Konstitucio de Irano
La nuna konstitucio de Irano datiĝas de la 24-a de oktobro 1979 kaj oficiale validiĝis la 3-an de decembro 1979. Ĝi anstataŭis la iranan konstitucion de 1906.
Tiu teksto estas tradukita kaj komentita en Esperanton de Seyed Navab Mozaffari Baluchi.
Teksto de la konstitucio[redakti]
Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema
La konstitucio de la islama respubliko Irano
Artikolo 1[redakti]
La regmaniero de Irano estas islama respubliko al kio la popolo de Irano, surbaze de sia antikva kredo je Koranaj Rajto kaj Justo, sekve de sia sukcesoplena islama revolucio sub la gvidado de la altranga religiestro Ajatollah imamo Ĥomejni, en publika balotado de 30 kaj 31 marto 1979 voĉdonis jese per sia 98.2% plimulto de balotrajt-havuloj.
Artikolo 2[redakti]
la islama respubliko estas reĝimo surbaze de kredo je:
- Ununura Dio (neniu dio estas krom Allah) kaj kontribui regadon kaj religileĝdonadon al Li kaj la neceso obei lian ordenon.
- Dia revelacio kaj ĝia esenca rolo en ekspliko de leĝo.
- La resurekto kaj ĝia konstruktiva rolo en homa evolua iro al Dio.
- Dia justeco en kreado (de kreaĵoj) kaj religileĝdonado.
- Imameco kaj kontinua gvidado kaj ĝia baza rolo por daŭrigi la revolucion de Islamo.
- Homaj digno kaj altvaloro , kaj lia libereco kune kun lia respondeco ĉe Dio , kio tra:
- Ada iĝtahado (klopodo kaj strebado de kompetenta religiestro por akordigi la religiajn leĝojn al la moderna vivo aŭ trovi novajn solvojn) de kompetentaj religiestroj laŭ La Libro (Korano) kaj la Sunao (tradicioj postrestintaj de ŝijaismaj imamoj- Dia saluto al ili).(pli malpli simile al esperanta religidoktorado)
- Uzi la progresitajn sciencojn, teknikojn kaj eksperimentojn homajn kaj peni progresigi ilin
- Nei ajnan maljuston kaj hegemonion
- Konstatas la justecon kaj politikan, ekonomian, socian kaj kulturan sendependecon kaj la nacian solidarecon.
Artikolo 3[redakti]
La ŝtato de la islama respubliko Irano, por atingi la celojn menciitajn en la artikolo du, devas uzi siajn tutajn eblecojn por jenaj aferoj:
- krei konvenan medion por evoluo de moralaj klerecoj surbaze de Dikredo kaj pieco kaj batalo kontraŭ la tutaj signoj de la perverseco kaj fiiĝo.
- altigi la publikan sciiĝon ĉiusfere, uzante ĝustmaniere la publikajn eldonaĵojn kaj aliajn iliojn.
- senpagaj publikaj edukado kaj sporto por ĉiuj en tutaj niveloj, faciligo kaj publikigo de universitata edukado.
- fortigi la spiriton de serĉado, esplorado kaj iniciato je sciencaj, teknikaj, kulturaj kaj islamaj sferoj per fondi esplorajn centrojn kaj kuraĝigi la esploristojn.
- kompleta forigo de koloniismo kaj bari la influon de fremduloj.
- neniigo de ĉiuspeca despotismo, diktatureco kaj monopoligo.
- doni politikajn kaj socialajn liberecojn enkadre de la leĝo.
- partoprenado de la publiko en difini siajn politikan, ekonomikan, socian kaj kulturan sorton.
- neniigi la maljustajn diskriminaciojn kaj disponigi juste la materiajn kaj spiritajn eblecojn por ĉiuj.
- kreii ĝustan administran sistemon kaj forigi nenecesajn organizaĵojn.
- fortigi nacidefendan potencon tra publika militinstruado por gardi sendependecon, landintegrecon kaj islaman reĝimon de la lando.
- plani ĝustan kaj justan ekonomikon laŭ islamaj reguloj por alporti komforton kaj neniigi la malriĉon kaj forigi ĉiaspecan mankaĵon en la sfero de nutrado, loĝejo, laboro, higieno kaj ĝeneraligo de asekuro.
- konstati aŭtarcion en sciencoj, teknikoj, industrioj, agrikulturo, militaj aferoj ktp.
- garantii ĉiuflankajn homajn rajtojn, de la viroj aŭ virinoj, kaj fari justan justican sekuron por ĉiuj kaj egaligi ĉiujn antaŭ la juro.
- disvastigi kaj plifortigi la islaman fratecon kaj ĝeneralan kunlaboron inter la tuta publiko.
- reguligi la eksteran politikon de la lando laŭ la islamaj normoj, devontigi sin frate antaŭ ĉiuj muzulmanoj kaj subteni malavare la mondajn malfortigitulojn.
Artikolo 4[redakti]
Tutaj leĝoj kaj reguloj civila, jura, financa, ekonomika, administra, kultura, milita, politika ktp devas esti surbaze de la islamaj normoj. Tiu ĉi artikolo absolute kaj komplete regas ĉiujn aliajn artikolojn de la konstitucio kaj aliajn leĝojn kaj regulojn. Distingo de jena afero estas devo de la religiestroj de Gardanta Konsilio.
Artikolo 5[redakti]
Kiam forestas Lia Moŝto Imamo dekdua (Allah rapidu Lian terenvenon [1]), regado kaj imameco en la islama respubliko estas sur la ŝultroj de religiestro justa kaj pia, scianta la cirkonstancojn de la tempo, havanta scion kaj sperton de direkti kaj gvidi, kiu laŭ la artikolo 107 prenas tiun respondecon.
la eksa artikolo:[redakti]
Kiam forestas Lia Moŝto Imamo dekdua ( Allah rapidu Lian terenvenon ) regado kaj imameco en la islama respubliko estas sur la ŝultroj de religiestro justa kaj pia, scianta la cirkonstancojn de la tempo, havanta scion kaj sperton de direkti kaj gvidi, kiun la plimulto de la popolo konus je gvidanteco kaj akceptus. Se troviĝus neniu religiestro havanta tiun plimulton, gvidanto aŭ gvidantara konsilio konsistanta el kompetentaj religiestroj havantaj supremenciitajn kondiĉojn laŭ la artikolo 107 prenas tiun respondecon.
Artikolo 6[redakti]
En la islama respubliko la landaj aferoj devas esti administrataj apogante la publikan opinion,tra balotado: elekti la prezidenton,parlamentanojn de la islama konsilia parlamento, konsilimembrojn ktp aŭ tra referendumo en aliaj kazoj kiuj estas difinitaj en aliaj artikoloj de tiu ĉi leĝo.
Artikolo 7[redakti]
Laŭ la Nobla Korano: " kaj ilia afero estas per konsilo inter ili" kaj " petu ilian konsilon pri la regado" la konsilioj, konsilantara islama parlamento, la konsilioj de la provinco, urbo, kvartalo, distrikto, vilaĝo ktp estas gravaj partoj por decidi kaj administri la landajn aferojn.
Artikolo 8[redakti]
En la islama respubliko Irano, invito al bono, farigi bonaĵojn kaj malfarigi malbonaĵojn estas ĝenerala kaj reciproka devo de la popolo, unu ĉe la alia, la ŝtato ĉe la popolo kaj la popolo ĉe la ŝtato* Ĝiajn kondiĉojn , limojn kaj kielfaron difinos la leĝo. " La kredantoj kaj la kredantinoj estas amikoj unu de la alia. Ili ordonas la bonon kaj malpermesas la malbonon..." (La Nobla Korano 9/71)
Artikolo 9[redakti]
En la islama respubliko Irano, libereco, sendependeco, unuiĝo kaj landintegreco ne estas disigeblaj unu de la alia kaj tiujn gardi estas devo de la ŝtato kaj de ĉiuj individuoj de la popolo. Neniu individuo aŭ grupo rajtas, je la nomo de uzi liberecon, ofendeti la politikan, kulturan, ekonomikan, militan kaj landintegrecan sendependecon. Ankaŭ neniu instanco rajtas, je la nomo gardi sendependecon aŭ landintegrecon, la leĝajn liberecojn neniigi, eĉ per farado de leĝoj aŭ reguloj.
Artikolo 10[redakti]
Ĉar la familio estas la baza unuo de la islamista socio, ĉiuj leĝoj, reguloj kaj koncernaj programoj devas faciligi la formigon de la familio, gardi ĝian sanktecon kaj firmigi la familiajn rilatojn surbaze de la moralo kaj juro islamaj.
Artikolo 11[redakti]
Laŭ la Nobla Verso " Ja ĉi tiu via religi-nacio estas la unuiĝinta religi-nacio kaj Mi estas via Dio, do adoru Min" ĉiuj muzulmanoj estas de sama religi-nacio kaj la ŝtato de la islama respubliko Irano devas bazigi sian ĝeneralan politikon sur la alianco kaj unuigo de la islamaj nacioj, kaj devas strebi realigon de la politika, ekonomika kaj kultura unuiĝo de la islama mondo.
Artikolo 12[redakti]
La oficiala religio de Irano estas islamo – ŝijaismo – kaj tiu ĉi principo poreterne restos neŝanĝebla. Aliaj islamaj religibranĉoj kiel Hanafi, Ŝafei, Maleki, Hanbali kaj Zejdi havas kompletan respekton. Anoj de tiuj religioj estas liberaj plenumi siajn ceremoniojn religiajn laŭ siaj religijuro.Oni konsideru oficialaj iliajn religi-edukadon, personajn aferojn (geedziĝo, divorco, heredo, testamento) kaj koncernajn peticiojn en la tribunaloj. En kiu regiono plimultas anaro de unu el tiuj religioj, tie la lokaj reguloj, enkadre de la lokaj konsiliaj aŭtoritatoj, estos laŭ tiu religio, sed la rajtoj de anoj de aliaj religioj estu respektataj.
Artikolo 13 - Agnosko de malplimultoj[redakti]
Iranaj zaratuŝtranoj,judoj kaj kristanoj estas nuraj agnoskitaj religimalplimultoj kiuj enlime de la leĝo estas liberaj plenumi siajn religiajn ceremoniojn kaj povas konduti laŭ siaj ritoj en siaj personaj aferoj kaj religiaj edukadoj.
Artikolo 14[redakti]
Laŭ la ordono de la Nobla Verso (La Nobla Korano 60/9) " Allah ne malpermesas al vi konduti afable kaj juste kontraŭ tiuj kiuj ne batalis kontraŭ vi pro la kredo, nek forpelis vin de viaj hejmoj. Vere Allah amas la egalanimajn (justulojn)" la ŝtato de la islama respubliko Irano kaj la muzulmanoj devas konduti simpatie kaj islamjuste kun nemuzulmanoj kaj respekti iliajn homajn rajtojn. Tiu ĉi artikolo validas pri tiuj kiuj ne klopodas nek komplotas kontraŭ islamo kaj islama respubliko Irano.
Artikolo 15[redakti]
La oficiala kaj komuna lingvo kaj skribo de irana popolo estas la Persa. Oficialaj dokumentoj, korespondoj, tekstoj kaj lernolibroj devas esti en tiu lingvo kaj skribo, sed uzi la lokajn lingvojn en publikaj eldonaĵoj kaj amaskomunikiloj, ankaŭ instrui iliajn literaturojn en lernejoj, apud la Persa, estas libere.
Artikolo 16[redakti]
Ĉar la lingvo de Korano kaj islamaj sciencoj estas la Araba, ĉar la Persa literaturo estas tute kunmiksite kun ĝi, tiu lingvo devas esti instruata post la elementa lernoperiodo ĝis la fino de mezlernejo en ĉiuj kursoj kaj fakoj.
Artikolo 17[redakti]
La oficiala kalendaro de la lando sinbazas sur la Heĝiro de la islama profeto (saluto de Allah al Li kaj liaj familianoj). Postheĝira suna kaj postheĝira luna kalendaroj, ambaŭ, estas validaj, sed por la oficinoj ŝtataj oni uzu la sunheĝiran. La semajnfina feritago estas la vendredo.
Artikolo 18 - La flago[redakti]
La oficiala flago de Irano estas en koloroj verda, blanka kaj ruĝa kun speciala signo de la islama respubliko kaj la slango " Allaho Akbar = Allah estas la plej granda".
Artikolo 19- Nacia egaleco[redakti]
Iranaj popoloj, de kiu ajn tribo aŭ etno, havas egalajn rajtojn. Haŭtkoloro, raso, lingvo ktp ne kaŭzu privilegion.
Artikolo 20- Egaleco de viro kaj virino laŭ Islamo[redakti]
Ĉiuj individuoj de la nacio, ĉu viro ĉu virino, estas egale subtenate de la leĝo kaj havas ĉiujn homajn, politikajn, ekonomikajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn, respektante la islamajn normojn.
Artikolo 21- virinaj rajtoj[redakti]
La ŝtato devas garantii la virinan rajton en ĉiuj sferoj akordiginte ilin kun la islamaj normoj kaj fari jenojn:
- krei favorajn fonojn por kreskigi la virinan personecon kaj revivigi ŝian materian kaj spiritan rajtojn.
- subteni la patrinojn, speciale kiam de gravediĝo kaj vivtenado de la infano, kaj subteni la sensubtenhavantajn geknabojn.
- krei kompetentan tribunalon por gardi la familian dignon kaj plureston.
- krei la propran asekuron por vidvinoj kaj maljunulinoj nesubtenataj.
- doni al kompetentaj patrinoj kuratorecon de iliaj infanoj se mankas legalizita kuratoro.
Artikolo 22[redakti]
Digno, vivo, havaĵo, rajto, hejmo kaj laboro de individuoj estas imunaj, krom tio kion permesas la leĝo.
Artikolo 23- Nei la inkvizicion[redakti]
Inkvizicio estas malpermesite kaj neniun oni povas pridemandi nur pro havi kredon.
Artikolo 24[redakti]
eldonaĵoj kaj gazetaro estas liberaj esprimi siajn ideojn krom tiuj kiuj perturbus la principojn de Islamo aŭ publikan rajton. La detalojn difinos la leĝo.
Artikolo 25[redakti]
Estas malpermesite ajna spionado, cenzuro de leteroj kaj neatingigi ilin, surbendigi kaj dissendi la telefonajn konversaciojn, disdoni aŭ neatingigi la telegramojn kaj teleksojn, subaŭskulti kaj inspektadi , krom tiuj kiujn permesas la leĝo.
Artikolo 26[redakti]
Estas liberaj la partioj, socioj, asocioj politikaj kaj profesiaj, asocioj islamaj aŭ tiuj de la rekonitaj religimalplimultoj, kondiĉe ke ili ne malobservu la principojn de sendependeco, libereco, nacia unueco, islamaj normoj kaj bazoj de islama respubliko. Neniun oni povas devigi por (mal)partopreni en unu el ili.
Artikolo 27[redakti]
Fari grupojn kaj demonstraciojn , sen porti armilojn, kondiĉe ke ne malobservu la islamajn normojn, estas libere.
Artikolo 28[redakti]
Ĉiu individuo liberas elekti profesion ŝatatan kondiĉe ke ĝi ne estu kontraŭ; islamo, publika interesaro kaj la rajtoj de aliuloj. La ŝtato devas fari por ĉiuj egalan kondiĉaron por laborebleco observante la bezonon de la socio al diversaj laboroj.
Artikolo 29[redakti]
Socia sekuriĝo estas ĝenerala rajto. Ĉiu rajtas utiligi emeritiĝon kaj esti subtenata kiam ri estas senlabora, maljuna, laborpotenconmalhava, subtenantonmalhava, survojorestanta, , kiam estas en akcidentoj aŭ fitrafaĵoj, kiam necesas al sanitaraj aŭ kuracaj servoj en formo de asekuro ktp. La ŝtato devas garantii por ĉiuj individuoj de la lando la supremenciitajn servojn kaj financajn subtenojn , laŭ la leĝoj, el la ĝenerala enspezaro kaj la enspezoj akiritaj de la popolaj partoprenoj ,
Artikolo 30[redakti]
La ŝtato devas prepari senpagan edukadon por la tuta popolo ĝis la fino de la mezlernejo. Ankaŭ ĝi devas disvastigi la universitatan edukadon senpage ĝis la landa memsufiĉeco.
Artikolo 31[redakti]
Havi konvenan loĝejon estas rajto de ĉiu irana individuo kaj familio. La ŝtato devas - observante la preferon de plibezonantoj, ĉefe la vilaĝanoj kaj la laboristoj, - prepari la realigon de jena artikolo.
Artikolo 32[redakti]
Neniun oni povas aresti sin leĝa aranĝo. Kiam de aresto la akuzkialon oni devas tuj komprenigi skribe al la akuzito kaj maksimume dum 24 horoj la predokumentaro devas esti sendita al la kompetentaj justicinstancoj, kaj la prearanĝoj de la prijuĝo devas komenciĝi kiel eble plej rapide. La neobeanto jenan artikolon , laŭleĝe, estus punata.
Artikolo 33[redakti]
Neniun oni povas forpeli de ria loĝloko aŭ malpermesi al ri loĝi en ria ŝatata loko aŭ devigi iun loĝi ie, krom kiam ordonas la leĝo.
Artikolo 34[redakti]
Ĉiu certe rajtas pledi kaj ĉiu povas tiucele sinturni al kompetentaj juĝejoj. Ĉiu rajtas facile frekventi al tiuspecaj juĝejoj kaj oni ne povas malpermesi al iu sinturni al juĝejo kie ri laŭleĝe rajtas sinturni.
Artikolo 35[redakti]
En ĉiuj juĝejoj, ambaŭ flankoj de la peticio, rajtas elekti advokaton. Se ili ne povas preni advokaton, oni devas prepari la eblecon de advokatpreno por ili.
Artikolo 36[redakti]
Eldoni kaj efektivigi punverdikton devas esti nur tra kompetenta juĝejo kaj laŭleĝe.
Artikolo 37- La principo de absolvo[redakti]
Ĉiu estas senkulpa. Neniu estas kulpa laŭleĝe, ĝis ria kulpo estus pravigita en kompetenta juĝejo.
Artikolo 38- Nei la turmenton[redakti]
Ĉia turmento, por ricevi konfeson aŭ informon, estas malpermesite. Devigi iun je atesto, konfeso aŭ ĵuro, ne estas permesite kaj tiaj atesto, konfeso kaj ĵuro ne estas valora kaj valida. La neobeanto jenan artikolon laŭleĝe estus punata.
Artikolo 39[redakti]
Damaĝi estimon kaj dignon de tiu kiun laŭleĝe oni arestis, malliberigis aŭ ekzilis, ĉia ajn , estas malpermesite kaj [por farinto] punende.
Artikolo 40[redakti]
Neniu povas, uzante sian rajton, kaŭzi damaĝon al aliulo aŭ publika rajto.
Artikolo 41[redakti]
Civitaneco de Irano estas certa rajto de ĉiu iranano kaj la ŝtato ne povas neniigi la civitaneco de iranano. Escepto estas kiam iu mem postulas tion aŭ akceptas civitanecon de alia lando.
Artikolo 42[redakti]
Eksterlanduloj povas ,laŭleĝe, fariĝi iranaj civitanoj kaj neniigi iliajn civitanecojn nur eblas kiam alia lando akceptus ilian civitanecon aŭ ili mem postulas.
Artikolo 43[redakti]
Por ekonomika sendependeco, neniigi la malriĉecon, kaj plenumi la bezonaĵojn de la evoluanta homo gardante lian liberecon, la ekonomiko de la islama respubliko Irano sinbazas sur jenaj bazoj: Satigo de bazaj bezonoj:loĝejo,manĝaĵo,vestaĵo,higieno, kuraco, edukado kaj eblecoj formi familion por ĉiuj.
Krei kondiĉojn kaj eblecojn de laboro por ĉiuj ĝis kompleta okupiĝo kaj disponigo de laboreblecoj al ĉiuj kiuj povas labori sed ne havas tiajn eblecojn, en formo de kooperativo, senintereza pronto aŭ ĉiu alia leĝa rimedo kiu ne kaŭzas koncerniĝon de la riĉaĵoj en manoj de individuoj aŭ grupoj specialaj, nek igi la ŝtaton kiel absoluta grandega, patrono. Tiu klopodo devas plenumiĝi observante la regantajn necesaĵojn de ĝenerala planado de la landa ekonomiko en ĉiu etapo de la evoluo.
La planado de la landa ekonomiko devas esti tiel ke la formo, enhavo kaj laborhoraro, krom preofesia strebado, permesu kaj disponigu al ĉiu la spiritan, politikan kaj socian memevoluigon kaj aktivan partoprenon en la gvidado de sia lando kaj plifortigu ties lertecon kaj iniciatpovon. Estimi la liberecon de profesielekto, devigi neniun al difinita laboro kaj evitigi ekspluaton de alies laboro.
Nei damaĝon al alia, monopoligon, akaparon, uzuron, kaj aliajn malĝustajn kaj mallicajn negocojn. Nei prodigon kaj malŝparemon en ĉiuj sferoj de ekonomiko samkiel konsumo, investigo, produkto, distribuo kaj servadoj. Uzi sciencojn kaj teknikojn kaj eduki lertulojn laŭbezone por evoluigi kaj progresigi la landan ekonomikon. Malpermesi la fremdulan superregon al la landa ekonomiko. Emfazi la pliigon de la agrikulturaj, brutaraj kaj industriaj produktoj kiuj malbezonigu la ĝeneralajn bezonojn kaj atingu la landon al la memsufiĉeco kaj liberigu de la dependeco.
Artikolo 44[redakti]
La ekonomika sistemo de la islama respubliko Irano bazas sur tri bazoj; ŝtata, kooperativa kaj privata, per regula kaj ĝusta planado. La ŝtata parto entenas tutajn grandindustriojn, ĉefindustriojn, eksteran komercadon, grandajn minejojn, bankojn, asekurojn, energion, digojn kaj akvoretegojn, radion kaj televidilon, poŝton, telegrafon, telefonon, aernavigadon, ŝipadon, vojojn, fervojojn ktp kiujn disponas la ŝtato en formo de publika posedo. La privata parto entenas tiun parton de la agrikulturo, brutobredado, industrio, komerco kaj publikservoj kiuj estas suplementoj de ŝtataj kaj kooperativaj ekonomikaj aktivoj. La posedrajto en tiuj tri partoj, se estus kongruaj kun aliaj artikoloj de tiu ĉi ĉapitro kaj ne eliĝus de la islamaj leĝoj, kaj se kaŭzus evoluon kaj progreson ekonomikajn de la lando kaj ne farus ian damaĝon al la socio, estus leĝe subtenata de la islama respubliko. Plidetaligon de la reguloj , limoj kaj kondiĉoj de la tri partoj difinos la leĝo.
Artikolo 45[redakti]
Predoj, publikaj profitaĵoj kaj riĉaĵoj kiel mortaj aŭ lasitaj tergrundoj, minejoj, maroj, lagoj, riveroj kaj aliaj publikaj akvoj de la lando, montoj, valoj, ĝangaloj, junkejoj, naturaj boskoj, ne limitaj paŝtejoj, heredaĵoj sen heredantoj, senmastraj posedaĵoj, kaj publikaj posedaĵoj liberigitaj de uzurpantoj, estas je dispono de la islama registaro kiu observante la publikan bonon faru kio estas necesa. Plidetaligon kaj kieluzon de ĉiu difinos la leĝo.
Artikolo 46[redakti]
Ĉiu posedas la rezulton de sia laŭleĝa laboro kaj negoco. Neniu povas, je la nomo de posedrajto al sia profesio, neigi la eblecon de la laboro kaj negoco al aliulo.
Artikolo 47[redakti]
Laŭleĝa privata posedrajto estas estimata. Ĝian regularon difinos la leĝo.
Artikolo 48[redakti]
Ne estu diskriminacio inter diversaj provincoj kaj regionoj de la lando je utiligo de naturaj riĉofontoj, uzo de naciaj enspezoj kaj distribuo de ekonomikaĵoj. Tiele ke ĉiu regiono, laŭ sia bezono kaj potenco por kresko, havu kapitalon kaj necesajn eblecaĵojn.
Artikolo 49[redakti]
La ŝtato devigitas konfiski la riĉaĵojn devenintajn de; uzuro, perforto, subaĉeto, defraŭdo, ŝtelo, monludo, misuzo de konsekraĵoj, misuzo de ŝtataj kontraktoj kaj negocoj, vendo de mortaj tergrundoj kaj ĉefaj [religie dubindaj] riĉaĵoj, lanĉi malbonfarejoj, kaj aliaj neleĝaĵoj, kaj redoni tiajn riĉaĵojn al la vera rajtulo. Se ne estus posible koni rin, doni al la ŝtata trezorejo. Tiu ĉi verdikto pruviĝu per serĉado, esploro kaj religia pruvo pere de la ŝtato.
Artikolo 50[redakti]
En islama respubliko, gardado de la vivmedio, en kio la hodiaŭa kaj postaj generacioj devas havi progresantan socian vivon, estas konsiderata kiel la publika devo.Tial aktivadoj ekonomikaj kaj aliaj kiuj estas poluciantaj la vivmedion aŭ damaĝantaj al ĝi ne renovigeble, estas malpermesataj.
Artikolo 51[redakti]
Nenia imposto estos metita krom laŭleĝe. Nuligataj, pardonataj, kaj melpliigataj impostoj difiniĝos nur laŭ la leĝo.
Artikolo 52[redakti]
La ĝenerala jara landa buĝeto, laŭ reguloj de la leĝo, per la ŝtato estos preparigita kaj, por kontrolo kaj konfirmo estos donita al la islama parlamento. Ĉiaspeca ŝanĝo en la ciferoj de la buĝeto ankaŭ estos sub la reguloj de la leĝo.
Artikolo 53[redakti]
Ĉiuj enspezoj de la ŝtato estos koncentrigitaj en la kontoj de la ĝenerala trezorejo kaj ĉiuj pagoj, lime de la aprobitaj kreditoj, estos pagitaj laŭ la leĝo.
Artikolo 54[redakti]
La Supera aŭditora Kortumo estas rekte sub la islama parlamento. Ĝiaj strukturo kaj administrado en Tehrano kaj la provinc-centroj difiniĝos laŭ la leĝo.
Artikolo 55[redakti]
La Supera aŭditora Kortumo revizias aŭ kontrolas , kiel diras la leĝo, kontojn de la ministerioj, ŝtataj institutoj, firmaoj kaj aliaj organizaĵoj kiuj iel uzas la ĝeneralan landan buĝeton, por certigi ke neniu elspezo pliiĝu la aprobitan limon kaj ĉiu mono estu elspezata en sia loko. La revizia divano laŭ la leĝo kolektas la koncernajn kontojn kaj dokumentojn ĉiujare por raporti pri ekvilibro de la budĝeto al la islama parlamento (meĝliso) aldoninte sian opinion. Tiu ĉi raporto devas esti publikigita.
Artikolo 56[redakti]
Absoluta rego al la mondo kaj al la homo estas nur por Dio, kaj Li regigis la homon al sia socia sorto. Neniu povas nei tiun ĉi dian rajton de la homo aŭ servigi ĝin je definita individuo aŭ grupo. La popolo uzas sian tiun rajton tra vojoj venontaj en artikoloj subaj.
Artikolo 57[redakti]
La regantaj tri povoj en la islama respubliko Irano estas: la leĝodona povo, la meĝliso [2], la ekzekutiva povo (ŝtato) , la jurisdikcia povo, kiuj sub la absoluta rego de Valie Fagiho [3] kaj la imamo de la religipopolo laŭ la venontaj artikoloj de tiu ĉi leĝo estos plenumota. Tiuj ĉi povoj estas sendependaj unu de la alia.
Eksa artikolo:[redakti]
La regantaj tri povoj en la islama respubliko estas: la leĝodona povo, la ekzekutiva povo, la jurisdikcia povo, kiuj sub la absoluta rego de Valie Fagih [3] kaj la imamo de la religipopolo laŭ la venontaj artikoloj de tiu ĉi leĝo estos plenumota. Tiuj ĉi povoj estas sendependaj unu de la alia kaj rilatigos ilin unu al la alia la prezidento.
Artikolo 58[redakti]
Apliki la leĝodonan povon estas tra la meĝliso [2] konsistanta el la elektitaj deputituloj de la popolo, kaj ĝiaj decidoj post stepoj venontaj en postaj artikoloj estos sendataj al la ekzekutiva kaj jurisdikcia povoj por esti plenumataj. ===Artikolo 59===Je tre gravaj ekonomikaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj aferoj eblas apliki la leĝodona povon per balotado kaj rekta demando de la publiko. Demandi la publikon devas aprobi du triono de la deputitaro.
Artikolo 60[redakti]
Apliki la ekzekutivpovon rajtas la prezidento kaj la ministraro, krom aferoj kiujn tiu ĉi leĝo rekte metis sur la {Grandan} Gvidanton (de la Revolucio).
La eksa artikolo:[redakti]
Apliki la ekzekutivpovon rajtas la prezidento kaj la primerministro kaj la ministraro, krom aferoj kiujn tiu ĉi leĝo rekte metis sur la {Grandan} Gvidanton (de la Revolucio ).
Artikolo 61[redakti]
Apliki la jurisdikcian povon ( plenumi la juĝajn aferojn) faras juĝejoj (tribunaloj) de la justico kiuj devas funkcii laŭ islamaj normoj kaj prijuĝi la procesoj, gardi rajtojn publikajn, vastigi kaj plenumi justecon kaj diajn limitaĵojn.
Artikolo 62-Islama Konsulta Parlamento (Meĝliso)[redakti]
Islama parlamento konsistiĝas el la delegitoj (deputitaro) de la popolo elektataj rekte per malkaŝaj voĉdonoj. La kondiĉojn por elekt(iĝ)i kaj la kielon de la balotado difinos la leĝo.
Artikolo 63[redakti]
Deputitperiodo de la islama konsulta meĝliso (parlamento) estas kvar jaroj. Oni devas fari balotadon por ĉiu periodo antaŭ ol la antaŭa periodo tiel ke neniam la lando restu sen meĝliso.
Artikolo 64[redakti]
La kvanto de la deputitaro de islama konsulta Meĝliso estas 270, kaj ekde la ĝenerala balotado de 1368 PHS (= 1989 PK) ĉiun dekan jaron oni povas aldoni maksimume 20 deputitojn konsiderinte homajn, politikajn, geografiajn, kaj similajn parametrojn. Zaratuŝtranoj kaj judoj po ĉiu unu deputiton, asirianaj kaj ĥaldeaj kristanoj entute unu deputiton, armenaj kristanoj de la norto kaj de la sudo po ĉiu unu deputiton elektas. Elektajn teritoriojn kaj la nombron de iliaj deputitoj difinos la leĝo.
La eksa artikolo:[redakti]
La kvanto de la deputitaro de islama konsulta Meĝliso estas 270, kaj ĉiun dekan jaron se kreskus la popolo oni povas aldoni en ĉiu teritorio elekta unu delegiton por po 150.000 personoj* Zaratuŝtranoj kaj judoj po ĉiu unu deputiton, asirianaj kaj ĥaldeaj kristanoj entute unu deputiton, armenaj kristanoj de la nordo kaj de la sudo po ĉiu unu deputiton elektas. Se kreskus la minoritataj popoloj, ĉiun dekan jaron por po 150.000 personoj oni elektos unu deputiton kroman. La regulojn de la elektado difinos la leĝo.
Artikolo 65[redakti]
Post la voĉdonado, la kunsidoj de la islama parlamento en ĉeesto de du triono da deputitaro oficialiĝos kaj la aprobo de planoj kaj projektoj akorde de la enparlamente aprobita regularo plenumiĝos , krom kiam en la konstitucio estus difinita alia speciala difino. Aprobi enparlamentan regularon necesas jeson de du triono da ĉeestantoj.
Artikolo 66[redakti]
Kiel elekti la parlamentestron kaj la estraron de la parlamento, nombron de la komisionoj, iliajn respondecperiodojn, aferojn rilate al la debatoj kaj gardadon de la parlamento difinos la enparlamenta regularo.
Artikolo 67 - La ĵuro de la deputitaro[redakti]
La deputitaro devas en la unua kunsido de la parlamento kielsube ĵuri kaj subskribi la tekston de la ĵurletero:
" Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema" Mi, antaŭ la Nobla Korano,ĵuras je la Ĉionpova Supera Dio, kaj surbaze de sia homa digno, sindevigas esti gardanto de la islama normaro,la akiraĵoj de la islama revilucio de la irana popolo kaj bazoj de la islama respubliko.Deponaĵon kiun deponis al ni la popolo, gardi kiel justa deponprenanto, kaj en plenumo de siaj deputaj devoj respekti la pion kaj juston kaj ade fideli je sendependeco , altigo de la lando,respekti la popolajn rajtojn kaj servi al la popolo. Defendi la konstitucion kaj en siaj paroloj, skriboj, kaj esprimoj observi la sendependecon de la patrolando , liberecon de la popolo kaj prilabori iliajn bonfartaĵojn"
La deputitoj de la religiaj minoritatoj ĵuros je siaj sanktaj libroj. Deputitoj ne ĉeestantaj en la unua kunsido devas ĵuri en sia plej frua ĉeesto.
Artikolo 68[redakti]
Kiam de milito kaj kiam la lando estus okupita, per propono de la prezidento kaj aprobo de tri kvarono de la deputitaro kaj aprobo de "La Gardanta Konsilio" oni haltigus la elektadon en okupitaj teritorioj aŭ en la tuta lando por difinita tempo. Kiam ne formiĝas nova parlamento, la antaŭa parlamento daŭrigas sian laboron.
Artikolo 69[redakti]
Eldoni la parlamentajn debatojn tra radio kaj la oficiala ĵurnalo=== La debatoj de la islama konsulta meĝliso (parlamento) devas esti malkaŝa kaj oni devas eldoni ĝian kompletan raporton tra radio kaj oficiala ĵurnalo por informi al la publiko. En urĝaj cirkonstancoj, se necesas por la landa sekureco, je peto de la prezidento aŭ unu el la ministraro aŭ dek deputitoj, la kunsido funkcios kaŝe. La aprobaĵoj de la kaŝaj kunsidoj validus nur se en ĉeesto de la Gardanta Konsilio ĝin aprobus tri kvarono de la deputitaro. La raporto kaj la aprobaĵoj de tiaj kunsidoj devas esti eldonotaj por publiko post la neniiĝo de la urĝaj cirkonstancoj.
La eksa artikolo:[redakti]
La debatoj de la islama konsulta meĝliso (parlamento) devas esti malkaŝa kaj oni devas eldoni ĝian kompletan raporton tra radio kaj oficiala ĵurnalo por informi al la publiko. En urĝaj cirkonstancoj, se necesas por la landa sekureco, je peto de la primerministro aŭ unu el la ministraro aŭ dek deputitoj, la kunsido funkcios kaŝe. La aprobaĵoj de la kaŝaj kunsidoj validus nur se en ĉeesto de la Gardanta Konsilio ĝin aprobus tri kvarono de la deputaro. La raporto kaj la aprobaĵoj de tiaj kunsidoj devas esti eldonotaj por publiko post la neniiĝo de la urĝaj cirkonstancoj.
Artikolo 70[redakti]
La prezidento kaj liaj asistantoj kaj la ministroj , kune aŭ sole, rajtas partopreni la malkaŝajn kunsidojn de la parlamento. Ili povas kunvenigi siajn konsultantojn. Se estus necese laŭ la deputitaro, la ministroj devas ĉeesti kaj se ili petus oni aŭskultus iliajn parolojn.
La eksa artikolo:[redakti]
La prezidento, la primerministro kaj la ministroj , kune aŭ sole, rajtas partopreni la malkaŝajn kunsidojn de la parlamento. Ili povas kunvenigi siajn konsultantojn. Se estus necese laŭ la deputitaro, la prezidento kaj la primerministro kaj la ministroj devas ĉeesti kaj se ili petus oni aŭskultus iliajn parolojn. Invivti la prezidenton al la parlamento devas esti aprobita de la plimulto.
Artikolo 71[redakti]
La islama konsulta meĝliso ( parlamento ) povas leĝdoni je ĉiuj problemoj enkadre de la konstitucio.
Artikolo 72[redakti]
La islama konsulta parlamento ne rajtas aprobi leĝon kiu kontraŭus principojn kaj normojn de la oficiala religio de la lando. Distingi tion respondecas La Gardanta Konsilio kiel estas priskribita en la artikolo 96.
Artikolo 73[redakti]
La islama parlamento kompetentas komenti la ordinarajn leĝojn. La enhavo de tiu ĉi artikolo ne neas la komentojn kiujn faras la prokuroro pri la leĝoj por distingi la veron.
Artikolo 74[redakti]
Leĝprojektoj estos donitaj al la parlamento post la aprobo de la ministraro. Leĝplanojn proponas al la parlamento almenaŭ 15 deputitoj.
Artikolo 75[redakti]
Leĝplanoj, proponoj kaj modifoj kiujn faras la deputitoj pri la leĝprojektoj, se kaŭzus malpliigon de ĝenerala enspezo aŭ pliigus la ĝeneralan elspezon, nur tiam estas proponeblaj en la aprlamento kiam en ĝi estus difinita rimedo por rekompensi la enspezo-malpliiĝo aŭ pripensi la rekompenson por la nova elspezo.
Artikolo 76[redakti]
La islama parlamento rajtas priserĉi tutajn aferojn de la lando.
Artikolo 77[redakti]
Devigiloj, promesiloj, kontraktoj kaj konsentiloj internaciaj devas esti aprobataj en la islama parlamento.
Artikolo 78[redakti]
Estas malpermesite ĉia ajn ŝanĝo en la limlinioj,escepte de la malgrandaj modifetoj observante la plibonfarton de la lando, kondiĉe ke ne estu unuflanka kaj ne makuligu la sendependecon aŭ landtutecon. Tio bezonas aprobon de kvar kvinonon de la parlamentanojn.
Artikolo 79[redakti]
Estigi militleĝon estas malpermesite. Kiam de milito kaj urĝaj cirkonstancoj kiel ĝi, la ŝtato rajtas, se aprobus la parlamento, provizore estigi la necesajn limigojn sed ties tempo ĉiu kaze ne povas esti pli ol 30 tagoj, kaj se la urĝo ade daŭrus, la ŝtato devas ricevi denove novan permeson de la parlamento.
Artikolo 80[redakti]
Ricevi kaj doni pruntojn aŭ senrepagajn monhelpojn, pere de la ŝtato, en kaj eksterlandajn, devas aprobi la parlamento.
Artikolo 81[redakti]
Doni privilegiojn al eksterlandanoj por lanĉi kompaniojn kaj organizaĵojn komercajn, industriajn, agrikulturajn, minejajn kaj servajn, estas absolute malpermesite.
Artikolo 82[redakti]
La ŝtato ne rajtas dungi alilandajn ekspertulojn escepte de kiam estas necese urĝe kaj se ĝin aprobus la parlamento.
Artikolo 83[redakti]
La konstruaĵoj kaj havaĵoj ŝtataj kiuj estas de la naciaj grandvaloraĵoj ne estas transdoneblaj al aliulo krom kun aprobo de la islama parlamento, se nur ili ne estus de la unikaj grandvaloraĵoj.
Artikolo 84[redakti]
Ĉiu deputito respondecas antaŭ la tuta popolo kaj ri rajtas esprimi sian opinion je ĉiuj en kaj eksterlandaj aferoj de la lando.
Artikolo 85[redakti]
La deputiteco estas konstante por la deputito mem kaj ne estas transdonebla al aliulo. La parlamento ne rajtas transdoni leĝdonrajton al alia individuo aŭ aro, sed kiam urĝe ĝi povas ,observante la Artikolo n 72 , transdoni al siaj enaj komisionoj la rajton fari iujn leĝojn. En tiu kazo tiuj leĝoj estos plenumitaj nur pruve dum periodo kiun difinos la parlamento kaj finaprobos ilin la parlamento mem. Ankaŭ la islama konsila meĝliso (parlamento) povas transdoni al koncernaj komisionoj aŭ doni aprobpermeson al la ŝtato aprobigi ĉiam la institucion de la organizaĵojn, firmaojn, institutojn ŝtatajn aŭ ŝtatdependajn konsiderante la artikolon 72. Tiukaze la ŝtataj aprobaĵoj ne devas kontraŭi la principojn kaj verdiktojn de la oficiala religio aŭ la konstitucio. Distingi tion laŭ la artikolo 96 respondecas La Gardanta Konsilio. Krom tio la aprobaĵoj de la ŝtato ne devas kontraŭi ĝeneralajn leĝojn kaj regularon. La ŝtato kiam sendas tiujn leĝojn por plenumiĝi, samtempe devas informi la parlamentestron por kontroli kaj deklari ke tiuj leĝoj ne estas kontraŭ diritaj leĝoj.
La eksa artikolo:[redakti]
La deputiteco estas konstante por la deputito mem kaj ne estas transdonebla al aliulo. La parlamento ne rajtas transdoni leĝdonrajton al alia individuo aŭ aro, sed kiam urĝe ĝi povas ,observante la artikolon 72 , transdoni al siaj enaj komisionoj la rajton fari iujn leĝojn. En tiu kazo tiuj leĝoj estos plenumitaj nur pruve dum periodo kiun difinos la parlamento kaj finaprobos ilin la parlamento mem.
Artikolo 86[redakti]
La deputitaro, plenumante sian deputan taskon, estas tute libera esprimi sian opinion kaj voĉon kaj oni ne povas ilin persekuti aŭ aresti pro opinioj esprimitaj en la parlamento aŭ voĉoj donitaj pro deputaj taskoj.
Artikolo 87[redakti]
La prezidento devas ricevi konfidvoĉon de la parlamento por la ministraro tuj post ĝia formiĝo kaj antaŭ ol ĉiu ajn plua klopodo. Ankaŭ kiam de ilia respondeco li povas peti por la ministroj konfidvoĉon je gravaj problemoj kaj malkonsentaĵoj.
La eksa artikolo:[redakti]
La ministraro post sia formiĝo kaj prezentiĝo kaj antaŭ ol ĉiu ajn plua klopodo devas ricevi de la parlamento konfidvoĉon. Ankaŭ dum la respondeco je gravaj problemoj kaj malkonsentaĵoj ĝi povas peti konfidvoĉon de la parlamento.
Artikolo 88[redakti]
En ĉiu afero ke almenaŭ unu kvarono da tuta deputitaro de la parlamento demandus la prezidenton, aŭ ĉiu unuo de la deputitaro demandus ĉiun respondecan ministron pri unu el iliaj taskoj, la prezidento aŭ la ministro devas ĉeesti en la parlamento kaj respondi la demandon. La respondo de la prezidento ne devas prokrastiĝi pli ol unu monato kaj tiu de la ministro ne pli ol dek tagoj, esceptas kiam ili havas akcepteblan senkulpigilon kiun devas konstati la parlamento.
La eksa artikolo:[redakti]
En ĉiu afero ke deputito demandus respondecan ministron pri unu el liaj taskoj la ministro devas ĉeesti en la parlamento kaj respondi la demandon. La respondo de la ministro ne devas prokrastiĝi pli ol dek tagoj, esceptas kiam li havas akcepteblan senkulpigilon kiun devas konstati la parlamento.
Artikolo 89 - Interpelacii la ministraron kaj la prezidenton[redakti]
La deputitaro de la islama parlamento, kiam estas necese laŭ ili, povas interpelacii la ministraron aŭ kiun ajn el la ministrojn. La interpelacio estas proponebla al la parlamento nur se ĝin subskribus almenaŭ dek deputitoj. La ministraro aŭ la ministro interpelaciota devas sin prezenti en la parlamento dum dek tagoj kaj prirespondi kaj postuli konfidvoĉon de la parlamento. Se la ministraro aŭ la ministro ne sinprezentus kaj ne respondus, la koncernaj deputitoj donus sufiĉan klarigon pri sia interpelacio kaj se la parlamento konstatus deklarus sian malkonfidvoĉon. Se la parlamento ne donus konfidvoĉon, la ministraro aŭ ministroj aŭ ministro interpelaciita deoficiĝus. Je ĉiu du kazoj la ministroj interpelaciitaj ne rajtas aniĝi en ministraro plej baldaŭ formiĝonta. Se almenaŭ unu triono da deputitaro de la parlamento interpelacius la prezidenton pri lia posteno de plenumi plenumfortajn taskojn kaj administri la plenumaferoj de la lando, la prezidento devas dum unu monato post la ekpropono de la interpelacio sinprezenti en la parlamento kaj priklarigi sufiĉe pri la deklaritaj problemoj. Se post la debatoj de la jesantaj kaj neantaj deputitoj kaj la respondo de la prezidento, la plimulto je du triono da deputitaro voĉdonus je nekompetenteco de la prezidento, la aferon oni informus al Lia Moŝto Gvidanto por agi laŭ artikolo 110.
La eksa artikolo:[redakti]
La deputitaro de la islama parlamento, kiam estas necese laŭ ili, povas interpelacii la ministraron aŭ kiun ajn el la ministrojn. La interpelacio estas proponebla al la parlamento nur se ĝin subskribus almenaŭ dek deputitoj. La ministraro aŭ la ministro interpelaciota devas sin prezenti en la parlamento dum dek tagoj kaj prirespondi kaj postuli konfidvoĉon de la parlamento. Se la ministraro aŭ la ministro ne sinprezentus kaj ne respondus, la koncernaj deputitoj donus sufiĉan klarigon pri sia interpelacio kaj se la parlamento konstatus deklarus sian malkonfidvoĉon. Se la parlamento ne donus konfidvoĉon, la ministraro aŭ ministroj aŭ ministro interpelaciita eksigitiĝus. Je ĉiu du kazoj la primministro aŭ ministroj interpelaciita(j) ne rajtas aniĝi en ministraro plej baldaŭ formiĝonta.
Artikolo 90[redakti]
Kiu ajn havas plendon pri kielago de la parlamento aŭ plenuma sistemo aŭ juĝa sistemo tiu povas doni sian plendoproceson al la parlamento. La parlamento devas priatenti la procesojn kaj doni sufiĉajn respondojn. Se la proceso rilatas al la ekzekutivo aŭ jurisdikcio devas priatenti kaj postuli sufiĉan respondon de ili, kaj je certa tempo deklari la rezulton, kaj se rilatus al la publiko devas informi al la publiko.
Artikolo 91-La Gardanta Konsilio[redakti]
Por gardi la islamajn normojn kaj la konstitucion, ke la aprobaĵoj de la parlamento ne kontraŭus ilin, formiĝas konsilio je la nomo " La Gardanta Konsilio" kiun konsistigas la jenaj:
- Ses justaj teologoj kiuj lerte scias la demandojn de la tempo kaj problemojn de la tago. Tiujn elektas Lia Moŝto Gvidanto.
- Ses juristoj, en diversaj juraj fakoj, elinter muzulmanaj juristoj kiujn prezentas la estro de la jurisdikcio al la parlamento kaj la parlamento elektas ilin voĉdonante.
La eksa artikolo:[redakti]
Por gardi la islamajn normojn kaj la konstitucion, ke la aprobaĵoj de la parlamento ne kontraŭus ilin, formiĝas konsilio je la nomo " La Gardanta Konsilio" kiun konsistigas la jenaj:
- Ses justaj teologoj kiuj lerte scias la demandojn de la tempo kaj problemojn de la tago. Tiujn elektas La Gvidanto aŭ la Konsilio de la Gvidanteco.
- Ses juristo, en diversaj juraj fakoj, elinter musulmanaj juristoj kiujn prezentas la estro de la juĝsistemo al la parlamento kaj la parlamento elektas ilin voĉdonante.
Artikolo 92[redakti]
La membroj de La Gardanta Konsilio elektiĝas por ses jaroj sed en la unua periodo post tri jaroj duono de la anaro de ĉiu grupo ŝanĝiĝos laŭ loto kaj oni elektos novajn anojn anstataŭi ilin.
Artikolo 93[redakti]
La islama konsulta parlamento ne havas leĝan validon sen ekzisto de La Gardanta Konsilio. Escepto estas aprobi validigilojn de la delegitoj kaj elekti ses juristojn anojn de La Gardanta Konsilio.
Artikolo 94[redakti]
Oni devas sendi tutajn aprobaĵojn de la parlamento al La Gardanta Konsilio. La Gardanta Konsilio devas maksimume dum dek tagoj priatenti iliajn kongruecojn kun la islamaj normoj kaj la konstitucio, kaj se ilin opinius kontraŭe redonus al la parlamento por reviziiĝo. Se ne, la aprobaĵo estas farebla.
Artikolo 95[redakti]
Je kazoj kiam La Gardanta Konsilio ne konsideras sufiĉa la dek tagojn por prilabori kaj esprimi sian opinion, ĝi povas pripostuli de la parlamento maksimume pluan dek tagon dirante la kialon
Artikolo 96[redakti]
La ne kontraŭon de la parlamentajn aprobaĵojn, al la islamaj normoj, konstatas la plimulto da teologoj de La Gardanta Konsilio kaj tiun de la konstitucio konstatas plimulto da tuta anaro de La Gardanta Konsilio.
Artikolo 97[redakti]
La anaro de La Gardanta Konsilio por plirapidigi la laboron povas kiam de debatoj pri leĝprojektoj aŭ planoj ĉeesti en la parlamento kaj aŭskulti la debatojn. Sed kiam oni prilaboras urĝajn leĝprojektojn aŭ planojn ili devas ĉeesti kaj esprimi siajn opiniojn.
Artikolo 98[redakti]
Komentas la konstitucion La Gardanta Konsilio. Oni faras tion per aprobo de tri kvarono da anaro.
Artikolo 99 - Observado de La Gardanta Konsilio[redakti]
La Gardanta Konsilio deĵoras observadi la elektadon de la Ekspertulara Meĝliso, prezidento, islama konsulta meĝliso (parlamento) kaj sinturno al la publika voĉo kaj balotado
La eksa artikolo:[redakti]
La Gardanta Konsilio deĵoras observadi la elektadon de la prezidento, islama konsulta meĝliso (parlamento) kaj sinturno al la publika voĉo kaj balotado
Artikolo 100[redakti]
Por rapida antaŭenigo de la programoj sociaj,ekonomikaj,disvolvigaj, higienaj, kulturaj, edukaj kaj aliaj bonfartaj aferoj tra popolaj kunlaboroj, konsiderante la lokajn endaĵojn, administradon de ĉiu vilaĝo, distrikto, urbo, urbego aŭ provinco oni faras kun suprrigardo de Konsilio kies nomo estas la konsilio de la vilaĝo, distrikto, urbo, urbego aŭ provinco. Ties membraron elektos la loka popolo. La kondiĉojn de la elektantoj kaj elektotojn, limon de la taskoj kaj rajtoj, kaj la kielon de la elekto kaj superrigardo de la menciitajn konsiliojn, iliajn organogramon – kiu devas esti kun obeo de la leĝo, nacia tuteco, landa tuteco, sistemo de la islama respubliko kaj obeo de la centra registaro – difinos la leĝo.
Artikolo 101[redakti]
Por bari diskriminacion, absorbi kunlaboron je preparado de programoj disvolvigaj kaj bonfartigaj en provincoj kaj kontroli ilin plenumi harmonie; oni formigos la Altan Provincaran Konsilion konsistante je delegitoj de provincaj konsilioj. Kielformiĝon kaj taskojn de tiun konsilion difinos la leĝo.
Artikolo 102[redakti]
La Alta Konsilio de Provincoj rajtas enkadre de sia taskaro, prepari planojn kaj rekte aŭ tra la ŝtato, doni al la parlamento. La planoj devas esti prilaborataj en la parlamento.
Artikolo 103[redakti]
Provincestroj, guberniestroj, distriktestroj kaj aliaj landaj instancoj difinataj de la ŝtato, enkadre de la konsiliaj rajtoj devas respekti iliajn decidojn.
Artikolo 104[redakti]
Por estigi islaman justecon kaj kunlaboron je prepari planojn kaj akordigi la progresojn en unuoj produktaj, industriaj, kaj agrikulturaj, oni fondas konsiliojn konsistantajn el delegitoj de laboristoj, kamparanoj kaj aliaj laborantoj kaj direktoroj en edukaj, administraj, servaj kaj similaj organizaĵoj. Kielfaron de tiujn konsiliojn kaj iliajn taskojn kaj rajtojn difinos la leĝo.
Artikolo 105[redakti]
La decidoj de la konsilioj ne devas esti kontraŭ islamaj normoj kaj landaj leĝoj.
Artikolo 106[redakti]
Malorganizi la konsiliojn ne estas posible, krom kiam de devojiĝo el la leĝaj devoj. La aŭtoritatulon distinganton la devojiĝon kaj la kielon de la malorganizigon kaj la kielon de iliajn reorganizojn difinos la leĝo. La konsilio se havus proteston je malorganiziĝo rajtas submeti sian proceson al kompetenta tribunalo kaj la tribunalo devas prikonsideri ĝin ekster la vico.
Artikolo 107- Gvidanta Ekspertularo[redakti]
Depost la Altranga Religiestro kaj la Grandega Gvidanto de la monda revolucio de Islamo, kaj la lanĉinto de la islama respubliko Irano, Lia moŝto Ajatollah La Granda Imamo Ĥomejni "sankta estu lia tombo" kiun la difiniga plimulto da popolo rekonis kaj akceptis kiel religiestron kaj gvidanton, elekti la gvidanton respondecas La Ekspertularo elektata de la popolo. La Gvidanta Ekspertularo (Ĥobregane Rahbari) pridemandas kaj konsultiĝas pri ĉiuj religiestroj havantaj la kondiĉojn menciitajn en la artikoloj kvina kaj centnaŭa, se ili konstatas iun pli scian je normoj kaj demandoj teologiaj aŭ demandoj politikaj kaj sociaj aŭ havantan publikan akcepon aŭ havantan iun specialan privilegion menciitan en la artikolo 109, ili lin elektos kiel gvidanton kaj prezentas al la popolo, se ne, ili elektos iun elinter aliajn kaj lin prezentas. La gvidanto elektata de la Gvidanta Ekspertularo respondecas pri Vali-e Amr [4]
La eksa artikolo:[redakti]
kiam unu el fakihoj kompetentaj laŭ artikolo 105 estus rekonata kaj akceptata de difiniga plimulto de la publiko kiel religiestro kaj gvidanto – kiel estis tiel pri la Altranga religiestro kaj gvidanto de la revolucio; Ajatollah La Granda imamo Ĥomejni- tiu gvidanto estas valieamro kaj havas ĉiujn respondecojn sekvantajn tiun postenon, alie, la ekspertularo elektita de la popolo pridemandos kaj prikonsultiĝos pri ĉiuj kiuj estas kompetentaj esti religiestro kaj gvidanto, se ili trovus religiestron havantan specialan privilegion (noblecon) esti gvidanto prezentus lin kiel gvidanton al la popolo, se ne, ili difinos tri aŭ kvin kompetentajn por gvidado religiestrojn kiel anaron de la estraro kaj prezentas ilin al la popolo.
Artikolo 108[redakti]
La regularo pri kvanto kaj kondiĉoj de la Ekspertularo, kielelektado kaj enorganizaĵa regularo pri iliaj kunsidoj, por la unua fojo devas esti preparata kaj aprobata de plimulto da teologaj de la unua Gardanta Konsilio kaj finaprobo de la Gvidanto de la Revolucio. Post tio ĉiuj ŝanĝoj kaj revizioj de tiu ĉi regularo kaj aprobo de aliaj reguloj pri ekspertulaj oficoj estas je kompetenteco de ili mem.
La eksa artikolo:[redakti]
La regularo pri kvanto kaj kondiĉoj de la Ekspertularo, kielelektado kaj enorganizaĵa regularo pri iliaj kunsidoj, por la unua fojo devas esti preparata kaj aprobata de plimulto da teologoj de la unua Gardanta Konsilio kaj finaprobo de la Gvidanto de la Revolucio(t.e.Valieamro). Post tio ĉiuj ŝanĝoj kaj revizioj de tiu ĉi regularo kaj aprobo de aliaj reguloj pri ekspertulaj oficoj estas je de la Ekspertulara Meĝliso.
Artikolo 109-kondiĉoj kaj trajtoj de la Gvidanto[redakti]
- Necesa [relegi-]scienca kompetenteco por doni fetvaon (fetvao estas religia verdikto pri ĉiuj demandoj de la religianaro de ŝijaismo) en diversaj manieroj de la religijuro.
- Justeco kaj pieco necesaj por gvidado de la islama popolo.
- Ĝusta politika kaj socia koncepto, mastrumado, kuraĝo, direktanteco kaj povo sufiĉa por gvidado.
Se ekzistas multaj havantoj de tiuj kondiĉoj, tiu kiu havas pli fortan religijuran kaj politikan koncepton estus preferinde.
Eksa arikolo[redakti]
Kondiĉoj kaj trajtoj de la Gvidanto aŭ membroj de la gvidantara konsilio:
- Religiscienca kaj pia kompetento necesa por fetvao kaj religiestreco.
- Politika kaj socia koncepto kaj kuraĝo kaj povo kaj direktanteco sufiĉa por gvidado.
Artikolo 110- Devoj kaj rajtoj de la Gvidanto[redakti]
- Difini la ĝeneralajn politikojn de la reĝimo islama respubliko Irano, konsultinte La Konsilantaran Asembleon
- Supervizii bonplenumiĝon de ĝeneralaj politikoj.
- Ordoni referendumon
- Ĝenerala komandado de armitaj fortoj
- Deklari militon kaj pacon kaj kampanji la fortojn
- En kaj sen-oficigi kaj akcepti eksiĝpeton de :
- A Fagihoj(religiestroj) de la Gardanta Konsilio
- B La plej alta instanco de la jurisdikcio
- G Estro de Radio kaj TV de islama respubliko Irano
- D Estro de la Ĉefstabo[de armeoj]
- H Estro de Sepah (revolucia armeo)
- V Altrangaj komandantoj de armeaj kaj policaj fortoj
- Solvi la malkonsentaĵojn kaj ordigi la rilatojn inter la tri regpovoj.
- Solvi la reĝimajn problemojn kiuj ne estas solveblaj ordinarmaniere, tra La Konsilantara Asembleo
- Subskribi la verdikton de la prezidento post kiam lin elektis la popolo. La kompetentecon de prezidentkandidatoj laŭ kondiĉoj menciitaj en tiu ĉi leĝo, devas aprobi –antaŭ elektiĝo- La Gardanta Konsilio, kaj je la unua ciklo [de balotado] la Gvidanto.
- Senoficigi la prezidenton, konsiderinte landajn statbonigojn post la verdikto de La Alta Kortumo kiu difinos lian misfaron rilate al liaj leĝaj devoj, aŭ voĉo de la parlamento ke li estas maldeca, laŭ la artikolo 89.
- Pardoni aŭ malpliigi la punaĵojn de kondamnitoj lime de islamaj normoj post la propono de la estro de la Jurisdikcio
La Gvidanto povas transdoni kelkajn siajn devojn kaj rajtojn al alia persono.
Artikolo 111- Deoficigi la Gvidanton[redakti]
Se la Gvidanto iĝus malpova fari siajn laŭleĝajn devojn, aŭ perdus unu el la kondiĉojn menciitajn en artikoloj 5-a kaj 109-a, aŭ evidentiĝus pliposte ke li dekomence ne estis havinta kelkajn kondiĉojn, lin oni deoficigus de lia posteno. Distingi tion respondecas la ekspertuloj menciitaj en la artikolo 108-a. Se la gvidanto mortus aŭ eksiĝpetus aŭ deoficiĝus, la ekspertularo devus tuj klopodi trovon kaj alprezenton la novan Gvidanton. Ĝis prezento de la nova Gvidanto, konsultantaro konsistanta el la prezidento,la estro de la jurisdikcia povo , kaj unu el la fagiharo de la Gardanta Konsilio, elektota de La Konsilantara Asembleo, prenos sur sin provizore la tutajn devojn de la Gvidanto. Se dume iu el la konsultantaro ĉiukaŭze ne kapablus fari sian devon, la konsultantaro elektos aliulon anstataŭ lin sed oni konservus la plimulton de la fagihoj. La Konsultantaro plenumus la devojn menciitajn en la paragrafoj 1-3-5-10 kaj partoj D – H – V – el la 6-a paragrafo de la artikolo 110 post la aprobo de 3/4 de la anoj de la Konsilantara Asembleo. Se la Gvidanto pro malsano aŭ alia evento provizore malpovintiĝus fari siajn gvidadajn devojn, tiutempe la konsultantaro menciita en tiu ĉi artikolo farus liajn devojn.
Artikolo 112- La Konsilantara Asembleo de la reĝimo.[redakti]
La Konsilantara Asembleo (Maĝmae Taŝĥise Maslahate Nezam) formiĝas je la ordono de la Gvidanto por; distingi la statbonoj de la reĝimo , konsili je kazoj ke aprobaĵojn de la parlamento, La Gardanta Konsilio distingus kontraŭ religiaj normoj aŭ kontraŭ la konstitucio kaj la parlamento ne kontentigus la opinion de la Gardanta Konsilio konsidere la statbonoj de la reĝimo, kaj konsulti pri aferoj kiujn la Gvidanto transdonus al ili, kaj aliaj devoj menciitaj en tiu ĉi leĝo. La konstantajn kaj ŝanĝantajn membrojn de la Asembleo difinos La Gvidanta Moŝto. La regularo de la Asembleo estos preparata kaj aprobata pere de la membroj mem kaj ankaŭ estos aprobata de La Gvidanto.
Artikolo 113[redakti]
Post lia Gvidanta Moŝto, la prezidento estas la plej altranga oficiala instanco de la lando kiu respondecas pri plenumi la konstitucion kaj estras la ekzekutivon escepte de kazoj kiuj reilatas rekte al La Gvidanto.
Artikolo 114 – La prezidento[redakti]
La prezidenton elektos la popolo per la rekta voĉdono por 4 jaroj, kaj lin elekti sinsekve nur eblas por unu plua fojo.
Artikolo 115[redakti]
La prezidento devas esti elektota elinter la religiuloj kaj politikuloj havantaj jenajn kondiĉojn: Irandevena, iranano, havanta direktorarton kaj politikarton, havanta bonfamon je siaj pasinteco kaj depontenado kaj pieco, kredulo je principoj de la islama respubliko Irano kaj la landa oficiala religio.
Artikolo 116[redakti]
La kandidatoj por prezidentiĝi devas deklari sian pretecon skribe antaŭ ol la komenciĝo de la balotado. Kielfaradon de la elektado difinos la leĝo.
Artikolo 117[redakti]
La prezidento elektiĝos per la absoluta plimulto de la voĉoj de balotintoj, sed se je la primera ciklo neniu kandidato akirus tiun plimulton, je la vendredo de la sekvanta semajno por la dua fojo okazos la balotado. Je la dua ciklo nur partoprenos du kandidatoj kiuj akiris la plej multajn voĉojn en la unua ciklo. Sed se iu el tiuj du rezignus sian partoprenon, oni prezentus alian kandidaton kiu havas la pli multan voĉon por rebalotado.
Artikolo 118[redakti]
Supervizii la prezidentbalotadon respondecas La Konsilio Gardanta laŭ la artikolo 99, sed antaŭ la formiĝo de la unua Gardanta Konsilio, tion respondecas Asocio Revizia kion difinos la leĝo.
Artikolo 119[redakti]
La elekto de nova prezidento devas finiĝi almenaŭ unu monaton antaŭ la finiĝo de la antaŭa prezidentecperiodo. Dum elekto de nova prezidento kaj fino de antaŭa prezidenttempo la antaŭa prezidento faros la prezidentajn devojn.
Artikolo 120[redakti]
Se dum dek tagoj antaŭ ol balotado kandidato, kies kompetenteco estis konfirmite laŭ tiu ĉi leĝo, mortus, la voĉdonado prokrastiĝus du semajnojn. Se ankaŭ dum la primera kaj dua cikloj unu el du havantaj plimultan voĉon mortus, la balotado renoviĝus post du semajnoj. de la prezidento
Artikolo 121-Ĵuro[redakti]
La prezidento en parlamento dum kunsido kie ĉeestas la estro de la justicforto kaj la membroj de La Gardanta Konsilio ĵuros jene kaj subskribos la ĵurilon: "Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema". Mi, kiel prezidento,antaŭ La Nobla Korano kaj antaŭ la irana popolo ĵuras je Dio ĉionpova, plejsupera, ke estu gardanto de la oficiala religio kaj la reĝimo de islama respubliko kaj la konstitucio de la lando, kaj uzu ĉion sian talenton kaj kompetentecon por plenumi respondecojn kiujn mi prenis sur sin, kaj dediĉu sin je servo al la popolo kaj plialtigo de la lando, disvastigo de la religio kaj moralo, subteno de la Rajto kaj disvastigo de la justeco, kaj evitu ĉian ajn despotismon, kaj subtenu la liberecon kaj dignon de la individuoj kaj rajtoj kiujn konis la konstitucio por la popolo. Estu malavara gardi la landlimojn kaj politikan, ekonomikan kaj kulturan sendependecon de la lando, kaj helpopetante Dion, sekvante la profeton kaj sanktajn imamojn – Saluton al ili- samkiel pia kaj sindonema deponprenanto konservu la forton kiun deponis al mi la popolo kaj ĝin transdonu al la popola elektotulo post si mem."
Artikolo 122[redakti]
La prezidento, enkadre de rajtoj kaj devoj kion respondecas laŭ la konstitucio aŭ normalaj leĝoj, respondecas antaŭ la popolo kaj La Gvidanto kaj la parlamento.
Artikolo 123[redakti]
La prezidento estas devigite subskribi la parlamentajn aprobaĵojn aŭ referendumajn rezultaĵojn, trapasintaj leĝajn ciklojn, kaj disponigi ilin al la respondeculoj por plenumi ilin.
Artikolo 124[redakti]
La prezidento por plenumi siajn leĝajn taskojn povas havi asistantojn (vicprezidentojn). Lia ĉefasistanto (Primer-vicprezidento), en konsento de li administros la ministraron kaj respondecas akordigi aliajn vicprezidentojn.
Artikolo 125- Kontraktoj kaj interkonsentiloj internaciaj[redakti]
Subskribi la intertraktilojn, interpromesilojn, interkonsentilojn kaj kontraktojn de la irana ŝtato kun aliaj ŝtatoj kaj ankaŭ subskribi aliancilojn rilate al internaciaj unuiĝoj- post la aprobo de la parlamento- estas tasko de la prezidento aŭ lia oficiala reprezentanto.
Artikolo 126[redakti]
La prezidento respondecas pri la aferoj de la "Programo kaj Buĝeto", "Landa administra kaj dungaj aferoj" rekte, kaj li povas lasi aliajn direkti ilin.
Artikolo 127[redakti]
La prezidento povas, en specialaj kazoj, laŭnecese, kun aprobo de la ministraro, elekti delegito(j)n specialajn kun difinitajn rajtojn. Tiukaze la decido(j) de la delegito(j) estus samkiel decido(j) de la prezidento aŭ la ministraro.
Artikolo 128[redakti]
La ambasadoroj difiniĝos je la propono de la ministro por la eksterlandaj aferoj kaj la aprobo de la prezidento. La prezidento subskribas la akreditilon de la ambasadoroj kaj akceptas la akreditilojn de alilandaj ambasadoroj.
Artikolo 129[redakti]
Donas la ŝtatajn enblemojn la prezidento.
Artikolo 130- Eksiĝpeto de la prezidento[redakti]
La prezidento donas sian eksiĝpetilon al la Gvidanto kaj ĝis kiam lia eksiĝpeto ne estas akceptite li daŭros sian laboron.
Artikolo 131[redakti]
Se la prezidento mortus, deoficigitus, sineksigus, forestus aŭ malsaniĝus pli ol du monatoj, finiĝus lia prezidentperiodo dum ankoraŭ la nova prezidento ne elektiĝus aŭ aliaj aferoj kiel tio, la unua vicprezidento, konfirme de la Gvidanto, prenus liajn rajtojn kaj respondecojn, kaj konsultantaro konsistante el la parlamentestro, estro de la jurisdikcia povo kaj la primer-vic-prezidento devas klopodi tiel ke dum maksimume 50 tagoj la nova prezidento estu elektota. En la kazo de la morto de la primera vic-prezidento aŭ aliaj aferoj kiuj barus lian laboron, kaj ankaŭ en la kazo ke la prezidento absolute ne havus jam primer-vic-prezidenton, Lia Gvidanta Moŝto elektus alian personon anstataŭ lin.
Artikolo 132[redakti]
Dum tempo kiam la prezidentaj rajtoj kaj respondecoj estas sur la primervicprezidento aŭ aliulo kiu laŭ la artikolo 131 enoficiĝus, oni ne povus interpelacii ministrojn aŭ doni malkonfidan voĉon al ili, ankaŭ oni ne povas revizii la konstitucion aŭ fari referendumon.
Artikolo 133[redakti]
La ministrojn elektas la prezidento kaj ilin prezentas al la parlamento por ricevi la konfidvoĉon. Se la parlamento ŝanĝiĝus ne bezonas nova konfidvoĉo por la ministroj. La nombron de la ministroj kaj iliajn rajtojn difinos la leĝo.
Artikolo 134[redakti]
Estras la ministraron la prezidento kiu superviziias la loboron de la ministroj kaj decidinte bezonatajn politikojn kunordigas la decidojn de la ministraro kaj ŝtatanaro, kaj kunlaborante kun la ministroj difinas la programojn kaj politikojn de la ŝtato kaj plenumas la leĝojn. Kiam de malsamopinioj aŭ intereniĝoj de la leĝaj taskoj de ŝtataj organizaĵoj, se ne bezonus komentarion aŭ ŝanĝon de la leĝo, la decido de la ministraro farite je la propono de la prezidento, estus plenumende. La prezidento antaŭ la parlamento respondecas pri la faroj de la ministraro.
Artikolo 135[redakti]
La ministroj restos en siaj postenoj ĝis kiam oni ilin deoficigus aŭ pro interpelacio aŭ sekve de konfid-voĉ-peto la parlamento ne donus al ili konfidvoĉon. La eksiĝpetilo de la ministraro aŭ ĉiu el ili devas esti transdonata al la prezidento, sed la ministraro daŭros sian laboron ĝis la elekto de la nova kabineto. La prezidento povas elekti estron – maksimume tri monatan- por senministraj ministrejoj.
Artikolo 136[redakti]
La prezidento povas deoficigi la ministrojn sed tiukaze devas akiri la konfidvoĉo(j)n por la nova(j) ministro(j). Se post la konfiddono de la meĝliso al la kabineto, ŝanĝiĝus duono de la ministraro, li devas denove peti konfidon de la parlamento al la ministraro.
Artikolo 137[redakti]
Ĉiu ministro respondecas sian taskaron antaŭ la prezidento kaj antaŭ la meĝliso, kaj pri aferoj aprobitaj de la ministraro, li ankaŭ respondecas la agojn de la aliaj.
Artikolo 138[redakti]
Krom la kazoj ke la ministraro aŭ ministro estus deĵoranto verki ekzekutivan regularon por la leĝoj, la ministraro rajtas, por plenumi la administrajn taskojn kaj certigi la plenumon de la leĝaro kaj reguligi la administrajn organizaĵojn, fari aprobilon kaj regularon. Ankaŭ ĉiu ministro rajtas fari regularon aŭ disdoni cirkuleron enkadre de sia taskaro kaj ministrara aprobaro, sed la enhavo de tiuj regularoj ne devas esti malkongruaj kun la teksto kaj la spirito de la leĝoj. La kabineto povas transdoni la aprobon de kelkaj el siaj koncernaj taskoj al komisionoj konsistantaj el kelkaj ministroj. La aprobaĵoj de tiaj komisionoj, enkadre de la leĝoj, post la konfirmo de la prezidento estas farendaj. La aprobaĵoj kaj regularoj de la kabineto, ankaŭ la aprobaĵoj de la komisionoj menciitaj en tiu ĉi artikolo, dum estas alsendataj por plenumiĝi, estas informataj al la parlamentestro por ke li resendu al la ministraro –menciante la kialon- por reviziiĝi, se ili estus kontraŭ la leĝoj.
Artikolo 139[redakti]
Interkonsenti je procesoj pri la publikaj aŭ ŝtataj havaĵoj, aŭ submeti ilin al la juĝo – en ĉiu aparta kazo- necesas la aprobon de la ministraro kaj {ankaŭ} oni devas informi al la parlamento. Se la alparolato de la proceso estas eksterlanda, kaj se la kazo enlanda estus tre grava, ankaŭ la parlamento devas aprobi ĝin. La gravajn kazojn difinos la leĝo.
Artikolo 140[redakti]
Esplori pri la akuzo de la prezidento, liaj asistantoj kaj la ministraro, je la ordinaraj deliktoj, kun la informo de la meĝliso, estus farate en la ĝeneralaj juĝejoj de la justico.
Artikolo 141[redakti]
La prezidento, vicprezidentoj, ministroj kaj la oficistoj de la ŝtato ne povas havi pli ol unu ŝtatan postenon. Havi ĉiu alia posteno en organizaĵoj kies tuta aŭ parta kapitalo apartenas al la ŝtato aŭ ĝeneralaj organizaĵoj estas malpermesite. Esti deputito de la islama konsulta meĝliso, esti advokato de la juestico,esti jura konsultanto, esti estro kaj aganta direktoro aŭ estrarano de privataj firmaoj estas malpermesite {por La prezidento, vicprezidentoj, ministroj kaj la oficistoj de la ŝtato}. Estas escepto; la kooperativoj de la oficinoj kaj organizaĵoj , ankaŭ la edukaj postenoj en universitatoj kaj esploradj institutoj.
Artikolo 142[redakti]
La havaĵoj de La Gvidanto, la prezidento, la vicprezidentoj, la ministroj, iliaj edzinoj kaj gefiloj, antaŭ ol kaj post ilia oficperiodo estas priserĉata per la jurisdikcio por {kontroli} ke ili ne fariĝus malrajte pliiĝintaj.
Artikolo 143[redakti]
La armeo de la islama respubliko Irano respondecas gardadon de la landa sendependeco , landtuteco kaj la reĝimo de islama respubliko.
Artikolo 144[redakti]
La armeo de la islama respubliko Irano devas esti islama armeo, kiu estas ideologia kaj popola armeo, kaj devas enservigi deculojn kiuj estu kredantoj je la celoj de la islama revolucio kaj sindonantoj por ilin realigi.
Artikolo 145[redakti]
Neniu eksterlandano estus akceptata kiel anon de la armeo kaj polico de la lando.
Artikolo 146[redakti]
Estas malpermesite stabiligo de ĉia eksterlanda milita stacio en la lando kvankam ĝi estus por pacaj celoj.
Artikolo 147[redakti]
La ŝtato devas, kiam de paco, apliki la armean personaron kaj teknikajn instrumentojn en laboroj helpaj, edukaj, produktaj kaj konstruaj kampanjoj, observante komplete la islamajn justnormojn, tiom ke la milita preteco de la armeo ne estus ofendita.
Artikolo 148[redakti]
Ajna propra uzo de la armeaj instrumentoj, eblecaĵoj, personoj- kiel servisto, ŝoforo ktp- estas malpermesite.
Artikolo 149[redakti]
Altigo kaj depreno de la rango de armeanoj estas laŭ la leĝo.
Artikolo 150[redakti]
Sepaho [5] kiu formiĝis en la unuaj tagoj de la venko de tiu ĉi revolucio, restos konstanta daŭrigi sian rolon gardi la revolucion kaj ĝiajn akiraĵojn. La limojn de la taskoj kaj respondecoj de tiu ĉi armeo rilate al la taskoj kaj respondecoj de aliaj armitaj povoj, emfazante iliajn fratajn kunlaborojn kaj kunakordojn, difinos la leĝo.
Artikolo 151[redakti]
Por la verdikto de la nobla verso ( La Nobla Korano: 8/61): " Armu vin kontraŭ ili kaj kolektu kion ajn vi kapablas rilate al batalantoj kaj rajdistaro, tiel ke tiuj teruru la malamikon de Allah kaj vian malamikon kaj krom ili ankaŭ aliajn kiujn vi ne konas. Allah konas ilin...)" la ŝtato devas prepari la programon kaj la eblecon de la milita edukado por ĉiuj unuoj de la lando, laŭ la islamaj normoj, tiel ke ĉiuj ĉiam kapablus defendi armite la landon kaj la reĝimon de la islama respubliko Irano, sed havi armilon bezonas la permeson de la oficialaj instancoj.
Artikolo 152[redakti]
La ekstera politiko de la islama respubliko Irano sinbazas sur: Nei esti ajnaforme superreganto aŭ superregato, gardi la landan sendependecon ĉiuflankan kaj la landtutecon, defendi la rajtojn de ĉiuj muzulmanoj, ne devontigi sin antaŭ la superregemaj superpovoj, kaj pacaj interrilatoj kun la nemilitemaj ŝtatoj.
Artikolo 153[redakti]
Ajna kontrakto kiu kaŭzus la superecon de fremduloj al la naturaj kaj ekonomikaj fontoj, kulturo, armeo kaj aliaj gravaĵoj de la lando, estas malpermesite.
Artikolo 154[redakti]
La islama respubliko Irano rigardas kiel sian idealon la homan feliĉon en la tuta homa socio, kaj rekonas la sendependecon, liberecon, rajtan kaj justan regmanieron, kiel rajto por ĉiuj popoloj de la mondo. Tial, dum kompleta sinteno interveni la enlandajn aferojn de aliaj popoloj, subtenas la rajtopetajn batalojn de la malfortigituloj kontraŭ la fiereguloj en ĉiu loko de la mondo.
Artikolo 155[redakti]
La ŝtato de la islama respubliko Irano povas doni politikan rifuĝon al tiu kiu ĝin volus escepte al tiu kiu laŭ iranaj leĝoj estus perfidulo aŭ krimulo.
Artikolo 156 – La taskoj de la jurisdikcio[redakti]
La jurisdikcio estas sendependa povo kiu subtenas individuan kaj socian rajtojn, kaj respondecas realigi la justecon. Ĝiaj taskoj estas:
- priserĉi kaj doni verdikton pri pledoj, maljustaĵoj, procesoj, interpacigi la procesantojn, solvi la kverelojn, decidi kaj klopodi dece je kontraŭlwĝaĵoj kion difinos la leĝo.
- restarigi la publikajn rajtojn, disvastigi la justecon kaj leĝajn liberecojn.
- supervizii la bonplenumiĝon de la leĝoj.
- eltrovi la deliktojn, pririgardi la punon de la deliktuloj , plenumi la punojn kaj islamajn skribitajn punregularojn.
- deca strebo por preventi la okazon de la delikto kaj reĝustigo de la deliktuloj.
Artikolo 157[redakti]
Por plenumi la respondecojn de la jurisdikcia povo je ĉiuj aferoj justicaj, administraj kaj ekzekutivaj, La Gvidanto (de la lando kaj de la revolucio=kiu superas ĉiujn tri povojn) elektos justan fagihon (teologon) kiel estron de la jurisdikcia povo, kiu scias justicajn aferojn kaj estas direktoro kaj kompetenta, por kvin jaroj. Li estas la plej altranga instanco de la jurisdikcia povo.
Artikolo 158[redakti]
La taskoj de la jurisdikciestro estas jenaj: Fondi bezonatajn organizaĵojn en justico konvene je la respondecoj de la artikolo 158. Prepari justicajn planojn taŭgaj je la islama respubliko. Dungi justajn,decajn juĝistojn kaj en(el)oficigi ilin, ŝanĝi iliajn oficlokojn, difini iliajn postenojn, altigi iliajn rangojn kaj samaj administraj aferoj, laŭ la leĝo.
Artikolo 159[redakti]
La oficiala instanco por pledoj kaj pledprocesoj estas la justico. Fondigo de la juĝejoj kaj difino de iliaj kompetentecoj estus laŭ la leĝo.
Artikolo 160[redakti]
La justicministro respondecas pri ĉiuj aferoj de la rilatoj inter la jurisdikcio kun ekzekutiva kaj leĝodona povoj. Li elektiĝos elinter tiuj kiujn proponos la estro de la jurisdikcio al la prezidento. La jurisdikciestro povas transdoni al justicministro kompletajn rajtojn financajn , administrajn kaj ankaŭ rajton dungi nejuĝistajn kolegojn. Tiel la justicministro havos samajn rajtojn kaj devojn kiujn antaŭvidis la leĝo por la ministroj kiel la plej altrangaj ekzekutivaj instancoj.
Artikolo 161[redakti]
La Alta Kortumo de la lando estos fondata laŭ reguloj difinotaj per la jurisdikciestro por supervizii la ĝustan plenumiĝon de la leĝoj en la juĝejoj kaj lanĉi justican maniersamon kaj fari respondecojn kiujn la leĝo metos sur ĝin.
Artikolo 162[redakti]
La estro de la alta kortumo kaj la ĝenerala prokuroro devas esti justaj teologoj kaj sciantaj la justicajn aferojn. La jurisdikciestro elektos ilin por kvin jaroj konsultiĝinte kun la juĝistoj de la alta kortumo.
Artikolo 163[redakti]
Trajtojn kaj kondiĉojn de la juĝistoj, laŭ teologiaj normoj, difinos la leĝo.
Artikolo 164[redakti]
Oni ne povas deoficigi la juĝiston de lia posteno, provizore aŭ eterne, sen prijuĝo kaj pruvo de delikto kaŭzanta deoficigon, aŭ ŝanĝi lian laborlokon, postenon, sen lia jeso, escepte kiam de postulo de la socia bonstato aŭ decido de la jurisdikciestro post liaj konsultiĝoj kun la estro de la alta kortumo kaj la ĝenerala prokuroro. Periodaj laborlokŝanĝoj de la juĝistoj estus kongruaj al la ĝeneralaj regularoj kion difinos la leĝo.
Artikolo 165[redakti]
La juĝadoj estas malkaŝaj kaj la ĉeesto de homoj estas permesataj. Escepto estas kiam la juĝejo konsiderus ĝin kontraŭ publika moralo aŭ ĝenerala ordo, aŭ –en privataj procesoj- flanko de proceso petus la kaŝan prijuĝon.
Artikolo 166[redakti]
La verdiktoj de la juĝejoj devas esti argumentitaj kaj aludantaj al leĝoj kaj artikoloj laŭ kiuj oni rezonis la verdiktojn.
Artikolo 167[redakti]
La juĝisto devas strebi rezoni la verdikton de la proceso el la skribitaj leĝaroj, kaj se ne trovus, li devus doni la verdikton laŭ la validaj fontoj islamaj aŭ validaj fetvaoj (islamaj verdiktoj). Li ne povas pretendante ke la leĝo silentas (pri tiu afero) aŭ malperfektas aŭ nesufiĉas aŭ troviĝas paradoksaj leĝoj, eviti la verdiktodonon.
Artikolo 168[redakti]
Prijuĝo de politikaj kaj ĵurnalaj deliktoj estus malkaŝaj en ĉeesto de ĵurio en juĝejoj de la justico. Kielelekton, kondiĉojn de rajtoj de la ĵurio kaj klarigon de la politika delikto difinos la leĝo laŭ la islamaj normoj.
Artikolo 169[redakti]
Nenia ago aŭ neago estus delikto laŭ leĝo donata post ili.
Artikolo 170[redakti]
La juĝejaj juĝistoj devas eviti plenumon de aprobiloj kaj regularoj ŝtataj kiuj kontraŭas la leĝojn kaj normojn islamajn aŭ estas ekster la rajtoj de la ekzekutiva povo. Ĉiu ajn povas peti de "La Divano de Administra Justo" nuligon de tiaj regularoj.
Artikolo 171[redakti]
Se pro komento aŭ eraro de juĝisto – en la subjekto aŭ verdikto aŭ kongruigo de la verdikto kun difinita subjekto- iu estus damaĝita materie aŭ spirite, la kulpanto estas respondeca– se iu kulpas- ,se ne la damaĝon devas rekompenci la ŝtato. Ĉiukaze oni devas rehonorigi la akuziton.
Artikolo 172[redakti]
Por prijuĝi la deliktojn koncernajn je specialaj militaj aŭ policaj taskoj de la armeanoj, ĝendarmoj, policoj kaj gardanta sepaho de la islama revolucio, formiĝos la militaj juĝejoj laŭ la leĝo. Sed oni prijuĝas iliajn ordinarajn deliktojn, aŭ deliktojn kiuj farus en postenoj de la justicaj oficuloj, en ĝeneralaj juĝejoj. La prokurorejo kaj militaj juĝejoj estas parto de la landa jurisdikcio kiuj estus sub la regularo de tiu povo.
Artikolo 173[redakti]
Por prijuĝi la pledojn, procesojn kaj protestojn de la homoj kontraŭ la oficistoj aŭ organizaĵoj kun ŝtataj regularoj, kaj revivigi iliajn rajtojn, oni formigus divanon je la nomo " Divano por Administra Justo" sub la estro de la jurisdikcia povo. La rajtaron kaj kielfaron de la divano difinos la leĝo.
Artikolo 174[redakti]
Surbaze de la supervizirajto de la jurisdikcio al bonplenumiĝo de la aferoj kaj ĝusta plenumiĝo de la leĝoj en la oficejoj, oni fondos organizaĵon sub la titolo " Ĝenerala Inspekta Organizaĵo", kiu subos la jurisdikciestron. La limojn de ĝiaj rajtoj kaj devoj difinos la leĝo.
Artikolo 175[redakti]
En la Radio kaj Televidilo de la islama respubliko Irano, oni devas garantii la esprimliberecon laŭ la islamaj normoj kaj landaj respektaĵoj. En aŭ deoficigi ĝian estron rajtas La Gvidanto kaj konsultantaro konsistanta el reprezentantoj de la prezidento, jurisdikciestro kaj la parlamento ( po ĉiu du personoj) supervizios la organizaĵon. Ĝian manieron , kieladministradon kaj kielinspektadon difinos la leĝo. La konstitucio de la islama respubliko Irano, kiu estas verkite en 12 ĉapitro kaj 157 artikoloj, per plimulto de 2/3 deputitaro de la parlamento aprobiĝis kaj je la dato 15/novembro/1979 estas finaprobite.
Artikolo 176- devoj de la Alta Nacisekureca konsilio[redakti]
Por garantii naciajn utilaĵoj kaj gardi la islaman revolucion, landtutecon, nacian regadon, fondiĝos " Alta Nacisekureca Konsilio" kies estro estas la prezidento kaj ĝiaj devoj estas jenaj: Difini landajn defend-sekurecajn politikojn enkadre de la ĝeneralaj politikoj difinitaj de La Gvidanto. Akordigi la politikajn, informajn, sociajn, kulturajn kaj ekonomikajn aktivadojn rilate al ĝeneralaj defend-sekurecaj decidoj. Apliki la materiajn kaj spiritajn eblecojn de la lando por kontraŭi la en kaj eksterlandajn minacojn. La membroj de la konsilio estas :
- estroj de la tri povoj La
- La estro de la ĉefstabo de la armitaj povoj
- La respondeculo pri la organizaĵo de Programo kaj Budĝeto
- Du reprezentantoj elektotaj de La Gvidanto
- La ministroj de la eksterlandaj aferoj, de la enlandaj aferoj, de la informado
Laŭbezone la koncerna ministro kaj la plej altranga instanco de la armeo kaj la sepaho [5] La Alta Nacisekureca konsilio laŭ siaj devoj formigas infrajn konsiliojn kiel defendan konsilion kaj sekurecan konsilion. La infrajn konsiliojn estras la prezidento aŭ ano de la alta konsilio kiun difinas la prezidento. La rajtaron kaj devaron de la infraj konsilioj difinos la prezidento kaj iliajn organogramojn aprobas la alta konsilio. La aprobaĵoj de la alta sekureckonsilio post la konfirmo de La Gvidanto estas fareblaj. La artikolo cent sepdek sesa aldoniĝis laŭ modifoj faritaj je la konstitucio en la jaro 1989
Artikolo 177-Modifi la konstitucion[redakti]
Modifi la konstutucion de la islama respubliko Irano, se necese, oni farus jene: La Gvidanto, konsultiĝinte kun La Konsilantara Asembleo, per verdikto –kies alparolato estus la prezidento- la modifotaĵojn aŭ suplementaĵojn proponus al la Modifiga Konsilio de la konstitucio kies anoj estus: * La membroj de La Gardanta Konsilio
- La estroj de la tri povoj
- La permanentaj anoj de la Konsilantara Asembleo
- Kvin personoj de la membroj de La Ekspertulara Meĝliso
- Dek personoj elektotoj de La Gvidanto
- Tri ministroj
- Tri personoj el la jurisdikcio
- Dek deputitoj de la islama konsulta meĝliso
- Tri universitatanoj
La labormanieron , la kielelekton kaj ĝiajn kondiĉojn difinos la leĝo. La aprobaĵoj de la konsilio- post konfirmo kaj subskribo de La Gvidanto- devas esti konfirmata, tra referendumo, de absoluta plimulto de la partoprenintoj en la referendumo. Respekti la plej lastan paragrafon de la artikolo 59 pri referendumo de " modifi en la konstitucio" ne estas necese. La enhavoj de ariktoloj koncernaj al; islameco de la reĝimo, bazeco de ĉiuj leĝoj kaj regularoj sur la islamaj normoj kaj kredaj bazoj kaj celoj de la islama respubliko, respublikeco de la regno, valieamreco, imameco de la religipopolo, administri la landon apogante al la publika opinio kaj la oficiala religio, estas ne ŝanĝeble.[6]
Notoj[redakti]
- ↑ la ŝijaistoj kredas ke ilia dekdua imamo vivas nevideble kaj kiam la tempo venos Li revenos kaj plenigos la teron de la justeco
- ↑ 2,0 2,1 islama konsulta parlamento= meĝliso
- ↑ 3,0 3,1 Valie Fagiho = valieamro= la plej alta religia teologo
- ↑ Vali-e Amr = ĉiujn aferojn de la ŝijaistoj regas kaj administras Vali-e Amr. En ŝijaismo li estas kiel papo en katolikismo aŭ Dalai Lama en Tibet-budhismo. Ni povas nomi en Esperanto jene: Fagiho = ŝijaista teologo. Valieamro = la plej supera fagiho sed sub la imamo." Posteno kaj ĉiuj ties respondecoj. La valieamro (la gvidanto) estas egala kun aliaj individuoj de la lando antaŭ la leĝo.
- ↑ 5,0 5,1 Sepaho : la gardanta armeo de la islama revolucio. Irano havas du armeon;la unua estas la klasika olda armeo-kiun ni nomu armeo- kaj la dua estas la ideologia islama postrevolucia armeo kiu deĵoras gardi la islaman revolucion de ĉiuj komplotoj- kies nomo estas sepaho. La vorto en la persa lingvo signifas armeon.
- ↑ La artikolo cent sepdek sepa aldoniĝis al la konstitucio laŭ modifoj de la jaro 1989.