Kongreso 43 1914 GE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Germana Esperantisto 1914 No. 3 B paĝo 43

Tra Esperantujo[redakti]

Deka Universala Kongreso de Esperanto[redakti]

Karavano kaj Konkurso[redakti]

La ĝeneralaj sciigoj pri la preparoj de la Deka en Paris aperas regule en eldono A de G. E. Ĉi tie ni volas atentigi nur pri du specialaj aferoj, kiuj interesos ankaŭ la legantojn de eldono B.

Unue ni petas, ke oni ne malatentu la anoncon pri la speciala karavano, kiun Germana Esperanto-Asocio kaj nia gazeto aranĝos por la vizito de la kongreso. Dank' ai bonaj rilatoj ni povas efektivigi la karavanon ĉiukaze kaj por eksterordinare malalta prezo. La detaloj pri la vojaĝo aperos en la aprila numero A de G. E.

Due ni publikigas ĉisube la regfularon de Oratora Konkurso, kiun la Komitato de la Deka aranĝos, sekvante la bone sukcesintan unuan ekzemplon de la Naŭa en Bern. La organizanto de la Oratoro Konkurso de la Deka estas nia tre kapabla samideano Rene- Charles Pichon, kiu en Bern ricevis la unuan premion en la Oratora Konkurso de la Naŭa.

Jen la supre dirita regnlaro aperinta en la „Gazeto de la Deka Kongreso":

  1. Oratora Konkurso okazos dum la Deka Uni- versala KongTeso de Esperanto. Povos partopreni en ĝi ĉiu kongresano, post aprobo de ia juĝantaro. Povas ĉeesti ĝin ĉiu kongresano.
  2. La enskribiĝojn oni akceptos en la Akceptejo, ĝis mardo, 4a de Aŭgusto, entenata. Oni povos konkursi sub pseŭdonimo.
  3. La enskribitoj devos partopreni en antaŭkon- kursaj provoj; tiuj provoj ne estos publikaj. La provantoj devos pritrakti lote elektitan temon dum 10 minutoj.
  4. Maksimume 10 el la provintoj partoprenos en la konkurso. Ili parolos maksimume dum 15 minutoj.
  5. Okazos solena disdonado de la premioj.
  6. La nesukcesintaj enskribitoj laŭvole rieevos komunikiĝon de siaj notoj.

Noto — Ciuj snpre ne aluditaj aranĝoj estos fiksitaj de la juĝantaro. Pluajn informojn ni baldaŭ publikigos. Ni tre konsilas al ĉiuj parolistoj, speciale ekzerciĝi, por havigi al nia dua konkurso brilan sukceson.

Fine, la tagon mem de la konkurso, la kongresanoj ekscios kun agrabla surprizo gravan novaĵon en la aranĝo de l' konkurso.

La gazetoj[redakti]

La kong:resanoj povas tre facile ricevi en Parizo siajn gravajn naciajn gazetojn: en multaj vendejoj (kiosques, kioskoj, elp. kjosk), ĉefe sur les grands Boulevards (la grandaj bulvardoj, le grang bulvar*). Sed la prezo estas ordinare la duoblo aŭ la trioblo de la enlanda.

Estas ankaŭ naciaj en Parizo presataj gazetoj: ilin legas la fremduloj loĝantaj en Parizo, kaj Ia junuloj, kiuj volas havi eksterlandan chic (ŝik, dandecon). Tiaj gazetoj estas New-York Herald (European Edition), Daily Mail (id.), Pariser Zeitung, Pariser Presse, La estonto de Vladimir Burcef, ktp. Multaj el la rusaj aŭ turkaj gazetoj estas revoluciemaĵ. La diritaj gazetoj estas preskaŭ ĉie haveblaj, ordinare po 10 centimoj. La fremduloj, kiuj iomete scipovas la francan, aĉetu la francajn ĉiutagajn ĵurnalojn, po 5 centimoj (escepte Excelsior (Ekselsjor), Le Journal des Debats (le ĵurnal de deba), ĉiam nomata Les Debats (le deba), Le Figaro (le Figraro), po 10 cent., kaj Le Temps (le tang) po 15 cent. La politikaj gazetoj interesas nur la francojn.

En ĉiuj gazetoj la sciigoj je tutmonda intereso troviĝas sur la unua paĝo, aŭ sur la 3-a aŭ 4-a, en Derniere heure (lasta horo, dernjer or), alivorte der- nieres nouvelles (lastaj novaĵoj, nuvel).

La ĉefaj mateng-azetoj estas Le Journal (le ĵurnal), tre ampleksa, La Matin (le mateng), kies lerte aran- ĝitaj titoloj ebligas travidi per unu rig-ardo la tutan novaĵaron, ambaŭ neŭtralaj; Le Petit Parisien (la Pari- zaneto, le peti parizjeng-), la plej granda ĵurnalo en la mondo (1 550 000 ekz.), respublikana; Le Petit Journal (la ĵurnaleto, ĵurnal), mezrepublikana; Le Figaro, mezopinia, bonedukita kaj literatura; L Echo de Paris (leko d' pari) konservativa. Excelsior enhavas ĉefe fotojfrafaĵojn, tre rekomendinda ĝi estas por ĉiuj.

Posttag-meze eliras La Patrie (la Patrujo, la patri), La Presse (la Gazetaro, la pres) kaj L'Intransigeant aŭ L'Intran (la Necedema, 1 engtrang), ĉiuj konserva- tivaj, enhavas ofte neaŭtentajn novaĵojn, canards (anasojn, kanar). Cirkaŭ la kvina aperas Le Temps kaj Les Debats, ambaŭ tre seriozaj, mezrepublikanaj kaj literaturaj. La eksterlandaj informoj de Le Temps estas la plej eertaj.

La gazetojn oni povas senpage legi en la kafejoj kaj kombejoj; — la neinteresaj estas ofte okupataj de neniu kliento.

Sed la plej bona rimedo, agrable informiĝi pri la aktualaĵoj, estas viziti kinematografejon, kie la tutmondaj okazintaĵoj estas prezentataj en filma idiomo, tui komprenebla, ne enhavanta eĉ 16 regulojn. . .

M. Z. A.

El Kongresa Gazeto (Marto) •

  • ) Akcentu ĉiam la lastan silabon, iomete trenigantc. Ia voĉoc.


Kunveno de stenografiistoj dum la Deka en Paris — Ciulandaj kaj ĉiumetodaj stenografiistoj esperantistaj, kiuj intencas viziti la Dekan Kongreson, estas petataj, sciig-i pri sia aliĝo la direktoron de la gazeto „Flug-anta Skribilo," S-ron P. Flageul, 9, B-d Voltaire, Issg - les - Moulineaŭ (Seine, Francujo). La komitato de la gazeto intencas aranĝi dum la Deka specialan kunvenon de stenog-rafiistoj, se ĝi ricevos sufiĉan nombron da respondoj. Do la stenografiistaj Dekanoj skribu kiel eble plej baldaŭ, ĉu ili aprobas la ideon kaj kiu el ili partoprenos la kunvenon, por ke la necesaj aranĝoj povu esti farataj.

Bildoj de Paris kaj ĉirkaŭajo — La kongresanoj de la Deka povas akiri ĉe nia konata samideano S-ro Ch. Verax, redaktoro de „Scienca Gazeto", 35 Bd. Arago, Paris, tre belajn survitrajn bildojn por stereoskopoj de la ĉefaj vidindaĵoj de Paris kaj de la ĉirkaŭaĵo de Paris: Pierrefonds kaj arbaro de Com- pieg-ne, Provins kun ĝiaj interesaj ruinoj, la valo de 1' Oise kun ĝiaj tre belaj preĝejoj, arkitekturaĵoj, la fama arbaro de Fontainebleau ktp.

Landaj kongresoj kaj diversaj kunvenoj[redakti]

La Sepa Brita Esperanta Kongreso okazos en Sheffield de la 30a de Majo ĝis la 2a de Junio 1914. La kongresurbo, mondfama pro la tie fabrikataj tran- ĉiloj, estas tre vizitinda urbo, kiu enhavas preskaŭ duonmilionon da enloĝantoj kaj, pro ĝia mezlanda situacio, estas facile atingebla el ĉiu parto de Britujo.

En ĝiaj ŝtalfabrikejoj, amasigitaj apud la fervojo, kie la fumtubegoj similas al arbotrunkoj en arbarego, oni povas vidi mirindaĵojn; kaj en la fabrikejoj de arĝentaĵoj oni trovas la plej belajn artoplenajn fa- raĵojn.

Kelke da parkoj kaj interesaj muzeoj troviĝas en la urbo.

Ce la universitato la fakultato de aplikata scienco estas unika pro ĝia_ kompleteco, Studentoj el mai- proksimaj landoj, eĉ hinoj kaj japanoj, tie studadas la metalurgion de ŝtalo ktp.

Proksime al la urbo etendiĝas monteta kamparo kaj erikejoj kun multaj vizitindaj urbetoj kaj vilaĝoj. Inter la kongresaj aranĝoj troviĝas la jenaj: Sabaton: Oficiala akcepto kaj koncerto. Diman- ĉon.' Esperantaj diservoj. Lundon: Ciujara kunveno de la Brita Esperanta Asocio. Vizito al Eyam, kaj la Kongresa Balo. Eyam estas malgranda vilaĝo en Derbyshire, dek tri mejlojn de Sheffield. Gi estas pitoreska vilaĝo kun nerekta strato kaj grizŝtonaj dometoj kaj preĝejo malgranda, simpla kaj antikva. En la jaro 1666 teruriga epidemio, Ia pesto, vizitis la kvietan vilaĝon. La enloĝantoj sub la konsilo de la tiaina parohestro, pastro Monpesson, decidis resti en Ia vilaĝo kaj ne per forkuro disporti la epidemion e.n aiiajn vilaĝojn. lli restis, kaj pli ol tri kvaronoj de la vilaĝanaj herooj mortis de la epidemio. Dum la epidemio la vilaĝanoj diservis en valeto nomata „Cuck- lett Dell", kaj en tiu sama loko ĉiujare okazas memoriga diservo.

La Sefildanoj plezurege bonvenos ĉiujn fremd- landajn samideanojn, kiuj povos viziti la urbon dum la kongreso. La kongresaj sekretarioj sendos ĉiun bezonatan sciigon al vizitontoj.

N. W. Roberts, W. Hagon Hol. Sekretarioj Y. M. C. A., 49 Fargate, Sheffield == Unujara sperto pri ia ĉekbanko Esperantista == Rusa samideano sendis al Brita Esperantisto la ĉi-suban interesan noton, kiun la dirita gazeto publikigis en sia februara numero: ^ „Mi klare komprenis la utilecon de la Cekbanko, sed mi mem estis mirigita de jena kalkulo, kiun mi faris pri unuiara konstatO: dum unu jaro mi sendis per transpagiloj 51 Sm. al 30 personoj. Se mi uzus rusan poŝton, mi pagus por 30 poŝtmandatoj 3 Sm.; jen ŝparo da mono, proksimume 6 %. Sed krome, mi devus uzi tempon por skribi tiujn mandatojn, por atendi ĉe fenestreto kaj iufoje por piediri oficejon. Laŭ modesta kalkulo tio faras 500 minutojn aŭ ĉirkaŭ 8 horojn. Kalkulante unu horon je 1 Sm. mi ricevus fine ŝparon de 11 Sm. aŭ ĉirkaŭ 22%„da ŝparo!" Oni vidas, ke la utiligo de la Cekbanko vere donas profiton, kaj pro tio ni nur povas rekomendi la aliĝon al tiu praktika institucio en Esperantujo. Por kontuloj el Germanujo kaj Aŭstrio - Hungarujo la interrilatoj kun la Cekbanko estas aparte oportunaj, ĉar la bankejo Gebr. Arnhold en Dresden-N., Haupt- strasse 38, estas la oficiala korespondanto de la Cek- banko por la tri diritaj landoj kaj per siaj peroj ŝparigas poŝtelspezojn al la kontuloj. Do, oni uzu la servojn de la Cekbanko kaj pro sia propra profito kaj pro utilo al la Esperanta afero. G. E. E1 la gazetoj Scienca Gazeto (Januaro 1914) — Atlantis! Kiom da misteroj mallumaj tiu sola nomo elvokas el la profundoj de la Oceano Atlantiko, kien, laŭ la sciigoj liveritaj de du dialogoj de Platon, subite funden- falis mirinda granda insulo, kun belegaj, riĉaj urboj kaj temploj, kaj kun potenea popolo! Kion oni devas opinii pri tia terura kataklismo, pri la ekzisto de tiu mistera malaperinta lando? Cu la rakonto de Platon estas nur elpensita fabelo, aŭ ĉu ĝi estas pravigita de sciencaj faktoj? " Tia estas la temo de belega kaj interesa kon- ferenco, kiun faris, en la Oceanog-rafia Instituto de Paris, tre eminenta geologiisto, S-ro P. Termier, membro de la franca Akademio de Sciencoj. La Esperanta traduko de tiu rimarkinda konferenco aperis in extenso en la supre dirita numero de S. G. Sendante al ĝia ĉefredaktoro (S-ro Ch. Verax, 35 B-d Arago, Paris XIII) du internaciajn respondkuponojn, oni ricevos tiun specialan numeron.

Lingvo Internacia (Februaro 1914) — Paco „... Sed kian pacon ni do volas, inter homoj, inter nacioj . . . kaj ankaŭ inter ni Esperantistoj ? — La pacon ni voias, kies fundamento estas la respekto de ĉiuj sinceraj opinioj, libere esprimitaj, la respekto de ĉiuj karakteroj, de ĉiuj individualaj aŭ naciaj rajtoj. — Tia paco enskribas sur sian flagon apud la vorto amo ankaŭ la vorton volo. Gi instigas al la agado. Gi estas „aktiva" paco. — Gia metodo ne konsistas en tio, ke ĝi evitas je kiu ajn prezo kaj tuj konflikton. Gi scias ja, ke inter homoj kaj nacioj, kiuj ne vegetas, sed vivas, konfliktoj estas fatalaj; sed ĝi penas por ilin malakrigi kaj por solvi ilin laŭ justeco — Gi estas la paco per libereco, la paco en la vivo. — Internacia lingvo, tia! ke ĝi povas malaperigi multajn malkompreniĝojn, — apud aliaj gravaj, precipe ekonomiaj, faktoroj, — potence helpos al ĝi . . . ." — Th. Cart

Kulturo (Februaro 1914) — La Deka — "... Sed ne sole ekstera sukceso estas dezirata de ĉe- estontaro, almenaŭ de plimulto da ĝi. La sukceso devas ankaŭ rilati internan parton de la kongreso. Ni scias bonege, kiel pezmova estas laboro de tia amasego, kia certe en Parizo kunvenos, por vere labori estas multe pli kapablaj fakaj kunsidoj, kiuj certe estos aranĝataj, kunsidoj de instruistoj, kuracistoj, scienculoj, socialistoj ktp. Tasko de tiuj kunsidoj estos, aldoni al la kongreso internan valoron kaj prizorgi internan sukceson de Ia Deka. Gis nun, kiel multaj scias, tiuj ĉi kunsidoj estis rigardataj kiel pli-malpii negravaj, ne tro sig-nifaj, iliaj aranĝintoj en la lasta momento ilin anoncis sen iu ajn preparo, programo, kaj multfoje la ĉeestantoj forirante, de 1'kunsido, flustris: „Ni perdis la tagon." — Jus (Guste) al preparo de tiuj ĉi kunsidoj oni devas dediĉi same tiom da tempo, kiom da ĝi dediĉas la aranĝantoj al ĉefa kon- greso, niaj laboremaj samideanaj en Parizo. En ĉiuj urboj, kluboj kaj unuiĝoj oni priparolu jam de nun tiujn fakajn kunsidojn, en fakaj organizaĵoj oni elektu komitatanojn, kiuj kolektus jam nun la proponojn pri- traktotajn; nur tiam, se oni tiamaniere semos, la rikolto estos kontentiga, nur tiam la kongreso havos krom sia ekstera sukceso ankaŭ la internan, nur tiam kongresanoj ne helpos sole al sia refreŝiĝo, sed al refreŝiĝo de la tuta movado esperantista." La Revuo, kiu nun, post la bedaŭrinda morto de sia fondinto kaj ĝistiama redaktoro Carlo Bourlet, staras sub la lerta redaktado de S-ro F. de Menil, ĉesigis la publikigon de la Zamenhofa traduko de la Biblio; la daŭrigo aperos nur en libra formo. Anstataŭ tio nia Majstro nun publikigas en la „Revuo" sian tradukon de la fama verko „La rabeno de Baharah" de la germana poeto Heinrich Heine. Cu estas necese, speciale rekomendi la legadon de tiu ĉi traduko? Ni opinias, ke ne, ĉar Ia titolo de la verko kaj antaŭ ĉio la persono de 1' tradukinto per si mem estas la plej bona rekomendo. Ankaŭ la cetera enhavo de Ia gazeto estas ĉiam interesa kaj kiel eble plej diversa; specialan atenton meritas la konstanta rubriko „Inter- nacia vivo," kiun S-ro Daniel Equem lerte redaktas. — Ne tro grava, sed tamen sufiĉe atentinda ŝanĝo en la aranĝo de la „Revuo" estas farita de ĝia nuna redak- toro: la „Felietono", t. e. la raportoj pri la movado en Esperan.ujo, ne plu aperas sur la ruĝaj, aldonaj folioj, sed sur la ĉefaj, blankaj, kaj tiamaniere la rubriko nun apartenas al la enhavo de la gazeto mem.

  • Argus