Konstruestro Solness/Tria Akto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dua Akto Indekso : Konstruestro Solness
de Henrik Ibsen
Tradukita de Odd Tangerud
Tria Akto

(Granda, vasta verando, apartenanta al la loĝdomo de konstruestro Solness. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidiĝas maldekstre. Balustrado antaŭ tiu ĉi dekstre. Tute fone, sur la malvasta flanko de la verando, ŝtuparo kondukas al la pli malalte situanta ĝardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la ĝardeno etendas siajn branĉojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter la arboj, ekvidiĝas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo ĉirkaŭ la turkonstruaĵo. En la fono la ĝardeno limiĝas de malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj, adukaj dometoj.)

(Vesperĉielo kun sunbriligitaj nuboj.)

(Sur la verando staras ĝardena benko laŭ la muro de la domo, kaj antaŭ la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas apogseĝo kaj kelkaj taburetoj. Ĉiuj mebloj estas korbfarista plektaĵo.)

(Sinjorino Solness, envolvita en blanka krepŝalo, ripozas en la apogseĝo rigardante dekstren.)

(Iom poste Hilde Wangel venas supren la ŝtuparon de la ĝardeno. Ŝi estas same vestita kiel antaŭe, kaj portas ĉapelon sur la kapo. Sur la brusto ŝi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.)

SINJORINO SOLNESS (turnas la kapon iomete) Ĉu vi ĉirkaŭiris en la ĝardeno, fraŭlino Wangel!

HILDE Jes, mi ĉirkaŭrigardis tie.

SINJORINO SOLNESS Kaj ankaŭ trovis florojn, mi vidas.

HILDE Ho jes! Ĉar ili abundas. Inter la arbustoj.

SINJORINO SOLNESS Ho ĉu? Ankoraŭ? Jes, ĉar mi tien preskaŭ neniam venas.

HILDE (pli proksime) Ĉu vere! Vi do ne kuras en la ĝardenon ĉiun tagon?

SINJORINO SOLNESS (kun laca rideto) Mi ne plu ien “kuras”, mi. Nun ne plu.

HILDE Nu, sed ĉu vi neniam foje iras por saluti la belaĵojn, kiuj tie troviĝas?

SINJORINO SOLNESS Ĉio fremdiĝis por mi. Mi preskaŭ timas la revidon.

HILDE Vian propran ĝardenon!

SINJORINO SOLNESS Ŝajnas al mi, ke ĝi ne plu aspektas la mia.

HILDE Ho, kial tiel —?

SINJORINO SOLNESS Ne, ĝi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun ili bedaŭrinde forprenis tiom multe de la ĝardeno, fraŭlino Wangel. Imagu, — ili parceligis, — kaj konstruis domojn por fremdaj homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj ili povas sidi rigardante min tra siaj fenestroj.

HILDE (kun hela esprimo) Sinjorino Solness?

SINJORINO SOLNESS Jes?

HILDE Permesu al mi iomete restadi ĉe vi?

SINJORINO SOLNESS Jes volonte, se vi emas.

(Hilde translokigas tabureton al la apogseĝo kaj eksidas.)

HILDE Ah, — ĉi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.

SINJORINO SOLNESS (metas la manon facile sur ŝian nukon) Ĝentile ke vi volas sidi ĉe

mi. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.

HILDE Kion mi farus ĉe li?

SINJORINO SOLNESS Helpi lin, mi pensis.

HILDE Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj. Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuraĝis paroli al li.

SINJORINO SOLNESS Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.

HILDE Li!

SINJORINO SOLNESS Vi ankoraŭ ne vere konas lin, vi, fraŭlino Wangel.

HILDE (rigardas ŝin varme) Ĉu vi ĝojas nun, ĉar vi transloĝiĝos en la novan domon?

SINJORINO SOLNESS Mi devus ja ĝoji. Ĉar Halvard ja deziras —

HILDE Ho, ne ĝuste pro tio, mi pensas.

SINJORINO SOLNESS Jes, jes, fraŭlino Wangel. Ĉar estas ja nur mia devo, tio, subigi min al li. Sed ofte sentiĝas malfacile devigi sian animon al obeemo.

HILDE Jes, tio certe sentiĝas malfacile.

SINJORINO SOLNESS Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen —

HILDE Kiam oni travivis tiom da pezaĵoj, kiel vi —

SINJORINO SOLNESS Kiel vi tion scias?

HILDE Via edzo diris.

SINJORINO SOLNESS Al mi li malofte tuŝas tiujn aferojn. — Jes, kredu, ke mi travivis sufiĉe multe dum mia vivo, mi, fraŭlino Wangel.

HILDE (rigardas ŝin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda sinjorino Solness. Unue brulis por vi —

SINJORINO SOLNESS (kun suspiro) Jes, ĉio mia brulis.

HILDE Kaj poste sekvis tio pli grava.

SINJORINO SOLNESS (rigardas ŝin demande) Pli grava?

HILDE La plej afliktiga.

SINJORINO SOLNESS Al kio vi aludas?

HILDE (silente) Vi ja perdis ambaŭ knabetojn.

SINJORINO SOLNESS Ho, ili, jes. Jes, vidu, tiu estis aparta afero, tiu. Estis ja elĉiela sorto. Kaj al tiaĵo oni devas sin kurbi. Kaj aldone danki.

HILDE Ĉu vi tion faras?

SINJORINO SOLNESS Ne ĉiam, bedaŭrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen mi ne povas.

HILDE Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.

SINJORINO SOLNESS Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi —

HILDE Kial?

SINJORINO SOLNESS Ĉar mi ne estis sufiĉe persista en la malfeliĉo.

HILDE Sed mi ne komprenas, ke —

SINJORINO SOLNESS Ho ne, ne, fraŭlino Wangel, — ne parolu pli pri tiuj du knabetoj. Pri ili ni nur ĝoju. Ĉar ili ja estas feliĉaj, — feliĉaj nun. Estas ja la malgrandaj perdoj en la vivo, kiuj tiel akre ŝiras la koron. Perdi ĉion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio.

HILDE (metas la brakojn sur ŝian genuon kaj rigardas al ŝi varme) Dolĉa sinjorino Solness, — diru al mi, kio tio estas!

SINJORINO SOLNESS Kiel mi diras. Nur etaj aĵoj. Brulis ja ĉiuj la malnovaj portretoj sur la muroj. Kaj ĉiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj ĉiuj puntaĵoj de patrino kaj avino — ankaŭ ili brulis. Kaj imagu, — la juveloj! (peze) Kaj ĉiuj pupoj.

HILDE Pupoj?

SINJORINO SOLNESS (plorsufoke) Mi havis naŭ delikatajn pupojn.

HILDE Kaj ankaŭ ili brulis?

SINJORINO SOLNESS Ĉiuj. Ho, estis korŝire, — korŝire por mi.

HILDE Ĉu vi do konservis ĉiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco?

SINJORINO SOLNESS Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankaŭ poste.

HILDE Post kiam vi fariĝis plenkreska?

SINJORINO SOLNESS Jes, longe post tiu tempo.

HILDE Ankaŭ post kiam vi edziniĝis?

SINJORINO SOLNESS Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam — Sed ili ja forbrulis, la malfeliĉuloj. Neniu pensis savi ilin. Ho, estas triste imagi. Jes, ne ridu pri mi, fraŭlino Wangel.

HILDE Mi tute ne ridas.

SINJORINO SOLNESS Ĉar iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazaŭ etajn nenaskitajn infanojn.

(Doktoro Herdal, kun la ĉapelo en la mano, elvenas tra la pordo kaj ekvidas la sinjorinon Solness kaj Hilde.)

DOKTORO HERDAL Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino?

SINJORINO SOLNESS Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiaŭ.

DOKTORO HERDAL Jes, jes. Sed ĉu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de vi.

SINJORINO SOLNESS (ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi.

DOKTORO HERDAL Bone. Ni do eniru. (al Hilde) En montara uniformo ankaŭ hodiaŭ, fraŭlino?

HILDE (gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiaŭ mi ne supreniros por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni, oktoro.

DOKTORO HERDAL Kion ni rigardu?

SINJORINO SOLNESS (silente, timigite al Hilde) Tŝ, tŝ, — je Dio! Jen li venas! Provu deturni lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, fraŭlino Wangel. Ĉu ne?

HILDE (impete ĵetas sin al ŝia kolo) Ho, se ni nur povus.

SINJORINO SOLNESS (liberigas sin atente) Nu—nu—nu! Jen li venas, doktoro! Mi parolu kun vi.

DOKTORO HERDAL Ĉu temas pri li?

SINJORINO SOLNESS Jes, certe li. Envenu.

(Ŝi kaj la doktoro iras en la domon)

(En la posta momento konstruestro Solness venas de la ĝardeno supren laŭ la ŝtuparo. Serioza mieno kaptas la vizaĝon de Hilde)

SOLNESS (Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermiĝas de interne.) Ĉu vi tion rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, ŝi foriras?

HILDE Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi igas ŝin foriri.

SOLNESS Eble tiel. Sed mi ne povas ion ŝanĝi. (rigardas ŝin atente) Ĉu vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas.

HILDE Mi ĵus elvenis de tombeja kelo.

SOLNESS Kion vi aludas per tio?

HILDE Ke frostas en mia korpo, konstruestro.

SOLNESS (malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas —

HILDE Kion vi volas ĉi tie nun?

SOLNESS Mi ekvidis vin de tie fore.

HILDE Sed tiam vi ja ankaŭ vidis ŝin?

SOLNESS Mi sciis, ke ŝi volus tuj foriri, se mi venus.

HILDE Ĉu estas aflikte por vi, ke ŝi tiel evitas vin?

SOLNESS Iel tio ankaŭ sentiĝas kiel malpeziĝo.

HILDE Ke vi ne havas ŝin rekte antaŭ la okuloj?

SOLNESS Jes.

HILDE Ke vi ne ĉiame vidas, kiel peze ŝi prenas tion ĉi pri la knabetoj?

SOLNESS Jes. Precipe tial.

(Hilde paŝadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras ĉe la balustrado kaj rigardas eksteren sur la ĝardenon.)

SOLNESS (post ioma paŭzo) Vi parolis longe kun ŝi, ĉu?

HILDE (staras senmove kaj ne respondas)

SOLNESS Ĉu longe, mi demandas.

HILDE (silentas kiel antaŭe)

SOLNESS Pri kio ŝi parolis, Hilde?

HILDE (daŭre silentas)

SOLNESS Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj.

HILDE (skuiĝas nervoze; rapide ŝi kapsignas kelkajn fojojn.)

SOLNESS Neniam supervenkos. Neniam en la mondo ŝi supervenkos. (proksimiĝas) Nun vi denove staras tie kiel ŝtona statuo. Tiel vi staris ankaŭ hieraŭ vespere.

HILDE (turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas forvojaĝi.

SOLNESS (akre) Forvojaĝi!

HILDE Jes.

SOLNESS Sed tion mi ne permesas.

HILDE Kion mi nun faru ĉi tie?

SOLNESS Nur esti ĉi tie, Hilde!

HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Fariĝis ja ne tiel.

SOLNESS (senpripense) Des pli bone!

HILDE (impete) Mi ne povas fari malbonon kontraŭ iu, kiun mi konas! Ne forpreni ion, kio apartenas al ŝi.

SOLNESS Kiu diras, ke vi tion faru!

HILDE (daŭre) Kontraŭ iu fremda, konsentite! Ĉar tio estas io tute alia! Kontraŭ iu kiun mi neniam vidis antaŭ miaj okuloj. Sed kontraŭ iu al kiu mi proksimiĝis —! Ho ne! Ne do! Uŝ!

SOLNESS Jes, sed ion alian mi ja ne diris!

HILDE Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi forvojaĝos.

SOLNESS Kaj kio fariĝos el mi, kiam vi estos foririnta? Por kio mi tiam vivu? Poste?

HILDE (kun la nedifinebla esprimo en la okuloj) Pri vi ne estas zorgo. Vi havas ja viajn devojn por ŝi. Vivu por tiuj devoj.

SOLNESS Tro malfrue. Tiuj potencoj, — tiuj — tiuj —

HILDE — la diabloj —

SOLNESS Jes, la diabloj! Kaj ankaŭ la trolo ene en mi. Ili suĉis el ŝi la vivsangon. (ridas senespere) Pro mia feliĉo ili tion faris! Jes—jes! (peze) Kaj nun ŝi estas morta — pro mi. Kaj mi estas viva katenita al tiu mortinto. (en sovaĝa timo) Mimi, kiu ne povas vivi la vivon sen ĝojo!

(Hilde ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.)

HILDE (sidas momenton lin rigardante) Kion vi do konstruos venontan fojon?

SOLNESS (skuas la kapon) Mi ne kredas, ke de nun multe pli fariĝos.

HILDE Ne tiaj hejmecaj, feliĉaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la infanaro?

SOLNESS Mi ŝatus scii ĉu por tio fariĝos bezono estonte.

HILDE Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis ĉi tiujn dek jarojn — dediĉante la vivon — nur por tio!

SOLNESS Nu ja, vi parolas, Hilde.

HILDE (ekscite) Ho, aspektas al mi stulte, stulte, — ĉio!

SOLNESS Kiu ĉio?

HILDE Ke oni ne kuraĝas kapti sian propran feliĉon. Sian propran vivon! Nur ĉar staras io konata en la vojo!

SOLNESS Iu preter kiu oni ne rajtas pasi.

HILDE Mi dezirus scii, ĉu oni ne funde rajtus tion fari? Sed tamen —. Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto!

(Ŝi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.)

SOLNESS (turnas la apogseĝon kaj eksidas ĉe la tablo) Ĉu vi havis hejmecan, feliĉan hejmon — norde ĉe via patro, Hilde?

HILDE (senmove, respondas kvazaŭ duone en dormo) Nur kaĝon mi havis.

SOLNESS Kaj tien vi tute ne volas reveni?

HILDE (kiel antaŭe) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kaĝon.

SOLNESS Prefere ĉasi en la libera aero —

HILDE (daŭre kiel antaŭe) La rabobirdo prefere ĉasas —

SOLNESS (tenas la rigardon kuŝanta sur ŝi) Ke oni havus vikingan spiton en la vivo —

HILDE (kun ordinara voĉo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la aliaĵo? Kio tio estus!

SOLNESS Fortika konscienco.

(Hilde vigle rektigas sin sur la benko. Ŝiaj okuloj denove havas la ĝojan, brilan esprimon.)

HILDE (kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!

SOLNESS Jen vi scias pli ol mi, Hilde.

HILDE Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.

SOLNESS Kaj kio tio do estos?

HILDE (kapsignas denove) La kastelo.

SOLNESS Kiu kastelo?

HILDE Mia kastelo, kompreneble.

SOLNESS Vi nun volas havi kastelon?

HILDE Ĉu vi ne ŝuldas al mi reĝlandon, mi demandas?

SOLNESS Jes, mi aŭdas vin diri tion.

HILDE Nu. Vi do ŝuldas al mi tiun reĝlandon. Kaj al reĝlando apartenas kastelo, mi opinius!

SOLNESS (pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel.

HILDE Bone; do konstruu ĝin por mi! Tuj!

SOLNESS (ridas) Tuj dum horo?

HILDE Jes! Ĉar nun ili pasis, — la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas atendadi. Do, — eligu la kastelon, konstruestro!

SOLNESS Ne estas facile esti via ŝuldanto, Hilde.

HILDE Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do — (frapas la tablon) — surtabligu la kastelon! Estas mia kastelo! Mi volas ĝin tuj havi!

SOLNESS (pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo) Kia vi imagas la kastelon, Hilde?

(Ŝia okulo vualiĝas iom post iom. Ŝi kvazaŭ rigardas en si mem.)

HILDE (malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte ĝi kuŝu. Kaj libere al ĉiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, — vaste eksteren.

SOLNESS Kaj alta turo estu, ĉu?

HILDE Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur ĝi mi volas stari —

SOLNESS (senvole tuŝas sian frunton) Ke vi ŝatas stari tiel vertiĝe alte —

HILDE Ho jes! Ĝuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, — tiujn, kiuj konstruas preĝejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro kaj la infanaro. Kaj tion ankaŭ vi supreniru por rigardi.

SOLNESS (mallaŭte) La konstruestro, ĉu li rajtas suprenveni al la princino?

HILDE Se la konstruestro volas.

SOLNESS (pli mallaŭte) Do mi kredas, ke la konstruestro venos.

HILDE (kapsignas) La konstruestro, — li venos.

SOLNESS Sed neniam plu konstruos, — kompatinda konstruestro.

HILDE (vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, — la plej delikatan en la tuta mondo.

SOLNESS (ekscita) Hilde, — diru al mi kio tio estas!

HILDE (rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la buŝon kaj parolas kvazaŭ al infano) La konstruestroj, — ili estas iuj tre — tre stultaj homoj.

SOLNESS Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas! La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune?

HILDE (silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj) Aerkasteloj.

SOLNESS Aerkasteloj?

HILDE (kapjesas) Aerkasteloj, jes! Ĉu vi scias, kio tia aerkastelo estas?

SOLNESS Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras.

HILDE (ekstaras ekscite kaj frapas kvazaŭ rifuze per la mano) Nu ja, certe ja! Aerkasteloj, — ili estas konvenaj por rifuĝo. Kaj ankaŭ konvene facilaj por konstrui — (rigardas lin moke) — prefere por tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon.

SOLNESS (ekstaras) Post tiu ĉi tago ni du konstruos kune, Hilde.

HILDE (kun duone dubema rideto) Tian veran aerkastelon?

SOLNESS Jes. Kun fundamento sube.

(Ragnar Brovik venas el la domo. Li portas grandan verdan florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.)

HILDE (ĝojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava!

SOLNESS (mire) Ĉu estas vi kiu venas kun la florkrono, Ragnar?

RAGNAR Mi promesis al la laborestro.

SOLNESS (malpezigita) Nu, do certe pliboniĝis pri via patro?

RAGNAR Ne.

SOLNESS Ĉu ne vigligis lin, kion mi skribis?

RAGNAR Venis tro malfrue.

SOLNESS Tro malfrue!

RAGNAR Kiam ŝi venis kun ĝi, li ne plu konsciiĝis. Li ekhavis apopleksion.

SOLNESS Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro.

RAGNAR Li ne plu bezonas min.

SOLNESS Sed vi certe bezonas esti ĉe li.

RAGNAR Ŝi sidas ĉe lia lito.

SOLNESS (iom necerte) Kaja?

RAGNAR (rigardas lin sombre) Jes, — Kaja, jes.

SOLNESS Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al ŝi. Donu al mi la florkronon.

RAGNAR (subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas —?

SOLNESS Mi mem portos ĝin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaŭ.

RAGNAR Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaŭ mi restos.

SOLNESS Nu, do restu se vi nepre volas.

HILDE (ĉe la balustrado) Konstruestro, — ĉi tie mi volas stari vin rigardante.

SOLNESS Min!

HILDE Estos terure ekscite.

SOLNESS (mallaŭte) Pri tio ni du parolos poste, Hilde.

(Li iras kun la florkrono malsupren laŭ la ŝtuparo kaj foren tra la ĝardeno.)

HILDE (postrigardas lin; poste ŝi turnas sin al Ragnar.) Vi devus do almenaŭ danki lin, mi pensas.

RAGNAR Danki lin? Ĉu mi dankus lin?

HILDE Jes, vi ja vere devus!

RAGNAR Estus pli ĝuste danki vin.

HILDE Kial vi diras tiaĵon?

RAGNAR (ne respondante al ŝi) Sed estu singarda, fraŭlino! Ĉar vi ankoraŭ ne konas lin bone.

HILDE (fajre) Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone!

RAGNAR (ridas en kolero) Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro! Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi —. Kaj ĉio nur por ke —!

HILDE (kvazaŭ ion suspektante) Por ke —? Diru tuj!

RAGNAR Por povi teni ŝin ĉe si.

HILDE (ekpaŝas al li) La fraŭlinon ĉe la pupitro!

RAGNAR Jes.

HILDE (minacante, per pugnitaj manoj) Ne estas vero! Vi mensogas pri li!

RAGNAR Ankaŭ mi ne volis tion kredi antaŭ hodiaŭ, — kiam ŝi mem rakontis.

HILDE (kvazaŭ ekster si mem) Kion ŝi diris! Mi volas scii! Tuj! Tuj!

RAGNAR Ŝi diris, ke li prenis ŝian animon — tute kaj plene. Prenis ŝiajn pensojn sole por si. Ŝi diras, ke ŝi neniam povos lasi lin. Ke ŝi volas resti ĉi tie, kie li estas —

HILDE (kun fajraj okuloj) Ŝi ne rajtas!

RAGNAR (kvazaŭ esplore) Pro kiu ŝi ne rajtas?

HILDE (rapide) Ankaŭ ne pro li!

RAGNAR Ho ne, — mi ja bone komprenas ĉion nun. De nun ŝi eble nur — ĝenus.

HILDE Nenion vi komprenas — parolante tiel! Ne, mi diru al vi, kial li retenis ŝin.

RAGNAR Kaj kial do?

HILDE Por reteni vin.

RAGNAR Ĉu li diris tion al vi?

HILDE Ne, sed estas tiel! Devas esti tiel! (sovaĝe) Mi volas, — mi volas, ke estu tiel!

RAGNAR Kaj ĝuste kiam vi venis, — li malkaptis ŝin.

HILDE Vin, — vin li malkaptis! Ĉu vi kredas, ke li pensas pri tiaj fremdaj fraŭlinoj, li?

RAGNAR (pripensas) Ĉu li timadis min?

HILDE Li timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas.

RAGNAR Ho, li ja antaŭ longe estus devinta kompreni, ke ankaŭ mi taŭgas al io, mi. — Cetere, — timema, — estas ĝuste tio, kio li estas, vi sciu.

HILDE Li! Imagu al mi tion!

RAGNAR Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfeliĉon de aliaj homoj, — kiel li faris pri mia patro kaj mi, — pri tio li ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, — de tio li petus Dion protekti sin!

HILDE Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, — tiel vertiĝe alte, kiel mi lin iam vidis!

RAGNAR Ĉu vi vidis?

HILDE Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la florkronon al la ventomontrilo!

RAGNAR Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuraĝis. Unu solan fojon. Ni junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin fari tion denove.

HILDE Hodiaŭ li faros denove!

RAGNAR (moke) Ho, vi kredu tion!

HILDE Ni vidos!

RAGNAR Nek vi nek mi tion vidos.

HILDE (furioze, senbride) Mi volas vidi! Mi volas kaj mi devas vidi!

RAGNAR Sed li ne faros. Simple ne kuraĝos. Ĉar li ja havas tiun difekton, — li, la granda konstruestro.

(Sinjorino Solness elvenas de la domo eksteren sur la verando.)

SINJORINO SOLNESS (ĉirkaŭrigardas) Ĉu li ne ĉeestas? Kien li iris?

RAGNAR La konstruestro estas tie ĉe la laboristoj.

HILDE Li iris kun la florkrono.

SINJORINO SOLNESS (en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, — ho Dio! Brovik, — iru al li! Sendu lin ĉi tien!

RAGNAR Ĉu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li?

SINJORINO SOLNESS Ho jes, kara, faru. — Ne, ne, — ne diru ke mi volas ion! Diru, ke estas iu. Kaj ke li devas tuj veni.

RAGNAR Bone. Mi faros, sinjorino.

(Li iras malsupren la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)

SINJORINO SOLNESS Ho, fraŭlino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro li.

HILDE Sed ĉu tio ĉi estas tiel timiginda?

SINJORINO SOLNESS Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas supreniri la skafaldon!

HILDE (ekscitite) Ĉu vi kredas, ke li faros?

SINJORINO SOLNESS Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion ajn.

HILDE Aha, ankaŭ vi opinias, ke li estas — tia —?

SINJORINO SOLNESS Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Ĉar la doktoro ja rakontis al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iaĵoj, kiujn mi aŭdis lin diri —

(Doktoro Herdal ekrigardas tra la pordo)

DOKTORO HERDAL Ĉu li ne baldaŭ venos?

SINJORINO SOLNESS Jes, mi pensas. Mi almenaŭ sendis por voki lin.

DOKTORO HERDAL (pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino —

SINJORINO SOLNESS Ne, ne. Mi restos ĉi tie por atendi Halvard.

DOKTORO HERDAL Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi —

SINJORINO SOLNESS Ho Dio, ankaŭ tio! Kaj ĝuste nun!

DOKTORO HERDAL Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenaĵon.

SINJORINO SOLNESS Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Ĉar estas ja mia devo.

HILDE Ĉu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri?

SINJORINO SOLNESS Neeblas. Ĉar ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed restu vi ĉi tie dume, — por akcepti lin, kiam li venos.

DOKTORO HERDAL Kaj retenu lin per babilaĵo tiom longe kiel eble —

SINJORINO SOLNESS Jes, faru, kara fraŭlino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi povas.

HILDE Ĉu ne estus pli ĝuste, ke vi mem farus?

SINJORINO SOLNESS Jes, je Dio, — estus ja mia devo. Sed kiam oni havas devojn multflanke, tiam —

DOKTORO HERDAL (rigardas al la ĝardeno) Jen li venas!

SINJORINO SOLNESS Kaj imagu, — mi kiu devas eniri!

DOKTORO HERDAL (al Hilde) Ne menciu ke mi ĉeestas.

HILDE Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro.

SINJORINO SOLNESS Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas vi, kiu kapablas.

(Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal iras en la domon. Hilde restas staranta sur la verando.)

(Konstruestro Solness venas de la ĝardeno supren laŭ la ŝtuparo)

SOLNESS Laŭdire estas iu, kiu serĉas min, mi aŭdas.

HILDE Jes, tiu estas mi, konstruestro.

SOLNESS Ho, ĉu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro.

HILDE Aspekte vi estas tre timema, vi!

SOLNESS Ĉu vi tion kredas?

HILDE Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi — ekzemple la skafaldojn.

SOLNESS Nu, tio estas ja aparta afero, tio.

HILDE Sed timema, — vi do estas?

SOLNESS Jes, mi estas.

HILDE Timas ke vi falos kaj mortfrapiĝos?

SOLNESS Ne, tiel ne.

HILDE Kiel do?

SOLNESS Mi timas la venĝon, Hilde.

HILDE La venĝon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas.

SOLNESS Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi.

HILDE Jes, faru! Tuj!

(Ŝi eksidas sur tabureton ĉe la balustrado kaj rigardas lin atente.)

SOLNESS (ĵetas sian ĉapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio mi komencis, estis preĝejaj konstruaĵoj.

HILDE (kapsignas) Mi bone scias.

SOLNESS Ĉar mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj tial ŝajnis al mi, ke tiu preĝeja konstruado estas la plej digna, kiun mi povus elekti.

HILDE Jes — jes.

SOLNESS Kaj tion mi kuraĝas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malriĉajn preĝejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke — ke —

HILDE Ke —? Nu?

SOLNESS Jes, ŝajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi.

HILDE Li? Kiu li?

SOLNESS Li, kiu havus la preĝejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al honoro kaj laŭdo.

HILDE Ĉu tiel! Sed ĉu vi certas, ke — ke li ne estis — tiel — kontenta pri vi?

SOLNESS (malestime) Li kontenta pri mi! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde? Li, kiu permesis al la trolo en mi brui laŭ propra volo. Li, kiu ordonis al ili ĉeesti nokte kaj tage por servi min, — al ĉiuj tiuj — tiuj —

HILDE Diabloj —

SOLNESS Jes, ambaŭ specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta pri mi. (mistere) Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la malnovan domon.

HILDE Ĉu tial?

SOLNESS Jes, ĉu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon fariĝi majstro en mia fako — kaj konstrui ankoraŭ pli honorindajn preĝejojn por li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumiĝis por mi.

HILDE Kiam tio okazis?

SOLNESS Tio okazis kiam mi konstruis la preĝejturon norde en Lysanger.

HILDE Tion mi suspektis.

SOLNESS Ĉar, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, tie mi konstante pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiaĵoj kiel amo kaj feliĉo, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia. Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. (ridas) Sed el tio tamen nenio fariĝis.

HILDE Kion vi do faris?

SOLNESS Unue mi esploris kaj provis min mem —

HILDE Kaj poste?

SOLNESS Poste mi faris la neeblan. Mi kiel li.

HILDE La neeblan?

SOLNESS Neniam antaŭe mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun tagon mi kapablis.

HILDE (eksaltas) Jes, jes, vi kapablis!

SOLNESS Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la pinton, mi diris al li: Aŭskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas esti libera konstruestro, ankaŭ mi. En mia fako. Kiel vi en la via. Neniam plu mi volas konstrui preĝejojn por vi. Nur hejmojn por homoj.

HILDE (kun grandaj brilaj okuloj) Tio estis la kanto, kiun mi aŭdis tra la aero!

SOLNESS Sed li elpensis ion poste.

HILDE Kion vi aludas per tio?

SOLNESS (rigardas ŝin malĝoje) Konstrui hejmojn por homoj, — ne valoras ŝilingon, Hilde.

HILDE Ĉu tion vi diras nun?

SOLNESS Jes, ĉar nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por esti feliĉaj, ne. Kaj ankaŭ mi ne bezonus tian hejmon. Se mi iun posedus. (kun silenta, amara rido) Jen la tuta aranĝo, tiel longe, tiel longe kiel mi vidas malantaŭen. Vere nenio konstruita. Eĉ nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio — ĉio.

HILDE Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun?

SOLNESS (vigle) Jes, ĝuste nun mi volas komenci!

HILDE Kion do? Kion do? Diru tuj!

SOLNESS La sola en kiu mi kredas ke kuŝas homa feliĉo, tion mi volas nun konstrui.

HILDE (rigardas lin firme) Konstruestro, — nun vi pensas pri niaj aerkasteloj.

SOLNESS La aerkasteloj, jes.

HILDE Mi timas, ke vi kapturniĝus antaŭ ol ni atingus duonvoje.

SOLNESS Ne kiam mi povas iri manon en mano kun vi, Hilde.

HILDE (kun aspekto de subpremata kolero) Nur kun mi? Ĉu ne pluraj kuniros?

SOLNESS Pri kiuj aliaj vi pensas?

HILDE Ho, — ŝi, tiu Kaja ĉe la pupitro. Povrulino, — ĉu vi ne ankaŭ kunprenos ŝin?

SOLNESS Hoho. Ĉu estis pri ŝi, ke Aline sidis ĉi tie babilante kun vi.

HILDE Ĉu estas tiel aŭ ĉu ne?

SOLNESS (impete) Mi ne respondas pri tiaĵo! Vi plene kaj tute kredu min!

HILDE Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi.

SOLNESS Vi daŭre kredu pri mi!

HILDE Do lasu min vidi vin libera alte supre!

SOLNESS (peze) Ho, Hilde, — tiel por ĉiutaga uzo mi ne estas.

HILDE (pasie) Mi volas! Mi volas! (petante) Nur unu solan fojon ankoraŭ, konstruestro! Faru la neeblan denove!

SOLNESS (staras ŝin profunde rigardante) Se mi tion provas, Hilde, mi volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon.

HILDE (en kreskanta intenseco) Kion vi diros al li.

SOLNESS Mi diros al li: Aŭskultu min, potenca majstro, — juĝu pri mi laŭ via bontrovo, kiel al vi plaĉas. Sed de nun mi nur konstruos la plej delikatan en la mondo —

HILDE (en ravo) Jes — jes — jes!

SOLNESS — konstruos kune kun princino, kiun mi amas —

HILDE Jes, diru tion al li! Diru tion al li!

SOLNESS Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj ĉirkaŭbrakos ŝin kaj kisos ŝin —

HILDE — multajn fojojn! Diru tion!

SOLNESS — multajn, multajn fojojn mi volas diri.

HILDE Kaj jen —?

SOLNESS Jen mi volas svingi mian ĉapelon — kaj iri malsupren al la tero — kaj fari kiel mi al li diris.

HILDE (kun etendata mano) Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis kantado en la aero!

SOLNESS (rigardas ŝin kun klinata kapo) Kiel vi fariĝis tia, kia vi estas, Hilde?

HILDE Kiel vi faris min tia, kia mi estas?

SOLNESS (mallonge kaj firme) La princino havu sian kastelon.

HILDE (ĝojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro —! Mia delikata, delikata kastelo. Nia aerkastelo!

SOLNESS Kun fundamento sube.

(En la strato kolektiĝis multaj homoj, kiuj nur malklare vidiĝas inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj aŭdiĝas de fore malantaŭ la nova domo)

(Sinjorino Solness, kun peltkolumo, doktoro Herdal, kun ŝia blanka ŝalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la verandon. Ragnar Brovik samtempe venas de la ĝardeno.)

SINJORINO SOLNESS (al Ragnar) Ĉu estu ankaŭ muziko?

RAGNAR Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al Solness) Mi diru de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la florkrono.

SOLNESS (prenas sian ĉapelon) Bone. Mi mem venos.

SINJORINO SOLNESS (time) Kion vi volas tie, Halvard?

SOLNESS (abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.

SINJORINO SOLNESS Jes, sube, jes. Nur sube.

SOLNESS Mi ja kutimas. Tiel labortage.

(Li malsupreniras la ŝtuparon kaj for tra la ĝardeno.)

SINJORINO SOLNESS (vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!

DOKTORO HERDAL (al sinjorino Solness) Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri tiuj stultaĵoj.

SINJORINO SOLNESS Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaŭ mortis surloke. (turnas sin al Hilde) Dankon al vi, fraŭlino Wangel, ke vi retenis lin tiel firme. Mi certe ne estus povinta.

DOKTORO HERDAL (gaje) Jes, jes, fraŭlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn firme, se vi vere volas, vi!

(Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal iras al la sinjorinoj, kiuj staras pli proksime al la ŝtuparo rigardante tra la ĝardeno. Hilde restas staranta ĉe la balustrado antaŭe. Ragnar iras al ŝi.)

RAGNAR (kun subpremata rido, duone mallaŭte) Fraŭlino, — vi vidas la junajn homojn malsupre sur la strato, ĉu?

HILDE Jes.

RAGNAR Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.

HILDE Kial volas ili lin rigardi?

RAGNAR Ili volas vidi, ke li ne kuraĝas suprengrimpi sur sian propran domon.

HILDE Ĉu tion ili volas, tiuj knaboj!

RAGNAR (kolere kaj moke) Li subpremis nin sufiĉe longe, li. Nun ni volas vidi ke ankaŭ li devas teni sin sube.

HILDE Tion vi ne vidos. Ĉi tiun fojon ne.

RAGNAR (ridetas) Ĉu? Kie ni do vidos lin?

HILDE Alte, — alte supre ĉe la pinto vi vidos lin!

RAGNAR (ridas) Lin! Kredu tion!

HILDE Li volas al la supro. Kaj do vi lin tie vidos.

RAGNAR Jes, li volas, jes! Tion mi volonte kredas. Sed efektive li ne povas. Kapturniĝus por li longe, longe antaŭ ol li atingus duone. Li devus reen rampi malsupren sur manoj kaj genuoj.

DOKTORO HERDAL (montras eksteren) Vidu! La laborestro supreniras la ŝtuparegojn.

SINJORINO SOLNESS Kaj li ja havas la florkronon por porti. Ke li nun estu singarda!

RAGNAR (ekrigardas dubeme kaj krias) Sed estas ja —!

HILDE (krias en ĝojego) Estas la konstruestro mem!

SINJORINO SOLNESS (ekkrias en timo) Jes, estas Halvard! Ho, granda Dio —! Halvard! Halvard!

DOKTORO HERDAL Tŝ! Ne kriu al li!

SINJORINO SOLNESS (duone senrega) Mi volas al li! Prenu lin malsupren!

DOKTORO HERDAL (retenas ŝin) Ĉiuj staru senmove! Eĉ ne sono!

HILDE (senmova, sekvas Solness per la okuloj) Li iras supren, supren. Ĉiam pli supren. Ĉiam pli supren! Vidu! Vidu nur!

RAGNAR (senspire) Nun li devas turni. Ne eblas io alia.

HILDE Li grimpas supren, supren. Baldaŭ li estos tute supre.

SINJORINO SOLNESS Ho, mi mortos pro timo. Mi ne eltenas la vidon!

DOKTORO HERDAL Do ne rigardu lin, vi.

HILDE Jen li staras sur la plej superaj tabuloj! Tute supre!

DOKTORO HERDAL Neniu movu sin! Ĉu vi aŭdas!

HILDE (ĝojas en silenta ĝuo) Fine! Fine! Nun mi denove vidas lin granda kaj libera!

RAGNAR (kvazaŭ senvoĉa) Sed tio estas ja —

HILDE Tia mi vidis lin dum la dek jaroj. Kiel memfide li staras! Tamen terure ekscite. Rigardu lin! Nun li pendigas la florkronon sur la turpinton!

RAGNAR Estas kvazaŭ rigardi ion neeblan.

HILDE Jes, estas ja la neebla, tio, kion li nun faras! (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Ĉu vi vidas iun alian tie supre ĉe li?

RAGNAR Estas neniu alia.

HILDE Jes, estas iu kun kiu li kverelas.

RAGNAR Vi eraras.

HILDE Ĉu vi eĉ ne aŭdas kanton en la aero?

RAGNAR Devas esti la vento en la arbokronoj.

HILDE Mi aŭdas kanton. Fortan kanton! (krias en sovaĝa ĝojo) Vidu, vidu! Nun li svingas la ĉapelon! Li salutas al ni sube! Ho, salutu do supren al li. Ĉar nun, nun estas finite! (tiras la blankan ŝalon for de la doktoro, svingas ĝin kaj krias supren) Vivu la konstruestro Solness!

DOKTORO HERDAL Ne faru! Ne faru! Pro Dio —!

(La sinjorinoj sur la verando svingas poŝtukojn kaj oni huraas malsupre en la strato. Subite mutiĝas, kaj la homamaso transŝaltas al krio de teruro. Homa korpo kune kun tabuloj kaj pecoj de lignaĵo vidiĝas inter la arboj fali malsupren.)

SINJORINO SOLNESS KAJ LA SINJORINOJ (samtempe) Li falas!

(Sinjorino Solness ŝanceliĝas, faletas senforta malantaŭen kaj kaptiĝas de la sinjorinoj sub krioj kaj konfuzo.)

(La homamaso sur la strato rompas la barilon kaj sturmas en la ĝardenon. Ankaŭ doktoro Herdal rapidas tien. Mallonga paŭzo)

HILDE (fikse rigardas supren kaj diras kvazaŭ ŝtoniĝinta) Mia konstruestro.

RAGNAR (apogas sin treme al la balustrado) Li certe estas frakasita. Mortigita surloke.

UNU EL LA SINJORINOJ (dum oni portas sinjorinon Solness en la domon) Kuru al la doktoro —

RAGNAR Mi ne povas movi piedon —

ALIA SINJORINO Voku do iun tie sube!

RAGNAR (provas voki) Kiel estas? Ĉu li vivas?

VOĈO (el la ĝardeno) Konstruestro Solness estas morta!

ALIAJ VOĈOJ (pli proksime) La tuta kapo frakasita. — Li falis rekte en la ŝtonejon.

HILDE (turnas sin al Ragnar kaj diras silente) Nun mi ne plu vidas lin tie supre.

RAGNAR Terure. Li tamen ne kapablis.

HILDE (kvazaŭ en silenta, freneza triumfo) Sed tute al la supro li atingis. Kaj mi aŭdis harpoj en la aero. (Ŝi svingas la ŝalon supren kaj krias en sovaĝa ardo) Mia, — mia konstruestro!