Kondukanto internacia de l' interparolado kun modeloj de leteroj
Antoni Grabowski
1890
Modeloj de leteroj | Indekso : Kondukanto internacia de l' interparolado kun modeloj de leteroj (1890) de Antoni Grabowski Modeloj de leteroj de ŝanĝo |
Biletoj kaj kvitancoj de ricevo |
Kondukanto internacia de l' interparolado kun modeloj de leteroj
Antoni Grabowski
1890
Post vido, pagu tiun-ĉi unuan leteron de ŝanĝo al sinjoro A., la sumon de 236 fr. (ducent tridek ses frankoj), valuton ricevitan, kaj metu ilin en mian konton laŭ avizo (sciigo).
Al sinjoro P . . ., komercisto en Parizo.
Monaton post hodiaŭ vi pagos por tiu-ĉi unua letero de ŝanĝo laŭ la ordono de sinjoro L. la sumon de ducent frankoj sesdek centimoj, valuton ricevitan, kaj metu ĝin en konton laŭ avizo.
Al sinjoro E., komercisto en Nantes.
Sinjoro!
Mi tratis hodiaŭ sur vin la sumon de kvarcent kvindek frankoj, pagotajn post vido al sinjoro L. aŭ laŭ lia ordono kaj mi vin petas pagi tiun-ĉi traton kaj meti en mian konton.
Kun estimo
Al sinjoro R., bankiero en Parizo.
Asigno.
Bona por 6000 frankoj.
La 20an Januaron de l' jaro venonta vi pagos al sinjoro Moore, aŭ laŭ lia ordono la sumon de sesmil frankoj, valuton ricevitan kaj metu ĝin en mian konton.
Al sinjoro F . . ., komercisto en Cherbourg.