnombre varojn per helpo de iloj, aparatoj, maŝinoj.
339 fabrikado, grandnombra produktado de varoj (K. produkti).
340 fabrikaĵo, io fabrikita, objekto de komerco, rezultato de fabrikado.
- a) duonfabrikaĵo, varo ne finfabrikita.
- b) flufabrikaĵo, varo ricevita per plena serio da fabrikadaj procedoj, varo finlaborita, ellaborita.
341 fabrikejo, loko, parto de tuto, kie oni fabrikadas.
342 fabriko, la tuto de ejoj kun instalaĵoj, kie oni fabrikadas.
343 fabrikmarko, v. marko.
344 fabrikprezo, v. prezo.
345 fadeno, maldika ŝnureto, precipe por kudri tolaĵojn, vestojn, ktp.
346 fajenco, 1. speco de argilo por fabriki objektojn imitantajn porcelanon ;
- 2. la fabrikata objekto mem.
347 fajencajo, v. fajenco.
348 fako, 1. nefermita parto de kestaro ;
- 2. branĉo, sekcio.
349 fakulo, persono sperta en iu fako.
350 *fakultativa, nedeviga, libervola.
351 faktoro, 1. unu el kaŭzoj de fenomeno aŭ de okazaĵo ;
- 2. ĉiu el nombroj, kiujn oni multiplikas unu per la alia ;
- 3. malsupera makleristo ; fakestro en presejo.
352 faktorio, oficejo de komercaj agentoj en kolonio.
353 faktotumo, servisto por ĉio, ĉionfaranto.
354 fakturo, detala noto de venditaj komercaĵoj kune kun la kosto de ĉiu el ili.
355 fali, (fig.) subite malsupreniri, koncerne al borsaj aferoj, al prezoj.
356 falsi, fari aĵon, objekton ŝajnan, ne veran, fari imitaĵon por trompi.
357 falsaĵo, aĵo falsita por trompi ;
358 fandi, fluidigi per varmo, per varmego. — Fandi glacion, buteron, metalon.
359 fandejo, 1. industria entrepreno, kiu per speciala instalo fandas metalojn ĉiuspecajn.
- 2. loko, kie tiu ĉi industrio estas aplikata.
360 farbo, kolorigaĵo, koloriganta materio, substanco uzata en desegnado, pentrarto, tinkturado por kolorigi.
361 farmdoni, fordoni bienon aŭ entreprenon por uzo de alia persono sekve de aparta kontrakto.
362 farmpreni, sekve de kontrakto preni por sia uzo bienon aŭ entreprenon.
363 farmacio, scienco pri kuraciloj kaj ilia preparado.
364 farmaciisto, scienculo aŭ spertulo sin okupanta pri farmacio.
365 favorprezo, v. prezo.
366 felo, kruda haŭto de besto kun haroj.
367 felpo, longhara velursimila ŝtofo (K. pluŝo).
368 felto, ŝtofo el haroj aŭ lano kungluitaj kaj premegitaj por fari ĉapelojn, plandojn por ŝuoj, ktp.
369 fenigo, centono de germana marko. (v. tabelon).
370 fero, plej uzata, utilega metalo. (Kem. simbol. Fe).
371 feraĵo, aĵo, objekto el fero.
372 ferdeko, platformo aŭ planko horizontale sin etendanta de unu al alia flanko de ŝipo.
373 ferio, kutimaj aŭ regulaj libertempoj de oficistoj ktp. en ĉiu jaro.
374 fermi, 1. kaŭzi, ke ne plu estu eliro, eniro ;
- 2. ĉesigi.
375 fermi konton, v. konto.
376 fervojo, vojo kun reloj trairata de vagonaroj movataj per vaporo aŭ elektro.
377 fiaski, plene malsukcesi.
378 fiasko, plena malsukceso.
379 fidi, esti trankvila, ne timi, ke iu nebone plenumos taskon, komision, laboron, al li donitan (K. konfidi).
380 finfabrikaĵo, v. fabriko.
381 fiksi, (propr. kaj fig.) alligi, senmovigi, daŭre starigi, kuŝigi ion.
382 fiksa prezo, v. prezo.
383 fiktiva, nereala, nur imagita, ne ekzistanta (K. ŝajna).
384 filio, flanka komerca institucio, dependanta de alia ĉefa.
385 filtri, purigi per filtrilo, nome per ilo aŭ aparato, kiu forprenas de fluidaĵo la malpuraĵojn en ĝi enhavatajn.
386 financo, monaj aferoj, el- kaj en-spezoj.
387 financisto, specialisto en monaferoj, kondukanta monoperaciojn.
388 financulo, persono havanta famon aŭ konata pro partopreno en grandaj financoperacioj.
389 firmo, nomo de komerca domo, societo.
390 fisko, 1. ŝtata trezoro ;
- 2. administracio, kies tasko estas la enkasigo de depagoj kaj impostoj.
391 fiska marko, v. marko.
392 flanelo, delikata lana ŝtofo.
393 floreno, v. guldeno.
394 floso, trabaro por surakva transporto de ligno.
395 foiro, 1. granda publika vendado, ĉu en butikoj, ĉu sur placoj kaj aliaj nekovritaj lokoj en antaŭfiksitaj periodoj ;
- 2. moderna formo de var-ofertado, specimena ekspozicio en apartaj haloj, por altiri la aĉetantojn.
396 fol., mallongigo por « folio ».
397 folio, 1. plata, ebena, maldika objekto el papero, metalo ktp.
- 2. en komerca libro la paĝoj portantaj saman numeron ;
- 3. ĉe presistoj kaj librobindistoj la papersurfaco de du paĝoj kontraŭapudaj.
398 foliego, ĉe presistoj kaj librobindistoj paperpeco plurfoje faldita, el kiu, post kunaranĝo, oni formas libron.
399 fondi, krei kaj aranĝi societon, institucion (K. establi).
400 forĝi, prilabori feron kaj aliajn metalojn per fajro kaj martelo.
401 forno, metala aŭ masonita fajrujo por kuiri, baki aŭ por fandi metalojn, kaj por aliaj diversaj industriaj procedoj.
- a) altforno, fornego por fandi.
402 fortika, rezistokapabla, daŭra, ne facile eluzebla.
403 frandaĵo, delikata, bongusta manĝo (K. ĝu-manĝaĵoj).
404 franko, franca kaj svisa monunuo (v. tabelon).
405 fremda, de alia lando, nacio, ŝtato.
406 freŝa, ĵus farita, ne eluzita, malo de velkinta.
407 freti, 1. lui ŝipon kaj ekspedi komercaĵojn per ĝi ;
- 2. ekspedi komercaĵojn kontraŭ pago per iu transporta rimedo : ŝipo, fervojo, aeroplano (K. ĉarti).
408 freto, 1. ago freti ;
- 2. fretkosto ;
- 3. fretobjekto (K. fretaĵo).
- a) ekspresfreto, aparte rapidega transportmaniero ; en la internacia fervoja transporto la 3-a kaj plej rapida ;
- b) ordinara freto, transportmaniero per ordinaraj rimedoj ; en la internacia fervoja transporto la 1-a kaj plej malrapida ;
- c) rapidfreto, rapida transportmaniero ; en la internaciafervoja transporto la 2-a, inter la ordinara kaj la ekspresa.
409 fretaĵo, objekto ekspedita en freto (K. freto).
410 fretotakso, la poa transportkosto de ĉiuj komercaĵoj laŭ tiksita tarifo.
411 fretkosto, tuta elspezo por transporti komercaĵojn per iu el la transport-sistemoj.
412 fretletero, atesto, formulo laŭ difinita aranĝo, enhavanta ĉiujn detalojn pri la komercaĵo transportata : adreso, varsigno, ktp. (K. transportletero).
- a) ŝipa fretletero, atesto pri ŝipŝargo (K. fretletero).
413 fromaĝo, manĝaĵo konsistanta el fermentita kazeo.
414 fruaĵoj, fruktoj kaj legomoj de plej frua rikolto (K. frufruktoj).
415 frufruktoj, fruktoj de plej frua rikolto vendataj en special-magazenoj.
416 frukto, vegetaĵa produkto postvenanta la floron kaj havanta la semon ;
- a) sudfruktoj, fruktoj kreskantaj en sudaj landoj kaj eksportataj al aliaj.
417 fruktuzo, leĝa rajto pri utiligo de afero, privilegio, posedaĵo, heredaĵo je sia profito.
418 frumaturaĵo, v. matura.
419 fuksino, anilino por kolorigi ruĝe.
420 funkcio, 1. marŝo, irado de organoj, maŝinoj ;
- 2. la agado plenumi taskon.
421 funkciulo, person, kiu plenumas regule certan taskon.
422 funto, peza mezur-unuo, neegala en diversaj landoj. Angla, germana, rusa funto.
423 funto sterlinga, ora angla monero (v. tabelon).
424 fusteno, ŝtofo el lino kaj kotono kun unu malglata flanko.
425 fuŝi, senzorge, trorapide, aĉe fari ion.
426 fuŝvaro, v. varo.
427 futo, longeca mezuro : proksimume 30 centimetroj.
428 gado, fiŝo, el kies hepato oni eltiras oleon, tre uzatan en la kuracarto (K. laberdano, moruo).
429 gajni, akiri monon, bonaĵon per laboro aŭ pro bonŝanco (K. akiri).
430 galanterio, eta, ĉarma, luksa ornamaĵo de loĝejo, de vesto.
431 garantii, 1. preni sur sin la respondecon pri io, pri iu ;
- 2. (fig.) firme jesi, aserti ion.
432 garantio, 1. respondeco de garantianto ;
- 2. ĝia objekto ĝenerale (K. garantiaĵo).
433 garantiaĵo, objekto per kies transdono aŭ disponigo oni respondecas pri io, pri iu.
434 gardi, zorgi pri la sekureco de io, de iu.
- a) singardemo, emo al antaŭvido en siaj aferoj, zorgemo pro sia sekureco (K. antaŭvido).
435 gazolino, fluida etero de petrolo, uzata por movigi motorojn.
436 gemo, polurita multvalora ŝtoneto.
437 giĉeto, fenestreto en muro, plejofte interne de pordo. — Giĉeto kontora, poŝta, telegrafa, fervoja.
438 gildo, organizo de komercistoj, metiistoj (K. korporacio).
439 gineo, angla ormonero, valoranta 21 ŝilingojn.
440 giso, la unua produkto el la pritrakto de ferminaĵo per karbo, nerezista al prilaboro per martelo.
441 glata, kies supraĵo ne havas elstaraĵojn, kavaĵojn, kies supraj partoj ne superas aŭ malsuperas sin reciproke (K. brila, polurita).
442 glicerino, densa, blanka fuidaĵo ekstraktata el grasoj, multe uzata en farmacio kaj ĝenerale por ŝmiri la haŭton (Kem. simbol. C3 H8 O3).
443 grado, 1. 1/360 de cirklo ;
- 2. unu el la egalpartoj, laŭ kiu estas dividita la termometro ;
- 3. ero de mezuro, de eco ; ŝtupo de evoluo.
444 gramo, pezunuo de metra decimala sistemo, egala al la pezo de 1 centimetro kuba de distilita akvo je 4o.
445 grano, tre eta peza mezur-unuo, egala, proksimume al 5 centigramoj.
446 granda, 1. okupanta multe de spaco, havanta dimensiojn superajn al la ordinaraj ;
- 2. multnombra ;
- 3. de alta, de supera kvalito, grado, forto, indeco, gloro, riĉeco.
- a) pogrande, komerci multnombre, en granda kvanto multspeze aĉetadi, vendadi.
- b) pomalgrande, v. podetale.
447 grand-dekduo, v. dekduo.
448 grandindustriisto, v. industrio.
449 grandkapitalisto, v. kapitalisto.
450 grandkomercisto, v. komercisto.
451 grandnegocisto, v. negocisto.
452 graso, fandebla substanco de la korpo de l’ bestoj, uzata por ŝmiri maŝinojn.
453 *gratifikacio, sendeviga plipage al iu, ĉefe al oficisto, kiel rekonon por farita laboro, servo.
454 grejso, mineralo konsistanta el silikaj grajnetoj, uzata por fabriki potojn (K. fajenco).
455 greno, 1. vegetaĵo, el kies grajnoj estas farata la pano ;
- 2. ĝiaj grajnoj.
456 groŝo, aŭstria, germana kaj pola moneroj.
457 gubernio, administracia parto da iuj ŝtatoj (kiel Ruslando), kolonioj ktp.
458 gumo, duontravidebla gluaĵo konsistanta el suko de arboj — Araba gumo, elasia gumo.
- a) skrapgumo, peceto de kaŭĉuko, uzata por malaperigi krajonajn strekojn, kaj, se miksita kun vitra polvo, ankaŭ inkajn.
459 gusto, 1. tiu el la kvin sentoj, kies organoj estas la lango kaj la palato;
- 2. estetika kapablo.
460 gutaperko, suko de hinda arbo, kiu malmoliĝinte similas al kaŭĉuko.
461 *ĝenerala sekretario, v. sekretario.
462 ĝiro, skribo sur posta parto de kambio aŭ bilo, per kiu oni cedas ĉi tiun al alia persono.
463 ĝu-manĝaĵoj, manĝaĵoj, kiuj ne estas nepre necesaj por la ĉiutaga vivado (K. frandaĵo).
464 halo, ejo konsistanta el konstruaĵo, kies tegmento estas apogata sur pilastroj aŭ kolonoj.
465 hav(aĵ)o, tio, kion oni posedas; objekto, aĵo posedata, propraĵo.
- a) bonhav(aĵ)o, 1. tio, pri kio oni povas disponi pro akirita rajto;
- 2. la sumo, kiun oni havas en kredito ĉe iu (K. kredito).
- b) enhav(aĵ)o, objektoj entenataj en io, aĵo, afero entenata.
466 haveno, ŝipŝirmejo konsistanta el golfeto de maro, de lago, de granda rivero.
467 hazardo, okazaĵo sendependa de nia volo, de niaj agoj.
468 hekto... prefikso de metra decimala sistemo, signifanta centoblon de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l’ vorto. — Hektaro, hektogramo, hektolitro kaj hektometro signifas cent arojn, cent gramojn, cent litrojn, cent metrojn. — (K. mili..., centi..., deci..., deka..., kilo..., miria...).
469 hektografi, fari kopiojn per hektografo.
470 hektografo, aparato por multfoja reprodukto de skribaĵoj aŭ desegnoj per speciala inko sur preparita gelatena maso (K. multobligilo).
471 heredi, ago de tiu, kiu ricevas tion, kion mortinto lasis al li.
472 hipoteko, leĝa institucio garantianta la rajton de posedanto aŭ kreditoro je nemovebla havo.
473 holdo, interna parto de ŝipo de la fundo ĝis la ferdeko.
474 honorario, sumo unufoje pagata por laboro, servo en nemetiaj profesioj. — Honorario de advokato, de inĝeniero. — (K. salajro).
475 horaro, tabelo, en kiu estas prezentataj la horoj destinataj por sinsekvaj agoj. — Fervoja, ofica, lerneja horaro.
476 horarlibro, v. kurslibro.
477 hotelo, meblita domo, kie oni, pagante, loĝas ordinare nelongan tempon.
478 ĥaoso, granda senordo, konfuzego.
ĥemio, v. kemio.
479 ĥina inko v. tuĉo.
480 identa, tute egala, tute sama.
481 imiti, fari, aŭ peni, kiel alia persono faras.
482 imitaĵo, afero, objekto, aĵo imitita (K. surogato).
483 importi, venigi de eksterlando komercaĵojn (K. eksporti).
484 imposto, leĝe deviga pago de ŝtatanoj por la bezonoj de l’ regno, provinco, ktp. (K. depago).
485 impresario, entreprenisto de spektakloj, precipe teatraj.
486 indigo, violblua koloro kaj farbo.
487 industrio, tuto de artoj, metioj, per kiuj oni transformas la krudajn materialojn.
488 industriisto, persono profesie okupanta sin pri industrio.
- a) grandindustriisto, persono profesie okupanta sin pri granda aŭ pluraj industrioj.
489 industriulo, persono, kiu havas famon pro sia granda industria okupo (K. grandindustriisto).
490 inflacio, troa pligrandiĝo de l’ papermona cirkulado.
491 informi, sciigi, klarigi pri io, pri iu.
492 *inkluzive, enhavante, enmetante, enkalkulante.
493 inko, diverskolora fluidaĵo por skribi, desegni.
- a) nina inko, v. tuĉo.
494 inksorbilo, arkforma tenilo per sorbopapero por sekigi skribaĵon.
495 inkujo, malgranda vazo por inko.
496 inspekti, viziti por kontrolo la agadon de laboristoj, oficistoj, k. c. (K. kontroli).
497 inspektisto, v. inspektoro.
498 *inspektoro, supera ofiicisto, kies tasko estas inspekti.
499 instanco, 1. grado de juĝa povo ;
- 2. unu el la decidantaj institucioj en organiza sistemo.
500 institucio, publika aŭ privata fondaĵo aŭ organizaĵo.
501 instituto, nomo de diversaj institucioj ; komerca instituto (lernejo), financ-instituto (bankentrepreno). En Britlando ankaŭ komerc-entrepreno laŭ speciala aranĝo.
502 instrukcio, informo kaj ordono, laŭ kiuj oni devas ion fari (K. direktivo).
503 interkonsento, akcepto de reciprokaj kondiĉoj (K. akordo, kontrakto, konkordato).
504 interkonsentita lingvo, v. kodo.
505 intermiti, halti kaj rekomenciĝi en egalaj aŭ neegalaj intertempoj (K. laborĉeso, striko).
506 internacia, v. nacio.
507 interpreti, 1. traduki ion al fremdulo el lingvo de li ne komprenata ;
- 2. laŭsence klarigi regulon, leĝon, ktp.
508 interrompi, v. rompi.
509 interŝanĝi, v. ŝanĝi.
510 interŝanĝo, v. ŝanĝo.
511 intervjuo, interparolado de ĵurnalisto, publikigota en gazeto, kun persono povanta diri interesajn aferojn.
512 intima, io, kion oni povas konfidi nur al diskreta persono. — Intima averto, sciigo (K. konfidenca).
513 intrigi, ruze, sekrete agadi por utili al si aŭ al intimulo por malutili al alia persono.
514 inventaro, 1. tabelo, libro, en kiu estas enskribita, unu post la alia, iloj, mebloj, komercaĵoj, ktp., apartenantaj al iu.
- 2. la objektoj mem.
515 investi, meti monon en entreprenon kun celo de profito.
516 ir-revena bileto, v. bileto.
517 jardo, angla mezur-unuo de longo : 0,914 m.
518 jarlibro, v. libro.
519 jekonte, v. konto.
520 juĝo, decido, ĉu iu estas kulpa aŭ ne, malprava aŭ ne.
- a) aljuĝi, destini, difini ion por iu.
521 juro, scienco pri leĝo. — Civita, komerca, militista juro.
522 juto, ŝtofo el hinda kanabo, uzata precipe por farado de sakoj.
523 juvelo, malgranda, ornama luksobjekto ora, platena, arĝenta ktp. kun multekostaj ŝtonetoj.
524 ĵurnalo, 1. ĉiutaga gazeto;
- 2. registro en kiu la komercistoj enskribas, tagon post tago, la financajn detalojn de sia komerco (K. taglibro).
525 kabli, telegrafi per kablo.
526 kablo, fasko de metalfadenoj (dratoj) izolitaj, praktike uzata precipe por transsendo de telegramoj (kablogramoj) al transmaraj lokoj.
527 kablogramo, telegramo transsendata per kablo (K. telegramo).
528 kadastro, priskribo de bienoj kaj teroj kun rilata taksado de ĉiu posedaĵo kaj nomo de l’ posedanto.
529 kafo, 1. grajnoj de kafarbo en ĉiu stato;
- 2. trinkaĵo el ili ekstraktata.
530 kajo, 1. strato, trotuaro laŭlonge de bordo;
- 2. loko de elŝipiĝo, alteriĝejo.
531 kakao, grajnoj de samnoma arbo, el kiuj oni faras ĉokoladon.
532 kalandri, glatigi tolaĵon, ŝtofon, paperon, ĝin premante inter rulcilindroj por doni al ĝi brilon.
533 kalkuli, fari matematikan operacion.
- a) dekalkuli, depreni de kalkulata sumo.
534 kambio, dokumento pri ŝuldata mono, skribita sur kutime unuforman formulon kaj stampita per impostmarko.
535 kambio-garantio, subskribo en kambio de tria aŭ de pluraj personoj, kiuj per ĝi garantias por la ŝuldanto kaj en kazo de nepago, pagos anstataŭ la ŝuldanto mem.
536 kambio-akcepto, v. akcepto.
537 kambio-letero, v. kambio.
538 kanabo, herbo el kiu oni faras fadenojn, ŝnuretojn, ŝnurojn, teksaĵojn.
539 kancelario, oficeja ĉambro, kie oni akceptas klientojn, prenas aŭ liveras dokumentojn.
540 kantono, distrikto en Francujo kaj svislando.
541 kapitalo, rentodona mono.
542 kapitaligi, 1. kalkuli, laŭ antaŭfiksita procento, la kapitalon de ia certa rento, profito;
- 2. formi kapitalon per kolektado de enspezoj.
543 kapitalisto, persono posedanta kapitalon.
- a) grandkapitalisto, persono posedanta grandan kapitalon.
544 kara, multekosta, de alta kosto, prezo.
545 karato, 1. pezunuo de diamantoj kaj perloj: 0,20;
- 2. 1/24 de l’ pura oro en alojo.
546 karavano, 1. kunvojaĝanta pilgrimantaro aŭ komercistoj kun siaj ŝarĝobestoj en landoj nemoderne organizitaj;
- 2. partoprenantaro en rondvojaĝo laŭ antaŭfiksita plano.
547 karavanestro, gvidano de karavano.
548 karbo, nigra, malmola substanco, restaĵo rezultanta el la arda konsumiĝo de organikaj materioj izolitaj de aero precipe uzata por hejti kaj kuiri.
549 karbopapero, v. papero.
550 karbono, kemia elemento el kiu ĉefe konsistas karbo, fulgo, grafito, kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj. — Diamanto estas pura, kristalizita karbono. — (Kem. simbolo C).
551 karto, paperfolio maldika aŭ dika, kun desegnaĵo aŭ ilustraĵo aŭ surskribo uzata por sciigoj.
- a) poŝtkarto, maldika kartonfolio por nelongaj korespondaĵoj, sur kiu estas presita la poŝtmarko aŭ kiu havas lokon por ĝi ; oni sendas ĝin sen koverto.
552 kartletero, karto por korespondaĵoj, faldebla kaj sendebla kiel koverto.
553 kartoteko, v. slipujo.
554 kasisto, oficisto, kies tasko estas teni kason, konservi la monon enspezitan.
555 kaslibro, libro, registro, en kiu oni notas ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
556 kasacio, leĝa nuligo de tribunala decido, verdikto, ktp.
557 kasacia kortumo, supera tribunalo pri kasacio.
558 kaso, 1. kesto, kofro, ĉambro, konstruaĵo, en kiu oni konservas monon ;
- 2. loko, en kiu mono estas pagata kaj ricevata, oficejo de kasisto.
- a) ŝparkaso, loko, oficejo, kaso, kie estas gardata ŝparita mono.
559 kaŝmiro, delikata teksaĵo el lano de kaproj de Kaŝmiro (Brita Hindujo).
560 katalogo, listo de varoj, livereblaj de entrepreno, fabriko, firmo, ofte kun indiko de prezoj (K. prezaro).
561 kategorio, fako de samspecaj aferoj (K. speco).
562 katizilo, v. apretura gluo.
- a) dekatizi, pritrakti ŝtofon en vaporo, efikante al la katizilo (apretura gluo) por malebligi kuntiriĝon.
563 katuno, kotona teksaĵo kun surpresitaj ornamaĵoj.
564 kaŭcio, monsumo liverata por garantii la plenumon de interkonsentita afero (K. garantiaĵo, garantio).
565 kaŭĉuko, speco de elasta gumo, kiu konsistas el malmoliĝinta suko de aziaj, afrikaj kaj amerikaj arboj.
566 kazo, 1. hazarda aŭ firma okazaĵo, situacio ;
- 2. jura fakto (K. okazo).
567 kemio scienco pri la materia konsistiĝo de la korpoj kaj pri la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas materiaj kuniĝoj (K. ĥemio).
568 kesto, ligna ujo, ordinare en formo de rektangula prismo (K. kofro).
569 kilo…, prefikso de metra decimala sistemo signifanta miloblon de la mezuro, reprezentata de la dua parto de l’ vorto. — Kilogramo, kilolitro, kilometro signifas 1000 gramojn, 1000 litrojn, 1000 metrojn. — (K. mili…, centi…, deci…, deka…, hekto…, miria…).
570 klafto, mezuro de longo : 1,90 m., en diversaj landoj ankoraŭ uzata en la lignokomerco.
571 klara, 1. bone travidebla kaj pura. — Klara vitro, vino ;
- 2. facilkomprenebla. — Klara demando, skribaĵo.
572 klara lingvo, lingvo, kies uzo estas permesita en enlandaj aŭ internaciaj telegramoj. — Esperanto estas klara lingvo.
573 klaso, grupo de estaĵoj aŭ objektoj kunigitaj laŭ naturo, rango (K. kategorio).
574 klasifiki, grupigi laŭ klasoj.
575 klaŭzo, speciala kondiĉo en kontrakto, interkonsento, leĝa akto.
576 kliŝo, 1. fotografia negativo sur vitro, metala aŭ ligna plakaĵo, sur kiu estas inverse entranĉitaj aŭ elstare tranĉitaj literoj, bildoj, grafikaĵoj.
577 klopodo, zorgo, peno sukcesigi ion.
578 kluzo, instalo en kanalo, rivero, por ebligi la ŝipveturadon inter du partoj, ne havantaj la saman akvo-nivelon.
579 knoto, marmejlo : 1852 m.
580 koakso, porhava karbo, restaĵo en gasfabrikado.
581 kodo, 1. leĝaro. — Civila, milita, komerca, prikrima kodo ;
- 2. kolekto de interkonsentitaj numeroj, leterkombinaĵoj, korespondantaj al esprimoj, por ŝpare telegrafi aŭ kabli. — Kodo Internacia Lugagne kun esp. parto.
582 koda lingvo, lingvo kaj vortkombinaĵoj, nur allasitaj je speciala tarifo en telegramoj.
583 kofro, vojaĝa kesto (K. valizo, kesto).
584 kolektiva, 1. de multaj personaj farita.
- 2. konsistanta el multaj aĵoj, aferoj, objektoj.
585 kolizio, kunpuŝiĝo, — (fig.) konflikto, kontraŭrenkontîgo.
586 kolonio, lando okupata de ŝtato aŭ de personoj, ekster ilia patrolando, por komerca celo.
587 koloniigi, fondi, establi kolonion : okupacii landon, nekulturitan, por ekspluata celo.
588 koloni-varo, varo, devenanta de kolonio.
589 koloro, impreso, kiun lumigitaj aĵoj faras al la okuloj, sendepende de la formo.
590 kolporti, disvendi varojn, ilin portante tien ĉi kaj tien. — (fig.) diskonigi onidirojn.
591 komanditi, partopreni en komerca entrepreno, ne administrante ĝin, sed nur mone kunhelpante por ĝi.
592 komandito, societo por komandito, komerca societo, en kiu parto de la anoj, ne partoprenante en la administrado, liveras siajn kontribuojn por kunhelpi al ĝia starigo kaj funkciado.
593 komanditisto, tiu, kiu donas sumon por komanditi.
594 komerci, interŝanĝi produktojn, varojn. (K. negoci).
595 komerco, profesia interŝanĝo de valoroj, produktaĵoj aŭ varoj kontraŭ pago, aĉetado kaj vendado.
- a) interŝanĝa komerco, maniero doni produktojn, varojn kontraŭ aliaj produktoj, varoj.
- b) grandkomerco, komerco pogrande.
- c) libera komerco, ekonomia doktrino favora al ne-malhelpita vendado al kaj de eksterlando ; malo de protektismo.
596 komercaĵo, valoraĵo, kiun oni interŝanĝas profesie je alia, por profiti la diferencon inter kosto kaj vendvaloro. (K. varo).
- a) bar-komercaĵoj, komercaĵoj, varoj, ĝenerale ne pezaj, sed grandegaj, kiuj baras la lokigon de aliaj ; por ilia transporto la fervojo havas specialan tarifon. (K. bar-varoj).
597 komercisto, persono, profesie kaj memstare okupanta sin pri interŝanĝo de varoj, aĉeto kaj vendo (K. negoco).
- a) grandkomercisto, komercisto aĉetanta, vendanta pogrande.
598 komerca ĉambro, institucio, kuniganta la komercistojn de urbo, regiono, ordinare havanta duonoficialan karakteron.
599 komerca vojaĝisto, v. vojaĝisto.
600 komisaro, persono al kiu, ĉu daŭre, ĉu provizore, estas konfidita la tasko, zorgi pri iu publika afero.
601 komisii, konfidi al iu taskon, laboron farotan.
602 komisiisto, persono, kies ofico estas vendadi, aĉetadi por aliaj.
603 komisiono, aro da personoj komisiitaj pri io.
604 komitato, aro da membroj por studi aŭ direkti aferon.
605 komizo, helpanto por vendado en butiko aŭ magazeno, ne-memstara oficisto.
606 kompanio, kuniĝo de pluraj personoj en industria aŭ komerca firmo (K. asocio).
607 kompari, esplori ekzamenante la similecon de du aŭ pluraj aferoj. — Kompari ciferojn de du kontoj.
608 kompensi, doni, pagi ion por anstataŭi perdon, mankon, malbonaĵon, domaĝon.
609 kompreni, koni la signifon, la sencon, la valoron, la gravecon de io, havi ĝustan ideon pri io, pri iu.
- a) malkompreno, neĝusta kompreno de vortoj, agoj okazintaj, pro kiu naskiĝas malakordo inter du aŭ pliaj personoj.
610 kompromiso, 1. reciproka cedo por interkonsenti ;
- 2. kunakordiĝo de kreditoro kun ŝuldanto.
611 komunumo, malgranda distrikto de lando.
612 koncesio, privilegio, donita de la ŝtato pri ekspluato de io.
613 kondamni, proklami iun kulpa aŭ malprava.
614 kondiĉo, reciproka devo kaj rajto de interkonsentantaj personoj, bazo de interkonsento. — Kondiĉoj de vendo, de kontrakto, de luo (K. klaŭzo).
615 konfekcio, vestoj farataj ne laŭ mezuro.
616 konfidi, doni ion al iu, por ke li zorgu pri ĝi, doni al iu taskon por ĝin plenumi.
617 konfidenca, sciigo, kiun oni faras al iu, fidante pri lia diskreteco.
618 konfirmi, certigi ion, jesi, proklamante ion vera.
619 konfiski, pune depreni ion je utilo de la ŝtata trezoro.
620 konforma, samforma, de sama karaktero.
621 konjukturo, la ŝanĝanta situacio de l’ negoco, merkato, ekonomio.
622 konkordato, kontrakto inter bankrotinto kaj kreditoroj.
623 konkuro, v. konkurenco.
624 konkurantoj, v. konkurenco.
625 konkurenco, 1. peno superi aliajn komercistojn vendantajn sampspecajn aferojn, liverante plibonajn, malplikostajn varojn ;
- 2. personoj, entreprenoj, solaj aŭ kunaj, kiuj reciproke konkuras.
- a) nelojala konkurenco, konkurenco, farata malhoneste per nelojalaj procedoj, rimedoj, leĝe punata.
626 konsenti, havi saman opinion, cedi, akcepti ion laŭ propono de aliaj : malo de rifuzi.
627 konsigni, sendi al agento, al faktorio, komercaĵon, por ke ĝi estu vendata, je plej bona profito de la sendanto.
628 konsili, esprimi sian vidpunkton al alia persono, kion ĝi devos fari (K. admoni, riproĉi).
629 konsiliĝi, paroli kun iu, por peti lian konsilon.
630 konsisti, esti kunmetita el partoj, eroj.
631 konsistiĝo, la kunesteco de io, de materio, ktp.
632 konsulo, reprezentanto de ŝtato ĉe fremda registaro, ŝirmanta la aferojn de la anoj de l’ ŝtato, kiun li reprezentas.
633 konsumi, per uzado iom post iom malbonigi, malgrandigi ion.
634 konto, kalkulo en la ĉefa komerca libro pri ŝuldoj, bonhavoj de persono, firmo.
- a) fermi konton, reguligi la konton tiamaniere, ke estu nek ŝuldo nek havaĵo inter du aŭ pli ol du personoj.
- b) jekonte, por ekzistanta konto, por kuranta kalkulo.
- c) malfermi konton, ekstarigi konton por iu.
635 kontisto, tiu, kiu profesie sin okupas pri kontoj ; librotenisto de kurantaj kontoj.
636 kontulo, v. konthavanto.
637 konto kuranta, konto malfermita por kuranta kalkulo.
638 kont(o)reguligo, reguligo de konto en debeto kaj kredito.
639 konto-resumo, eltira sciigo por montri la ĵusan staton de konto.
640 kontohavanto, tiu, kiu havas konton ĉe iu.
641 kontante, per preta mono.
642 kontesti, rifuzi rekoni ion, nei la verecon de asertita fakto.
643 kontoro, oficejo de negoco, ejo, kie oni akceptas la klientojn.
644 kontrabando, importo de komercaĵoj, sekrete farata, por eviti la pagon de limimposto.
645 kontrakto, kunakordo pri aĉeto, vendo, ktp.
646 kontribuo, tio, kio estas donata de unu aŭ pluraj personoj por komuna celo.
647 kontroli, konstati, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti, ĉu iu faris tion, kion li devis fari.
648 kontrolisto, persono, kies ofico estas kontroli.
649 *kontroloro, v. kontrolisto.
650 konvencio, 1. kunakordo pri speciala afero ;
- 2. interkonsento, speco de sindikata organizo.
651 konverti, 1. ŝanĝi valoron kontraŭ alia, ŝanĝi ĉekojn je frankoj kontraŭ tia je dolaroj ;
- 2. aliformigi ŝuldkondiĉojn, plejofte reduktante la rentumon.
652 kooperativo, societo kun memstara jura karaktero, ŝirmanta ekonomie individuojn kaj kuniganta la plej malgrandajn ekonomiajn fortojn por kiom eble plej granda kapableco.
653 kopeko, rusa monero (v. tabelon).
654 kopii, 1. reprodukti skribe kaj samforme korespondaĵojn ;
- 2. reprodukti per ia ajn procedo, premilo aŭ maŝino, skribaĵojn, persaĵojn.
655 kopio, reproduktaĵo de originalo.
656 kopilibro, registro, kajero, en kiun oni kopias korespondaĵojn ĉu leterajn, ĉu aliformajn.
657 kopi-premilo, aparato por ricevi kopiojn de leteroj per premo.
658 korbo, transportebla ujo el laŭlonge tranĉitaj trunkoj, vergoj de salikoj aŭ kano, ofte ankaŭ el drato.
659 korespondi, interŝanĝi leterojn kaj alispecajn komunikojn.
660 korespondanto, persono, kun kiu oni korespondas.
661 korespondisto, komerca oficisto, kiu prizorgas la korespondadon.
662 korporacio, societo, rondo, aro de samprofesianoj (K. sindikato, komerca ĉambro).
663 kosto, sumo, laboro, ofero, penado, sufero necesa por fari laboron, aĉeti ion, por fari aŭ farigi, por atingi ion (K. prezo, laboro).
- a) malplikostiĝo, malpligrandiĝo, malplialtiĝo de la kosto.
- b) multekosta, v. kara.
- c) plikostiĝo, pligrandiĝo, plialtiĝo de la kosto.
- ĉ) plikosto, neantaŭvidita, plia kosto de io.
664 kostprezo, v. prezo.
665 kotiz(aĵ)o, monsumo pagata de ĉiu ano en anaro, starigita por plenumi entreprenon, por farigi laboron, por fari akiron.
666 kotono, lanugo, kovranta la semojn de kotonarbo : el ĝi oni faras tolosimilan, sed malmultekostan komunan teksaĵon.
667 koverto, kovrilo de letero, faldita paperpeco, en kiun oni metas korespondaĵon, kaj sur kiun oni skribas la adreson (K. kovrilo).
668 kovri, 1. meti ion sur aŭ ĉirkaŭ ion, iun, por ĝin kaŝi, konservi, ŝirmi ;
- 2. finance egaligi, kompensi. — La enspezoj kovras la elspezojn.
669 kovrilo, ilo, per kiu oni kovras ion. — Kovrilo de skatolo, de poto, de kesto (K. koverto).
670 kredito, 1. fido ĝuata de iu pri akurateco en la pago de liaj ŝuldoj ;
- 2. pruntedono de kontanta mono ;
- 3. rajtigo prokrasti la pagon por ricevita komercaĵo, por farita laboraĵo ;
- 4. parto de konto, en kiu oni enskribas la ŝuldojn. (K. bonhavo).
671 kreditigi, skribi en kreditan konton.
672 *kreditoro, persono, kiu donis krediton, al kiu oni ŝuldas. (K. bonhavanto).
673 kreditanto, v. kreditoro.
674 kreditletero, letero, per kiu bankiero, de unu loko, malfermas krediton, de fiksita sumo, ĉe sia korespondanto de alia loko.
675 kristalo, purega, senkolora vitro.
676 krizo, decida, danĝera tempo de afero.
677 krono, monero de Britlando, Ĉeĥoslovakio, Danujo, Norvegujo, Svedujo (v. tabelon).
678 kruda, en natura stato, ne rafinita.
679 kruda materialo, unua, natura, neprilaborita materialo.
680 kulturi, laboradi la teron por ĝin fruktigi.
681 kuntara, v. taro.
682 kuntara pezo, v. pezo.
683 kupono, dokumento pri profitparto, kunigita kun akcio aŭ obligacio, kiun oni fortranĉas ĉe ĉiu pagdato.
684 kupro, bronzruĝa metalo, multe uzata por fari tubojn, kaldronojn, monerojn ktp. (Kem. simbol. Cu.).
685 kuratoro, jure elektita zorganto por gardi ian havaĵon de societo, de neplenaĝa orfo, de persono sen civitanaj rajtoj aŭ de bankrotinto.
686 kuriero, 1. persono, kies tasko estas porti korespondaĵojn aŭ specialajn dokumentojn ;
- 2. tuto de korespondaĵoj, presaĵoj, ktp. sendata de unu al alia poŝtoficejo.
687 kurtaĝo, procentaĵo, pago al makleristo.
688 kurso, 1. sistema irado de la instruado de profesio, metio, ktp. ;
- 2. direkto de ŝipo, rivero, fervojo, ktp.
689 kurslibro, libro montranta la direkton de vagonaroj kaj entenanta la horaron de unu aŭ pluraj teritorioj, eldonita de l’ fervojo kaj de institucioj de trafiko. (K. horarlibro).
690 kurzo, meza valoro de akcioj, kambioj, mono, ĉiutage notata en la borso.
691 kurzaltiĝo, supreniro de kurzo, objekto de spekulacioj en borso.
692 kurzofalo, malsupreniro de kurzo en borso.
693 kurzohava, kiu estas akceptata en la aĉetoj, kontraktoj, kiu havas laŭleĝan valoron.
694 kurznot(ad)o, ĉiutaga fikso de valoro de mono, de akcioj kaj aliaj valorpaperoj en borso (K. kvotigo).
- a) senkurza, ne plu valoranta, ne plu akceptata, ne havanta kurzon (K. maklero).
695 kvalito, 1. tio, pro kio io estas tia kaj ne alia ;
- 2. grado de eco.
- a) mezkvalita, de kvalito meza, nek supera, nek malsupera.
696 kvaranteno, deviga restado pli-malpli-longa, en izola loko, de personoj, bestoj, varoj kaj ĉiuspecaj aĵoj, devenantaj de infekta loko.
697 kvartalo, unu el la partoj, el kiuj konsistas granda urbo.
698 kvintalo, pezo de 50 kilogramoj.
- a) metra kvintalo, pezo de 100 kilogramoj.
699 kviti, fini la kalkulon kun iu, sen ŝuldo.
700 kvita, plenlibera de ŝuldo.
701 kvitanci, liveri pagateston.
702 kvitanco, pagatesto, dokumento pri farita pago de ŝuldo.
703 kvoto, proporcia parto de tuto, kiun oni devas doni, pagi aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi.
704 kvotigo, proporcia aljuĝo en aĉeto de akcioj, valutoj, valorpaperoj, ktp. en la borso, kiu influas la fiksadon de l’ taga kurzo (K. kurznotado).
705 laberdano, sekigita kaj salita moruo (K. moruo).
706 laboro, agado, penado ĉu fizika, ĉu spirita, por atingi celon, por produkti efikon (K. ago).
707 laborĉesigo, haltigo de laboro (K. intermito, striko).
- a) ellabori, plene labori ion ĝis fino.
- b) manlaboro, laboro, farata senpere per manoj, sen helpo de maŝino.
- c) maŝinlaboro, laboro, farata per maŝino.
- ĉ) prilaboro, ago prepari aŭ fini objekton.
708 laborĉeso, finiĝo de laboro.
709 lado, metalfolio, el fero, aluminio ktp.
710 lano, hararo de iuj bestoj, precipe de ŝafoj, el kiu oni faras vestojn, matracojn, kusenojn ktp.
711 lanĉi, ĵeti, fig. subite alporti, vendi. — Lanĉi varon sur la merkaton.
712 lando, parto de terglobo.
713 lardo, graso, formanta tavolon sur la ripoj de porkoj kaj de aliaj bestoj (K. graso, sebo).
714 larĝeco, post la longeco aŭ la alteco la pli granda el la tri dimensioj de korpo, sur sama ebeno de la longeco aŭ de la alteco, perpendikle al tiu de la longeco aŭ de la alteco.
715 lasi, 1. ne plu teni, ne plu preni;
716 laŭnoma, v. nomo.
717 ledo, felo tanita kaj preparita por fari multajn aĵojn, precipe ŝuojn.
718 legitimi, 1. pruvi la memecon de persono;
- 2. konfirmi la aŭtentikecon de dokumento.
719 legitima, laŭlega.
720 legitimacio, 1. ago legitimi;
- 2. dokumento pruvanta memecon.
721 leĝo, deviga regulo, proklamita de la ŝtatoj pri la devo kaj la rajtoj de la civitanoj.
722 letero, korespondaĵo skribita sur paperon (K. poŝtkarto, telegramo, bileto).
- a) asekurita letero, v. valorletero.
- b) ekspresletero, letero, liverata al la adresato pli rapide ol aliaj leteroj.
- c) kambio-letero, v. kambio.
- ĉ) registrita letero, v. rekomendita letero.
- d) rekomendita letero, letero pri kiu la poŝtoficejo liveras al la sendanto ricevateston. En kazo de perdo, la poŝta administracio devas pagi kompenson al la sendinto.
- e) valorletero, letero, sur kiun la sendanto skribas la valoron aŭ la enhavatan sumon, kiu estos al li pagota de la poŝta administracio, en kazo de perdo.
723 leterkesto, ujo, en kiun oni ĵetas la leterojn, ekspedotajn per la poŝto, fiksita diversloke en urbo ktp. aŭ ĉe poŝtoficejo.
724 leterkopio, v. kopio.
725 leterordigilo, ujo el kartono kun mekanismo por bonorde konservi leterojn.
726 leterpapero, v. letero.
727 leterportisto, v. portisto.
728 libro, multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuto. En komerco uzata por enskribo, registrado, ktp.
- a) ĉeflibro, libro, en kiu oni enregistras ĉion, rilatantan al la komercado kun sia klientaro laŭ kontoj. En la « simpla » librotenado ofte ĉiu kliento havas apartan konton. En la « duobla sistemo » ĝi ampleksas la kontojn pri aktivo kaj pasivo kaj pri kapital-posedo.
- b) jarlibro, libro, broŝuro, resume prezentanta la okazintaĵojn, la faktojn de unu jaro, ofte kun almanaka parto, kun statistikoj kaj aliaj diversspecaj utilaĵoj.
- c) kaslibro, libro, en kiu oni enregistras ĉiujn elspezojn kaj enspezojn.
- ĉ) magazenlibro, libro, en kiu estas registrataj la movoj (alveno kaj foriro) de ĉiuspecaj varoj.
- d) memorlibreto, v. notlibro.
- e) notlibro, libreto, kajero, en kiun oni resume skribas faritajn aŭ farotajn aferojn, por ne forgesi ilin (K. agendo).
- f) ŝparlibro, libro, en kiu estas enskribataj la sumoj, ŝparitaj kaj enpagitaj ĉe ŝparkaso.
- g) taglibro, v. memorialo.
729 librotenado, enskribado de kalkuloj kaj komercaj indikoj en komercajn librojn.
730 librotenisto, registristo, oficisto, kies tasko estas kontregistrado.
731 ligno, malmola substanco de arboj kaj de arbetoj.
732 lignito, speco de fosilia karbo, tre ofte prezentanta la ŝajnon de duonbrulinta ligno.
733 likvidi, ĉesi komerci, vendante ĉiujn komercaĵojn kaj reguligante ĉiujn kontojn.
734 likvoro, trinkaĵo konsistanta, ĝenerale el akvo, alkoholo, vegetaĵaj aromoj kaj sukero.
735 limi, esti limo de spaco, tempo ktp.
- a) allimi, pri kambio, ŝuldo : alveni al la tempo, kiam ĝi devas esti pagata.
- b) validlimi, alveni al la dato, post kiu nuliĝas laŭleĝe ia pretendo-rajto pri afero, pago, ŝuldo, ktp.
736 limo, ekstremaĵo de spaco, de tempo, de aĵo, ĉu materia, ĉu morala.
737 *limito, prezlimo, kondiĉo en vendo ne malsuperi, en aĉeto ne superi, antaŭviditan prezon.
738 limtempo, fino de tempodaŭro, fiksita por pagi aŭ fari ion alian.
739 lino, vegetaĵo, el kiu oni faras fadenojn kaj teksaĵojn pli ŝatatajn ol tiuj el kotono.
740 linoleo, oleo, eltirita el semoj de lino, tre uzata en pluraj metioj kaj precipe en pentrarto.
741 linoleumo, speco de nepenetrebla teksaĵo, kovrita per miksaĵo de juto, korko, kaj linoleo, uzata por kovri plankojn, koridorojn, ktp. kaj ankaŭ uzata en la moderna pres-tekniko.
742 liro, itala monero (v. tabelon).
743 listo, nomaro en kiu la nomoj, ankaŭ de varoj, estas skribitaj aŭ presitaj unu sub la alia. — Nomlisto, prezolisto, ktp. — (K. registro, tabelo).
744 litografio, arto skribi, desegni sur ŝtonan platon, kaj poste, per presado, reprodukti, sur paperon, la aĵon skribitan, desegnitan.
745 litro, mezur-unuo por fluidaĵoj, sekaj grenoj, ktp., samvalora kiel kuba decimetro.
746 liveri, doni, havigi ion (K. konsigni, provizi, ekipi).
747 liveranto, tiu, kiu donas, havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
748 lodo, 1. malgranda pezilo = 5 gramoj ;
- 2. kvantomezuro en diversaj komercbranĉoj. En lankomerco 1 lodo = 50 gramoj.
749 loĝi, kutime, ordinare, konstante, daŭre resti en loko.
750 loĝejo, domo, loko, kie oni loĝas, restadejo (K. adreso).
751 lokomobilo, vapormaŝino muntita sur veturilo, uzata por industrio kaj terkulturado. — Draŝmaŝina, karusela lokomobilo.
752 lokomotivo, maŝino vapora, gazolina aŭ elektra, sur radoj, por tiri vagonaron de fervojo, de tramveturilo.
753 lombardo, monprunto kontraŭ movebla garantiaĵo.
754 longeco, la plej granda el la tri liniaj dimensioj de korpo (longeco, larĝeco, dikeco), kuŝanta sur la sama ebeno de larĝeco.
755 loto, bileto numerita, kies posedo rajtigas partopreni en loterio.
756 lotaĵo, objekto de loterio.
757 lui, preni por ĝin uzi dum difinita tempo maŝinon, objekton, loĝejon, paganta interkonsentitan sumon.
758 luanto, tiu, kiu luas, kiu prenas por sia uzo, dum difinita tempo, maŝinon, objekton, loĝejon, pagante interkonsentitan sumon.
759 ludonanto, tiu, kiu donas, por difinita tempo, ricevante pro tio konsentitan monon, maŝinon, objekton, loĝejon, ktp.
760 lukontrakto, kontrakto inter ludonanto kaj luanto.
761 lukso, plej eleganta aranĝo, en kiu oni neniel ŝparis, rilate al aspekto, kvalito ktp.
762 magazeno, 1. ejo, kie oni konservas provizojn, varojn, ktp ;
763 magazenlibro, v. libro.
764 maizo, turka greno, vegetaĵo, el kies flavaj grenoj oni faras farunon por manĝaĵoj.
765 majoliko, v. fajenco.
766 makleri, profesie agi kiel peranto inter vendistoj kaj aĉetantoj.
767 makleristo, tiu, kies specialeco estas makleri.
768 maklero, v. kurtaĝo.
769 maklerpago, v. kurtaĝo.
770 maklerprocentaĵo, v. kurtaĝo.
771 *maksimumo, plejgranda kvanta aŭ grado atingebla (K. minimumo).
772 makulo, malpurigita aŭ malbonigita parto sur io.
773 malabunda, v. abunda.
774 malkatizi, v. katizilo.
775 malkompreno, v. kompreno.
776 malmendi, v. mendi.
777 malneto pezo, v. pezo.
778 malplikariĝo, v. kara.
779 malplikostiĝo, v. kosto.
780 malneto, v. neto.
781 malneta pezo, v. pezo.
782 manlaboro, v. laboro.
783 mandato, 1. rajtigo, agi en la nomo de iu ;
- 2. dokumento, per kiu oni rajtigas alian personon agi en sia nomo (K. prokuro).
- a) poŝtmandato, dokumento, per kiu oni enpagas monon ĉe la poŝto por transpago al alia persono.
784 manki, ne esti ; esti en ne sufiĉa kvanto, proporcio, malgraŭ la bezono.
785 manipuli, procedi per la manoj, farante ion, ankaŭ per iu instrumento ; — fig. havi manon en afero (ofte en malbona senco).
786 manko, tio, kio ne estas, forestas en kvanto ktp.
787 manufakturo, vasta industria establo, granda fabriko.
788 marĉandi, diskutadi, celante atingi favorajn prezojn aŭ pagon.
789 marki, fari sur komercaĵon signon, kiu montras la fabrikon, la firmon, ktp.
790 marko, 1. monero de Estonio, Finlando, Germanujo (v. tabelon) ;
- 2. signo montranta devenon, kvaliton, ktp. de varo.
- a) fabrikmarko, signo de fabriko por distingi ĝiajn produktojn de aliaj.
- b) fiska marko, kartpeceto, similanta al poŝtmarko, gluebla sur fakturojn, ricevatestojn, kambiojn, varojn, atestanta la faritan pagon de ŝtata, provinca, komunuma ktp. imposto.
- c) poŝtmarko, papera peceto kun presitaĵo, montranta ĝian koston, kiun oni gluas sur leterojn, paketojn, k. c. por ilin afranki, nome, por pagi la poŝtajn elspezojn.
- ĉ) punmarko, speco de poŝtmarko por kvitanci la alpagon por neafrankita aŭ ne sufiĉe afrankita sendaĵo.
- d) stampomarko, ia oficiala marko kun imposta aŭ depaga valoro por glui sur stampotan dokumenton, afiŝon ktp. konforme al la leĝoj.
- e) surtaksmarko, v. punmarko.
791 *markonigramo, v. radio.
792 marmoro, ŝtono tre malmola kaj de supera kvalito, uzata en skulptarto, arkitekturo kaj masonado.
793 masiva, konsistanta el plena substanco, firma, fortika.
794 maso, kvanto de materio de korpo, ekzemple gelateno.
795 mastro, 1. posedanto de domo, loĝejo, hotelo, ktp. ;
- 2. estro de laborejo.
796 maŝino, aparato produktanta, transsendanta, pliiganta, utiliganta forton, kiu anstataŭas, faciligas, pli-efikigas la manlaboron.
797 maŝinaro, tutaĵo de maŝinoj, uzataj por laborado.
798 maŝinlabor(aĵ)o, laboraĵo farata per maŝino.
799 maŝinskribi, v. skribi.
800 maŝinskribado, v. skribado.
801 maŝinskribisto, v. skribi.
802 mato, ordinara kovraĵo el junko, pajlo k. s.
803 materialo, objekto aŭ objektoj, el kiuj oni povas ion produkti per laboro, ion verki.
804 materio, 1. ĉio, kio ekzistas ekster la spirito ;
- 2. tio, el kio konsistas la korpoj.
805 matura, plene evoluita, finstudita, finesplorita.
- a) frumaturaĵo, frukto aŭ vegetaĵo manĝebla, kiu tre frutempe maturiĝas. (K. fruaĵoj, frufruktoj).
806 mejlo, voja mezuro, ne egala en diversaj landoj. Germana mejlo = 7420 m. ; angla = 1609 m. ; en centra Italiujo proksimume 1500 m. ; mara mejlo = 1852 m.
meĥaniko, v. mekaniko.
807 mekaniko, branĉo de fiziko pri la movado kaj ĝiaj leĝoj.
808 mekanikisto, specialisto en la mekaniko.
809 mekanismo, kunigaĵo de la partoj, formantaj maŝinon, aparaton.
810 memorialo, libro, en kiu oni enregistras la ĵus faritajn komercaferojn, unu post la alia, laŭ ilia sinsekvo, por poste ilin transskribi en aliajn registrojn. En la tiel nomata « amerika sistemo » la memorialo kun kontokolonoj estas la ĉefa libro kaj la bazo por bilanco. (K. taglibro).
811 memorlibreto, v. libro.
812 mencii, diri, skribi nur malmultajn vortojn, parolante pri lia afero.
813 mendi, postuli, ke oni faru, rezervu, liveru, alportu, sendu objekton, varon ktp.
- a) malmendi, nuligi faritan mendon.
814 mendanto, persono, kiu mendas.
- a) antaŭmendanto, persono, kiu certigas al iu la aĉeton de poste sendota varo, la pagon de farota laboro.
815 mendilo, parte presita folieto, plenigita per skribitaj vortoj kaj subskribita, kun la celo, mendi ion.
816 mendo, ago de mendanto.
817 merceri, briligi kotonon per lesivo.
818 mercer(aĵ)o, kolektiva nomo de diversaj akcesoraĵoj kaj objektoj, uzataj en vestofarado kaj virinlaboroj.
819 merinolano, lano el longhara merino-ŝafo de Sudameriko.
820 merkato, sfero, kampo de komerca agado, (ne ejo) de speciala branĉo. — Kotonmerkato, mondmerkato. - (K. foiro).
821 metalo, kemia elemento speciale brilanta, solida; ĝi estas bona kondukanto de varmo kaj de elektro, fandebla kaj forĝebla.
822 metalmono, v. mono
823 metalurgio, 1. scienco pri la proprecoj kaj kvalitoj de la metalo kaj metalojdoj kaj pri la maniero ilin prepari por praktika uzado;
- 2. prilaborado de la metaloj kaj metalojdoj, industriopri la produktado de ili (K. siderurgio).
824 meti, doni lokon al io, al iu.
- a) elmeti, elvidigi, elmontri, prezenti (K. ekspozicii).
- b) enmeti, doni lokon al io en io.
825 metio, manlabora aŭ mekanika profesio. — Metio de horloĝisto, mekanikisto. — (K. ofico, profesio).
826 metro, internacia mezurunuo de longo, egala al kvardek-milionono de l' tera meridiano.
827 metra kvintalo, v. kvintalo.
828 mezkvalita, v kvalita.
829 mezuri, konstati la grandecon de io, ĝin komparanto kun difinita grandeco (mezurilo) konsiderata kiel unuo.
830 mili... prefikso de metra decimala sistemo, signifanta milonon de la mezur-unuo prezentata de la dua parto de l' vorto. — Miliaro, miligramo, mililitro, milimetro estas milono de aro, gramo, litro, metro. - (K. centi..., deci..., deka..., hekto..., miria...).
831. miliardo, mil milionoj, (=1000.000.000) laŭ la franca (romana) sistemo; unu miliono da milionoj, laŭ la angla-germana. (K. biliono)
832 miliono, mil miloj (=1000.000).
833 milionulo, riĉulo posedanta milionon aŭ milionojn da frankoj, dolaroj, funtoj sterlingaj aŭ de alia valuto.
834 mino, tera kavaĵo, kien oni metas eksplodajn materiojn
835 minaĵo, mineralo enhavanta metalon.
836 minejo, subtera loko, kie oni elfosas mineralojn. - Orminejo, ŝtonkarba minejo.
837 minimumo, plejmalgranda kvanto aŭ grado atingebla. - (K. maksimumo).
838 ministerio, la tuto de supera Stata institucio, inkluzive la oficistaro, kies estro estas ministro. - Komerca, kolonia ministerio.
839 ministro, supera ŝtatoficisto, administranta unu el la fakoj de la ŝtataj aferoj.
840 ministraro, ĉiuj ministroj kune, sen oficistaro (K. ministerio).
841 ministrejo, palaco, domaro, en kiu troviĝas la ministroj kaj ilia oficistaro.
842 minus, malpli-signo de subtraho kaj de negativa kvanto.
- Ses minus tri restas tri (6-3=3).
843 miri(a)... prefikso de metra decimala sistemo signifanta dekmiloblon de la mezurunuo prezentata de la dua parto de l' vorto. - Miriaro, miriagramo, mirialitro kaj miriametro signifas dekmil arojn, gramojn, litrojn, metrojn (K. mili..., centi..., deci..., deka..., hekta..., kilo...).
844 modelo, afero, kiun oni reproduktas, ĝin imitante, ĝin kopiante; - (fig.): io senmanka, perfekta. (K. specimeno).
845 modera, ne troa, ne ekscesa, ne ekstrema; ne tro postulema. - Moderaj elspezoj, prezoj.
846 moderna, 1. de la nuna tempo, malo de antikva;
- 2. laŭmoda.
847 modli, reprodukti objekton aŭ modelon, prezenti formon de elpensita aĵo, de ornamaĵo per mola argilo, gipso, vakso, ktp. (K. skulpti).
848 modo, nedaŭra maniero de societaj rilatoj, de formo je vestoj, de negoca kutimaro.
849 mono, pagilo, aĉetrimedo el metalo aŭ el papero.
- a) metalmono, metalplatetoj en fiksitaj formo, grandeco, pezo, aranĝo kaj surstampo, eldonitaj de l' ŝtato kiel pagiloj (K. papermono).
- b) papermono, ŝtataj, aŭ de rajtigita banko presitaj, folietoj, uzataj kiel pagrimedo kaj laŭlege anstataŭantaj la metalmonerojn (K. monbileto, bankbileto, metalmono).
850 monero, aparta ero de metala mono. Ora, arĝenta, nikela, kupra monero - (K. monbileto).
851 monigo, Ŝanĝo de valorpapero, de papermono ktp. en kurantan metalan monon.
852 monujo, saketo, kesteto, skatoleto, ujo, en kiu oni tenas monon; saketo por enteni monerojn, kiun oni portas en poso.
853 monbileto, v. bileto.
854 mon-enmeto, la sumo de kapitalo per kiu oni partoprenas en komerca entrepreno.
855 mon(er)farejo, loko, kie oni faras monerojn, ĉu metalajn, ĉu paperajn.
856 monpuno, puno, konsistanta el pago de mono.
857 monŝanĝisto, persono, kies ofico estas ŝanĝi monon.
858 monopolo, privilegio, rajtiganta iun, ekskluzive fabriki, vendi aŭ fari ion.
- a) ŝtatmonopolo, monopolo de ŝtato.
859 montri, igi ion, iun videbla, prezenti ion, iun al la rigardo de iu.
860 moratorio, tempo, lasata al ŝuldanto, por prokrasti pagon.
861 moruo, mara fiso el la familio de l' gadoj, multe eksportata el Novlando (K. laberdano).
862 motorciklo, biciklo, triciklo, plurciklo, movata per motoro.
863 motoro, mašino, per kiu forto produktas movon, laboron. - Elektra, gasa, hidraŭlika, vapora motoro.
864 mov(ad)o, ŝanĝo de situacio, de loko rilate al fiksita io, aŭ al io, konsiderata kiel fiksita. - Movado de persono, veturilo, vagonaro.
- a) prezmov(ad)o, prezoŝanĝo: pli-malplialtiĝo de prezo, dependanta precipe de la pli-malpli grandaj oferto kaj demando, de vendo, de aĉeto.
865 mueli, pulvorigi semojn de greno, maizo, hordeo, pipro, kafo ktp.
866 muelejo, loko, kie oni muelas.
867 muelilo, aparato, maŝino aŭ tuta instalo, per kiu oni muelas.
868 multobligi, plinombrigi ion.
869 multobligaparato, oficeja maŝino por multenombra reproduktado de cirkuleroj, avizoj, katalogoj, ktp. (K. multobligilo).
870 multobligilo, instalo por multoble reprodukti skribaĵojn, desegnojn ktp. per speciala procedo. (K. hektografo).
871 muslino, tre subtila kotona, lana, silka teksaĵo.
872 nacio, tutaĵo de personoj, naskiĝintaj en sama lando, havantaj saman devenon, ĝenerale parolantaj saman lingvon (K. lando, regno, ŝtato).
- a) internacia, koncernanta plurajn naciojn (K. universala).
873 navigacio, v. ŝipveturado.
874 negoci, plenumi agon, entreprenon, aferon, celantan monprofiton.
875 negoco, ago de negocanto, de negocisto.
876 negocisto, persono, kiu profesie negocas (K. komercisto).
- a) grandnegocisto, persono, kiu profesie negocas pogrande.
877 neta, pura, senmakula.
878 nete, ne kalkulante ĉiujn elspezojn, konsiderante la ordinaran pezon sen taro.
879 neta gajno, reala profito, forigante el la kalkulo de la enkasita mono, la elspezojn faritajn, la perdojn okazintajn.
880 neta pezo, v. pezo.
- a) malneta pezo, kuntara pezo: pezo de varo kun taro.
881 neto, skribaĵo klara, sen korektoj, nek makuloj, ofte kopiita de alia skribaĵo kun korektoj, makuloj.
- a) malneto, unua skribo de projekto, manuskripte k. s. kun korektoj, makuloj, plibonigoj.
882 nikelo, metalo, tre similanta argenton, multe uzata en la industrio, el kiu oni faras monerojn. (Kem. simb. N.).
883 nomo, vorto uzata por diferencigi objekton aŭ personon de alia.
884 noma, determinata per nomo. - Noma akcio.
885 nominala, 1. posedanta nur la nomon, sed ne la rajtojn;
- 2. cifera indiko de valoro, ofte diferenca de la efektiva (K. noma).
886 norma, kiu rilatas al normo (K. normala).
887 normo, principo, kiu servas kiel regulo (K. regulo, direktivo).
888 normigo, sistemo, enkonduki unuecajn formon, grandecon, longecon, formaton, por papero, libroj, maŝinoj, maŝinpartoj ktp.
889 normala, ordinara, kutima, laŭregula. (K. norma).
890 normkazo, v. antaŭkazo.
891 norm-mezuri, oficiale laŭleĝe ekzameni mezurilojn kaj pezilojn, komparante ilin kun laŭleĝa, norm-mezur(il)o.
892 noti, skribi noton.
893 notlibro, v. libro.
894 notario, publika oficisto, leĝe rajtigita redakti, atesti, konservi kontraktojn, aktojn, dokumentojn.
895 novarĝento, v. argentano.
896 nutraĵo, varo vendata por manĝi, trinki; (K. ĝu-manĝaĵoj).
897 obligacio, kreditpapero de ŝtato aŭ privata entrepreno liverata, kiel dokumento pri ŝuldo (K. ŝuldatesto).
898 oferti, proponi je vendo al eventualaj aĉetantoj, sciigante la kondiĉojn.
899 oferto, buŝa aŭ skriba ago de tiu, kiu ofertas.
900 oferto kaj demando, la negoca movado sur merkato, rezultanta el propono de varprovizo por aĉeto (oferto) kaj de sininformo pri varoj bezonataj, demandante pri prezo, kvalito ktp. (demando pri varoj). (K. demando pri varoj, mendi).
901 ofico, okupado ĉe publika aŭ privata servado (K. metio, profesio).
902 oficejo, loko, kie oni deĵoras pro ofico. - Urba, komunuma, provinca, ŝtata oficejo. (K. kontoro).
903 oficisto, persono, profesie okupita en publika aŭ privata servado.
904 okazo, io estanta je nedifinita tempo, fariĝanta, estanta, sendepende de niaj agoj, de nia volo.
905 okshofto, malnova mezuro de fluidaĵoj = 205-236 litroj, nuntempe, ankoraŭ uzata en vinkomerco.
906 oleo, grasa fluidaĵo, ekstraktita el olivoj kaj el aliaj vegetaĵoj kaj el graso de iuj bestoj.
907 olivo, frukto de olivarbo, el kiu oni ekstraktas oleon.
908 ondokartono, kartono ondumita, uzata por paki delikatajn kaj facilrompeblajn objektojn.
909 opozicio, kontraŭstaro.
910 oro, valora flava metalo, uzata por ornamaĵoj, moneroj. - (Kem. simb. Au.).
911 oraĵisto, artisto, laboristo, kiu faras delikatajn, luksajn laboraĵojn el oro kaj el aliaj multvaloraj metaloj, ofte kunigitaj kun multekostaj ŝtonetoj.
912 oraĵoj, ornamaĵoj konsistantaj el objektoj el oro.
913 ordo, 1. sistemo, vico, laŭ kiu la aferoj, aĵoj sekvas unu la alian;
- 2. regula, laŭcela dismeto de objektoj, aĵoj, aferoj.
914 ordinara, ne diferenca je la plimulto de samspecaj aferoj, ne ekstrokvalita.
915 ordinara freto, v. freto.
916 ordono, 1 ago de tiu, kiu estre konigas sian volon al subuloj;
- 2. komisio, mendo.
917 ordonbileto, v. bileto.
- a) al nia ordono, cedoformulo, ĝiroteksto por ĉekoj kaj kambioj; ĝi signifas: Por ni (mi) al...., anstataŭ ni (mi) al....
918 organizacio, v. organizaĵo.
919 organiz(ad)o, arango de io, por ke ĝi estu preta funkcii, agi, efiki. - Organizado de societo, oficejo, kontoro, demonstracio.
920 organiz(aĵ)o, laŭsisteme arangita tuto.
921 origino, deveno, komenco, naskiĝo.
922 originala, 1. ne laŭ modelo;
- 2. ne ordinara, malofta, kiu havas specialan karakteron (K. tipa).
923 paco, stato de du aŭ pluraj personoj aŭ landoj, kies interrilatoj ne estas malamikaj, vivantaj kviete, en reciproka respekto kaj toleremo.
924 pacjuĝisto, juĝisto, kiu faras la decidojn en disputoj diversspecaj por atingi interkonsenton.
925 pagi, doni monon interŝanĝe je aĉetata aĵo, aŭ por ricevi servon, por sin liberigi de ŝuldo, ktp. (K. antaŭpagi, anticipi).
926 pago, 1) ago de tiu, kiu pagos.
- 2) rimedo, per kiu oni pagas, mono, kambio ktp.
- a) antaŭpago, pago, farata antaŭ la ricevo de komercaĵo, antaŭ la plenumo de servo farota.
- b) maklerpago, maklerprofito. (K. kurtaĝo).
- c) partpago, pago de parto de ŝuldo, de imposto, ktp.
- ĉ) plenpago, I. ago pagi tutan koston de aĉetita aĵo, tutan rekompencon por farita laboro, servo, tutan sumon de farita ŝuldo;
- 2) la tuta sumo pagita.
- d) postpago, pago, farata kelke da tempo post la ricevo de la komercaĵo aĉetita, post la plenumo de komisiita servo, laboro.
- e) senpage, ne pagante, sen elspezo.
927 pagdato, tago de pago.
928 pagokapabla, v. solventa.
929 pagopromeso, skribaĵo, per kiu oni devigas sin pagi al iu persono, aŭ al ĝia anstataŭanto, laŭ aparta ordono.
930 pagoŝargo, enkasigo de mono per la pošto kontraŭ enmanigo de l' sendaĵo, ŝarĝita per la sumo pagota.
931 paĝo, unu flanko de papera folio (K. folio).
932 paki, kunmeti ion, ĝin ligante per ŝnureto, ŝnuro, kaj ofte ĝin envolvante en paperon, tolon, ktp.
- a) elpaki, dismeti aĵojn, kunmetitajn en pakaĵo.
- b) enpaki, kunmeti ion, donante al ĝi formon de pakaĵo.
933 pako, kunmetita aro, amaso da sama materialo - Pako da papero, kotono, lano.
934 pakado, ago paki.
935 pakaĵo, kunpakitaj objektoj, aĵoj.
936 pakaĵisto, laboristo, kies tasko estas porti pakaĵojn ĉe la stacio ktp. (K. portisto).
937 pakisto, laboristo, kies tasko estas paki, fari paketojn, pakaĵojn.
938 pakaĵvagono, v. vagono.
939 pakĉambro, ĉambro, en kiu oni pakas aĵojn, finpreparas paketojn.
940 paketo, v. pakaĵo.
941 pakfongo, alojo, arĝentosimila metalo, precipe uzata en Ĥinujo por luksobjektoj kaj manĝilaroj. En kelkaj landoj identa kun tiel nomata blankmetalo (K. alpako, argentano, blankmetalo).
942 papero, maldikaj folioj, fabrikataj ĉu el ĉifonoj, ĉu el diversaj vegetaĵoj kaj ne vegetaĵaj substancoj, sur kiujn oni skribas, presas, desegnas, kaj kiujn oni uzas por paki ktp.
- a) karbopapero, papero kolorigita per karbo aŭ surogato similspeca, uzata por traskribo.
- b) leterpapero, papero, uzata por skribi leterojn, kutime kun surpresita titolo de l' firmo kaj aliaj indikoj.
- c) sorbopapero, papero sen gluo, uzata por sorbi inkon de skribaĵo.
- ĉ) stampita papero, v. stampo.
943 paperaĉo, 1. senglua papero, konsistanta el malbona materialo, uzata precipe por envolvi;
- 2. papero, forĵetinda, ĉar ne plu taŭga por ia uzo.
944 paperujo, portebla leda, tola ujo por diversspecaj paperoj.
945 paperkorbo, korbo, en kiun oni ĵetas eluzitan paperon, tre uzata en kontoroj, sekretariejoj, oficejoj.
946 papermono, v. mono.
947 parao, turka kaj sudslava monero. (v. tabelon).
948 parfumo, bonodora substanco, solvita en alkoholo (K. aromo, drogo.
949 partio, persono aŭ aro da personoj kontraŭaj al alia persono aŭ aro da personoj, grupo.
- a) egalpartia, konsistanta egale el personoj de diversaj partioj.
- b) ambaŭpartia, konsistanta egale el reprezentantoj de du kontraŭaj partioj, ekzemple en arbitracio.
950 parto, io el tuto, el tuta kvanto, sumo ktp.
951 partopago, v. pago.
952 partopreni, kunagi en fakto, en entrepreno, kunlabori. - Partopreni en starigo de establo, en fondo de kompanio, ktp.
953 pasaĝero, persono, kiu uzas publikan transportilon, vaporŝipon, fervojon, aŭtobuson por veturi.
954 pasivo, negativa parto de propraĵo, afero okaziganta elspezojn, malo de aktivo.
955 pasporto, dokumento rajtiganta vojaĝi eksterlanden kaj eniri aŭ logi tie.
956 patento, dokumento, rajtiganta ekskluzive ekspluati elpensaĵon (K. diplomo).
957 paŭsi, reprodukti desegnaĵon sur travidebla papero, sekvante la liniojn de l' submetita originalo. (K. kopii, traskribi).
958 penco, angla monero, dekduono de ŝilingo (v. tabelon).
959 pendpesilo, v. pesilo.
960 pera, ne rekta, farita, okazanta kun helpo de aliaj, rimeda.
961 peradaĉisto, negocisto, kiu per nura perado, ofte eĉ ne posedante la varojn, klopodas profitegi de la nepra bezono por komerci (K. akapari, elaĉeti).
962 per(ad)i, interhelpi, sin meti inter du aŭ pli da personoj, por faciligi akiron.
963 perdi, pro akcidento, pro malbonŝanco aŭ pro alia kialo, ĉesi havi, posedi bonaĵon.
964 perei, 1. akcidente morti;
- 2. esti detruata per akcidento.
965 persekuti, laŭlege agi kontraŭ iu.
966 peseto, hispana monero. (v. tabelon).
967 pesi, determini la pezon de io, komparante gin kun pezunuo (K. pezi).
968 pesilo, aparato por determini la pezon de io (K. pezilo).
- a) pendpesilo, pesilo, je kies vekto pendas du pesilteleroj, el kiuj unu servas por meti la pezilon kaj la alia por la aĵo pesota (K. rapidpesilo).
- b) rapidpesilo, pesilo, konsistanta el horizontala stango gradigita, kun ŝovebla pezilo kaj unu pendanta telero (aŭ kroĉo) por meti la aĵon pesotan.
969 peto, sinturnado al in por ricevi, atingi ion - Informpeto, monpeto. - (K. demando pri varoj, mendi, oferto).
970 petrolo, fluida miksaĵo de hidrokarbonoj, uzata por lumigado kaj hejtado,
971 pezi, havi pezon (K. pezi).
972 pezo, emo de ĉiuj korpoj proksimiĝi al tera centro. (K. pezi).
- a) kuntara pezo, pezo de varo kun taro.
- b) malneto pezo, v. kuntara pezo.
- c) neta pezo, v. sentara pezo.
- ĉ) sentara pezo, pezo de varo mem, dekalkulante tiun, en kiu ĝi estas enhavata (kesto, sako, ŝnuroj ktp.).
973 pezilo, peco de metalo, havanta pezon de la mezurunuo, aŭ de ĝiaj obloj aŭ onoj, kiun oni metas ĉu sola, ĉu kun aliaj samspecaj metalpecoj, sur unu teleron de la pesilo, dume sur la alian oni metas la pezotan âjon. — (K. pesilo).
974 pĝ., mallongigo por « paĝo ».
975 pipro, sekigita frukto de samnoma arbo, uzata kiel spico.
976 placo, vasta, libera loko, ĉirkaŭata de konstruaĵoj.
977 plantejo, kampo, kamparo, kie oni plantas vegetaĵojn, zorgante pri ilia kreskado kaj fruktodono — Kafo-, teplantejo.
978 plendi (pri iu, io, kontraŭ iu, io), esprimi sian malkonsenton (pri iu, pri io, kontraŭ iu, kontraŭ io).
979 plenpago, v. pago.
980 plialtiĝo, v. kara.
981 plikostiĝo, v. kosto.
982 plikosto, v. kosto.
983 plombo, pendaĵo el plumbo, lado aŭ kartono por sigeli vagonojn, kestojn : oficiala sigelo de l’ dogano.
984 plumbo, multepeza metalo, faciletendebla kaj facilfandebla (Kem. simbol. Pb.).
985 plus, (matem.) « kaj », aldonante, aldonu. — Tri plus tri estas ses (3+3=6). — (K. minus).
986 pluŝo, teksaĵo, kiu similas al veluro, sed kun pli longaj haroj. (K. veluro).
987 podetale, v. detale.
988 pogrande, v. granda.
989 poliso, dokumento, atestanta faritan asekuron
990 poluri, fari ion glata kaj brila per frotado (K. brila).
991 porcelano, bakita, sonora, diafana substanco, el delikata argilo, el kiu konsistas tasoj, pladetoj, kruĉoj, precipe por kafo, lakto, teo.
992 porti, teni kun si aĵon metitan en siajn manojn, sur sian korpon.
- a) transporti, porti de unu loko al alia. -
- b) transporto, 1. forporto de objektoj, aĵoj de unu loko al alia;
- 2. sumo transkribita de unu paĝo aŭ kolono al alia paĝo, kolono aŭ libro.
993 portisto, homo, kies profesio estas porti aŭ disporti aĵojn, objektojn.
- a) leterportisto, malsupera pošta oficisto, kies tasko estas disporti al la adresatoj korespondaĵojn kaj presaĵojn.
- b) ŝarĝoportisto, laboristo, kies tasko estas transporti kestojn, ŝarĝojn ktp.
994 posedi, havi ion por si, por sia uzo.
995 posedo, fakta rajto pri objekto (K. propraĵo).
996 posedaĵo, tutaĵo de mono, bienoj, riĉaĵoj posedataj.
997 posedanto, persono, kiu posedas, havas ion (K. propraĵulo).
998 postuli, firme esprimi sian volon por ricevi ion, kion oni rajtas, aŭ kredas rajte havi aŭ por ke oni faru aŭ ne faru ion, kion oni kredas ĝusta, ke oni faru aŭ ne faru.
999 postpago, v. pago.
1000 poŝto, publika institucio, ordinare ŝtata, por transporto kaj livero de korespondaĵoj, presaĵoj, pakaĵoj, por sendo de mono ktp.
1001 poŝtĉeko, v. ĉeko.
1002 poŝtĉeka konto, konto ĉe la poŝto, ebliganta senmonan transpagon de sumo per la poŝto.
1003 poŝtfako, fako en poŝtoficejo, kie la adresato serĉas mem la poŝtaĵojn, alvenintajn por li.
1004 poŝtkarto, v. karto.
1005 poŝtkesto, v. leterkesto.
1006 poŝtmandato, v. mandato.
1007 poŝtmarko, v. marko.
1008 poŝtordono, enkasigo de mono aŭ kambio pere de la poŝto. (K. poŝtmandato, pagoŝarĝo).
1009 poŝtrestanta, pri letero, sendaĵo: kiun la adresato prenas en la poŝtoficejo mem.
1010 poŝtvagonaro, v. vagonaro.
1011 presto, videbla aŭ konstatebla produkto, rezultato, de ago, jur. Sintenado (farado, ekz. doni, liveri, konservi, transporti ion; aŭ malfarado, ekz. ne malhelpi, toleri, permesi, ne luigi), kiun kreditoro rajtas postuli de la ŝuldanto (K. kompenso).
1012 preta, 1. pri afero, aĵo, objekto plene preparita por tuja uzo, ago;
- 2 pri persono, ulo: ema, preparita fari ion.
1013 prezo, sumo postulata por vendota komercaĵo, por farota laboro - Alta, malalta prezo. (K. kosto, valoro).
- a) fabrikprezo, prezo de varo en la fabriko.
- b) favor-prezo, speciale malaltigita prezo.
- c) fiksa prezo, prezo ne ŝangebla.
- ĉ) kostprezo, prezo de vendo farata sen profito, nome donante la varon kontraŭ pago de la sama sumo, kiun oni pagis por ĝin havi.
- d) reduktita prezo, prezo kiel eble plej malaltigita.
1014 prezaĉo, prezo, ekstreme malbona, postulata por varo, en la celo, liberigi sin de ĝi, ofte pro konkurenco.
1015 prezaro, listo, tabelo de la prezoj de komercaĵoj kun vendo-kondiĉoj ktp. (K. katalogo).
1016 prezomovado, v. mov(ad)o.
1017 prezentanto, persono prezentanta dokumenton.
- a) al la prezentanto, (pri papero, kiu ne havas skribitan la nomon de la posedanto): kiun oni pagos al la prezentanto, kiu ajn estu.
1018 procedo, speciala maniero, laŭ kiu oni faras ion, fabrikas ion.
1019 proceduro, maniero apliki la leĝon en juĝado (K. proceso).
1020 procento, profito de cent monunuoj en unu jaro.
1021 procentego, v. uzuro.
1022 proceso, 1. jura proceduro por decidi en diskuto inter akuzinto kaj akuzito;
- 2. disvolviĝa movado de io, fenomeno. - Proceso de fermentado.
1023 produkto, 1. rezultato de io;
- 2. farita, fabrikita substanco, objekto (K. presto).
1024 produktaĵo, v. produkto.
1025 produkto-prezo, tuta produkta kosto de varo (K. kostprezo.)
1026 profesio, okupado, per kiu oni akiras la vivrimedojn (K. metio, ofico).
1027 profilo, 1. trajtoj de io, vidita de flanko.
- 2. desegnaĵo de perpendikulara tranĉo de maŝino, de konstruaĵo.
1028 profiti, havi, eltiri utilon de io.
1029 profito, 1. sukcesa rezultato, bonaĵo, utilo devenanta de ago, de laboro, de penado;
1030 prokrasti, destini postan tempon por fari ion, kion oni povus fari tuj.
1031 prokuro, rajtigo laŭleĝe donita de iu firmo aŭ persono por difinita tasko (K. mandato).
1032 prokuristo, oficisto, kiu havas rajtigon reprezentadi lauleĝe firmon aŭ entreprenon.
1033 prokurito, persono, kiu havas ian prokuron.
1034 proponi, prezenti por eventuala aprobo projekton, aĵon, aferon, por ke oni gin akceptu donace aŭ pagante.
1035 propraĵo, io ekskluzive apartenanta al iu.
1036 propraĵulo, persono, al kiu io apartenas ekskluzive (K. posedanto).
1037 proprigi al si, fari ion sia propraĵo.
- a) senproprigi, forpreni laŭleĝe ies propraĵon, aŭ parton de ĝi, kun aŭ sen kompenso.
1038 prosperi, esti en ĉiam pli sukcesa stato.
1039 protekti, ŝirmi iun aŭ ion per leĝo, rekomendo, influo.
1040 protektismo, financa doktrino protekti per leĝoj, malhelpantaj la importon el eksterlando, la naciajn industriojn malo de libera interŝanĝo.
1041 protesti, 1. energie esprimi sian malkontenton, malaprobon, mallaŭdon;
- 2. ne sukcesinte pagigi al si kambion, konstatigi tiun ĉi fakton laŭleĝe kaj oficiale.
1042 provinco, parto de regno administrata de speciala reprezentanto de la registaro.
1043 provizi, liveri, havigi ion por estonta uzo.
1044 provizo, kolekto de objektoj, aĵoj, aferoj por estonta uzo.
1045 provizejo, loko por provizoj.
1046 prunti, 1. doni ion al iu kun kondiĉo de redono;
- 2. preni ion de iu kun kondiĉo de redono.
1047 prunto, 1. ago de pruntanto;
- 2. objekto pruntedonita aŭ prunteprenita.
1048 pruntedoni, doni ion al iu je kondiĉo de redono.
1049 pruntedono, 1. ago de tiu, kiu pruntedonas;
- 2. objekto pruntedonita.
1050 pruntepreni, preni ion de iu laŭ kondiĉo de redono.
1051 pruntepreno, 1. ago de tiu, kiu prunteprenas;
- 2. objekto prunteprenita.
1052 publiko, aro da personoj kunvenintaj ie por speciala celo (foiro, kunveno, teatro ktp.).
1053 puno, sufero, kaŭzita pro malpermesita ago en la celo, ke tio ne plu estu farata.
1054 punmarko, v. marko.
1055 putri, malkomponiĝi, parolante pri vegetaĵa aŭ besta organismo, kiam ĝi ĉesis vivi.
1056 rabato, 1. malplialtiĝo de la prezo, de la valoro;
- 2. dekalkulo en pago.
1057 radio, la senfadena telegrafio kaj telefonio.
1058 radiogramo, v. radiotelegramo.
1059 radiotelegramo, telegramo, transigita per senfadena telegrafo, ankaŭ nomita markonigramo, laŭ la eltrovinto de la unua, vaste uzita, senfadena telegrafo Marconi.
1060 rafini, plipurigi produktaĵojn.
1061 rafinejo, 1. entrepreno, kiu rafinadas produktaĵojn;
- 2. loko, kie tiu rafinado estas farata.
1062 rajto, natura aŭ mora, aŭ leĝa povo fari ion, postuli ion.
1063 rajtigi, havigi al iu rajton fari ion.
- a) senrajtigi, laŭleĝe senigi iun je civitanaj rajtoj, malpermesi, ke li okupu publikan oficon, ke li administru siajn posedaĵojn.
1064 ranca, parolante pri grasoj, akirintaj malagrablan odoron kaj guston pro malkomponiĝo.
1065 rapida, okazanta, aganta en mallonga tempo.
1066 rapidfreto, v. freto.
1067 rapidpesilo, v. pesilo.
1068 rapidvagonaro, v. vagonaro.
1069 raporto, konigo, ĉu buŝa, ĉu skriba, pri tio, kion oni vi dis, sciis, studis, faris.
1070 reaĉeti, v. aĉeti.
1071 realigi, starigi, igi ekzistanta.
1072 redukti, malgrandigi je dimensio aŭ je nombro.
1073 reduktita prezo, v. prezo.
1074 referenco, 1. rekomenda atesto;
- 2. rilatigo al io.
1075 regio, administrado (ofte ŝtata) de bieno, monopolo ktp. kun respondeco al supera aŭtoritato (K. monopolo).
1076 regiono, parto de lando, de korpo, de surfaco, speciale distingita de la aliaj partoj (K. distrikto).
1077 registro, libro, kajero en kiu oni orde, laŭsisteme, enskribas, notas komercajn agojn, faktojn.
- a) enregistri, noti, skribi en registron.
1078 registrita letero, v. letero.
1079 registra tuno, v. tuno.
1080 regno, lando aŭ landgrupo, havanta komunan registaron kaj komunajn leĝojn.
1081 regulo, orda maniero, agi, vivi.
1082 regularo, orda kolekto de ĝeneralaj reguloj (K. statuto).
1083 rejso, portugala kaj brazila monero.
1084 reklamo, anoncado; atentigado pri disvendataj komercaĵoj, farata precipe per anoncoj laŭdantaj la komercaĵojn.
1085 rekomendi, esprimi bonan opinion pri io, pri iu, laŭdi por altiri al io, iu ies ŝaton, favoron.
1086 rekomendita letero, v. letero.
1087 remizo, ejo por teni veturilojn ĉiuspecajn.
1088 rendevuo, renkonto de du aŭ pli da personoj post antaŭa interkonsento pri la tempo kaj loko, por trakti pri io.
1089 rento, jara profito de pruntedonita mono, de paperoj, kiuj donas dividendon aŭ procentaĵon.
1090 rentumo, kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagota krom la ĉefa ŝuldo de ŝuldanto por la fruktuzo de fremdaj valoroj.
1091 rentumprocento, procenta kompenso je rentumoj ne-enspezitaj aŭ deponitaj.
1092 reprezenti, anstataŭi personon, firmon, societon, ktp., agante por ĝi.
1093 reprezentanto, persono, kiu anstataŭas alian personon, firmon, ktp., agante en ĝia nomo por ĝi.
1094 *respektiva, aparte rilatanta al nur unu el la objektoj pritraktataj.
1095 respondo, eldiro aŭ skribado de vortoj, koncernantaj diritan aŭ skribitan demandon.
1096 respondeco, devo preni sur sin la rezultatojn de siaj propraj agoj aŭ de la agoj de aliaj.
1097 resti, 1. esti daŭre samloke aŭ samstate;
- 2. daŭrigi esti parto de tutaĵo, post kiam alia parto de ĝi malaperis.
1098 restaĵo, parto de varoj, de io, kiu ankoraŭ estas post la malapero de alia aŭ de aliaj ĝiaj partoj.
1099 restoracio, publika ejo por manĝi kaj trinki.
1100 revizio, kontrolo de io (precipe de skribaĵo) por trovi kaj korekti erarojn, por plenigi mankojn, ktp.
1101 reviziisto, persono, kies profesia laboro estas reviziado.
1102 revizoro, v. reviziisto.
1103 revuo, broŝuro, gazeto, aŭ artikolo pri la ĉefaj okazintaĵoj de unu branĉo de la homa aktiveco.
1104 rezervi, konservi por alia tempo, por alia uzo.
1105 rezigno, 1. forlaso de pretendoj pri io, toleremo pri malbona stato;
- 2 forlaso senplenda de espero pri io neefektivigebla.
1106 *rezignacio, v. rezigno.
1107 rezervujo, ujo, ordinare kaldron- aŭ cilindroforma, por konservi fluidaĵojn.
1108 rezisto, kontraŭstaro al io. - Fajrorezista, akvorezista.
1109 rezulto, logika sekvo.
1110 rezultato, v. rezulto.
1111 ricevo, ago de tiu, kiu prenas, akceptas ion al li senditan, proponitan, donitan, donacitan aŭ venditan.
1112 ricevatesto, v. atesto.
1113 riĉa, posedanta multe da mono, da komforto ktp.
1114 rimeso, pri kambioj, ĉiu valorpapero aŭ mono, kiujn oni ricevas por kreditigo al iu aŭ por kovri iun financan ŝuldon.
1115 riproĉi, mallaŭdi iun, por hontigi lin. (K. admoni, konsili).
1116 riski, elmeti, submeti ion aŭ iun al danĝero, al ebleco de domaĝo, perdo aŭ pereo.
1117 rismo, pako da paperfolioj, en Italujo 400-500 foliegoj, en aliaj landoj 500 aŭ 1000 foliegoj.
1118 rizo, tropika vegetaĵo, kies semoj estas manĝeblaj.
1119 rompi, 1. subite apartigi per frapo, flekso, premo;
- 2. (fig.) malvalidigi, nuligi interkonsenton, kondiĉon, kontrakton.
- a) disrompi, rompi, apartigante tuton en plurajn pecojn.
- b) interrompi, rompi la kontinuecon de konversacio, interparolo, liverado.
1120 ruboj, defalaĵoj ĉe segado, borado, hakado, ktp.
1121 rublo, rusa arĝenta monero (v. tabelon).
1122 rubriko, fako, sekcio en gazeto, notlibro entenanta samspecajn aferojn.
1123 ruli, movi objekton kuŝantan sur surfaco de alia aĵo, turnante ĝin ĉirkaŭ ĝi mem.
1124 rulaĵo, longa, cilindroforma afero, aĵo.
1125 rulanta materialo, ĉiu movebla materialo de l' fervojo; vagonoj, vagonetoj, drezinoj, lokomotivoj, ktp.
1126 rusto, flavruĝa oksido, kiu formiĝas sur iuj metaloj, eksponitaj al aero, precipe malseka, ilin konsumante (K. oksido).
1127 saboti, intence fuŝi, labori malbone aŭ eĉ detruante laboraĵojn kaj maŝinojn.
1128 sabot(ad)o, ago saboti.
1129 sabotago, v. sabot(ad)o.
1130 sabotaĵo, rezultato de sabotado, objekto sabotita.
1131 sako, ujo el unu aŭ du tolpecoj, sube kaj flanke kunkudritaj kaj kun malfermaĵo (aperturo) supre.
1132 salajro, perioda pago por konstanta servo, laboro (K. honorario).
1133 saldi, egaligi konton post konstato de la diferenco inter bonhavo kaj ŝuldo.
1134 saldo, diferenco inter debeto kaj kredito.
1135 sankcii, konfirmi dekreton preparitan, proponitan leĝon, donante al ĝi forton, dekretante ĝin valida.
1136 sapo, substanco, kiu estas komponaĵo de graso kaj alkalio, tre uzata por lavi.
1137 sciigi, fari iun scianta pri io, fari ion sciata de iu.
1138 sciigo, tio, kion oni sciigas (K. informo).
1139 sebo, plej malmola kaj facilfandebla parto de besta graso.
1140 segilo, ŝtala denthava bendo por tranĉi lignon aŭ alian materialon.
1141 segejo, 1. industria entrepreno, kiu per grandaj segiloj, mekanike movataj, transformas la arbotrunkojn en trabojn, tabulojn, ktp.;
- 2. loko, kie tiu ĉi industrio estas instalita kaj praktikata.
1142 sekcio, parto de institucio, societo, ktp. (K. fako, branĉo).
1143 sekura, esti certa, ŝirmita kontraŭ io, ekster danĝero.
1144 sekureco, stato de certeco, ŝirmiteco, sendanĝereco.
1145 sekretario, oficisto, kies tasko estas skribi leterojn, protokolojn, kaj sin okupi ĝenerale pri skribaferoj de firmo, societo, komunumo, persono, ktp.
- a) ĉefsekretario, unua el la sekretarioj; en la plimulto de landoj la direktanta sekretario de sindikato, asocio, komitato ktp.;
- b) *ĝenerala sekretario, v. ĉefsekretario.
1146 sekvestri, doni ion, kiel garantiaĵon por administrado, konservado al tria persono, laŭ juĝa ordono aŭ interpartia interkonsento, ĝis la fino de proceso.
1147 sendi, irigi ien, ordoni, ke io, iu estu atingonta difinitan lokon.
1148 send(ad)o, ago de sendanto.
1149 sendaĵo, objekto, aĵo, afero sendata.
1150 senpage, v. pago.
1151 senproprigi, v. propraĵo.
1152 sentara, v. taro.
1153 senrajtigi, v. rajtigi.
1154 sentara pezo, v. pezo.
1155 serĝo, malpeza lana teksaĵo, uzata kiel subŝtofo, ktp.
1156 siderurgio, scienco prilabori feron, fari la fandon de krudmetaloj, rafinadon de fero, ŝtalo, ktp.
1157 sigelo, 1. signo farata sur substanco mola, malmoligonta, por fermi koverton, sakon, keston, vagonon, ktp.;
- 2. stampo de oficiala autoritato por pruvi aŭtentikecon de skribaĵo, presaĵo.
1158 sigelilo, peco de metalo aŭ alia malmola substanco kun engravurita signo por sigeli.
1159 sigelvakso, substanco konsistanta el ŝelako, rezino kaj vakso, uzata por sigeli.
1160 silko, raŭpa ŝpinaĵo, el kiu oni faras tre ŝatatajn fadenojn kaj luksajn ŝtofojn.
1161 singardemo, v. gardi.
1162 sindikato, grupo de societoj, firmoj, kuniĝintaj por defendi siajn komunajn interesojn (K. korporacio, komerca ĉambro).
1163 situacio, 1. maniero, laŭ kiu io okupas lokon rilate al la ĉirkaŭantaj aĵoj;
- 2. tutaĵo de cirkonstancoj aŭ kondiĉoj pri io (K. konjunkturo).
1164 skalo, sistemo de laŭgrada divido en prezaro, tabelo, en geografio, topografio, sur termometro kaj barometro.
1165 skatolo, ujo ordinare en formo de rektangula prismo, el ligno, lado, kartono, ktp., plejofte kun kovrilo (K. doso).
1166 skemo, simpligita figuro, kiu ne reprezentas detale la formon, sed per malmultaj linioj la ĝeneralan aspekton de la objekto.
1167 skrapgumo, v. gumo.
1168 skribi, esprimi sentojn, pensojn, faktojn, okazantaĵojn, ideojn pere de literoj.
- a) maŝinskribi, skribi per maŝino.
- b) maŝinskribisto, persono, kies okupado estas skribi per maŝino.
- c) transskribi, 1. kopii, reprodukti skribaĵon au presaĵon, en kiu estas en sama sinsekva ordo ĉiuj vortoj de la originalo;
- 2. skribi sumon de iu konto aŭ libro, al alia konto aŭ libro.
- ĉ) traskribi, produkti per speciala kolorpapero samtempe unu aŭ plurajn kopiojn en skribado per mano aŭ maŝino (K. kopii, paŭsi).
1169 skribo, 1. ago de tiu, kiu skribas;
- 2. maniero skribi;
- 3. tio, kion oni skribas.
- a) traskribo, 1. ago traskribi;
- 2. la skribaĵo mem, tiel produktita;
- 3. skribi sumon de unu konto al alia;
- 4. skribe cedi ion al alia persono.
1170 skribado, v. skribo.
- a) maŝinskribado, skribado farata per skribmaŝino.
1171 skribaĵo, io skribita.
1172 skribmaŝino, maŝino kun klavaro por skribi samtempe kelkajn ekzemplerojn de sama skribaĵo, mekanike movigante metalajn tipojn.
1173 skuno, rapida, dumasta ŝipo, uzata por malmultekostaj vartransportoj.
1174 slipo, 1. papereto por noti ion (K. bileto);
- 2. papereto aŭ kartoneto de sistemo de klasifiko, notado, memorigo.
1175 slipujo, kesto, meblo por sistemo de klasifiko, notado, memorigo per slipoj aŭ sur kartoj (K. kartoteko).
1176 socio, ularo vivanta laŭ komunaj leĝoj, havanta komunajn kutimojn.
1177 socia, de socio, koncernanta socion.
1178 sociala, bona, favora por la socio, komuninteresa (K. socia).
1179 societo, konstanta kolektigo da personoj por komuna celo (K. asocio, kompanio).
1180 solida, 1. kies eroj estas firme kunigitaj;
- 2. serioza, fidinda.
1181 solidara, kiu prenas sur sin respondecon por la agoj de aliaj personoj.
1182 solventa, pagopova: kiu povas pagi siajn ŝuldojn. (K. pagokapabla).
1183 sortimento, aro da elektitaj samspecaj komercaĵoj (K. specimenaro, asorti).
1184 speco, tuto de aĵoj, objektoj, uloj, havantaj komunaju trajtojn, ecojn, ilin distingantajn de aliaj.
1185 speciala, destinata por aparta celo.
1186 specialvagono, v. vagono.
1187 specifi, detale, aparte determini.
1188 specimeno, ekzemplero, provaĵo de varo.
1189 specimenaro, kolekto da specimenoj, ofte kun indikitaj prezoj de ĉiu artiklo (K. asorti, sortimento).
1190 spekulacio, v. spekulado.
1191 spekuli, negoci en la espero pri profito dependanta nur de la okazoj.
1192 spekulado, ago de tiu, kiu spekul(aci)as.
1193 spekulanto, persono, kiu spekulas.
1194 spekulisto, persono, kiu profesie spekulas.
1195 sperto, lerteco, akirita per ada praktiko.
1196 speso, ĝenerala kosto, elspezo por maklerado, ekspedo, sendkostoj ktp.
1197 spezi, pagi aŭ akcepti monon.
1198 spezo, eniro kaj eliro de mono, akcepto aŭ pago de mono.
- a) elspezi, pagi monon por farata aĉeto, por ricevata servo, por ŝuldo, por depago, malo de enspezi.
- b) enspezi, akcepti monon: malo de elspezi.
- c) elspezo, 1. ago de tiu, kiu elspezas, malo de la enspezo;
- 2. sumo pagata, elspezante, malo de enspezo (sumo).
- d) enspezo, 1. akcepto de mono, ago de tiu, kiu enkasigas, kiu enspezas, malo de la ago elspezo;
- 2. sumo ricevata enspezante, malo de elspezo (sumo)
1199 spico, vegetaĵa, aroma substanco, kiun oni aldonas al manĝaĵoj kaj al trinkaĵoj (K. drogo).
1200 stabila, daŭre restanta, senmova, firma.
1201 stablo, 1. tablo por metia laboro;
- 2. stangaro por apogi, pendigi ion.
1202 stacio, 1. loko, kie haltas vagonaroj, tramoj, aŭtobusoj,ŝipoj;
- 2. la tuta aranĝo je haltopunkto de fervojo kun lokomotivhalo, vardeponejo ktp. (K. stacidomo).
- a) varstacio, loko, kie haltas aŭ forveturas nur vagonaroj portantaj varojn, komercaĵojn.
1203 stacidomo, domo, kie la pasaĝeroj atendas la alvenon aŭ la forveturon de la vagonaroj.
1204 stampi, fari stampon sur ion.
1205 stampo, signo gravurita sur metalo, ligno, kaŭĉuko, kiun oni presas sur leteron, koverton, dokumenton.
1206 stampilo, instrumento por stampi.
1207 stampilkuseno, kesteto kun enmetaĵo tinkturita por kolorigi stampilojn.
1208 stampomarko, v. marko.
1209 stano, kemia elemento arĝentosimila, uzata precipe por kunfandi. (Kem. simbol. Sn.).
1210 stapli, meti tabulojn, trabojn, sakojn da aĵoj ktp. unu sur la alian, en regula aranĝo, por konservado.
1211 stapl(aĵ)o, tutaĵo da objektoj, aĵoj staplitaj.
1212 staplejo, loko, kie oni konservas staplitajn varojn, objektojn, aĵojn, ĝis pli malfrua uzo.
1213 staplodomo, konstruaĵo, kie oni staplas varojn, kutime en havenoj.
1214 starigi, estigi, fondi (pri konstruaĵo, establo, fabriko, societo, kontoro, ktp.)
1215 starigi bilancon, v. bilanco.
1216 statistiko, 1. scienco pri la kalkulado, klasifiko kaj formoj, laŭ kiuj sin prezentas kaj ripetiĝas iuj faktoj;
- 2. notado, kolekto de statistikaj okazintaĵoj, faktoj.
1217 statuto, fundamenta regularo, starigita por la gvidado de institucio, societo ktp. (K. regularo).
1218 stenografi, skribi per mallongigita skribsistemo por ŝpari tempon aŭ por sekvi parolanton.
1219 stenografio, mallongigita skribado, atinganta la rapidecon de l' parolado.
1220 stenografisto, persono, kiu uzas stenografion.
1221 stenografo, v. stenografisto.
1222 stero, mezur-unuo por sekaj aĵoj, kiel lignaĵo, pajlo, ŝtonoj ktp. 1 metro kuba.
1223 sterlingo, v. funto sterlinga.
1224 stivi, aranĝi ŝargon de ŝipo, plenigante per ĝi tute aŭ parte la holdon.
1225 stofo, rusa mezuro de longo.
1226 stotinko, bulgara monero (v. tabelon).
1227 strato, vojo en urbo, vilaĝo: trairo inter konstruaĵoj (K. vojo).
1228 striko, labora interrompo de laboristoj, celanta akceptigi de la estroj, faritajn postulojn.
1229 subaĉeti, per artifika maniero kaj per mono instigi iun fari maljustan, malhonestan agon.
1230 subvencio, mona helpo al io, al iu.
1231 sudfruktoj, v. fruktoj.
1232 sukero; blanka dolĉaĵo, aldonata al iuj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin pli bongustigi.
1233 sulfuro, flava, simpla korpo facilbrula, kun blua flamo, diseliganta akran, tusigan odoron, uzata por ordinaraj alumetoj, en agrikulturo, farmacio (Kemia simb. S.)
1234 sulf-, v. sulfuro (kemiaj kombinaĵoj enhavantaj sulfuron).
1235 suplemento, aldono al io.
1236 surogato, anstataŭa produkto, similanta al alia pli bona kaj pli kosta.
1237 surtaksmarko, v. marko.
1238 ŝablono, 1. modelo el maldika ligno, zinko, kartono, ŝtofo laŭ kiu oni tranĉas objekton;
- 2. metalplato aŭ kartono, per kiu oni reproduktas per kolorigo, surskribojn, signojn en ĝi entranĉitajn.
1239 ŝanco, ebleco aŭ malebleco de sukceso.
1240 ŝangi, aliigi.
1241 ŝanĝo, ago de tiu, kiu ŝangas.
- a) interŝanĝo, ago de personoj, kiuj reciproke donas por ricevi alian aferon, aĵon, objekton.
- b) interŝanĝa komerco, v. komerco.
1242 ŝarĝi, meti sur aŭ en ion, sur iun, pezaĵon por transporto.
- a) transŝarĝi, forpreni de io aŭ iu por ŝarĝi alian.
1243 ŝargado, ago ŝarĝi.
1244 ŝarĝaĵo, afero, ajo, objekto ŝargata sur ion, en ion, sur iun.
1245 ŝargatesto, dokumento pri farita ŝarĝo de ŝipo, vagono, ktp.
1246 ŝilingo, angla arĝenta monero (v. tabelon).
1247 ŝimo, subtila tavolo de tre etaj fungoj kovranta la supraĵon de organikaj putrantaj substancoj.
1248 ŝipa freto, v. freto.
1249 ŝipo, akvoveturilo, aerveturilo.
- a) aerŝipo, ŝipo, veturanta tra la aero (K. navigacio).
b) vaporŝipo, ŝipo movata per vaporo.
1250 ŝipveturado, irado per ŝipoj sur akvo aŭ en aero.
1251 ŝnuro, ligilo, konsistanta el fibroj aŭ fadenoj kuntorditaj per ŝpinado.
1252 ŝpari, modere elspezi, tiel kolektante monon, bonhavaĵojn (K. rezervi).
1253 ŝparkaso, v. kaso.
1254 ŝparlibro, v. libro.
1255 ŝpini, tiri el fibramaso fibrojn, ilin tordante en fadenojn (K. teksi, triki).
1256 ŝpinaĵo, objekto, aĵo ricevata per ŝpinado.
1257 ŝpinejo, 1. loko, kie laboristoj aŭ laboristinoj ŝpinadas;
- 2. entrepreno, kiu fabrikas ŝpinaĵojn.
1258 ŝranko, meblo, fermebla per pordo aŭ pordoj, kun bretoj hokoj, tirkestoj.
1259 ŝtalo, purigita fero en kombino kun karbono.
1260 ŝtato, unuigo de popolo sub sama regada sistemo (K. lando, nacio).
1261 ŝtatmonopolo, v. monopolo.
1262 ŝteli, kaŝe, sekrete forpreni propraĵon, kaj ĝin proprigi al si.
1263 ŝtofo, teksaĵo por fari vestojn.
1264 ŝuldi, havi devon doni monon aŭ alian bonhavaĵon al iu por aĉeto, pruntepreno aŭ alia kialo.
1265 ŝuldo, mono, objekto, aĵo ŝuldata por pago aŭ kompenso (K. debeto). Fig. morala devo esti danka al iu.
1266 ŝutvagono, v. vagono.
1267 tabako, sekigitaj folioj de samnoma vegetaĵo, preparitaj por fumi, flari. - Fumtabako, flartabako.
1268 tabelo, listo, nomaro, skalo, metode kunmetita sur paperfolio, kartono, afiŝo ktp.
1269 *tabulatoro, levilaro ĉe skribmaŝino, ebliganta la regulan skribon de tabeloj.
1270 taglaboristo, laboristo, dungata ĉiam por unu tago.
1271 taglibro, v. libro.
1272 *tajlorismo, sistemo de l' usona industriisto Taylor atingi plej altan laborrezultaton per labordispartigo, evitanta ĉian malsparon de laborforto.
1273 taksi, determini la valoron de io.
1274 taks(ad)o, ago taksi.
1275 taksisto, specialisto, kies tasko estas determini la valoron de io.
1276 taksimetro, komput-aparato por mezuri la longecon de vojo, kiun traveturis veturilo.
1277 talero, antaŭmilita monero germana.
- a) marioterezia talero, iama aŭstria monero, ankoraŭ nun cirkulanta en la landoj de l' Levanto kaj en Etiopio (v. tabelon).
1278 tani, transformi felon en ledon.
1279 tantiemo, antaŭkonsentita procento en la profito, de industriisto, komercisto, entrepreno, firmo, donata al la direktantaj oficistoj de la industrio, komerco, entrepreno, firmo (K. dividendo).
1280 tapeto, kovraĵo plejofte el papero, per kiu oni kovras la murojn.
1281 tapiŝo, brodita teksaĵo por kovri la plankojn.
1282 taro, pezo de la kesto, skatolo, sako, envolvaĵo, kiu enhavas varon.
- a) kuntara, (pri pezo de varo); inkluzive la taro, kun taro enkalkulita.
- b) sentara, (pri pezo de varo): ne kalkulante la taron.
1283 tarifo, prezaro de laboraĵoj, servoj ktp. - Poŝta, telegrafa tarifo.
1284 teo, 1. sekigitaj folioj de samnoma arbo;
- 2. trinkaĵo farita el ili.
1285 tegolo, bakita, kurba aŭ plata peco de argilo, per kiu oni kovras la tegmentojn.
1286 teksi, elfari ŝtofon, tolon el interplektitaj fadenoj (K. ŝpini, triki).
1287 teksaĵo, objekto, aĵo teksita.
1288 teksto, vortoj de akto, skribaĵo, libro, broŝuro, traduko ktp. kune.
1289 telefoni, paroli per telefono. - Oni telefonas al iu.
1290 telefono, elektra aparato por distance interparoli.
1291 telefonado, ago de tiu, kiu parolas per telefono.
1292 telefonĉelo, speciala ĉambreto, kie oni telefonas.
1293 telefonkabino, v. telefonĉelo.
1294 telegrafi, transsendi vortojn per telegrafo.
1295 telegrafo, elektra aparato por skriba transigo de sciigo, ankaŭ je granda distanco.
1296 telegramo, telegrafa komunikaĵo, sendata per telegrafo (K. kablogramo).
1297 teni, havi en sia mano aŭ povo, konservi.
1298 tenejo, loko, kie oni konservas ion.
1299 tereno, ia spaco de tero, grundo.
1300 teritorio, parto de lando, regiono, dependanta de ŝtato, de urbo.
1301 tinkturi, kolorigi per tinkturo.
1302 tinkturo, 1. fluida substanco por kolorigi ŝtofojn, teksaĵojn ktp.;
- 2. solvaĵo uzata kiel kuracilo.
1303 tinkturilo, ilo, instrumento, aparato por kolorigi.
1304 tipa, 1. laŭ formo modela;
- 2. originala laŭ grado kaj esencaj trajtoj.
1305 tipo, 1. fundamenta formo, modelo;
- 2. litero el metalo en presado, aŭ sur la klavo de skribmaŝino.
1306 tipografio, arto presi literojn, ciferojn, signojn sur foliojn por broŝuroj, libroj ktp. (K. presado).
1307 titolo, 1. surskribo de libro, broŝuro, gazeto ktp., elmontranta la enhavon;
- 2. nomo de honora ofico, posteno;
- 3. ĝenerala nomo por kreditpapero.
1308 tolo, teksaĵo, ŝtofo el kotono, kanabo, lino.
1309 tondilo, instrumento konsistanta el du krucitaj ŝtalklingoj kun interna tranĉa rando.
1310 trafiko, interkomunikado en komunaj stratoj, fervojoj, en komerco.
1311 trajno, aro da veturiloj aŭ vagonoj kunligitaj, antaŭenirantaj unu al la alia.
1312 trakti, interparoli pri la kondiĉoj de afero, por interkonsenti pri gi.
1313 tramo, publika, ĝenerale kovrita veturilo, iranta sur reloj. - Ĉevala, vapora, elektra tramo.
1314 transformo, ŝanĝo de formo, eco, stato, konsisto, ktp., aliformigo.
1315 transformatoro, aparato por ŝanĝi la proprecojn de elektra fluo.
1316 transito, paso de varoj tra haveno, urbo, lando, ŝtato, ne pagante limimposton.
1317 transitvaro, varo allasita por transito.
1318 transmisio, transmeto de energio al maŝinoj.
1319 transmisiilo, aparato aŭ mekanismo de transmisio.
1320 transporti, v. porti.
1321 transporto, v. porti.
1322 transportbendo, moviĝanta bendo el metalo aŭ alia materialo por forporti prilaborotajn objektojn kun la celo, ŝpari forton, tempon, monon.
1323 transportletero, v. fretletero.
1324 traskribo, v. skribo.
1325 trato, speco de kambio, kiun ne pagos la ŝuldanto aŭ tratanto, sed alia nomita persono.
1326 tratato, tiu, je kies nomo trato estas skribita.
1327 tratanto, tiu, kiu faras traton, konigante, kiu ĝin devos pagi.
1328 trezoro, amaso da konservita mono aŭ alispecaj valoraĵoj ĉe banko aŭ alia institucio.
1329 tribunalo, 1. juĝantaro kun ĉiuj oficistoj;
- 2. la juĝejo mem.
1330 triki, fari ŝtofon, plektante fadenojn per metalstangetoj (mantriki) aŭ per maŝino (masintriki). (K. teksi, ŝpini).
1331 trikaĵo, objekto trikita.
1332 trikoto, trikita vesto.
1333 triliono, v. biliono.
1334 trinkmono, kelkaj moneroj, donacataj en iuj okazoj, pro ĝentileco, kontentigo, favoro.
1335 tritiko, plej bonspeca greno, el kies grajnoj oni faras farunon por bona pano, supopasto, kukoj, ktp.
1336 trompi, intence, malhoneste, pro sia utilo erarigi iun.
1337 trusto, granda sindikato, kuniganta en si la plimulton de la entreprenoj de koncerna industrio, por regi la produktadon, vendon kaj prezo-movadon (K. monopolo).
1338 tubo, malplena cilindro el bakita argilo, latuno, giso au alia materialo.
1339 tuĉo, speciala farbo, inko por desegni. (K. ĥina inko).
1340 tuno, mil kilogramoj.
- a) registra tuno, internacia tun-unuo, kiu valoras cent kubfutojn 1,83 kbm.
1341 turismo, sporto kaj organizo de vojaĝoj.
1342 turisto, persono, vojaĝanta por sporto aŭ plezuro.
1343 turni, 1. movi ion ĉirkaŭ ĝia akso, kiel rado.
- 2. sin turni al iu: demandi al iu, direkti peton al iu por scii ion, por ricevi servon, por aĉeti aŭ vendi ion.
1344 tvirno, plurfoje kuntordita kudro-fadeno speciale forta kaj rezista. (K. fadeno).
1345 unco, angla, usona, kaj ankoraŭ en iuj partoj de Italujo uzata termezuro = proksimume 28 gr.
1346 unika, ne havanta similaĵojn, sola en sia speco.
1347 unio, kuniĝo pro komuna intereso de ŝtatoj, korporacioj, asocioj en unu tuto (K. unuiĝo).
1348 universala, 1. taŭga por ĉiuj, por ĉio;
- 2. koncernanta la tutan mondon.
1349 unuiĝo, kuniĝo de multaj personoj en tuto por komuna celo (K. unio).
1350 urbo, aro de multnombraj domoj, starantaj laŭ stratoj, placoj (K. vilaĝo).
1351 urĝi, devi esti farata sen prokrasto.
1352 urĝ(ant)a, kiu urĝas.
1353 utilo, io alportanta bonon (K. gajno, profito).
1354 uzi, preni por si, utiligi por si ion.
- a) eluzi, difekti, malbonigi, malpliigi pro uzado.
1355 uzita, kion oni uzis, ne plu nova.
1356 uzino, industria entrepreno, en kiu la plej grava laboro estas farata per maŝinoj.
1357 uzuro, procentego, kontraŭleĝa tropreno de profito al ŝuldanto.
1358 vagono, surrela fervoja veturila, kovrita aŭ nekovrita. — (K. ĉaro).
- a) cisternvagono, vagono, sur kiu estas muntita barelosimila aŭ cilindroforma rezervujo por transporto de fluidaĵoj, ĉefe eksplodemaj.
- b) pakaĵvagono, speciala vagono de l’ fervojo en kiu oni transportas la pakaĵojn de vojaĝantoj kaj en kiu kutime estas la vagonarestro.
- c) specialvagono, vagono, ĉaro por speciala celo. — Biervagono, glacivagono, karbovagono.
- ĉ) ŝutvagono', vagono aŭ vagoneto, kiu per renverso de la supro ebligas elŝuti la enhavon.
- d) varvagono, vagono ekskluzive uzata por transporto de varoj.
1359 vagonaro, aro da vagonoj kunkroĉitaj, tirata de lokomotivo aŭ movata per elektro.
- a) ekspresvagonaro, la plej rapida el la fervojaj vagonaroj, haltanta nur je gravaj stacioj.
- b) poŝtvagonaro, fervoja vagonaro transportanta ne nur vojaĝantojn sed ankaŭ poštaĵojn.
- c) rapidvagonaro, vagonaro fervoja, kies rapideco estas inter tiu de ordinara kaj ekspresa vagonaroj.
- ĉ) varvagonaro, vagonaro, transportanta nur komercaĵojn, meblojn, ktp., sed ne vojaĝantojn.
1360 vagoneto, malgranda surrela veturilo, uzata precipe por transporto de sablo, por terlaboroj kaj en minejoj, ofte renversebla (K. ŝutvagono).
1361 valida, efikanta, valoranta, taŭga, uzebla, laŭleĝa.
1362 validlimi, v. limi.
1363 valizo, fermebla kesto, plejofte el ledo (K. kofro).
1364 valoro, grado de taŭgeco, utileco, uzebleco. (K. kosto, prezo).
1365 valorpapero, bilo, titolo.
1366 valorletero, v. letero.
1367 valuto, 1. kambia valoro;
- 2. valoro de papermono en metalunuo aŭ laŭ la kurzo.
1368 vaporo, gaso, kiu disiĝas de bolanta aŭ de nur varmiĝinta fluidaĵo.
1369 vaporŝipo, v. ŝipo.
1370 varo, konkreta, movebla aĵo, kiu estas aŭ povas esti objekto de komerco.
- a) barvaroj, v. komercaĵoj.
- b) fuŝvaro, varo de nebona kvalito, malbone farita.
1371 varaĉo, malbela, malbona, difektita varo, ofte havebla je reduktita prezo (K. fuŝvaro, varorestaĵo).
1372 varstacio, v. stacio.
1373 varrestaĵo, varo ne vendita, ofte malnova, difektita, averiita, ne bona (K. varaĉo, fuŝvaro).
1374 varvagonaro, v. vagonaro.
1375 vazo, diversforma ujo el vitro, porcelano, ligno, metalo.
1376 velki, perdi sian freŝecon.
1377 velocipedo, veturilo du- aŭ trirada, movata per la kruroj. (K. biciklo, triciklo).
1378 veluro, silka aŭ lana teksaĵo, kies ekstera, rekta flanko konsistas el densa aro da mallongaj, brilaj, rekte starantaj fadenetoj.
1379 vendi, liveri, cedi ion por interkonsentita pago.
1380 venki, superi iun en konkurso, en konkurenco.
1381 verdikto, decido de juĝistaro.
1382 vermuto, speco de tonika vino.
1383 versto, rusa mezuro de longo por vojoj = 1067 m.
1384 veturi, esti transportata ien per speciala ilo.
- a) aerveturado, veturado en aero.
- b) marveturado, veturado sur maro (K. ŝipveturado, navigacio).
1385 vilaĝo, malgranda domaro eksterurba, loĝata precipe de terkulturistoj. (K urbo).
1386 vino, alkohola, fermentita trinkaĵo eltirita de samnomaj beroj.
1387 vinbero, frukto de samnoma arbeto; el tiu frukto oni faras vinon.
1388 vitro, perfekte travidebla, facile disrompebla substanco, uzata por fari botelojn, glasojn, fenestro-vitraĵojn ktp.
1389 vitraĵo, objekto, artiklo el vitro.
1390 vitrofandejo, loko, kie oni transformas silikan sablon kun potaso aŭ sodo en krudvitron.
1391 vizi, doni, skribi vizon.
1392 vizo, skribita atesto de aŭtoritato en pasporto, permesanta vojaĝon al alia lando aŭ forvojaĝon al la sia.
1393 vojo, spaco, laŭlonge de kiu oni iras piede aŭ per veturilo, sin movante de unu loko al alia (K. strato).
1394 vojaĝi, iri en neproksiman landon, lokon.
1395 vojaĝanto, persono, kiu vojaĝas.
1396 vojaĝisto, oficisto de firmo, vojaĝanta kun specimenaro, por komerca celo.
- a) komerca vojaĝisto, v. vojaĝisto.
1397 volumo, libro enhavanta verkon aŭ parton de ĝi.
1398 volumeno, amplekso de korpo, spaco de ĝi okupata.
1399 volvi, ĉirkaŭmeti ion sur ion, ĝin turnante sur ĝin. — Volvi fadenon sur bobenon.
- a) envolvi, formi pakaĵon el io, ĝin enfermante en paperon, ŝtofon ktp., ĉirkaŭ ĝi fiksatan. (K. paki).
1400 zinko, metalo komune uzata por kovri tegmentojn, por elektraj baterioj, ktp. (Kem. simbol. Zn).
1401 zono, certa spaco de lando, de teritorio.
1402 zorgi, atente uzadi siajn kapablojn por la bono de io, de iu.