Konstruestro Solness/Dua Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unua Akto Indekso : Konstruestro Solness
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Dua Akto
Tria Akto

(Bele meblita, pli malgranda salono ĉe konstruestro Solness. Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ĝardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda ngulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambaŭ flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaŭe dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj riĉe aranĝitaj. Antaŭe maldekstre sofo kun tablo kaj seĝoj. Pli malantaŭe libroŝranko. Sur la planko, antaŭ la orielo, tableto kaj kelkaj seĝoj. Estas frue antaŭtagmeze.)

(Konstruestro Solness sidas ĉe la tableto kun la dokumentujo de Ragnar malfermita antaŭ si. Li foliumas inter la desegnaĵoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. Sinjorino Solness paŝadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Ŝi estas nigre vestita kiel antaŭe. Ŝiaj ĉapelo, supervestoj kaj sunŝirmilo kuŝas sur seĝo apud la spegulo. Solness foje nerimarkite sekvas ŝin per la okuloj. Neniu el ili parolas.)

(Kaja Fosli silente venas tra la pordo maldekstre.)

SOLNESS (turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, ĉu estas vi?

KAJA Mi volis nur informi, ke mi venis.

SOLNESS Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, ĉu ankaŭ li?

KAJA Ne, ankoraŭ ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li volus veni por scii —

SOLNESS Kiel statas pri la maljunulo hodiaŭ?

KAJA Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kuŝi la tutan tagon.

SOLNESS Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro.

KAJA Jes. (haltas ĉe la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li venos?

SOLNESS Ne, — mi ne scias pri io preciza.

(Kaja eliras maldekstre)

(Solness daŭre sidas foliumante la desegnaĵojn.)

SINJORINO SOLNESS (ĉe la plantoj) Mi scius, ĉu ne ankaŭ li mortos.

SOLNESS (ekrigardas ŝin) Ankaŭ li? Kiu krom li?

SINJORINO SOLNESS (ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik — li eble mortos nun ankaŭ li, Halvard. Vi vidos.

SOLNESS Kara Aline, ĉu vi ne devus eliri por iomete promeni?

SINJORINO SOLNESS Jes, mi ja devus fari. (Ŝi daŭrigas ordigi la florojn.)

SOLNESS (laŭte, super la desegnaĵoj) Ĉu ŝi daŭre dormas?

SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Ĉu estas fraŭlino Wangel pri kiu vi pensadas?

SOLNESS (indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri ŝi.

SINJORINO SOLNESS Fraŭlino Wangel ellitiĝis antaŭ longe.

SOLNESS Nu, ŝi faris?

SINJORINO SOLNESS Kiam mi enrigardis, ŝi sidis pretigante siajn vestaĵojn. (Ŝi iras antaŭ la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la ĉapelon.)

SOLNESS (post mallonga paŭzo) Fine ni tamen trovis uzon por infanĉambreto, Aline.

SINJORINO SOLNESS Jes, efektive.

SOLNESS Kaj ŝajnas al mi pli bone, ol ke ĉio restas malplena.

SINJORINO SOLNESS Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas.

SOLNESS (fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi tion vidos, Aline, ke de nun fariĝos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli facile vivi. — Precipe por vi.

SINJORINO SOLNESS (ekrigardas lin) De nun?

SOLNESS Jes, kredu min, Aline —

SINJORINO SOLNESS Ĉu vi aludas, — ĉar ŝi venis al ni?

SOLNESS (regas sin) Mi kompreneble celas, — kiam ni transloĝiĝos en la novan domon.

SINJORINO SOLNESS (prenas la supervestaĵojn) Jes, ĉu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam fariĝos pli bone?

SOLNESS Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankaŭ vi tion kredas?

SINJORINO SOLNESS Mi tute nenion kredas pri la nova domo.

SOLNESS (malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi aŭdi tion. Ĉar estas ja precipe por vi, ke mi konstruis ĝin. (Li volas helpi ŝin pri la vestaĵoj.)

SINJORINO SOLNESS (evitante) Funde vi faras tro multe por mi.

SOLNESS (iom ekscitite) Ne, ne, tiaĵon vi ne devas diri, Aline! Mi ne toleras aŭdi tiaĵon de vi!

SINJORINO SOLNESS Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard.

SOLNESS Sed mi havas opinion mian. Vi tamen vidos, ke aranĝiĝos bone por vi en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS Ho Dio, — bone por mi —!

SOLNESS (vigle) Jes! Jes! Fidu nur tion! Ĉar tie, vidu, — tie estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra —

SINJORINO SOLNESS Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, — Kaj forbrulis — ĉio.

SOLNESS (mallaŭte) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, tiu.

SINJORINO SOLNESS (ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, — por mi vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon!

SOLNESS (paŝadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio ĉi.

SINJORINO SOLNESS Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Ĉar vi ja ĉiam evitas la temon —

SOLNESS (abrupte haltas kaj rigardas ŝin) Ĉu mi? Kial mi tion farus? Evitas?

SINJORINO SOLNESS Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj ankaŭ senkulpigi min. Tiom, — kiom vi povas.

SOLNESS (kun surprizitaj okuloj) Vin! Ĉu estas vi, — vi mem, pri kiu vi parolas, Aline!

SINJORINO SOLNESS Jes, devas ja esti pri mi, ĉu ne?

SOLNESS (nevole al si mem) Ankaŭ tio!

SINJORINO SOLNESS Ĉar pri la malnova domo, — pri ĝi devis esti kiel estis. Granda Dio, — kiam unue la akcidento okazis, —

SOLNESS Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, — oni diras.

SINJORINO SOLNESS Sed la teruraĵo kiu postsekvis la fajron —! Estas tio! Tio, tio, tio!

SOLNESS (impete) Pri ĝi ne pensu, Aline!

SINJORINO SOLNESS Jes, ĝuste pri tio mi devas pensi. Kaj fine ankaŭ povi paroli pri ĝi. Ĉar ŝajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi neniam permesiĝas pardoni min mem —!

SOLNESS (ekkrie) Vin mem —

SINJORINO SOLNESS Jes, ĉar mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon ŝteli miajn fortojn. Eĉ ne la aflikton, ĉar la hejmo forbrulis por mi. (tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard!

SOLNESS (mallaŭte, skuita, proksimiĝas) Aline, — promesu al mi, ke vi neniam plu pensu tiajn pensojn. — Promesu al mi tion!

SINJORINO SOLNESS Ho Dio, — promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn —

SOLNESS (premas la manojn kaj paŝadas sur la planko) Ho, estas malesperige! Neniam radio de suno! Eĉ ne brileto enen en la hejmon!

SINJORINO SOLNESS Ĉi tie ja ne estas hejmo, Halvard.

SOLNESS Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias ĉu vi ne pravos en tio, ke ne fariĝos pli bone por ni en la nova domo.

SINJORINO SOLNESS Fariĝos neniam. Same malplene. Same senhome. Jene kiel ĉi tie.

SOLNESS (impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ĝin? Diru al mi!

SINJORINO SOLNESS Ne, al tio vi devas mem respondi.

SOLNESS (ekrigardas ŝin suspekteme) Kion vi aludas per tio, Aline?

SINJORINO SOLNESS Kion mi aludas?

SOLNESS Jes, je diablo —! Vi eldiris tiel strange. Kvazaŭ vi havus iun subpenson.

SINJORINO SOLNESS Ne, pri tio mi povas certigi vin —

SOLNESS (proksimiĝas) Ho, multan dankon, — mi scias, kion mi scias. Kaj mi ankaŭ vidas kaj aŭdas, mi, Aline. Fidu tion!

SINJORINO SOLNESS Sed kio do? Kio?

SOLNESS (starigas sin antaŭ ŝin) Ĉu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, kaŝitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras?

SINJORINO SOLNESS Mi, vi diras! Ĉu mi faras!

SOLNESS (ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan edzon en la domo por kiu peni —

SINJORINO SOLNESS (timigite) Malsana? Ĉu vi estas malsana, Halvard, —

SOLNESS (ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al vi plaĉas.

SINJORINO SOLNESS (palpas por la seĝdorso kaj eksidas) Halvard, — je Dio en la ĉielo —!

SOLNESS Sed vi eraras, ambaŭ. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri mi.

(Li iras tien kaj reen sur la planko. Sinjorino Solness timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al ŝi.)

SOLNESS (trankvile) Funde mankas al mi nenio.

SINJORINO SOLNESS Ne, ĉu ne! Sed kio do estas pri vi?

SOLNESS Estas tio, ke multfoje mi preskaŭ sentas min ekfali sub tiu terura ŝuldoŝarĝo —

SINJORINO SOLNESS Ŝuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas ŝuldon al iu, Halvard!

SOLNESS (mallaŭte, en emocio) Senfundan kulpon, kaj ŝuldon al vi, — al vi, — al vi, Aline.

SINJORINO SOLNESS (ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio ĉi? Diru prefere tuj.

SOLNESS Sed ne estas iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenaŭ ne konscie kaj intence. Kaj tamen — sentiĝas kiel premeganta kulpo kuŝanta sur mi.

SINJORINO SOLNESS Kulpo al mi?

SOLNESS Pleje al vi.

SINJORINO SOLNESS Do vi — tamen estas malsana, Halvard.

SOLNESS (peze) Do eble estas. Aŭ io tia. (rigardas al la pordo dekstre, kiu malfermiĝas) Nu! Nun lumiĝas.

(Hilde Wangel envenas. Ŝi iomete ŝanĝis ion sur sia vestaĵo. La juprando estas mallevita.)

HILDE Bonan matenon, konstruestro!

SOLNESS (kapsignas) Vi dormis bone?

HILDE Mirinde bone! Kvazaŭ en lulilo. Ho, — mi kuŝis kaj streĉis min — kvazaŭ princino!

SOLNESS (ridetas iomete) Efektive ĝuinde.

HILDE Efektive.

SOLNESS Kaj eble ankaŭ sonĝis?

HILDE Jes, jes. Sed tio estis terura.

SOLNESS Ĉu?

HILDE Jes, ĉar mi sonĝis, ke mi falas de terure alta, kruta rokaĵo. Ĉu vi neniam sonĝas ion tian?

SOLNESS Nu jes, — foje —

HILDE Estas tre ekscite — kiam oni falas kaj falas.

SOLNESS Sentiĝas glaciige, ŝajnas al mi.

HILDE Ĉu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas?

SOLNESS Jes, tiel alte kiel eblas.

HILDE Ankaŭ mi faras.

SINJORINO SOLNESS (prenas la sunŝirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard.

(al Hilde) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan.

HILDE (volas ĵeti sin al ŝia kolo) Ho plej kara, plej ĉarma sinjorino Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla —

SINJORINO SOLNESS (deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. Kaj tial mi volonte faras.

HILDE (ĉagrenita, pintigas la buŝon) Cetere ŝajnas al mi, ke mi povas iri en la stratoj, — tiel bele kiel mi nun ordigis la vestaĵojn. Aŭ ĉu mi eble ne povas?

SINJORINO SOLNESS Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin.

HILDE (blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza.

SOLNESS (en kaŝita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke ankaŭ vi estas freneza, vi komprenu.

HILDE Freneza? Ĉu do estas tiom da frenezuloj en ĉi tiu urbo?

SOLNESS (montras al sia frunto) Jen vi vidas almenaŭ unu tian.

HILDE Vi, — konstruestro?

SINJORINO SOLNESS Uŝ! Ho ne do, kara, bona Halvard!

SOLNESS Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis tion?

HILDE Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu sola rilato.

SOLNESS Nu, ĉu vi tion aŭdas, Aline?

SINJORINO SOLNESS Kiu rilato estas tiu, fraŭlino Wangel?

HILDE Ne, tion mi ne diras.

SOLNESS Ho jes, diru!

HILDE Ho ne, dankon, — tiel freneza mi ne estas.

SINJORINO SOLNESS Kiam vi kaj fraŭlino Wangel estos solaj, ŝi certe diros, Halvard.

SOLNESS Nu, — Ĉu vi tion kredas?

SINJORINO SOLNESS Ho jes ja. Ĉar vi ja konas ŝin bone de antaŭe. Ĵus ekde ŝi estis infano, — vi ja rakontas.

(Ŝi eliras tra la pordo maldekstre.)

HILDE (iom poste) Via edzino tute ne ŝatas min, ĉu?

SOLNESS Ĉu vi povis rimarki ion tian pri ŝi?

HILDE Ĉu vi mem tion ne rimarkis?

SOLNESS (eviteme) Aline fariĝis tre homoevitema la lastajn jarojn.

HILDE Ĉu ankaŭ tia?

SOLNESS Sed se vi nur pli bone koniĝis al ŝi —. Jes, ĉar funde ŝi estas tre ĝentila — kaj afabla — kaj bona —

HILDE (senpacienca) Sed se ŝi tia estas, — kial ŝi dirus tion ĉi pri devo!

SOLNESS Pri devo?

HILDE Jes, ŝi ja diris, ke ŝi volis eliri por aĉeti ion por mi. Ĉar estas ŝia devo, — ŝi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan vorton!

SOLNESS Kial ne?

HILDE Ne, ĉar ĝi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo — devo — devo. Ĉu ne ankaŭ vi trovas — ke ĝi kvazaŭ pikas?

SOLNESS Hm, — mi neniam pensis profunde pri tio.

HILDE Ho jes! Kaj se ŝi estas tiel afabla, — kiel vi diras, ke ŝi estas, — kial ŝi do dirus tiaĵon?

SOLNESS Sed je Dio, kion ŝi estus dirinta?

HILDE Ŝi povus diri, ke ŝi volis fari tion, ĉar ŝi tiom multe ŝatas min. Ion tian ŝi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj kora, vi komprenu.

SOLNESS (rigardas ŝin) Ĉu estas tiel, ke vi tion preferas?

HILDE Jes, ĝuste tiel. (paŝadas sur la planko, haltas apud la libroŝranko kaj rigardas la librojn)

HILDE Vi havas tre multajn librojn.

SOLNESS Ho, mi ja akiris kelkajn.

HILDE Ĉu vi ankaŭ legas ĉiujn tiujn librojn?

SOLNESS Pli frue mi provis. Ĉu vi legas?

HILDE Ho ne! Neniam — nun ne plu. Ĉar mi ne sukcesas trovi la kuntekston.

SOLNESS Ĝuste tiel estas ankaŭ pri mi.

(Hilde iom paŝadas, haltas ĉe la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas)

HILDE Ĉu estas vi, kiu desegnis tion ĉi?

SOLNESS Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min.

HILDE Unu, kiun vi mem instruis?

SOLNESS Nu ja, li lernis iom ankaŭ de mi.

HILDE (eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnaĵon) Ĉu ne?

SOLNESS Ne malbona. Por mia bezono —

HILDE Ho jes! Li certe estas ege lerta.

SOLNESS Ĉu vi vidas tion el la desegnaĵoj?

HILDE Pa, — tiuj krifaĉoj! Sed ĉar li lernis de vi, tiam —

SOLNESS Ho, pro tio —. Estas multaj ĉi tie, kiuj lernis de mi. Kaj same mallertaj ili estas.

HILDE (rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, eĉ se mi mortus, mi ne komprenus, ke vi povas esti tiom stulta.

SOLNESS Stulta? Ĉu vi trovas min tiom stulta?

HILDE Jes, mi faras. Ĉar vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj —

SOLNESS (ekmiras) Nu? Kaj kial ne?

HILDE (ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Iŝŝ, ne do, konstruestro! Al kio tio celus! Neniu alia ol vi rajtus konstrui. Vi estus la sola pri tio. Fari ĉion mem. Nun vi scias.

SOLNESS (senpere) Hilde —!

HILDE Nu?

SOLNESS Kiel vi venis al tia ideo?

HILDE Ĉu vi trovas tion ĉi malĝuste pensita de mi?

SOLNESS Ne, tial ja ne. Sed nun mi diru ion al vi.

HILDE Nu kion?

SOLNESS Senĉese — en silento kaj soleco — mi pensadas pri la sama ideo.

HILDE Jes, estas ja kompreneble, ŝajnas al mi.

SOLNESS (rigardas ŝin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis.

HILDE Ne, tute ne.

SOLNESS Sed antaŭe, — kiam vi diris, ke vi opiniis min — sensenca? Tiel en unu rilato —?

HILDE Ho, tiam mi pensis pri io tute alia.

SOLNESS Pri kio alia?

HILDE Povas esti indiferente por vi, konstruestro.

SOLNESS (paŝadas sur la planko) Jes, jes, — kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu ĉi tien, kaj mi montru ion al vi.

HILDE (proksimiĝas) Kio estas?

SOLNESS Jen vidu, — tie en la ĝardeno —?

HILDE Jes?

SOLNESS (montras eksteren) Ĝuste trans tiu ŝtonejo —?

HILDE La nova domo vi aludas?

SOLNESS Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskaŭ finita.

HILDE Ĝi havas tre altan turon, ŝajnas al mi.

SOLNESS La skafaldo ankoraŭ staras.

HILDE Ĉu tiu estas via nova domo?

SOLNESS Jes.

HILDE (rigardas lin) Ĉu estas infanĉambretoj ankaŭ en tiu domo?

SOLNESS Tri, kiel ĉi tie.

HILDE Kaj neniuj infanoj.

SOLNESS Eĉ ne venos.

HILDE (kun duona rido) Jes, ĉu ne estas kiel mi diris —!

SOLNESS Ke —?

HILDE Ke vi tamen estas — iomete — tiel freneza.

SOLNESS Ĉu estis pri tio ĉi, ke vi pensis?

HILDE Jes, pri tiuj malplenaj infanĉambretoj, en kiuj mi dormis.

SOLNESS (mallaŭtigas la voĉon) Ni havis infanojn, — Aline kaj mi.

HILDE (rigardas lin intense) Ĉu vi —!

SOLNESS Du knabetoj. Ambaŭ same aĝaj.

HILDE Dunaskitoj do.

SOLNESS Jes, dunaskitoj. Estis antaŭ dek unu — dek du jaroj.

HILDE (atenteme) Kaj ambaŭ do estas —? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu havas?

SOLNESS (en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Aŭ apenaŭ tiom longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Ĉar nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli!

HILDE Ĉu tion vi ne povas — eĉ ne kun ŝi?

SOLNESS Ne pri tio ĉi. Ne kiel mi volas kaj devas. (peze) Kaj ankaŭ ne pri multaj aliaj aferoj.

HILDE (mallaŭte) Ĉu nur tion vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min?

SOLNESS Nu ja, pli ĝuste. Almenaŭ hieraŭ. Ĉar hodiaŭ mi vere ne plu scias — (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, — kaj vi havos la ĝardenon antaŭ la okuloj.

(Hilde eksidas en la sofoangulon)

SOLNESS (tiras seĝon pli proksimen) Ĉu vi ŝatus aŭdi pri ĝi?

HILDE Jes, mi tre ŝatus aŭskulti vin.

SOLNESS (eksidas) Kaj mi ĉion diros al vi.

HILDE Nun mi havas kaj la ĝardenon kaj vin antaŭ la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj!

SOLNESS (montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, — kie vi nun vidas la novan domon —

HILDE Jes?

SOLNESS — jen loĝis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Ĉar tie supre situis tiam malnova domo, kiu antaŭe apartenis al ŝia patrino. Kaj ĝin ni heredis post ŝi. Kaj ankaŭ la tutan grandan ĝardenon.

HILDE Ĉu estis turo ankaŭ sur tiu domo?

SOLNESS Eĉ ne spuro de tiaĵo. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto laŭ ekstera aspekto. Sed tamen sufiĉe varma kaj hejmeca interne.

HILDE Vi do malkonstruis la malnovan rubaĵon?

SOLNESS Ne. Ĝi forbrulis por ni.

HILDE Ĉio?

SOLNESS Jes.

HILDE Ĉu estis granda malfeliĉo por vi, tio?

SOLNESS Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro —

HILDE Nu, sed —?

SOLNESS Ni tiam estis ĵus ricevintaj la du knabetojn —

HILDE La kompatindajn dunaskitojn, jes.

SOLNESS Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble.

HILDE Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn.

SOLNESS Estis la plej bela vidaĵo por la okulo, kiam Aline kuŝis tie kun ambaŭ etuloj. — Sed jen venis la nokto de la fajro —

HILDE (intense) Kio okazis! Diru do! Ĉu iu mortbrulis!

SOLNESS Ne; ne tiel. Ĉiuj bone saviĝis el la domo —

HILDE Nu, sed kio do —?

SOLNESS La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, — la fuĝo el la domo — tiel urĝa, — kaj eĉ en glaciiga nokta frosto —. Ĉar ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj ŝin kaj la etulojn.

HILDE Tion ili do ne eltenis?

SOLNESS Jes, ili eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj tiu influis la lakton. Mamnutri ilin mem ŝi nepre volis. Ĉar estas ŝia devo, ŝi diris. Kaj ambaŭ niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili — ho!

HILDE Tion ili ne transvivis?

SOLNESS Ne, tion ili ne transvivis. Estis tio, kio forprenis ilin de ni.

HILDE Certe estis terure por vi.

SOLNESS Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiaĵo rajtu okazi en la mondo! (abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte konstruis preĝejojn.

HILDE Eble eĉ ne la preĝejturon norde ĉe ni?

SOLNESS Ne volonte. Mi scias kiel ĝoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu turo staris finita.

HILDE Tion ankaŭ mi scias.

SOLNESS Kaj nun mi neniam konstruas — neniam plu tiaĵojn! Nek preĝejojn nek preĝejturojn.

HILDE (kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas loĝi.

SOLNESS Hejmojn por homoj, Hilde.

HILDE Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj.

SOLNESS Jes, prefere tion. (ŝanĝas al pli facila tono) Jes, vidu, — kiel mi diris, — tiu fajro, ĝi portis min supren, ĝi. Ja, kiel konstruestro do.

HILDE Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj?

SOLNESS Mi ne studis sufiĉe profunde por tio. Kion mi scias, mi ĉefe elpensis mem.

HILDE Sed supren vi tamen atingis, konstruestro.

SOLNESS Post la fajro, jes. Preskaŭ la tutan ĝardenon mi parceligis en grundojn por vilaoj. Kaj tie mi povis konstrui, ĝuste kiel mi mem deziris. Kaj sekve iris por mi glate.

HILDE (rigardas lin esplore) Vi certe estas tre feliĉa viro. Laŭ via nuna stato.

SOLNESS (sombre) Feliĉa? Ĉu ankaŭ vi tion diras? Kiel ĉiuj aliaj.

HILDE Jes, ĉar tiel ŝajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du infanetoj, vi —

SOLNESS (malrapide) La du infanetoj, — ne estas facile forgesi ilin, Hilde.

HILDE (iom necerta) Ĉu ili ankoraŭ staras en la vojo? Tiel longe poste?

SOLNESS (rigardas ŝin firme, sen respondi) Feliĉa viro, vi diris —

HILDE Jes, sed ĉu vi ne estas, — tamen?

SOLNESS (daŭre rigardas ŝin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro — hm —

HILDE Nu ja!

SOLNESS Ĉu ne estis iu certa penso, kiun vi — rimarkis?

HILDE (pripensas vane) Ne. Kiu penso tiu estus?

SOLNESS (kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi fariĝis kapabla konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ĝoja sento, ke estas ege feliĉa afero tio, ekzisti en la mondo. Kaj precipe tio, aparteni unu al la alia — tiel en grandaj kaj malgrandaj rilatoj.

HILDE (vigle) Jes, sed ĉu ne estas ege granda feliĉo por vi, tio, ke vi povas fari tiajn belegajn hejmojn?

SOLNESS La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por atingi.

HILDE Sed ĉu trans tio do tute neeblas pasi?

SOLNESS Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, — por ĉiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la infanaro. Kaj ankaŭ por patro kaj patrino.

HILDE (zorgeme) Sed ĉu vi tion do devis? Por ĉiam, vi diras?

SOLNESS (kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu feliĉo, pri kiu homoj babiladas. (elspiras peze) Tiu feliĉo, — hm, — tiu feliĉo ne estis pli malmultekoste havebla, Hilde.

HILDE (kiel antaŭe) Sed ĉu ne eblas, ke tio pliboniĝos?

SOLNESS Neniam. Neniam. Ankaŭ tio estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta malsano de Aline.

HILDE (rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi daŭre konstruas tiujn infanĉambretojn.

SOLNESS (serioze) Ĉu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco — ĝi kvazaŭ allogas kaj vokas vin?

HILDE (pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Ĉu ankaŭ vi tiel sentas?

SOLNESS Jes, mi tiel sentas.

HILDE Do estas — iomete trolo ankaŭ en vi?

SOLNESS Kial trolo?

HILDE Kiel vi do volas nomi tiaĵon?

SOLNESS (ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed ĉu mi ne devas fariĝi trolo, — pro tio kiel ĉiam okazas por mi en ĉio! En ĉio!

HILDE Kiel?

SOLNESS (mallaŭte, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. Ĉio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en hejmeco, — ankaŭ en grandanimo — (pugnigas la manojn) Ho, ĉu ne estas terure imagi al si —!

HILDE Kio do estas tiel terura?

SOLNESS Ke ĉion tion mi devas konstante kontraŭpezi. Pagi. Ne per mono. Sed per homa feliĉo. Kaj ne sole per mia propra feliĉo. Sed per tiu ankaŭ de aliuloj. Jes, jes, vidu jenon, Hilde! Tiun prezon mia artista staro kostis por mi — kaj por aliuloj. Kaj ĉiun opan tagon mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagiĝas por mi, — kaj ĉiam denove!

HILDE (ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri — pri ŝi.

SOLNESS Jes. Precipe pri Aline. Ĉar Aline — ŝi havis sian vivotaskon, ankaŭ ŝi. Same kiel mi havis la mian. (la voĉo tremas) Sed ŝia vivotasko, ĝi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, — por ke la mia atingu — al ia granda venko. Jes, ĉar vi sciu, ke Aline, — ŝi havis talentojn por konstrui, ankaŭ ŝi.

HILDE Ŝi! Por konstrui?

SOLNESS (skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj — kaj tiaĵoj, pri kiuj mi, okupiĝas —

HILDE Nu, pri kio do?

SOLNESS (mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altiĝi al rektaj, maturaj homoj. Tio ĉi estis por kio Aline havis talenton. — Kaj ĉio tio nun nur kuŝas tie. Neuzata — kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. — Ĝuste kiel la rubaĵoj post fajro.

HILDE Jes, sed tamen se tiel estus —?

SOLNESS Estas tiel! Estas tiel! Mi scias.

HILDE Nu, sed vi almenaŭ ne estas kulpa pri tio.

SOLNESS (fiksas la okulojn al ŝi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, tiu estas la granda, terura demando. Tiu estas la dubo, kiu mordadas min — nokton kaj tagon.

HILDE Tiu ĉi!

SOLNESS Jes, supozu nun — ke mi kulpus. Iel.

HILDE Vi! Pri la fajro!

SOLNESS Pri ĉio. Pri la tuto. — Kaj eble tamen — tute senkulpa.

HILDE (rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, — dirante ion tian, vi ja tamen — tamen estas malsana.

SOLNESS Hm, — eble mi neniam fariĝos tute sana en tiu rilato.

(Ragnar Brovik singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.)

(Hilde iras antaŭen sur la planko.)

RAGNAR (kiam li vidas Hilde) Ho — Pardonu, sinjoro Solness — (Li volas retiri sin.)

SOLNESS Ne, ne, restu. Por ke estu farite.

RAGNAR Ho jes, — se tio eblus!

SOLNESS Pri via patro ne pliboniĝas, mi aŭdas.

RAGNAR Pri patro rapide graviĝas. Kaj tial mi ege petas vin, — skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antaŭ ol li —

SOLNESS (impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnaĵoj!

RAGNAR Ĉu vi rigardis ilin?

SOLNESS Jes, — mi faris.

RAGNAR Kaj ili ne taŭgas? Kaj ankaŭ mi ne taŭgas?

SOLNESS (eviteme) Restu ĉe mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondiĉojn laŭ via deziro. Kaj vi povos edziĝi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankaŭ feliĉe. Nur ne pensu memstare konstrui.

RAGNAR Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Ĉar tion mi promesis al li. — Ĉu mi diru tion al patro — antaŭ ol li mortos.

SOLNESS (korsuferas) Ho, diru al li, — diru al li, kion vi volas, laŭ mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne povas alie agi ol mi faras, Ragnar!

RAGNAR Ĉu mi do povas kunpreni la desegnaĵojn?

SOLNESS Jes, prenu ilin, — prenu ilin! Ili kuŝas tie sur la tablo.

RAGNAR (iras tien) Dankon.

HILDE (metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin.

SOLNESS Kial?

HILDE Jes, ĉar ankaŭ mi volas rigardi ilin.

SOLNESS Sed vi ja — (al Ragnar) Do, lasu ilin kuŝi.

RAGNAR Bonvole.

SOLNESS Kaj iru nun hejmen al via patro.

RAGNAR Jes, mi do faru.

SOLNESS (kvazaŭ malespere) Ragnar, — vi ne postulu de mi ion, kion mi ne povas! Ĉu vi aŭdas, Ragnar! Vi ne devas!

RAGNAR Ne, ne. Pardonu — (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la angulo.)

(Hilde eksidas sur seĝon apud la spegulo.)

HILDE (kolere rigardas al Solness) Jeno estis tre malbona de vi.

SOLNESS Ĉu ankaŭ vi tion trovas?

HILDE Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankaŭ kruele.

SOLNESS Ho, vi ne komprenas kiel estas por mi.

HILDE Tamen —. Vi ne devus esti tia.

SOLNESS Vi ja mem ĵus diris, ke estas nur mi kiu rajtus konstrui.

HILDE Tiaĵon mi povas diri. Sed vi ne devas.

SOLNESS Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi aĉetis mian pozicion.

HILDE Nu ja, — per io kion vi nomas endoma hejmeco — aŭ io simila.

SOLNESS Kaj per mia anima paco aldone.

HILDE (ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! — Kompatinda konstruestro, — vi ja imagas al vi, ke —

SOLNESS (kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi aŭdos komikaĵon.

HILDE (streĉita, eksidas) Nu jes?

SOLNESS Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Ĉar la tuta afero temas nur pri fendeto en kamentubo, komprenu.

HILDE Nenio alia?

SOLNESS Ne, ne komence.

(Li translokigas sian seĝon pli proksimen al Hilde kaj eksidas.)

HILDE (senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo!

SOLNESS Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antaŭ ol ekbrulis. Ĉiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por scii, ĉu ĝi daŭre tie estas.

HILDE Kaj ĝi estis?

SOLNESS Jes. Ĉar neniu alia sciis pri ĝi.

HILDE Kaj vi nenion diris?

SOLNESS Ne, mi ne faris.

HILDE Eĉ ne pensis pri riparo de la tubo?

SOLNESS Certe pensis, — sed ne ekfaris. Ĉiun fojon kiam mi intencis komenci, estis kvazaŭ mano intermetis sin. Ne hodiaŭ, mi pensis. Morgaŭ. Neniam fariĝis.

HILDE Jes, sed kial vi do tiel senzorgis!

SOLNESS Ĉar mi pensadis. (malrapide kaj mallaŭte) Per tiu eta nigra fendo en la kamentubo mi povus eble altiĝi — kiel konstruestro.

HILDE (rigardas antaŭ si) Certe estis streĉe.

SOLNESS Nerezisteble. Tute nerezisteble. Ĉar tiam ĉio aspektis por mi facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antaŭ tagmezo. Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn —

HILDE Jes, ĉar estus ege malvarme tiun tagon?

SOLNESS Ege akre — ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam ŝi envenus.

HILDE Ĉar ŝi ja estas ege frostema, ŝi.

SOLNESS Ŝi estas. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon.

HILDE Nur la fumon?

SOLNESS Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ĝardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en ruliĝantaj fajroflamoj. — Tiel mi deziris ke okazu, komprenu.

HILDE Sed, je Dio, ke ĝi tiel okazus!

SOLNESS Jes, vi diras, Hilde.

HILDE Nu, sed aŭskultu nun, konstruestro. Ĉu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo?

SOLNESS Ne, kontraŭe. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro.

HILDE Nu kio!

SOLNESS Tute klare pruviĝis, ke la fajro ekflamis en vestaĵ-ĉambreto, — en tute alia parto de la domo.

HILDE Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo!

SOLNESS Ĉu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde?

HILDE Jes, se vi nur parolos prudente, —

SOLNESS Mi provos. (li lokigas sian seĝon pli proksimen)

HILDE Do, ekparolu, konstruestro.

SOLNESS (konfidence) Ĉu ne ankaŭ vi tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon deziri ion, avidi ion, voli ion — tiel intense kaj tiel — tiel necedigeble — ke fine ili devas tion akiri. Ĉu vi ne tion kredas?

HILDE (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se tiel estas, ni iam vidos — ĉu mi apartenas al tiuj selektitaj.

SOLNESS Ne estas la memo sola, kiu kaŭzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, — la helpantoj kaj servantoj, — ili devas ja kunagi, ankaŭ ili, se io fariĝu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas.

HILDE Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj?

SOLNESS Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro.

HILDE Ĉu vi ne opinias, ke tiu fajro venus — eĉ se vi ne estus dezirinta?

SOLNESS Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ĝi estus brulinta tiel oportune por li. Pri tio mi certas. Ĉar li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankaŭ ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj ĉu mi ne ankaŭ kulpas pro tio, ke Aline ne fariĝis tio, kion ŝi devis kaj povis. Kaj kion ŝi arde volis.

HILDE Jes, sed ĉar ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial —

SOLNESS Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis mi! Kaj ili venis kaj cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas tio, kion homoj nomas, havi la bonŝancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu bonŝanco sentiĝas! Ĝi sentiĝas kiel granda, senhaŭta loko ĉi tie sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhaŭtigas aliulojn por kovri mian vundon! — Sed la vundo tamen ne saniĝas. Neniam, — neniam! Ho, se vi scius, kiel ĝi foje suĉas kaj brulas.

HILDE (rigardas lin atente) Vi estas malsana, konstruestro. Tre malsana, mi inklinas kredi.

SOLNESS Diru freneza. Ĉar tion vi ja pensas.

HILDE Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento.

SOLNESS Kio do? Eldiru!

HILDE Mi dezirus scii, ĉu vi ne naskiĝis en la mondon kun malsana konscienco.

SOLNESS Malsana konscienco? Kia diablaĵo estas tio?

HILDE Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza.

SOLNESS (grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas demandi?

HILDE En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel — tiel vere fortika.

SOLNESS Ĉu? — Fortika? Nu. Ĉu vi havas fortikan konsciencon?

HILDE Mi opinias ke jes. Mi ne rimarkis ion alian.

SOLNESS Ĝi eble ne vere submetiĝis al pruvo, mi pensas.

HILDE (kun trema tirado ĉe la buŝo) Ho, ne estis tiel facile forlasi patron, kiun mi ege amas.

SOLNESS Ho ĉu! Por monato aŭ du —

HILDE Mi eble neniam plu revenos hejmen.

SOLNESS Neniam? Kial vi do forlasis lin?

HILDE (duone serioze, duone ŝerce) Ĉu vi nun denove forgesis, ke la dek jaroj pasis?

SOLNESS Ho babilaĵo. Ĉu estis problemoj hejme? Nu?

HILDE (tute serioze) Estis tio ĉi ene en mi, kio pelis kaj vipis min ĉi tien. Eĉ logis kaj tiris min.

SOLNESS (vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loĝas troloj ankaŭ en vi. Kiel en mi. Ĉar tio troviĝas interne, komprenu, — estas tio, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, — ĉu vole, ĉu senvole.

HILDE Mi preskaŭ kredas, ke vi pravas, konstruestro.

SOLNESS (paŝadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la mondo, kiujn oni ne vidas, Hilde!

HILDE Ankaŭ diabloj?

SOLNESS (haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj nigreharaj. Se oni nur scius, ĉu estas la helharaj aŭ la nigreharaj, kiuj kaptas onin! (paŝadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile!

HILDE (sekvas lin per la okuloj) Aŭ se oni havus fortan, ege sanan konsciencon. Tian ke oni kuraĝus fari, kion oni plej arde volus.

SOLNESS (haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same malfortuloj kiel mi en tiu rilato.

HILDE Povas ja esti.

SOLNESS (apogas sin al la tablo) En la sagaoj —. Ĉu vi ion legis en tiuj malnovaj sagaoj?

HILDE Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi —

SOLNESS En la sagaoj rakontiĝas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn —

HILDE Kaj rabis virinojn —

SOLNESS — kaj tenis ilin ĉe si —

HILDE — kaj prenis ilin hejmen sur la ŝipoj —

SOLNESS — kaj kondutis al ili kiel — kiel la plej aĉaj troloj.

HILDE (rigardas antaŭen kun duone vualita okulo) Ŝajnas al mi, ke tio estus incite.

SOLNESS (kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes?

HILDE Fariĝi rabata.

SOLNESS (rigardas ŝin momenton) Nu, tiel.

HILDE (kvazaŭ interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, konstruestro?

SOLNESS Jes, ĉar tiuj uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ĝojaj kiel infanoj ili ankaŭ estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne volis forlasi ilin. Ĉu vi komprenas tiaĵon, Hilde?

HILDE Tiujn virinojn mi tre bone komprenas.

SOLNESS Hoho! Ĉu vi eble mem povus agi sammaniere?

HILDE Kial ne?

SOLNESS Vivi kune — libervole kun tia perfortulo?

HILDE Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, —

SOLNESS Ĉu eblus ami tian ulon?

HILDE Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas.

SOLNESS (rigardas ŝin penseme) Ho ne, — eble estas la trolo en ni, kiu regas tion.

HILDE (kun duona rido) Kaj ankaŭ tiuj benitaj diabloj, kiujn vi tiel bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj.

SOLNESS (varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu saĝe por vi, Hilde.

HILDE Por mi ili jam elektis. Por ĉiam.

SOLNESS (rigardas ŝin profunde) Hilde, — vi estas kiel sovaĝa arbarbirdo.

HILDE Tio ne. Mi ne kaŝas min sub la arbustoj.

SOLNESS Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi.

HILDE Pli ĝuste tio — eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo! Kial mi ne irus rabe, ankaŭ mi? Preni la predon, kiu min logas? Se mi do kapablas piki la ungegojn en ĝin. Venki ĝin.

SOLNESS Hilde, — ĉu vi scias kio vi estas?

HILDE Jes, mi ja estas tia stranga birdo.

SOLNESS Ne. Vi estas kiel tagiĝo. Kiam mi rigardas vin, — tiam estas kvazaŭ mi rigardus al la sunleviĝo.

HILDE Diru, konstruestro, — ĉu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? Tiel interne?

SOLNESS (mallaŭte kaj malrapide) Mi preskaŭ kredas ke mi estas tion farinta.

HILDE Kion vi volis pri mi?

SOLNESS Vi estas la juneco, Hilde.

HILDE (ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas?

SOLNESS (kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras.

(Hilde ekstaras, iras al la eta tablo kaj serĉas la dokumentujon de Ragnar.)

HILDE (etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnaĵoj —

SOLNESS (abrupte, rifuzante) Formetu tiujn aĵojn! Mi sufiĉe rigardis ilin.

HILDE Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li.

SOLNESS Skribi sur ilin! Neniam en la mondo!

HILDE Sed ĉar la bedaŭrinda maljuna viro nun kuŝas antaŭ la morto! Ĉu vi ne povas fari al li kaj al la filo ĝojon antaŭ ol ili disiĝas? Kaj eble li ankaŭ povus konstrui laŭ ili.

SOLNESS Jes, estas ja ĝuste tio, kion li povas. Tion li ja certigis al si, — tiu monsinjoro.

HILDE Sed, bona Dio, — ĉar tiel estas, — ĉu vi ne povas iomete mensogi?

SOLNESS Mensogi? (kolere) Hilde, — foriru de mi kun tiuj diablaj desegnaĵoj!

HILDE (tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, — ne mordu min. — Vi parolas pri troloj, vi. Ŝajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo.

(ĉirkaŭrigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon?

SOLNESS Mi ne havas tiaĵon ĉi tie.

HILDE (iras al la pordo) Sed ĉe la fraŭlino certe —

SOLNESS Restu kie vi estas, Hilde! — Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia maljuna patro mi povus fari. Ĉar lin mi iam rompis. Ĵetis lin teren.

HILDE Ankaŭ lin?

SOLNESS Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, — por neniu prezo li devas elstari.

HILDE La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Ĉar li ja ne taŭgas —

SOLNESS (pli proksime, rigardas ŝin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li frapos min al la teron. Rompas min, — kiel mi faris al lia patro.

HILDE Rompas vin? Ĉu li do taŭgas?

SOLNESS Jes, estu certa, ke li taŭgas! Li estas la junulo, kiu staras preta por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron Solness.

HILDE (rigardas lin en silenta riproĉo) Kaj vi tamen volis bari lin ekstere. Fi, konstruestro!

SOLNESS Ĝi postulis sufiĉe da sango, la batalo, kiun mi luktis. — Kaj mi timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min.

HILDE Vi do antaŭeniru memstare. Nenio alia eblas.

SOLNESS Senespere, Hilde. La ŝanĝiĝo venos. Frue aŭ malfrue. La venĝo, ĝi estas senindulga.

HILDE (en timo, kovras siajn orelojn) Tiaĵon do ne diru! Ĉu vi volas preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la vivo!

SOLNESS Kaj kio tio estas?

HILDE Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur preĝeja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Ĉar krajonon vi certe havas?

SOLNESS (elprenas ujeton) Jen mi havas.

HILDE (metas la dokumentujon sur la tablon ĉe la sofo) Bone. Kaj nun ni eksidu, ni du, konstruestro. (Solness eksidas ĉe la tablo)

HILDE (malantaŭ li, klinas sin super la seĝodorson) Kaj ni skribu sur la desegnaĵojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar — aŭ kiel li nomiĝas.

SOLNESS (skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas ŝin) Diru al mi ion, Hilde.

HILDE Jes?

SOLNESS Ĉar vi nun atendadis min dum dek jaroj —

HILDE Kio do?

SOLNESS Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi.

HILDE (rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja ĝuste tio kion mi ne deziris.

SOLNESS Kial ne?

HILDE Mi timis, ke tiam rompiĝus por mi. — Sed ni devis ja skribi sur la desegnaĵojn, konstruestro.

SOLNESS Ni ja devis.

HILDE (klinas sin antaŭen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj korvarme. Ho, kiel mi malamas — kiel mi malamas tiun Roald —

SOLNESS (skribante) Ĉu vi neniam vere amis iun, vi Hilde?

HILDE (akre) Kion vi diras?

SOLNESS Ĉu vi neniam amis iun.

HILDE Amis iun alian, vi sugestas?

SOLNESS (ekrigardas ŝin) Amis iun alian, jes. Ĉu neniam? Dum ĉi tiuj dek jaroj? Neniam?

HILDE Ho jes, foje. Kiam mi forte koleriĝis, ĉar vi ne venis.

SOLNESS Tiam vi interesiĝis pri aliuloj?

HILDE Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiaĵo okazas.

SOLNESS Hilde, — kial vi venis ĉi tien?

HILDE Ne perdigu la tempon per babilaĵo. La bedaŭrinda maljunulo povus ja morti dume.

SOLNESS Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi?

HILDE Mi volas havi mian reĝlandon.

SOLNESS Hm —

(Li ĵetas rigardon al la pordo maldekstre kaj daŭras skribi sur la desegnaĵojn.)

(Sinjorino Solness envenas sammomente. Ŝi kunportas iujn pakaĵojn.)

SINJORINO SOLNESS Jen mi kunprenis ion por vi, fraŭlino Wangel. La grandaj pakoj sendiĝos poste.

HILDE Ho, kiel kore afable de vi tamen!

SINJORINO SOLNESS Nur simpla devo. Nenio alia.

SOLNESS (tralegas kion li skribis) Aline!

SINJORINO SOLNESS Jes?

SOLNESS Ĉu vi vidis ĉu ŝi — la librotenistino estas tie?

SINJORINO SOLNESS Jes, kompreneble ke ŝi estas tie.

SOLNESS (metas la desegnaĵojn en la ujon) Hm —

SINJORINO SOLNESS Ŝi staris apud la pupitro, kiel ŝi kutimas — kiam mi iras tra la ĉambro.

SOLNESS (ekstaras) Mi do donos ĝin al ŝi. Kaj diros al ŝi, ke —

HILDE (prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun ĝojon! (iras al la pordo, sed turnas sin) Kiel ŝi nomiĝas?

SOLNESS Ŝi nomiĝas fraŭlino Fosli.

HILDE Iŝ, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas?

SOLNESS Kaja, — mi kredas.

HILDE (malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La konstruestro volas paroli kun vi.

(Kaja venas internen de la pordo)

KAJA (rigardas lin timigite) Jen mi estas —?

HILDE (donas al ŝi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion ĉi. Ĉar nun la konstruestro surskribis.

KAJA Ho, fine do!

SOLNESS Donu ĝin al la maljunulo plej eble rapide.

KAJA Mi tuj iros hejmen kun ĝi.

SOLNESS Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui.

KAJA Ho, ĉu li rajtas veni por danki vin pro ĉio —?

SOLNESS (akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru tion de mi.

KAJA Jes mi —

SOLNESS Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankaŭ ne vin.

KAJA (mallaŭte kaj treme) Ankaŭ ne min!

SOLNESS Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnaĵoj, fraŭlino Fosli. Rapide! Ĉu vi aŭdas!

KAJA (kiel antaŭe) Jes, sinjoro Solness. (Ŝi eliras.)

SINJORINO SOLNESS Je Dio, kiajn ruzajn okulojn ŝi havas.

SOLNESS Ŝi! Tia azenino.

SINJORINO SOLNESS Ho, — mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. — Ĉu vi vere maldungas ilin?

SOLNESS Jes.

SINJORINO SOLNESS Ankaŭ ŝin?

SOLNESS Ĉu tiel ne estas laŭ via deziro?

SINJORINO SOLNESS Sed ke vi povas malhavi ŝin —? Nu ja, vi certe havas iun rezerve, vi, Halvard.

HILDE (gaje) Mi almenaŭ ne taŭgas por stari apud la pupitro.

SOLNESS Nu, nu, nu, — ordiĝos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloĝado en la novan hejmon — plej eble rapide. Ĉi-vespere ni levos la florkronon supren — (turnas sin al Hilde) — tute supren sur la turpinton. Kion vi diras al tio, fraŭlino Hilde?

HILDE (rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege ĝoje denove vidi vin tiel alte.

SOLNESS Min!

SINJORINO SOLNESS Ho Dio, fraŭlino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo —! Tiel kapturnema kiel li estas!

HILDE Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas!

SINJORINO SOLNESS Jes, efektive li estas.

HILDE Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta preĝeja turo!

SINJORINO SOLNESS Jes, mi aŭdas homojn paroli pri tio. Sed tute ne eblas —

SOLNESS (impete) Ne eblas, — ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre, mi!

SINJORINO SOLNESS Kiel vi do povas diri tiaĵon, Halvard? Vi ja eĉ ne toleras eliri sur la balkonon ĉi tie en la supra etaĝo. Tia vi ja ĉiam estis.

SOLNESS Vi eble spertos ion alian ĉi-vespere.

SINJORINO SOLNESS (timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Ĉar mi tuj skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin.

SOLNESS Sed Aline do —!

SINJORINO SOLNESS Jes, ĉar vi ja estas malsana, Halvard! Tio ĉi ne povas esti io alia! Ho Dio, — ho Dio! (Ŝi eliras rapide dekstre.)

HILDE (rigardas lin atente) Ĉu estas tiel, aŭ ĉu ne?

SOLNESS Ke mi estas kapturnema?

HILDE Ke mia konstruestro ne kuraĝas, ne povas grimpi tiel alte kiel li mem konstruas?

SOLNESS Ĉu tiel vi rigardas la aferon?

HILDE Jes.

SOLNESS Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontraŭ vi.

HILDE (rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre —

SOLNESS (proksimiĝas) En la plej supra turĉambreto vi povus loĝi, Hilde. — Povus loĝi tie kiel princino.

HILDE (nedifineble, inter seriozeco kaj ŝerco) Jes, tion vi ja promesis al mi.

SOLNESS Ĉu mi vere faris?

HILDE Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi fariĝu princino. Kaj ke mi ricevu reĝlandon de vi. Kaj tiam vi — Nu!

SOLNESS (konsidereme) Ĉu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, — ia imagaĵo, kiu fiksiĝis en vi?

HILDE (akre) Ĉar eble vi ne faris?

SOLNESS Mi apenaŭ mem scias —. (pli mallaŭte) Sed tion mi nun scias, ke mi —

HILDE Ke vi —? Diru tuj!

SOLNESS — ke mi estus devinta tion fari.

HILDE (en brava ekkrio) Neniam en la mondo vi estas kapturnema!

SOLNESS Ĉi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, — princino Hilde.

HILDE (kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes.

SOLNESS Super la nova domo, kiu neniam fariĝos hejmo por mi.

(Li eliras tra la ĝardenpordo)

HILDE (rigardas antaŭen kun vualita okulo kaj flustras al si mem. Aŭdiĝas nur la vortoj:) — — — — terure ekscite — —