Konsolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konsilo Indekso : Konsolo
de Svetozar Hurban Vajansky
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Kora enuo
Konsolo
elslovakigis Antoni GRABOWSKI

 Miloval som dievĉa,
 Malo sivé oĉi.

Griz-okulojn havis
Mia amatino;
Ŝi preferis iĝi
De ĉasist' edzino.

Ploris mi maldolĉe,
Ploris senkonsole,
Ke la griz-okuloj
Trompis min petole.

Tamen, ĉar malbona
Estas ŝi edzino,
En kantet' konsolon
Trovas mi en fino.

Dum edzin' pekema
Edzon kor-turmentas,
Pro kanteto mia
Vi amuzon sentas.